Выбрать главу

La vortordo estas tre libera en Esperanto. «[li rigardas min, nacilingve]» povas esti li rigardas min same bone kiel li min rigardas. «[Ironia rigardo]» povas esti ironia rigardorigardo ironia. Krome, la maniero, laŭ kiu komplemento ligiĝas al verbo estas pli libera ol en okcidentaj lingvoj. Li rigardas al mi estas same ĝusta kiel li rigardas min.

El la ĵus cititaj trajtoj rezultas, ke Esperanto proponas al tiu, kiu volas esprimi ideon, ege pli larĝan gamon da esprimoj ol la plimulto el la lingvoj. La ideon «[li ludas gitaron kun entuziasmo]» oni povas vortigi per analiza strukturo: li ludas gitaron kun entuziasmo, aŭ per sinteza: li entuziasme gitaras. Same, por esprimi la ideon «[traduki en la francan]» oni havas elekton inter traduki en la francan lingvon, traduki francen aŭ tute simple francigi.

En neniu el siaj respondoj la lingvistoj de “Ask-A-Linguist” konsideras tiujn karakterizojn de Esperanto, pri kiuj, ŝajne, ili ne scias aŭ scias nur malmulte. Ili tamen havas gravegajn konsekvencojn.

2.2 Neŭropsikologia aspekto: rilato inter strukturado unuflanke, flueco kaj facileco aliflanke

Psikologia profesoro kaj esploristo Jean Piaget nomis ĝenerala asimilado la naturan inklinon de la homa cerbo ĝeneraligi al ĉiu ajn komparebla situacio agsistemon [france: «schème d’action», «agoskemon»] antaŭe asimilitan. Pro tio ne estas tre malfacile uzi Tojotan aŭtomobilon, se oni jam kapablas uzi Ford-an, kaj pro tio oni pli rapide lernas ludi orgenon, se oni jam kapablas piani. Tiu emo ĝeneraligi ludas grandan rolon en lingvo-akirado. Oni facile evidentigas ĝin ĉe junaj infanoj kaj ĉe personoj, kiuj provas esprimi sin fremdlingve. En granda nombro da lingvoj, por paroli laŭnorme oni devas repuŝi [«repuŝi» estas la psikologia fakvorto, kiu tradukiĝas en la anglan per repress, en la francan per refouler, en la germanan per verdrängen] formojn, al kiuj kondukas ĝeneraliga asimilado, kiu instalas en la cerbo unuagradajn refleksojn. En la franca, por uzi la ĝustajn formojn vous dites «vi diras» aŭ des chevaux «ĉevaloj», necesas repuŝi la formojn, kiuj spontane aperas: vous disez kaj des cheval. Same en la angla: diri feet «piedoj» kaj he came «li venis» necesigas repuŝi foots kaj he comed. Iom da alkoholaĵo aŭ forta emocio facile povas revenigi la malĝustajn formojn el la kelo, en kiun ili estis repuŝitaj: la repuŝo neniam estas centprocenta. Lingvaj neregulaĵoj kontraŭas la naturan iron de la nerva fluo. Fakte, ili fariĝas aŭtomataj nur, se ili estas ripetataj tuttage dum longaj periodoj. Kiam ni parolas nian gepatran lingvon (krom se temas pri lingvo perfekte regula, kiel la ĉina), ni estas akrobatoj, kiuj faras kontraŭnaturajn movojn kun plej granda facileco, ĉar, ripetataj tagon post tago, ili fariĝis kvazaŭ dua naturo en ni. Sed infano, kiu komencas paroli, kaj lernejano, kiu ekstudas fremdan lingvon, ankoraŭ malproksimas de tiu trejnnivelo: ili oftege falas en la kaptilojn, kiujn neregulaĵoj prezentas per si.

Ĉar ĝi ne enhavas kaptilojn, Esperanton oni lernas pli rapide kaj uzas pli glate ol iun ajn okcidentan lingvon. La emo ĝeneraligi asimilitajn lingverojn estas en ĝi centprocente respektata. Ne nur gramatiko akiriĝas en malmulte da tempo, sed krome ankaŭ la akiro de la vortprovizo facilas pro ties perfekta reguleco. Demandu franclingvanon, kiel, lialingve, nomiĝas la ido de kamelo. Plej probable li diros, ke li ne scias (la vorto estas chamelon). Starigu la saman demandon al juna infano kun nur kelkaj monatoj da Esperanto, li tuj respondos, kvazaŭ reflekse: kamelido. Li lernis katido, kaprido, bovido [tradukanto ĉiufoje metu la nacilingvan vorton post la esperantan] ktp, kaj li scias, ke li rajtas ĝeneraligi la saman modelon al ĉiuj bestoj.

