In Chinese, it is a principle of grammar that there should be no difference between nouns and verbs. (Lord, Robert. Comparative Linguistics, Londono: English Universities Press, 1974, p. 220).
[En la ĉina, estas gramatika principo, ke ne estu diferenco inter substantivoj kaj verboj.]
3. Frazostrukturo estas rigida, kaj povas esti nur tia, ĉar nur la loko de vorto en frazo difinas ĝian gramatikan funkcion (t.e. la kategorio substantiva, verba ktp, al kiu la vorto apartenus en hind-eŭropa lingvo).
Word position alone determines the function of a particular word. (Ibid.)
[Nur la loko de donita vorto en la frazo difinas ĝian funkcion.]
Langues isolantes: langues où les mots se réduisent à un radical, leur place relative marquant les rapports grammaticaux (ex.: le chinois) (Le Petit Larousse Illustré, Paris: Larousse, 2006, p. 598).
[Izolaj lingvoj: lingvoj, en kiuj ĉiu vorto estas reduktita al unu radiko, ĉe kio iliajn gramatikajn rilatojn difinas ilia relativa lokiĝo (ekz-e: la ĉina).]
4. En la ĉina ĉiu vorto estas memstara, sendependa, nefleksebla kaj izolita bloko. Ne povas ekzisti afiksoj kaj finaĵoj.
Neniu el tiuj kvar asertoj estas ĝusta. Ni kontrolu ilin unu post la alia.
1. Ĉu estas vere, ke en la ĉina vorto kaj morfemo estas identaj?
Ne. Kio estas vera, tio estas, ke en la ĉina, ĉiu silabo estas morfemo aŭ «semanitka atomo», t.e. ĉiu silabo havas signifon. Sed estas granda diferenco inter vorto kaj morfemo (silabo en la ĉina). Se la kutima tezo estus ĝusta, la vortoj kondutus same en la du frazoj wo xie zi, «mi skribas (ideogramojn)» kaj wo zhidao, «mi scias» (etimologie kaj laŭvorte «mi scias la vojon»). Sed ke xie «skribi» estas vorto, kaj verbo, tion montras la fakto, ke ĝi povas akcepti la morfemon le, kiu signas la t.n. perfektivan aspekton: wo xiele zi signifas «mi skribis». Sed ne eblas diri wo zhile dao. Oni devas diri wo zhidaole, «mi (ek)sciis». Tio montras, ke la vorto tiukaze estas zhidao, ne zhi sola. Jen do kazo, en kiu vorto kaj morfemo ne koincidas.
Fakte, multaj ĉinaj morfemoj estas monolitaj blokoj en tiu senco, ke ilia formo neniam ŝanĝiĝas, sed ili ne estas memstaraj, izolitaj blokoj. Ekzemple la morfemo hù «gardi», «protekti» ne povas esti uzata sen esti ligita al alia morfemo, kiel en hùshen «protekti sin», hùsong «eskorti», hùshi «flegistino» aŭ hùzhào «pasporto».
Tiaj estas multegaj ĉinaj morfemoj (silaboj), kiujn ĉinaj gramatikistoj nomas buziyou «neliberaj» (angle bound forms). Por formi vorton, ili devas aldoniĝi al alia morfemo. Ekzemple xiao «lernejo», gong «laboro», huan «ŝati» aŭ qi «stranga» ne ekzistas kiel izolitaj vortoj. Ili aperas en la lingvo nur en plursilabaj kunmetaĵoj, kiel xuexiao «lernejo», xiaozhang «lernejestro», gongzuo «labori», gong-ren «laboristo», xihuan «ŝati», qiguai «stranga». Ilia lingva statuso estas la sama kiel tiu de pens en la angla pensive, aŭ liber en la anglaj liberty, liberation. Ke ili havas signifon ne sufiĉas por ke ili uzeblu aparte.
Sed eĉ morfemojn, kiujn oni povas uzi aparte, oni ne rajtas asimili al vortoj, se, kiam ligitaj al aliaj, ili perdas sian originan sencon. Se la signifo de du- aŭ plursilabaĵo neniam varias, kiu ajn la kuntektso, kaj ne povas esti facile deduktita de la signifo de ĉiu el la kunmetitaj eroj, tiu unuo estas vorto, kaj la ĝin konsistigantaj morfemoj ne. Ni ekzemple konsideru la frazon Wang xiansheng laile, en kiu ĉiu morfemo, krom la gramatika ero le, povas aperi sola, neligita al alia morfemo. Se en la ĉina «morfemo» egalus «vorto», tiu frazo analiziĝus jene:
wang «reĝo»,
xian «(kiel) unua», «antaŭe»,
sheng «naskiĝ»,
lai «ven», «alven»,
le [signo de plenumita ago].
