Выбрать главу

«Mi vojaĝis en multaj landoj kiel Hungario, Finnlando, Danlando, Rusio, Islando, kaj ĉie miaj restadoj tre agrablis dank’ al la personoj, kiuj parolas Esperanton.»

Se, tute simple, ili ne kredus ŝin, ili tion dirus. Sed ili ne komentas tiun frazon. Ĉu tio ne estas la signo de bele sukcesinta repuŝado, kaj do de vera komplekso?

Aliflanke, ni ne forgesu, ke ĉiuj estas anglalingvaj. Pluraj respondoj rivelas la subkuŝantan ĉeeston de du-era mensa skemo «angla ↔ Esperanto». Esperanto sentiĝas kiel rivalo, kontraŭulo, konkuranto de la angla, riskanta kapti ties lokon. La bezono prezenti ĝin plena je mankoj kaj malbonaĵoj povus esti maniero defendi la anglan. Estas konate, ke homo identigas sin al sia lingvo. Se mi estas denaske anglalingva, defendi la anglan estas defendi min mem. Diri, aŭ subdiri: «la angla estas la mondolingvo», «la angla estas la lingvo, kiun vi ne povas malhavi», «la angla estas lingvo tre supera al tiu Esperanto, kiu enhavas tiujn kaj tiujn kaj tiujn aliajn fuŝtrajtojn» egalas diri: «Mi estas grava», «mi estas la venkinto», “I am the best” [«mi estas la plej bona»]. Ĉu ne estas home fali en tiun misaĵon? Kiu neniam identigis sin al ento, haviganta senton de supereco, tiu ĵetu la unuan ŝtonon al la lingvistoj de “Ask-A-Linguist”. [Por tradukantoj al lingvo, en kiu tiu esprimo ne estas konata: ĵeti la unuan ŝtonon aludas al la ŝtonmortigo de adultulinoj, kaj do signifas «esti la unua, kiu riproĉas aŭ kondamnas» (aludo al rakonto en la Evangelio de Johano, 8, 7)].

Ĉar Esperanto estas juna lingvo, ĝi ankaŭ povas veki funde de la nekonscia psiko sentojn, kiuj invadas mezaĝulojn, kiam riskas forŝovi ilin el iliaj postenoj rivalo eble malpli sperta, malpli saĝa, sed kun la pli granda forto de l’ juneco.

Kompreneble, aliaj faktoroj povas interveni en tiuj reagoj. Ekzemple, se Esperanto estas lingvo, kiu funkcias same bone kiel la aliaj, se ĝi estas neniurilate malsupera al ili, kvankam pli konsekvenca, kaj do pli facila, tio povas devigi rekonsideri tutan serion da ideoj ĝenerale akceptitaj de lingvistoj koncerne la esencon de la fenomeno «lingvo». Al neniu plaĉas devi pridubi siajn bazajn ideojn, ĉar al ili oni identigas sin. Tiu bezono konservi senŝanĝa sian manieron koncepti lingvojn povus esti unu el la kaŭzoj, pro kiu la lingvistoj demanditaj pri Esperanto respondas neobjektive.

Fine, plenkreskula respondo neprigus, ke la fakulo alfrontu du frazojn, kiujn li tute ne deziras rigardi rekte: «Mi ne scias» kaj «Mi ne esploris, mi ne studis». Tiuj negativaj frazoj signifas «Mi ne estas kompetenta». Kiel eblus atendi, ke lingvisto (escepte se li aŭ ŝi krome estas heroo aŭ sanktulo) konsentu klare vidi sin nekompetenta en kampo, kiu evidente apartenas al lingvistiko? Estas pli simple kaj pli agrable repuŝi tiujn pensojn en iun forperditan kelon en la nekonscia psiko, kaj atribui al si kompetentecon, kiun, objektive, oni ne havas.

La ĉina: mitoj kaj realo

Ne nur Esperanto estas objekto de antaŭjuĝoj en lingvistikaj rondoj kaj en la ĝenerala klera publiko. Ankaŭ la kutima bildo pri la ĉina ne respondas al la realo. En Okcidento, multaj lingvistikaj profesoroj kaj libroj — la plimulto, ŝajnas al mi — instruas pri tiu lingvo malveraĵojn. Ekde kiam mi asertis, en Esperanto, ĉu azia aŭ eŭropa lingvo? (Rotterdam: UEA, 1977, Esperanto-Dokumentoj, 10E; angla teksto legebla sur Esperanto: european or asiatic language?¤), ke Esperanto estas pli izola ol aglutina, multaj esperantistoj esprimas al mi sian skeptikecon tiurilate kaj sian deziron koni miajn argumentojn favore al tiu stranga ideo. Ilia skeptikeco ĝenerale radikas en du misprezentoj:

1) la kutima malĝusta bildo de la ĉina, kiu, ial, preskaŭ monopole disvastiĝis en Okcidento,

2) fuŝa ideo pri tio, per kiuj trajtoj aglutina lingvo diferencas de la fleksiaj kaj izolaj.

