5. Manko de komparado
5.1 La diversaj rimedoj aplikataj por superi la lingvobarojn ne estas komparataj
La solaj komparoj prezentitaj de la respondantaj lingvistoj rilatas al lingvaj trajtoj, neniam al la lingvo rigardata kiel interkultura ponto. Ili do preteratentas gravegan aspekton de la demando, nome, ke Esperanto havas precizan funkcion: ebligi al diversoriginaj personoj sin reciproke kompreni. Taksi ĝin ne konsiderante tiun funkcion ne havas pli da senco ol taksi laborilon sen atenti la uzon, por kiu ĝi estis fabrikita.
Kiel antaŭe dirite, en tiu funkcio, Esperanto estas unu rimedo inter pluraj, same kiel la fuŝa angla, samtempa interpretado kaj la aliaj rimedoj uzataj inter malsamlingvanoj por komuniki. Tiuj rimedoj egalas inter si nek rilate la tempan, monan, ekipan, personaran aŭ nerv-energian investon, nek rilate la investrezulton, kiu povas esti preskaŭ nula (gestoj) ĝis preskaŭ perfekta (angla bone regata). Neniam niaj lingvistoj komparas Esperanton, en realaj situacioj, al tiuj aliaj manieroj interkulture komuniki. Ili esprimas sin, kvazaŭ sufiĉus alskribi al la lingvo serion da mankoj kaj malbonaĵoj por ke la demando estu likvidita. Sed post kiam ili forĵetis Esperanton, ili proponas nenion, krom la angla, sen komenti la fakton, ke ankaŭ ĝi havas la plimulton el la ĝenaĵoj riproĉitaj al Esperanto, en ege pli ampleksa mezuro. Ni allasu, ke Esperanto ne estas ideala mondlingvo pro tio, ke ĉiu elparolas ĝin per sia nacia aŭ loka prononco. Sed kio pri la angla? Kiam ĝi estas uzata kiel interkomprenilo, ĉu ankaŭ ĝin ne misformas la prononckutimoj de la gepatraj lingvoj? Kaj ĉu ne estas objektiva fakto, ke la fonetikaj miskomprenoj pli oftas kun la angla ol kun Esperanto? Simpla kompara analizo de la fonetikaj trajtoj de ambaŭ kaj de la multaj lingvoj parolataj sur nia planedo sufiĉas por montri, ke Esperanto havas pli da komunaĵoj ol la angla, el fonetika vidpunkto, kun la plimulto el la lingvoj. Kiun sencon havas forĵeti opcion, se oni zorge evitas proponi sambonan aŭ pli bonan?
5.2 Manko de komparado de elementoj indaj je konsidero
La inklino pretervidi, kiom grave estas bazi siajn rezonojn sur komparoj, jam plurfoje notita, jen kaj jen retroviĝas rilate al izolitaj lingvaj trajtoj. Ekzemple unu el la lingvistoj taksas Esperanton forĵetinda pro tio, ke, laŭ li, homoj, sekvante la kutimojn de la gepatra lingvo, prononcos malklare — kiel «ŝvaojn»[77] — la vokalojn, kiuj ne plu estas akcentataj, kiam la regula deriva sistemo elŝovis la akcenton al posta silabo. Strange, ĉu ne?, ke tiu sinjoro ne rimarkis, ke la sama fenomeno okazas en la angla, en kiu transiri de economy al economic aŭ de product al production perdigas al la unua o, en la dua vorto de ambaŭ paroj, la klaran sonon, kiun ĝi havas en la unua. Se tio ne igas la anglan netaŭga por funkcii kiel mondlingvo, kial la sama fenomeno devus havi negativan efikon sur Esperanton? Refoje, sian aserton li ne kontrolis. Esploranto, kiu observas Esperanton, kia efektive parolata, konstatas efektive, ke britoj, portugaloj kaj bulgaroj ofte prononcas «ŝvae» vokalon, kiu devus esti klara. Sed li aŭ ŝi ankaŭ konstatas, ke, en la praktiko, tio tute ne malhelpas perfektan komprenon.
La ĉefa eraro de tiu lingvisto estas, ke li ĝeneraligas al la tuta planedo kazon, kiu, finfine, estas relative malofta en la panoramo de la lingvoj. «Ŝvaigon» — ŝanĝon de la naturo de vokalo pro perdo de la akcento — prezentas la angla, sed nek la germana nek la nederlanda; la portugala, sed nek la hispana, nek la itala, nek la franca, nek la rumana; la rusa, sed nek la ĉeĥa, nek la pola, nek la serba-kroata. Ĝi forestas el tiom da lingvoj — japana, ĉina, indonezia, hebrea, persa, svahila, lakota, hungara, finna ktp — ke ne eblus listigi ĉiujn. La plimulto el la lingvoj ne elmontras tiun fenomenon. Ĉu, por lingvo kun tutmonda alvokiĝo, la plej bona sistemo ne estas sekvi tiun de la plimulto?
