Выбрать главу

Ĉiu el tiuj asertoj estas teoria konkludo, kiun oni ne komparis kun la realo. Tiuj lingvistoj esprimas sin, kvazaŭ la konkludo estus memevidenta. Fakte, sufiĉas observi surterene, kiel la aferoj prezentiĝas, por konstati, ke neniu el ili akordas kun la vero.

a) «Esperanto ne estas pli facila por neeŭropano ol alia eŭropa lingvo». Tion aserti estas montri, ke oni ne konscias, kio igas lingvon facila aŭ malfacila. En Svislando itallingvaj lernantoj skribas senerare post la unua jaro de elementa lernejo, dum junaj franclingvanoj ankoraŭ ne skribas ĝuste je la aĝo de 12 aŭ 13 jaroj. Kial? Ĉar la itala ortografio estas simpla kaj konsekvenca, kontraste kun la franca, en kiu ne estas regula ligo inter la maniero prononci kaj la maniero skribi. Ju malpli da memorendaj detaloj, des pli rapida la progreso. Esperanto akiriĝas pli rapide ol iu ajn eŭropa lingvo, kia ajn la gepatra lingvo, simple ĉar ĝi estas pli konsekvenca. Legeblas sub la titolo «Asie: anglais ou espéranto — Quelques témoignages»¤ [Azio: Angla aŭ Esperanto — Kelkaj atestoj] franclingva artikolo, kun multaj citoj en la angla, kiu enhavas dudekon da atestoj de azianoj, kiuj lernis la anglan kaj Esperanton kaj komparas ambaŭ lingvojn laŭ facileco. Nur persono, kiu nenion kontrolis, povas aserti, ke la du lingvoj prezentas egalan malfacilecon. Jes ja, Esperanto povas esti tri- aŭ kvaroble pli malfacila por ĉino ol por franco, sed tio ne forigas la fakton, ke por li, ĝi estas tridekoble pli facila ol la angla, lingvo kun giganta vortostoko, en kies gramatiko, ortografio kaj vortformado abundas malkoheraĵoj.

b) «Ĉar ĝi ne estas la lingvo de komunumo el parolantoj, Esperanto ne estas vivanta lingvo». Kiuj estas la kriterioj, kiuj ebligas difini lingvovivantecon? Tiu punkto estis pritraktita sur paĝoj 237–242 de Le défi des langues,[73] same kiel ĝia apliko al la speciala kazo de Esperanto. Jen eltiraĵo:

En Svislando, neniu dubas, ke la romanĉa, kvara nacia lingvo, parolata en kelkaj valoj de Grizono, estas lingvo vivanta. Sed kompare kun la vigleco de Esperanto, ĝi estas lingvo, kiu apenaŭ vivetas. Esperanto havas pli da parolantoj ol la romanĉa, ĝi produktas pli da libroj, pli da kantoj, estas pli uzata ĉe radio, ĝi konstante servas en ĉiaspecaj kunvenoj, kaj, ĉefe, la volo vivigi ĝin estas senfine pli granda ol la volo de la romanĉa loĝantaro, precipe de la juna generacio, teni sian lingvon viva. Ĉiuj esperantlingvanoj estas dulingvaj, sed ankaŭ ĉiuj romanĉoj.

Cetere, Esperanto akordas kun la kriterioj de vivanta lingvo, ĉar ĝi evoluas. Estas en tio nenio miriga, se konsideri, ke ĝi estas uzata. Uzado ĉiam transformas lingvon, krom se ege potencaj konservemaj premoj efektiviĝas sur ĝin el ekstere, artefarite. En tiu evoluo tri fortoj rolas: la reciproka influo de diversaj kulturoj, la neceso adapti la lingvon al mondo rapide ŝanĝiĝanta, kaj la ekspluato de latenta lingva potencialo, kiu estis neuzata komence, ĉar la nacilingvaj kutimoj superfortis. La homoj, kiuj lernis Esperanton, lernis ĝin por komuniki kun ĉialandanoj. Okazas do konstante interagadoj inter tre malsamaj manieroj pensi, senti, esprimi sin. Ankaŭ la kulturaj referencoj estas tre diversaj. Ĉio ĉi kreas seninterrompan interŝanĝon de agoj kaj reagoj, kiuj faras el Esperanto realaĵon same vivan, kiel la franca en la tempo de Rabelais.

La ekziston de komunumo el parolantoj oni povas pridubi nur, se oni elektas ne traserĉi la koncernajn dokumentojn. La leganto, kiu deziras ricevi certecon, trovos konfirmon de tiu ekzisto krozante sur Interreto. Rekomendindas ankaŭ la artikolo de Richard E. Wood “A voluntary non-ethnic, non-territorial speech community”.[57]

c) «Mankas al ĝi la riĉeco kaj kapablo vibrigi de lingvo vivanta.» Simpla analizo de literaturaj tekstoj publikigitaj en Esperanto sufiĉas por montri tiun kritikon senbaza. Esperanto estas riĉa lingvo, ĉar nenio limigas la lingvan kreemon de la parolanto aŭ verkanto. Ni konsideru jenajn frazojn ĉerpitajn el teksto de bengalia Esperanto-parolanto[74]:

[Tradukantoj anstataŭigu la ĉi-subajn francajn frazojn per traduko en la nacia lingvo]

Ĉu kun la aliloĝiĝo oni alipsikiĝas?[75] [ĉapitro. 4, p. 6]

«Est-ce que quand on déménage on change aussi de psychisme (de personnalité)?»

