Выбрать главу

Cetere, estas neniu rilato inter ideologia elekto kaj la kapablo de lingvo faciligi la komunikadon inter malsamlingvanoj. Kiel ĉiun ajn lingvan kolektivon, la anglalingvan loĝantaron stampas trajtoj, kiuj diferencigas ĝin disde ĉiuj aliaj. Neniu konkludis el tio, ke tio forprenas de la angla la kvalitojn necesajn por esti efika kiel tutmonda komunikilo. La citita frazo nur esprimas malestimon, kiun nenio pravigas.

Koncerne la lingviston, kiu proklamas: «Mi ne kaŝos la malestimon, kiun mi sentas por tiuj frenezuloj[80], kies gefiloj havas Esperanton kiel unuan lingvon. Kial ne Klingon?»[81], kion diri, se ne, ke tiu eldiraĵo ne elstarigas lin kiel iun aparte tolereman aŭ objektivan? Ĉu la dunaciaj paroj, kiuj formiĝis dum Esperanto-aranĝo kaj kiuj fondis esperantlingvan familion, ĉar la zamenhofa lingvo komence estis la sola komuna, meritas tian malrespekton? Kaj eĉ se temas pri du gehomoj kun sama gepatra lingvo, kiuj decidas eduki la idojn en Esperanto, ĉar ili ŝuldas al tiu lingvo homan kaj kulturan riĉiĝon, kiun ili alte taksas, kaj ĉar ili scias proprasperte, kian avantaĝon por la posta ellernado de aliaj lingvoj prezentas infanaĝa akiro de Esperanto, ĉu oni rajtas esprimi sin tiatone? La leganto juĝu mem.

Diagnozo

El la 20 respondoj analizataj en ĉi tiu artikolo, nur tri manifestas pozitivan sintenon.

La unua diras: «Esperanto estas natura lingvo, kvankam ĝi rezultas el artefarita lingvo naskita en Pollando fine de la 19ª jarcento.»

La dua: «Kiel ajn estu, mi estas feliĉa ekscii, ke la Esperanto-komunumo estas sufiĉe vigla kaj vasta por ebligi al vi vojaĝi tutmonde kaj kontakti lokanojn en la landoj, kiujn vi vizitas.»

Kaj la tria: «Se iam devus esti artefarita universala lingvo, mi opinias, ke Esperanto estus tre bona elektaĵo. Kiel persono, kiu havas pri ĝi sufiĉe bonan konon, tamen sen esti iel ajn ĝia subtenanto, mi ne vidas en ĝi seriozajn mankojn.»

Ĉiuj aliaj respondoj eldiras pri la lingvo nur negativajn juĝojn.

Etinfana pensmaniero

[Tiun pensmanieron la franclingva psikologia ĵargono nomas préoperatoire, laŭvorte antaŭoperacia (ĝi rilatas al difinitaj mensaj operacioj). Laŭ la Webster-vortaro, ankaŭ la angla havas same formitan vorton: preoperatory. Tradukanto povas uzi similan vorton, anstataŭ etinfana, en ĉi tiu parto de la artikolo, se lia aŭ ŝia lingvo enhavas ĝin, kiel la itala (preoperatorio)].

Tiuj respondoj kunfaras koheran bildon. Ili elmontras la karakterizojn de maniero pensi tipa pri infano malpli ol kvinjara. Tiu takso riskas ŝoki. Tial utilas precizigi, ke ĉiu plenkreskulo tiamaniere funkcias en granda parto de sia mensa aktiveco. Intelekto ĉiam maturiĝas nur parte. Plenkreskula pensado, kiu aperas, kiam la mensa evoluo atingis la disvolviĝnivelon, kiun psikologia ĵargono nomas la stadio de formalaj operacioj, estas aplikata nur en la kampoj, kun kiuj la koncernato estas familiara aŭ kiujn ne blokas emociaj faktoroj. En ĉiaspecaj kampoj — teknikaj aŭ aliaj fakoj, kiujn la individuo malbone konas; arto vivi; socia aŭ politika vivo; religio; filozofio; opinioj pri aliuloj kaj pri si; opinioj pri grandaj homkategorioj («nigruloj estas altkreskaj», «islamanoj estas fanatikuloj», «kristanoj estas sintrudemaj», «virinoj ne kapablas racie rezoni», «viroj ne komprenas virinojn» ktp) — mezumaj plenkreskuloj uzas la kvinjarulan menson: ili neglektas la «inklud»-funkcion kaj rezonas du-aĵe, reduktante ĉiun konsideron, ĉiun demandon, al nur du kontraŭaj, ekstremaj kaj simetriaj terminoj.

Inkludo

La foresto de la funkcio «inkludi» estas konstantaĵo en la lingvistaj respondoj. Ili prezentas ĉion, kvazaŭ Esperanto ne havus ligon al la vivo socia, al la problemoj de la homaro. Ili pritraktas ĝin kiel aferon izolitan de ĉia kunteksto, kvazaŭ ĝi ekzistus nur en «fermita ujo», sen ia ajn rilato kun ĉio alia, kio okazas en la mondo. Neniam ili perceptas ĝin ebla solvo al reala problemo, kiu povas konkuri kun aliaj opcioj proponitaj por superi la samajn malfacilaĵojn.