6. Emo rilati de supre
6.1 Konsiloj
Estas tute normale, ke profesoro, konsultate de studento aŭ de nefakulo, alprenu tonon de scianto, de kompetentulo; li estas ja specialisto. Bedaŭrinde, ĉe la lingvistoj ĉi tie konsiderataj, kompetenteco mankas rilate Esperanton. Nur unu el ili siatempe lernis la lingvon, sed li ne vere partoprenis en aktivecoj, kiuj ebligus al li paroli plenscie pri tio, kiel ĝi praktike funkcias. Por iu familiara kun la Esperanto-mondo, estas do ŝoke konstati, ke tiuj fakuloj pri lingvoj, sed nefakuloj pri la zamenhofa, ofte donas konsilojn, ekzemple: «Diru al via japana amiko, ke li forgesu pri Esperanto kaj prefere lernu la anglan, la francan aŭ la ĉinan.» Oni povas bedaŭri, ke tiajn konsilojn eldiras personoj, kiuj scias nenion pri la praktikaj avantaĝoj de regado de Esperanto, kaj kiuj havas pri ĝiaj karakterizoj nur malĝustan ideon. Ili efektivigas sur la demandinton premon, kiu ne estas tre demokratia. Se oni sentas sin devigita konsili ion, ĉu ne preferindus diri: «Vi sciu, eĉ kiam oni estas lingvisto, oni ne pro tio kompetentas en la kampo de Esperanto. Mi konsilas al vi esplori la aferon. Per Interreto devus esti ne tro malfacile.»
Unu el liaj koleginoj ripetas similan kanton:
«Kion vi celas, kiam vi konsideras la ideon eklerni fremdan lingvon? (…) Se vojaĝi, lernu lingvon el la regiono, kien vi intencas iri. Se plaĉas al vi la sonoj de iu lingvo, tiun elektu. Se vi deziras legi literaturon en la originalo, studu la lingvon de viaj preferataj aŭtoroj.»
Tiu persono ŝajnas ne koncepti, ke oni povas deziri vojaĝi en la tuta mondo kaj ĉie kontakti lokanojn sen lingvoproblemo, ekzemple dank’ al la tutmonda reto de loĝigo en Esperanto-parolantaj hejmoj.[78] Nek ke la sonoj de la zamenhofa lingvo povas allogi. Nek ke eblas ŝati tre malsamajn literaturojn kaj deziri legi verkojn el diversaj landoj laŭ tradukoj faritaj de samlandanoj de la verkisto en lingvon pli bone adaptitan ol la plimulto al la postuloj de literatura tradukado. Tiu nekapablo de intelektulino imagi la oftajn motivojn, pro kiuj homoj eklernas Esperanton, estas vere stranga, ĉu ne?
6.2 Tono
Kelkaj respondoj karakteriziĝas per desupra, patroneca, moŝte-degna tono, ofte kun ironio aŭ sarkasmo, kiujn nenio pravigas.
Kiun sencon havas paroli pri la «altaj pastroj kaj evangeliistoj de la Esperanto-movado» (High Priests and Evangelists of the Esperanto Movement)? Pri kiuj temas? Jes ja, ekzistas inter la Esperanto-uzantoj personoj, kiuj impresas strange aŭ fanatike, kiajn oni trovas en ĉiu homgrupo. Eble la ĵus citita lingvisto renkontis tiajn homojn. Sed ĉu tio pravigas, ke li rigardu ilin tipaj pri la tuta komunumo de tiuj, kiuj praktikas la lingvon? Sociologo Peter G. Foster konkludis el sia esploro pri britaj esperantistoj,[79] ke ili ĉiurilate similas al la ĝenerala britaro krom pri du detaloj: iom pli multas inter ili vegetaranoj kaj homoj, kiuj voĉdonas por la Labour-partio.
La Esperanto-mondo estas ege diversa kaj la etoso en unu lando ne ebligas ĝeneraligi al la tuta planedo. En Brazilo, ekzemple, multaj Esperanto-uzantoj apartenas al la spiritisma movado (aŭ inverse: eble spiritistoj, multnombraj tiulande, pli emas ol la aliaj brazilanoj lerni Esperanton), sed Brazilo prezentas per si, tiurilate, kazon unikan en la mondo. Rigardi ĝin tipa pri la esperantistaro estus grave erari. La Esperanto-komunumo enkalkulas dekduon da Nobel-premiitoj. La aŭtoro de la ĉi-supra citaĵo ne sukcesus prezenti eĉ nur unu el ties tekstoj, kiu ebligus klasi ilin inter la «altajn pastrojn kaj evangeliistojn» de Esperanto. Estas facile uzi tiajn esprimojn, kiuj subdiras pli ol ili diras klare. Estas malpli facile pravigi ilin per dokumentoj aŭ atestoj.
[77]
[78]
Por ricevi ideon pri mondvojaĝo, en kiu la vojaĝanto estas akceptata en esperantlingva familio je ĉiu etapo, vidu Deguti Kiotaro,