Fine, tiu riproĉo aspektas des pli suspektinda, ĉar nenio estas proponita por solvi la internaciajn komunikproblemojn, krom la angla. Nur iu ege naiva kaj komplete disigita disde niamondaj realaĵoj povas imagi, ke la angla estas libera je imperiismaj kaj koloniismaj konotacioj.
3. Graveco de la historia perspektivo
La lingvistaj respondoj enhavas pri la tempoj inta kaj onta juĝojn, kiuj estas pli firmaj, ol objektiveco permesas:
• «La vera kialo, pro kiu Esperanto ne pli disvastiĝis, kuŝas en ĝia artefariteco.»
• «Ĉar ĝi estis ligita al neniu grava politika movado, ĝi ne tre progresis.»
• «Internacian lingvon influos la gepatra lingvo de ĝiaj uzantoj, kaj ĝi disdialektiĝos, kiel okazis al la latina, kiu naskis la latinidajn lingvojn, ne reciproke kompreneblajn (…). Malhelpi lingvon evolui estas same malfacile, kiel rekunigi diskurantajn katojn.»
3.1 La ritmo de historio
Tiuj frazoj rigardas Esperanton fakto el la pasinta historio, aŭ kondamnita al estonta fiasko, ne nuntempa disvolviĝanta realaĵo. Jes ja, neniu povas diri, ĉu Esperanto ankoraŭ ekzistos post kvindek jaroj, sed oni ne pli rajtas aserti kun perfekta memfido, ke ĝi malsukcesis, ke ĝi havis sian ŝancon, kaj ĝin preterlasis, aŭ ke ĝi atingis la nivelon de sia maksimuma disvastiĝo. La hipotezo, ke la progresado de Esperanto sekvas la malrapidan ritmon de historiaj fenomenoj kulturaj kaj politikaj-sociaj, estas almenaŭ same probabla, kiel la cititaj asertoj, ankaŭ kiuj estas nur hipotezoj, kvankam ili prezentiĝas kiel faktoj certaj.
Se oni komparas la disvastiĝon de Esperanto kun tiu de la hindaj-arabaj ciferoj, kun la elimino de sklaveco aŭ kun la progresigo de virinoj en la vivo politika kaj ekonomia, oni konstatas, ke historio progresas tre malrapide en la kampoj, en kiuj la homoj devas anstataŭigi malnovan pensmanieron per nova por povi ĝui la avantaĝojn de la koncerna progreso. Novigaj proponoj, kiuj celas pli grandan justecon, ĉiam vekas kontraŭstaron. Ili kontraŭas la interesojn de potencaj grupoj, kiuj tutforte agas por konservi siajn privilegiojn. Homaro rezistas ankaŭ, probable pro timo devi adapti sin, kaj do devi ŝanĝi profundradikajn kutimojn, al neteknikaj, nemateriaj novaĵoj, kiuj estas simplaj, praktikaj, faciligas la ĉiutagan vivon kaj estas frukto de homa kreemo. Tiuj do disvastiĝas malrapide.
Tipa ekzemplo estas la metra sistemo. Ĝin proponis Gilbert Mouton en 1647. En 1767, cent dudek jaroj post la publikigo, ĝi estis nenie uzata, kaj sciis pri ĝi nur kelkaj stranguloj. Kompare kun tio, la sukceso de Esperanto estas plej rimarkinda, se konsideri, ke hodiaŭ (2006), malpli ol 120 jaroj post kiam ĝi aperis sur la monda scenejo, troviĝas homoj, kiuj praktikas ĝin en multegaj urboj de pli ol cent landoj, kaj ankaŭ en granda nombro da malpli grandaj loĝlokoj. Se tiel, la demando stariĝas, ĉu ni ne estas je la stadio, kiam eksponenciala kurbo ankoraŭ estas ebena. Nee respondi, kiel niaj lingvistoj, ne estas science. Ankaŭ jese respondi ne estus. Historio instruas al ni, ke estas tro frue por scii.
3.2 Artefariteco
La lingvisto, kiu atribuas la limigitan disvastitecon de Esperanto al la fakto, ke ĝi estas, laŭ li, artefarita, ne klarigas la kaŭzan rilaton inter la du konstatoj. Arabaj ciferoj, kun ties nulo, aŭ la metra sistemo, kies bela kohereco memorigas pri la formado de la esperanta vortaro, estas ne malpli artefaritaj. Kiel Esperanto ili estas la frukto de homa kreemo.
Cetere, kion signifas la vorto «artefarita», kiam aplikita al lingvo? Por franclingva infaneto estas pli nature diri plus bon, vous disez, des cheval ol uzi la ĝustajn formojn meilleur, vous dites, des chevaux. Simile anglalingva bubo plej nature diras foots, it’s mines, he falled, kaj mem dekomence ne uzas la oficialajn feet, it’s mine, he fell. La formoj akordaj kun la oficiala normo fiksiĝas en la cerbo nur post longa influo de la medio, do per kondiĉado artefarite plenumata de ekstere: ĉe neniu tiujn formojn la menso nature produktas. La verkanto de ĉi tiu artikolo havis okazon observi la lingvaĵon de kvinjara knabo dulingva, esperanta-franca. Lia Esperanto estis senerara, sed lia franca ankoraŭ malproksimis de la normo. Ĉu el tia fakto ne indas dedukti, ke Esperanto estas pli natura?