Kiel kompreni tiun galimation? Ĉu ke reĝo naskiĝis antaŭ la aliaj, aŭ antaŭ la prognozita dato? Fakte, tiu frazo simple signifas «S‑ro Wang alvenis». Wang estas familia nomo, ekvivalenta al la angla King (king = «reĝo»), al la franca Leroy. La vorto xiansheng estas la ekvivalento de nia «sinjoro» (sed ĝi ĉiam staras post la nomo) kaj ĝi rezultas el simila semantika evoluo: sinjoro ja devenas de la latina senior, kiu signifas «pli maljuna», kiel la ĉina xiansheng, laŭmorfeme «antaŭe naskita». Ĉar jam multajn jarcentojn xiansheng estas uzata nur en la senco «sinjoro», ĝi estas plenrajta dusilaba vorto, kiel la granda plimulto el la ĉinaj vortoj. Estas klare, ĉi-kaze, ke vorto kaj morfemo estas du malsamaj aferoj.
Mi statistike esploris ĉinan tekston de lingvisto Yuen Ren Chao kaj ĝian anglan tradukon, faritan de la aŭtoro mem. En la ĉina teksto, nur 48,8 elcentoj el la vortoj estas unumorfemaj, dum en la angla tiaj estas 71 elcentoj. Laŭ tiu kriterio, la angla estas pli izola ol la ĉina. Oni ofte diras, ke la ĉina estas «unusilaba lingvo». Miaopinie la angla estas multe pli unusilaba. Komparu la oficialajn titolojn de Tutmonda San-Organizo en la du lingvoj:
• ĉine: Shijie Weisheng Zuzhi (0% da unusilabaj vortoj) kaj
• World Health Organization (66% da unusilabaj vortoj)
[shijie «mondo», weisheng «sanprotekto», zuzhi «organizo»].
2. Ĉu estas vere, ke ĉiu ĉina vorto povas uziĝi substantive, verbe, adjektive, adverbe ktp, alivorte, ke ĉinaj vortoj ne apartenas al gramatika kategorio?
Ne. Male al tio, kion diras la plimulto el la okcidentaj lingvistoj pritraktantaj la ĉinan, ĉinaj vortoj havas gramatikan kategorion, kiu, en la plimulto el la kazoj, ne povas ŝanĝiĝi.
En Esperanto, oni povas uzi la radikon bicikl kiel verbon: li biciklas. La samo validas pri la angla: he bicycles. Tio ne eblas en la ĉina. «Biciklo» estas zixingche, sed ĝi ne fariĝas verbo kiam oni metas antaŭ ĝin pronomon aŭ metas ĝin en la lokon de verbo en frazo: ta zixingche estas komprenata, ne kiel «li biciklas» sed ĉu kiel erara maniero diri «lia biciklo» (devus esti tade zixingche), ĉu kiel komenco de frazo «li… biciklon… [neniam uzis]». Simile, en Esperanto oni povas uzi la radikon fiŝ verbe kaj diri mi fiŝas en la senco «mi provas kapti fiŝojn», samkiel en la angla fish «fiŝo» fariĝas verbo en I fish «mi fiŝas», «mi fiŝkaptas». Tio ne eblas en la ĉina. La morfemo yú «fiŝo» neniam estas uzata verbe. Por diri «mi fiŝas», oni devas aldoni alian morfemon: wo bŭyú.
Ta shi canren ne estas pli ĝusta en la ĉina ol ties laŭvorta traduko li estas kruel en Esperanto. Oni devas diri ta shi canrende, do aldonante la adjektivigan morfemon de, kiu respondas al la esperanta ‑a: wo «mi» → wode, «mia»; canren «kruel» → canrende, «kruela». Tamen oni povas diri ta canren «li kruel» kun la senco «li kruelas»: la adjektiviga morfemo de estas deviga nur, se oni uzas la verbon shi «esti».