Tial ŝajnas al mi utile disponigi al la esperantista publiko respondojn al tiaj demandoj, kiuj klarigos, kial, laŭ mi, Esperanto funde pli similas la ĉinan ol la aglutinajn lingvojn, kiaj estas la turka, la hungara kaj la svahila.

Ĉar la demando estas tiom pri Esperanto kiom pri la ĉina, permesu, ke mi komence prezentu gravegan, sed ĝenerale nekonatan, citaĵon de Zamenhof, el la Unua Libro:

«Ĉiu vorto [de mia „Internacia Lingvo“] sin trovas ĉiam kaj sole en unu konstanta formo, nome en tiu formo, en kiu ĝi estas presita en la vortaro, Kaj la diversaj formoj gramatikaj, la reciprokaj rilatoj inter la vortoj, k.t.p. estas esprimataj per la kunigo de senŝanĝaj vortoj. Sed ĉar simila konstruo de lingvo estas tute fremda por la Eŭropaj popoloj kaj alkutimiĝi al ĝi estus por ili afero malfacila, tial mi tute alkonformigis tiun ĉi dismembriĝon de la lingvo al la spirito de la lingvoj Eŭropaj, tiel ke se iu lernas mian lingvon laŭ lernolibro, ne traleginte antaŭe la antaŭparolon (kiu por la lernanto estas tute senbezona), li eĉ ne supozos, ke la konstruo de tiu ĉi lingvo per io diferencas de la konstruo de lia patra lingvo.»[84]

Poste li klarigas, ke fratino konsistas el tri «vortoj»: frat, in kaj o. Tio estas tipe ĉina maniero konsideri la aferojn. Se do oni taksas la ĉinan plej reprezenta pri izolaj lingvoj, kion ĝenerale faras lingvistoj, oni devas rigardi Esperanton apartenanta al la sama kategorio. El la citita teksto klare aperas, ke Zamenhof intence ellaboris lingvon neeŭropecan kun ĉiuj trajtoj karakterizaj pri izolaj lingvoj. Diri «la diversaj formoj gramatikaj, la reciprokaj rilatoj inter la vortoj, ktp, estas esprimataj per la kunigo de senŝanĝaj vortoj» estas difini la kriterion tradicie aplikatan por klasi lingvon inter la izolajn. Ion similan oni ne povas diri pri la lingvoj aglutinaj (vd la respondon al HL, kiu sekvas la tekston de ĉi tiu artikolo).

Noto: La vortoj «la ĉina» aŭ «la ĉina lingvo» ĉi-tekste rilatas al la formo de la lingvo, kiu estas oficiala en Ĉina Popola Respubliko, kie oni nomas ĝin putonghua («komuna lingvo») kaj kie oni instruas ĝin en ĉiuj lernejoj. Ĝi estas oficiala en UN kaj en la institucioj ligitaj al ĝi. Tie oni nomas ĝin zhongwen («ĉina lingvo»). Tiu formo de la lingvo, kun alia maniero skribi multajn ideogramojn, estas oficiala ankaŭ en Tajvano, kie ĝi nomiĝas li guoyu («lingvo de la lando», «landa lingvo»).

Oftaj sed malpravaj asertoj pri la ĉina lingvo

Laŭ la plimulto de okcidentaj lingvistoj, la ĉina ĉefe karakteriziĝas per kvar trajtoj:

1. En la ĉina ne estas diferenco inter morfemo kaj vorto. Ekzemple, John Wells diras:

«En izolanta lingvo ĉiu vorto estas kvazaŭ monolito, farita el unu bloko. La vortoj ne povas dividiĝi en morfemojn (…). Ĉiu vorto konsistas el nedismetebla tuto, aŭ, se vi preferas, el nuda radiko. Konata[j] ekzemplo[j] de izolanta lingvo estas la ĉina (…). (John Wells, Lingvistikaj aspektoj de Esperanto, Roterdamo: UEA/CED, 1989, 2ª eldono, p. 27).[85]

2. Ĉiu ĉina morfemo-vorto povas esti uzata en la funkcio de iu ajn gramatika kategorio (t.e. substantive, verbe, adjektive, adverbe, prepozicie ktp).

вернуться

[84]

Fundamenta Krestomatio, Parizo: Esperantista Centra Librejo, 1927, 11ª eldono, p.248 (II.a).

вернуться

[85]

Leginte unuan version de la teksto ĉi tie reproduktita, John C. Wells diris al mi en retmesaĝo, ke li estis trompita de la kutime ripetataj priskriboj kaj ke de nun li havos alian komprenon pri la funkciado de la ĉina.