Ekzistas nemalmulte da esplorlaboroj publikigitaj pri Esperanto, i.a. doktoriĝaj tezoj kaj studfinaj disertaĵoj, same kiel artikoloj fakĵurnale aperintaj. La respondoj donitaj kadre de “Ask-A-Linguist” impresas, kvazaŭ tiaj tekstoj neniam ekzistis. Simile, neniu el la multaj argumentoj invitantaj forĵeti Esperanton baziĝas sur studo aŭ observado de reala Esperanto, kia oni povas renkonti ĝin ĉeestante internacian kunsidon okzantan tiulingve aŭ efektivigante tekst-analizon. Por permesi al si eldiri drastajn juĝojn pri lingvo, kiun oni neniam aŭdis kaj en kiu oni neniam legis ion ajn, necesas transformi ĝin al pure abstrakta afero, ia projekto ekskludita el la socia vivo: la «inklud»-funkcio estis malŝaltita. Eĉ io tiel evidenta, kiel la kompreno, ke por ĝuste taksi Esperanton, necesus konkrete koni ĝin, ne estas inkludita en la rezonado de niaj lingvistoj. Tiu manko klare estas nekonscia, se konsideri, ke neniu el ili komencas sian respondon dirante ion, kieclass="underline" «Verdire, pri ĝi mi scias malmulte, sed, deirante de tio, kion mi scias pri lingvistiko ĝenerale, mi kredas, ke eblas supozi, ke…»

Eĉ en detaloj rimarkeblas tiu foresto de inkludado, karakteriza pri la mensa funkciado de eta infano. Tipa tiurilate estas la argumento pri la neakcentataj vokaloj, kiuj riskas perdi sian difinitan koloron kaj do transformiĝi al «ŝvaoj». La asertinto izolas la situacion en kelkaj lingvoj disde la situacio en la plimulto, kaj li ŝajne ne rimarkas, ke la argumento ege pli validas pri la angla, kiun li en alia respondo laŭdas kiel «la mondolingvon».

Du-era aŭ du-aĵa [binara, diĥotomia] pensado

Unu el la karakterizoj de du-era (binara) pensado, tipa pri la etinfana maniero mense funkcii, estas la ĝeneraligo de la sistemo «aŭ ĉio, aŭ nenio», «aŭ tute, aŭ ne». Oni retrovas ankaŭ ĝin en la lingvistaj respondoj. Plurfoje ili esprimas sin, kvazaŭ Esperanto estus ekskluziva opcio. Ili perceptas ĝin kiel «se Esperanto, tiam nenio alia» aŭ kiel «se nacia lingvo, tiam ne Esperanto». Ili ŝajne ne kapablas konsideri, ke oni povas aliri la demandon ekskludante nenion, do surbaze de «kaj Esperanto, kaj ankaŭ alia(j) lingvo(j)». Tamen, multaj personoj, kiuj lernis Esperanton, lernis ankaŭ alian lingvon, aŭ intencas tion fari, sciante, ke la peno dediĉota al la zamenhofa lingvo lasos al ili multe da tempo por studi alian lingvon. Estas fakto, ke la proporcio de plurlingvuloj estas pli granda en la esperantistaro ol en hazarde kunmetita specimeno el la ĝenerala loĝantaro. [por tradukanto: la esprimo ĉi tie uzata — hazarde kunmetita specimeno — estas statistika esprimo, fakvorte aleatora samplo, france échantillon aléatoire, angle random sample].

Kiam la menso funkcias laŭ la du-era sistemo, la koncernato ne kapablas preni en konsideron la tuton el la ebloj. Ekzemplon de tiu maniero funkcii prezentas la lingvistino, laŭ kiu ne eblas fari, ke lingvo ne evoluu, kio, laŭ ŝi, kondamnas Esperanton al disdialektiĝo, kiel spertis la latina. Ŝi ignoras, kio fakte okazis: Esperanto efektive modifiĝis, tamen la unueco de la lingvo ne estis pro tio endanĝerigita. Laŭtempa studo [por tradukanto: diakrona studo] ja rivelas, ke, kvankam Esperanto konsiderinde evoluis ekde la zamenhofa tempo, ĝi ne estis viktimo al diverĝaj fortoj. Por pretervidi, ke nekonsciaj regulantaj mekanismoj povas teni lingvon unueca, necesas troviĝi en fazo de du-era pensado, kiu limigas la eblojn al nur du kazoj, reciproke ekskludaj: aŭ oni aŭtoritate fiksas la lingvon en iu stato por eviti, ke ĝi evoluu, aŭ ĝi evoluas kaj disdialektiĝas. Redukti la eblojn al tiuj du estas mirige ĉe lingvisto, kiu devus esti rimarkinta, ke la plimulto el la lingvoj evoluas konservante sian unuecon, sen pro tio bezoni la intervenon de ekstera aŭtoritato.

вернуться

[80]

Mi tiel tradukas la esprimon basket cases, kiun mi ne estas certa bone kompreni, malgraŭ la sennombraj horoj, kuijn mi dediĉis al la studado kaj praktikado de la angla. La Webster-vortaro difinas ĝin aplikebla al persono, de kiu oni fortranĉis la kvar membrojn.

вернуться

[81]

Klingon estas la lingvo de ekstertera popolo en la televidserio Star Trek.