3.3 Estonta evoluo
Neniu povas diri, kio okazos morgaŭ. Eble, post x jardekoj aŭ jarcentoj, Esperanto disdialektiĝos. Sed tio tute ne estas certa. La ekzemplo de la latina ne validas. Dum jarcentoj la latina restis unueca lingvo, kvankam uzata sur ege vasta teritorio, etendiĝanta de Britio ĝis Okcidenta Azio. Kio kaŭzas diseriĝon de lingvo en reciproke ne kompreneblajn dialektojn, tio estas nek distanco, nek daŭro, sed ĉeso de komunikado. La latina fariĝis la latinidaj lingvoj nur, kiam la romia administrado disfalis, tiel ke la latinlingvaj komunumoj iĝis izolitaj. Cetere, tiu malapero de la latina okazis nur je la nivelo de la popolo, ne de la intelekta elito, kiu plu regis unuecan latinan, malsaman ol la klasika pri iuj punktoj, sed ebligantan perfektan interkomprenon de unu ekstremo de Eŭropo al alia. En la dektria jarcento, universitatano el Kolonjo, Prago aŭ Kembriĝo instruis latine en Parizo, kaj tio kaŭzis neniun problemon. Kiel ajn estas, kiam rilatoj densiĝas inter lingvanoj, kiam ili vojaĝas unuj al la aliaj, spektas samajn spektaĵojn, legas samajn magazinojn, lingvoj reciproke proksimiĝas. Tion ekzempligas la franca: la diferencoj inter la lingvo laŭ tio, ĉu ĝi estas parolata en Francio, Belgio, Kanado kaj Svislando estas malpli grandaj nun ol ili estis antaŭ unu jarcento.
Laŭtempa esploro [tradukanto povas traduki laŭtempa per vorto simila al diakrona, diachronic, kiu estas la faktermino lingvistika] pri Esperanto atestas pri la sama fenomeno. Komence, ne estis malfacile diveni, al kiu popolo aŭtoro apartenas. Ne plu hodiaŭ. La lingvo unuiĝis. Retmesaĝado, furora en la Esperanto-mondo, efikas unuige. Sama evoluo okazis rilate al prononco. En la jaroj 1950-aj, esperantlingvaj radioprogramoj el Francio kaj Svedio karakteriziĝis per tre klare perceptebla nacia maniero prononci. Hodiaŭ la plimulto el junaj francoj, kiuj parolas Esperanton, prononcas la rojn lange kaj ĝuste akcentas la antaŭlastan silabon, kio estis maloftaĵo antaŭ nur dudek jaroj. Kaj oni ne plu aŭdas svedojn prononci la finan ‑e «ŝvae»[71] — t.e. per neklara, nedifinita, senkolora vokalo — kiel faris la parolisto de la sveda radio ĉirkaŭ 1950 (kio, cetere, neniel malhelpis perfektan komprenon). La volo interkompreniĝi estigas lingvajn mekanismojn, kiuj ebligas eviti miskomprenojn. Tiu fakto estas klare rimarkebla al ĉiu ajn, kiu esploras per dokumentoj la evoluon de Esperanto.[72]
La historio de Esperanto pruvas, ke konvencia lingvo povas evolui perdante nenion el sia unueco: sufiĉas por tio, ke la volo sin reciproke kompreni estu sufiĉe forta, por ke la evoluo ĉie disvolviĝu sammaniere, aŭ por ke diverĝaj evoluoj ne fiksiĝu, pro la simpla fakto, ke la komunumo sentas ilin, eĉ se nur nekonscie, neakordaj kun la spirito de la lingvo.
4. Nekontrolitaj deduktoj
La respondoj legeblaj ĉe “Ask-A-Linguist” plenplenas je nekontrolitaj asertoj, ekzemple:
• «Esperanto ne estas pli facila, por neeŭropano, ol alia eŭropa lingvo.»
• «Ĉar ĝi ne havas komunumon el parolantoj, Esperanto ne estas vivanta lingvo.»
• «Mankas al ĝi la riĉeco kaj kapablo vibrigi de lingvo vivanta.»
• «Ĝia vortprovizo estas monotona, ĉar tuta familio da vortoj derivas de nur unu radiko.»
• «Lerni Esperanton estas komplete perdi sian tempon.»
• «Ĉar ne ekzistas denaskaj parolantoj, ĉiu prononcas laŭ la fonetika strukturo de la gepatra lingvo, kaj estas malfacile kompreni sin reciproke.»
[71]
Lingvistoj nomas angle
[72]
Pri tio vidu: Piron, Claude “A few notes on the evolution of Esperanto” en Schubert, Klaus, red.