Выбрать главу

d) «Ĝia vortprovizo estas monotona, ĉar tuta familio da vortoj derivas de nur unu radiko.» Sur kio baziĝas la verkinto de tiu frazo por montri sin tiel memcerta? Certe ne, kiel devus fari lingvisto, sur esploro de tekstoj kaj de konversaci-surbendigoj. Se la fakto, ke multaj vortoj derivas de nur unu radiko, devus esti fonto de monotoneco, la araba kaj la hebrea estus du lingvoj ege monotonaj. La lasta eldono de la unulingva Esperanto-vortaro Plena Ilustrita Vortaro (Parizo: SAT, 2002) enhavas 16780 radikojn, la araba-franca vortaro de Daniel Reig (Parizo: Larousse, 1999), konsiderata plena vortaro, enhavas nur 6089. La tuta hebrea Biblio estis verkita per 2055 radikoj. Nur persono, kiu ne familiaras kun ĝi, povas taksi ĝin monotona, kaj tiu nefamiliareco tuj montras lin aŭ ŝin nekompetenta. Cetere, la latina atingis sian kulturan supron en la tempo de Cicerono, kiam ĝia vortostoko limiĝis je 2500 vortoj.

Esperanto ne estas monotona, ĉar ĝi estas lingvo, en kiu sinonimoj abundas. Lingvisto, kiu volas esplori tiun aspekton de la lingvo rapide konvinkiĝos, se li simple ekzamenos, kiel la vortoj «tradukita de» «[trad.]» estas esprimitaj en la publikigitaj tekstoj.

La varieco estas pli granda ol en iu ajn alia lingvo. Oni kompreneble trovas tradukita de, sed tre ofte vortojn kiel elangligis «[tradukis el la angla]», sekvatajn de la nomo de la tradukinto, aŭ esperantigis «[tradukis en Esperanton]» ktp. Cetere, eblas anstataŭigi la verbon traduki per translingvigi «[transigi de unu lingvo al alia]» aŭ alilingvigi «[igi alilingva]».

En esperantlingva romano, la vortprovizo estas des malpli monotona, ĉar la aŭtoro ekspluatas la sennombrajn modulaĵojn, per kiuj eblas nuanci iun ajn radikon. La fakto, ke por diri «sen flamo» «[trad.]», eblas elekti inter sen flamo, sen flami, senflama kaj senflame jam ebligas eviti monotonecon rilate al la sonoj. Krome, la vorto «bruli» «[trad.]» havas pli multajn sinonimojn en Esperanto ol en diversaj lingvoj, se konsideri, ke krom bruli eblas diri flami kaj fajri (← fajr «[trad.]»).

Multaj aliaj trajtoj de Esperanto igas ĝin lingvo aparte agrabla por verkisto, kiu abomenas monotonecon. Ni citu nur tri:

1) la morfemon ul, ofte uzatan sufikse, ebligas signi rolulon per karakteriza detalo: pipulo «la viro kun pipo», kisemulo «tiu, kiu konstante volas kisi», zigzagnazulo «la homo kun zigzaga nazo»;

2) morfemon em, kiu signas tendencon, inklinon, deziron: li rigardis vin foteme «li rigardis vin, kvazaŭ li dezirus fari foton de vi»;

3) participojn aktivajn kaj pasivajn, as-, is- kaj os-tempajn, ofte uzatajn substantive: la sekvoto «tiu, kiun oni sekvos», la celato «tiu, kiun oni celas», la minacinto «tiu, kiu minacis», aŭ adverbe: ridinte, «post kiam li ridis», batote, «sentante, ke oni volas bati lin». La monotoneco, kiun la lingvisto atribuas al Esperanto, estas dedukto farita el premiso, kies multajn aspektojn li ne imagis, kaj kiun li ne kontrolis antaŭ ol ĝin pritrakti per aŭtoritata tono, kvazaŭ li kompetentus. Li falis en la saman kaptilon, kiel liaj kolegoj pri aliaj punktoj.

e) «Lerni Esperanton estas komplete perdi sian tempon.» Ĉi tiu drasta juĝo ne konsideras la multajn avantaĝojn, kiuj rezultas el regado de Esperanto, nek la signifon de la politika-socia sinengaĝo, kiu instigas partopreni en la agadoj entreprenitaj por ĝin diskonigi. Ĝi same preteratentas la fakton, ke Esperanto estas bonega preparo al la posta studado de aliaj lingvoj.

