Ebeniga efiko
Je la stadio, kiun psikologa ĵargono nomas «antaŭoperacia» [préoperatoire, preoperatory] — ĝis, mezume, aĝo de kvin jaroj — infana pensado «platigas», «ebenigas». Ĉiuj aferoj, kiujn li mense konsideras, situas samnivele. Tio estas la kialo, pro kiu etulo tiel facile sentas sin kulpa aŭ honta: bagatelo, por li aŭ ŝi, ne havas malpli da reliefo ol abomena krimo. Pluraj respondoj evidentigas tiun trajton. Ekzemple, Esperanto estas kritikata pro tio, ke ĝi havas supersignojn.[82] Fakte, la maniero skribi Esperanton estas nur duagrada trajto. Se ortografio estas plene konsekvenca, ĉu oni skribu tiel, ĉu ĉi tiel, estas nur la vesto de la lingvo, ne ĝia korpo. Esperanto ne estus tiel vaste uzata en retaj forumoj, diskutoj kaj mesaĝinterŝanĝoj, se tiu problemo estus serioza. Cetere jam Zamenhof indikis, kiel solvi ĝin: sufiĉas anstataŭigi la supersignon per h metita post la konsonanton.[83] Se la problemo stariĝis je la komenco de komputil-uzo, ĝi nun estas solvita.
Cetere, eblas rigardi la aferon el alia angulo: Esperanto neniam ĉesis disvastiĝi malgraŭ tiu handikapo, reala komence, kaj ankoraŭ evidenta en iuj situacioj. Ĉu tio ne estas la plej bona pruvo, ke ĝi kontentigas bezonon, kiun neniu alia sistemo internacie komuniki sambone efike aliras? Se tiu detalo tiel gravus, Esperanto estus jam delonge mortinta. Fari el tiu punkto «la elementon plej ĝenan» de Esperanto ilustras la platigan efikon de etinfana pensado.
La komplekso
La plimulto el la asertoj ĉi tie konsiderataj respondas al demando starigita de persono, kiu havas propran sperton pri Esperanto. La miskonekto inter la demando kaj la reagoj, kiujn ĝi vekas, emigas pensi, ke aktivas en tiuj lingvistoj subkuŝanta komplekso. Ĉiuj respondoj, krom unu, preteratentas la travivaĵojn de la demandinto, kaj preciza punkto, vortigita jene: «Kiom da tempo necesas por lerni fremdlingvon kiel la japana, la rusa, aŭ la hungara?» estigas nur unu reagon, cetere ne adaptitan al la demando (ĝi limiĝas je la vojaĝa uzo de lingvo, dum la demando koncernas la lingvon kiel ilon por trakti pri ĉiaspecaj temoj). La aliaj lingvistoj ne klarigas, kial ili evitas respondi. Estus facile diri: «Via demando ne respondeblas, ĉar intervenas tro multaj faktoroj», «Pri tio ni havas neniun informon» aŭ «Tio ne apartenas al la kampo de lingvistiko», sed neniu respondas tiusence. Neniu rimarkas, ke la demandanta sinjorino citas tri lingvojn — el kiuj du ne estas hindeŭropaj — parolataj kun homoj, kun kiuj ŝi diras, du frazojn poste, ke ŝi parolis Esperanton. Kion ŝi celas klare estas: «En proksimume dek monatoj eblas atingi en Esperanto nivelon, kiu ebligas agrable konversacii pri ĉiaj temoj kun homoj el tiuj landoj, kiom longe necesus por same interparoli kun ili ilialingve?» Kial tiu manko de respondo? La demando estis prezentita al “Ask-A-Linguist”, kiu difinas sin kiel «la lokon, kie iu ajn interesata pri lingvoj aŭ lingvistiko povas starigi demandon kaj ricevi respondon fare de profesiaj lingvistoj.»
Impresas, kvazaŭ la nura apero de la vorto «Esperanto» estigus agacan reagon. Anstataŭ serene rigardi la demandon en ties detaloj kaj serĉi respondon, la lingvistoj alprenas sindefendan sintenon. Ĉio disvolviĝas, kvazaŭ gravus tuj sufoki la plej etan ĝermon de intereso pri la zamenhofa lingvo. La lingvistaj komentoj ja signifas: «Rezignu!», «Diru al via amiko, ke li ne perdu tempon ĉe tiu freneza ideo!», «Esperanto ne povas funkcii», «Prefere lernu la lingvon de la lando, kiu interesas vin». Tiuj reagoj odoras je cenzuro. Feliĉe la demandanto konas la veron proprasperte, alie ŝia ekinteresiĝo pri Esperanto tuj estus mortbatita per apliko de rimedoj objektive malhonestaj, se konsideri, ke la asertoj, kiuj instigas forlasi la ideon, misprezentas facile kontroleblan realon (fakte, la personoj ne estas malhonestaj, ĉar tute certe ili respondas sincere; tamen restas la fakto, ke iu ajn tribunalo deklarus iliajn dirojn kontraŭaj al la faktoj kaj malutilaj al la Esperanto-komunumo, se ĉi-lasta iel procesus kontraŭ ili pro misfamigo). Kiel ajn estas, ĉio prezentiĝas, kvazaŭ la efektiva Esperanto estus tabua ĉe tiuj lingvistoj. Ĉiuj respondoj ja ignoras alian gravan frazon en la demando:
«Se oni volas vojaĝi al nur unu lando aŭ koni nur unu kulturon, oni povas kontentigi sin per lernado de unu sola lingvo, sed kion fari, se oni interesiĝas pri pluraj landoj?»