Simile, la transiro de verbo al substantivo estas en Esperanto plene kohera. Kompare kun Esperanto, la franca estas tiurilate malfacila. Oni povas scii, ke «ami» estas aimer, sed per tio oni ne scios, kiel diri «amo»: amour, kaj ne eblas dedukti chute «falo» el tomber «fali». La du vortojn necesas lerni aparte. La angla ne estas pli konsekvenca, kvankam komencanto povas ne tuj rimarki tion. Kiam li lernis he loves / his love «li amas» / «lia amo», he falls / his fall «li falas» / «lia falo», li riskas imagi, ke la afero estas plej simpla. Sed estas iluzio, ĉar li ne rajtas ĝeneraligi kaj diri he lives /his live «li vivas» / «lia vivo»; he sells / his sell «li vendas» / «lia vendo»; he suggests / his suggest «li sugestas» / «lia sugesto». Necesas aparte lerni la vortojn life «vivo», sale «vendo», suggestion «sugesto». En Esperanto oni ne hezitas: li amas / lia amo; li falas / lia falo; li vivas / lia vivo; li vendas / lia vendo; li sugestas / lia sugesto.

Kio estas gajno por la memoro, kiam oni lernas, tio prezentas enorman ŝparon de nerva energio, kiam oni esprimas sin. Flue paroli, tio estas paroli reflekse. Se oni devas ĉiumomente traserĉi la memoron por trovi vorton aŭ gramatikan regulon, oni ne esprimas sin flue. Lingvo, en kiu ne ekzistas duagradaj refleksoj, kiujn oni enmetu en la nervan sistemon por inhibi la unuagradajn, estas lingvo, kiun eblas paroli ege pli komforte, pli glate, ol lingvo, en kiu tiu avantaĝo forestas. Por esprimi sin en Esperanto, ne necesas duagradaj refleksoj.

2.3 Socia aspekto

Neniu el la lingvistoj, kiuj respondas la demandojn pri Esperanto, ŝajne konscias, ke la plimulton el la personoj, kiuj lernis tiun lingvon, motivis deziro progresigi justecon inter la popoloj, kaj kreskigi por la plej malfavoratoj de nia planedo la ŝancojn socie bonfarti. Estas klare, ke tiuj lingvistoj havas neniun ideon pri la politika-socia historio de Esperanto, pri ties ligoj kun la sindikata kaj liberiga movadoj, nek pri la persekutoj, kiujn ĝiaj parolantoj suferis sub la plimulto el la diktatoroj.

Unu el la respondoj konsideras, ke Esperanto ne povas funkcii kiel mondlingvo, ĉar, laŭ la respondanto, ĝi estas hind-eŭropa kaj pro tiu eco asociita en la mensoj al okcidentaj koloniismo kaj imperiismo. La rapida progreso de Esperanto en subsahara Afriko kaj ĝia sukceso en landoj kiel Koreio, Japanio, Vjetnamio, Ĉinio aŭ Irano demonstras, ke tiu kritiko enhavas nenion realan. Nenio ebligas aserti, ke ligo kreiĝas en la mensoj de la publiko inter lingvaj ecoj kaj politika pozicio. Krome, kiel ĉi-supre vidite, la karakterizoj de Esperanto igas ĝin, strukture, lingvo nehindeŭropa. La eŭropa aspekto estas limigita al la vortaro. La vortostoko de la haitia kreola lingvo estas pli okcidenta ol tiu de Esperanto. Ĉu haitianoj havas pro tio la senton, ke ili alianciĝis al imperiismo? Vortigi la demandon estas percepti ĝian absurdecon.

Krome, la personoj, kiuj eklernas Esperanton, scias, aŭ post nelonge ekscias, ke tiu lingvo naskiĝis en lando subpremata, okupata de imperiisma najbaro, kaj ke laŭ sia tuta historio ĝi estis aliancano de la etuloj, senpovuloj, ekspluatatoj.