Ŝi senŝvitigadis la frunton per la rando de sia sario. [ĉ. 5, p.5].

«Elle épongeait constamment la transpiration de son front avec le bord de son sari»

La subita ekkolero iom malordas ŝin, belen [ĉ 6, p.2].

«Le fait de se mettre tout à coup en colère dérange ses traits d’une manière qui la rend belle» aŭ «Sa soudaine colère remanie son visage, la voici belle.»

Ŝi iel senpeze lanĉas la vortojn el malantaŭ la dentoj — kaj ili disvojas nebulen [ĉ. 6, p. 5].

«Avec légèreté, elle parvient d’une manière ou d’une autre à lancer les mots de derrière ses dents, et ils empruntent des voies differentes pour se disperser comme dans un brouillard».

Se bati la propran edzinon kaj devigi servon estis la feŭdismo, ĉu batminace perterori la servon de aliulaj edzinoj do nomiĝu la socialismo? [ĉ. 5, p.8].

«Si battre sa femme et l’obliger à servir etait le féodalisme, est-ce que le fait de forcer les épouses des autres à servir en les terrorisant avec des menaces de coups doit s’appeler socialisme?’

Kiel sentigi al leganto, kiu ne komprenas Esperanton, la elvokan naturon de la netradukeblaj vortoj uzataj en tiuj frazoj? Ne nur estas neeble ilin ekzakte traduki, sed eĉ komprenigi la sencon — evidentan por iu ajn, kiu lernis Esperanton — estas malfacile. En la unua cito, ali-loĝ-iĝ-o «[nacilingva traduko]» analiziĝas kiel ali «[trad.]», loĝ «[trad.]», «[trad.]», ‑o, marko, ke la koncepto estas uzata substantive. La vorto alipsikiĝi «[trad.]», simile analiziĝas: ali-psik-iĝ-i (la fina ‑i indikas, ke temas pri infinitivo; alipsikiĝo signifas «la fakto ŝanĝi sian psikon», «transiro de psiko al alia psiko». Kion ne povas senti leganto ne scipovanta la lingvon, tio estas la impreso, kiun faras tiu vorto, ĝia vibrancy, ĝia kapablo vibrigi, se citi la esprimon de la lingvisto. La vorto eĥas tute malsame en la menso de la leganto ol farus laŭvorta traduko kiel ŝanĝi la psikon, transiri al alia psikotransiri alipsiken.

En la dua cito, sen-ŝvit-ig-ad-is analiziĝas kiel sen «[trad.]», ŝvit «[trad.]», ig «[trad.]», ad «[trad.]» ‑is verbo preterita. Laŭvorta traduko estus «ripete ŝi igis [sian frunton] libera je ŝvito».

Vorto kiel senŝvitigadis povas aperi longa kaj barbara al neinicito. Fakte, sperto pruvas, ke necesas malmulte da praktiko, por ke okulo kaj cerbo kutimiĝu percepti la erojn, el kiuj konsistas tia vorto, kaj aŭtomate fari la sintezon, kiu liveras la signifon. Cetere, senŝvitigi «[trad.]» apartenas al bone konata serio, en kiu troviĝas ekzemple sen-arb-igi «[trad.]», sen-vest-igi «[trad.]», sen-ŝu-igi «[trad.]», sen-kulp-igi «[trad.]», sen-hered-igi «[trad.]» ktp.

Iu, kiu regas la du lingvojn, kaj komparas ĉiufoje la frazon kaj ties tradukon, tuj sentas, ke la [nomo de la lingvo] ne sukcesas transdoni la impreson, la senton, la eĥon de la vortoj esperantaj. Ĉu tio signifas, ke nia lingvo estas malriĉa? Tute ne, ĝia riĉeco simple estas malsama ol la esperanta. La malfacileco esprimi tiujn konceptojn en [nomo de la lingvo] aŭ en la angla demonstras, ke ne estas objektive riproĉi al Esperanto, ke mankas al ĝi riĉeco aŭ kapablo vibrigi.

вернуться

[73]

Claude Piron, Le défi des langues — Du gâchis au bon sens (Parizo: L’Harmattan, 1994).

вернуться

[74]

Manaŝi Dasgupta, Dormanta Hejmaro, elbengaligita de Probal Dasgupta (eldonota de Flandra Esperanto-Ligo, Antverpeno).

вернуться

[75]

[Piednoto por eventualaj tradukantoj] Ni memorigu ke prononciĝas «_» [enmeti literojn esprimantajn la koncernan sonon en la cellingvo, kaj same por la aliaj:] ĝ, ŝ kaj j. [j nur se la prononco estas alia en la nacia lingvo].