La Esperanto-komunumo estas sufiĉe vasta kaj sufiĉe disvastigita tutmonde, por ke povu utili, en ĉiaspecaj cirkonstancoj, havi kontaktojn sen lingvoproblemo kun lokanoj en tiu aŭ tiu alia lando. Ankaŭ la agrableco povi interŝanĝi ideojn sen lingva malfacileco kaj sen senti sin fremdulo estas grava faktoro, el kiu fontas gravaj kontentigoj. Esperanto lokas ide-interŝanĝadon en etoson tre malsaman ol tiu, kiun kreas iu ajn alia lingvo uzata kiel perilo inter diverslingvanoj. Fine la originala literaturo esperanta ne estas malpli interesa ol tiu de iu ajn lingvo en la unua jarcento de ties ekzisto kiel skriblingvo, kaj ankaŭ tradukita literatura indas konsideradon, ĉar Esperanto estas lingvo pli bone adaptita ol la aliaj al la bezonoj de tradukado, kiel montras komparo inter malsamaj versioj de tiu aŭ alia verko.[76]

f) «Ĉar ne ekzistas denaskaj parolantoj, ĉiu prononcas laŭ la fonetika strukturo de la gepatra lingvo, kaj estas malfacile kompreni sin reciproke.» Estas vere, ke multaj Esperanto-parolantoj prononcas laŭ la fonetiko de la gepatra lingvo. Tamen ankaŭ ekzistas ampleksa proporcio, kiu elparolas sen aparta akĉento. Kiel ajn estas, la ĉefa afero estas, ke tiuj diferencoj ne malhelpas glatan interkompreniĝon. Certe tio estas unu el la punktoj, pri kiuj Esperanto montriĝas, praktike, tre supera al la angla.

Se oni observas Esperanton kiel parolatan dum kunsidoj aŭ simplaj konversacioj, oni rimarkas, ke regionaj prononcoj neniel gravas. Ili estas simplaj variecoj en la maniero paroli, kiuj elvokas difinitan originon sen ĝeni la komprenon. La ĉi-supre menciita lingvisto kritikas Esperanton dirante, ke iuj prononcos /k/, /p/ kaj /t/ kun eta aspiracio (aŭdebla aerblovo) antaŭ la posta vokalo, kiel en la germana kaj angla, dum aliaj elparolos sen ĝi, kiel en la itala aŭ franca. Efektive, se vi aŭskultas la Esperanto-programojn de la ĉina radio, vi perceptos tiun etan aspiracion, kiun vi ne aŭdos ĉe vatikana radio. Sed vi ne povos citi eĉ unu kazon, en kiu tiu diferenco influas la kompreneblon. Ĉiuj Esperanto-uzantoj alkutimiĝis al tiaj etaj malsamecoj.

Kiu observas parolan komunikadon en internaciaj grupoj, tiu rapide konstatas, ke reciproka kompreno estas ege pli bona per Esperanto ol per la angla. Tiun superecon estigas, i.a.:

• la eta nombro da vokalaj fonemoj, ĉiu el kiuj havas larĝan gamon da eblaj konkretigoj (5 klaraj vokaloj, kontraste kun 24 en la angla se juĝi laŭ la Internacia Fonetika Alfabeto; distingi inter socks kaj sucks, sucks kaj sacks, sacks kaj sex, sex kaj six, six kaj seeks estas serioza malfacilaĵo por la plimulto el la teranoj);

• la nevaria loko de la akcento;

• la mezuma iom pli granda longeco de la vortoj, kiu havigas al la cerbo pli bonajn ŝancojn bone analizi la diraĵon (tiun pli grandan longecon kompensas la strukturado de la lingvo: komparu la anglajn system, systematic, systematically kun la esperantaj sistemo, sistema, sistemetranslated into English kun angligis;

• la fakto, ke en Esperanto preskaŭ ĉiuj vortoj en iu ajn frazo finiĝas per vokalo, duonvokalo, sn, kio igas la prononcon klare pli facila por la granda plimulto el la popoloj, dum konsonantgrupoj, oftaj fine de anglaj vortoj — kiel rst, rd, cts, ndz, pt — postulas prononcmovojn, kiujn multaj neanglalingvanoj, precipe ekstereŭropaj, nur pene sukcesas produkti.

Logiko estas io bonega, sed ĝi ne povas anstataŭi kontrolon en la realo. Dedukti el nekontrolitaj premisoj, ke Esperanto prezentas tiun kaj tiun alian malavantaĝon, neniam esplorante en la realo por scii, ĉu tiu konfirmas la konkludon, estas maniero procedi, kiu havas nenion komunan kun scienca lingvistiko. Indas bedaŭri, ke, certe tute honest-intence, niaj lingvistoj ĝin alprenis kun tiel bela unuanimeco.

вернуться

[76]

Tio ŝuldiĝas al la tre granda fleksebleco kaj riĉeco de la lingvo, sed ankaŭ al la fakto, ke la tradukanto tradukas el sia gepatra lingvo, kies subtilaĵojn li perceptas pli bone ol fremdlingvano, kiom ajn talenta. Vidu William Auld «The International Language as a medium for literary translation», en Rüdiger kaj Vilma Eichholz, Esperanto in the Modern World (Bailieboro: Esperanto Press, 2ª eld. 1982), 111–158, kaj: Claude Piron, «Poésie et esperanto»¤.