Tiu vortigo ne povus esti pli klara. Ĉu ne mirige, ke la sola respondo, kiun la koncernato ricevas estas: «Lernu la lingvon de la lando, kien vi intencas iri»?
Etiologiaj hipotezoj
Kiel eblas, ke universitatanoj, kvankam specialigitaj en rigora fako kaj certe trejnitaj uzi la kritikan spiriton de plenkreskulo, rezonas kiel etaj infanoj, kiam temas pri Esperanto? Por kredinde respondi, necesus havi kun ili longajn interparolojn aŭ entrepreni esploron surbaze de detalaj demandaroj celantaj lumigi la psikologiajn mekanismojn, kiuj, je profunda, nekonscia nivelo, kaŭzas la notitan misfunkciadon.
Ni unue emfazu, ke tia konduto tute ne estas eksterordinara. Kiel jam dirite, ĉiuj normalaj plenkreskuloj elmontras similajn mensajn procezojn en multaj kampoj, kun kiuj ili ne havas familiarecon. Oni do ne miru, kaj nenion riproĉu al la koncernatoj. Sed tio ne signifas, ke ne indas demandi al si, kio kaŭzas tiun transŝovon de plenkreskula pensado al etinfana.
Ĝenerale, simila transglito okazas en la kampoj, kiuj iel afekcias la sentojn. Emocia implikiĝo efektive manifestiĝas en pluraj respondoj: «Japana firmaestro DEVAS povi diskuti angle», «La Altaj Pastroj de tiu mesia movado tuteŭropa», «Mi ne kaŝos la malestimon, kiun mi sentas por tiuj frenezuloj, kies gefiloj havas Esperanton kiel unuan lingvon». Kial Esperanto, ĉe tiuj fakuloj, ekvekas emociajn reagojn, kiuj fuŝas la intelektan funkciadon? Refoje temas pri banala fenomeno. Estas fakto, ke mencio de tiu lingvo, aŭ klarigoj donataj pri ĝi, ofte havas tiun efikon sur plenkreskulojn (vidu ĉi-libre: Claude Piron, «Psikologiaj reagoj al Esperanto»), tiagrade, ke la sobra, objektiva sinteno, fakte estas escepto, kaj tute ne la plej kutima reago. Ĉe mirige alta proporcio el la homoj, Esperanto, tuj kiam menciata, aktivigas la klasikajn defendmekanismojn, kiuj protektas kontraŭ angoro.
Retroiron al etinfana pensmaniero oni povas asimili al tia mekanismo. Ĝi ebligas ne vidi la problemon laŭ ties tuteco, kaj do eviti alfronti ĝin kun ĝia plena komplekseco. Likvidante la distingon inter parto kaj tuto, kio estas tipa pri du-era funkciado, ĝi ebligas ankaŭ pretervidi, ke oni ne havas informbazon por respondi. Tiuj lingvistoj pekas kontraŭ logiko. Ŝajne ili kredas, ke sufiĉas ligi «mi kompetentas pri lingvoj» al «mi havas nebulan ideon pri tio, kio Esperanto estas» por povi konkludi: «mi estas kompetenta por respondi al demandoj pri Esperanto kun plena memfido.» Malpreciza konscio pri parta kompetento fariĝas certeco pri plena kompetento. Sen tiu mistakso, niaj lingvistoj ne alprenus tiun patronecan tonon de specialisto, kiu funde konas la aferon kaj do povas doni konsilojn kaj eldiri firmajn asertojn pri faktoj neniam kontrolitaj, respondante al persono, kies kompetentecon neniu povas pridubi. Efektive, la demandon, kiun koncernas la plimulto el la respondoj oni povas resumi jene: «Kion vi lingvistoj diras pri Esperanto, tio ne akordas kun miaj travivaĵoj. Kiel vi povus tion klarigi?» Interese, niaj lingvistoj konstante elturniĝas por ignori la konsiderojn, al kiuj kondukas la atesto de la demandinto. Ili respondas, kvazaŭ ili neniam rimarkis, ke ŝi diras:
[82]
La lingvisto, kiu pritraktas tiun problemon, misprezentas la realon. Li diras:
[83]
Ankaŭ diversaj aliaj sistemoj estas uzataj. Iuj almetas x post la konsonanto, kio donas al la tajpitaj tekstoj aspekton strangan, malestetikan, forpuŝan, sed kun la avantaĝo, ke tio ne ŝanĝas la alfabetan ordon, ĉar la litero x ne ekzistas en Esperanto (tiu sono skribiĝas ks), kaj ke ekzistas programoj, kiuj kelksekunde anstataŭigas la literojn kun x per la supersignaj literoj. Aliaj aldonas apostrofon. Tiuj diferencoj ne pli komplikas la legadon ol la malsamaj manieroj skribi multajn anglajn vortojn: