Estas vere, ke kelkaj vortoj povas esti uzataj kaj verbe kaj substantive: jianyi povas esti uzata kiel «proponi» kaj kiel «propono». Sed tio ne rajtigas onin diri, ke en la ĉina ĉiu ajn morfemo povas funkcii laŭvole kiel verbo aŭ kiel substantivo, kaj ke do ĝi estas lingvo, en kiu vortoj ne havas gramatikan kategorion. Estus same, kiel se oni dirus tion pri la angla, pretekste, ke vortoj kiel sleep, love, report k.s. prezentas tiun eblecon. Sed oni ne povas diri my suggest aŭ his write aŭ an international organize. La ĉina estas tiurilate ekzakte kiel la angla. Fakte, nur 7 aŭ 8 elcentoj el la ĉinaj vortoj povas uziĝi en tiuj du funkcioj. Eĉ kun vortoj uzeblaj dufunkcie, ĉino sentas la distingon inter substantivo kaj verbo. Jihua estas kaj «plano» kaj «plani». Sed se vi volas diri «lia plano», vi devas diri tade jihua, kun la adjektiviga morfemo de. Se vi diras ta jihua la signifo estas «li planas».
La fakto, ke iu propocio da ĉinaj vortoj povas uziĝi kaj verbe kaj substantive, fakte parte klarigas la ege disvastigitan ideon, ke, en la ĉina, vorto ne apartenas al fiksa, difinita gramatika kategorio. Alia faktoro kontribuanta al tiu mispercepto verŝajne estas, ke en la ĉina, kiel en la angla, iu ajn substantivo povas uziĝi adjektive per simpla antaŭmeto. En la angla vortotrio World Health Organization, ĉu havas sencon sin demandi, ĉu World kaj Health estas adjektivoj, aŭ substantivoj adjektive uzataj, aŭ genitivaj substantivoj? Diri, ke la ĉina ne havas gramatikajn kategoriojn, ĉar en Shijie Weisheng Zuzhi la du unuaj vortoj funkcias adjektive aŭ genitive, ne havas pli da senco ol nei la ekziston de gramatikaj kategorioj en la angla. Fakte, la kvalito de substantivo estas esenca aspekto de la vorto Shijie «mondo». Ne eblas uzi ĝin en la senco de «(tut)monde». Por tion esprimi necesas aldoni aliajn morfemojn. Oni diras shijieshang aŭ quanshijieshang.
Estas interese, ke en tia kazo, ĉinaj gramatikistoj rigardas la antaŭmetitajn vortojn substantivoj, kiel atestas jena citaĵo:
When a word is composed of four or more than four syllabes, it may be written in separate parts, if possible, in order that the phonetic spelling may be not too long and the student may read the word easily, e.g. Beijing Daxue “Beijing University” (Chinese Language Special Class, 1958, p. 783).
[Kiam vorto estas kunmeto de kvar aŭ pli multaj silaboj, oni povas ĝin skribi per apartaj unuoj, se eble, por ke la fonetika skribunuo ne estu tro longa kaj la studento povu facile legi la vorton, ekzemple Beijing Daxue «Universitato de Pekino»]. (Se la antaŭa vorto estus adjektivo, la traduko estus Pekinese aŭ Beijnigese University).
Alia argumento de tiuj, kiuj asertas, ke la ĉina ne havas fiksajn gramatikajn kategoriojn esprimiĝas per la ideo, ke «en la ĉina, prepozicioj estas verboj». Tiu aserto ne konformas al la realo. Ĝenerala regulo ne povas esti starigita surbaze de kelkaj esceptaj kazoj. El la konstato, ke kelkaj morfemoj povas funkcii jen verbe, jen prepozicie, oni deduktas, ke en la ĉina ne ekzistas prepozicioj, aŭ ke tiulingve prepozicioj estas verboj. Estas vere, ke gei povas esti jen «doni» jen «al», same kiel dao povas esti jen «atingi» jen «ĝis», sed ĉu pro tio, ke en la angla down (to down a drink), up (up the ante) or out (outed in a semifinal) povas funkcii kiel verboj, oni rajtas diri, ke «la angla ne havas prepoziciojn»? Multaj ĉinaj prepozicioj ĉiam kaj ekskluzive rolas kiel prepozicioj, kaj neniam kiel verboj, ekzemple yin «pro» aŭ guanyu «pri». Konfuzi «iuj» kun «ĉiuj» estas mense funkcii kiel infano malpli ol kvinjara. Strange, ĉu ne?, ke tiom da lingvistoj senkritike akceptas diraĵojn pri la ĉina gurdatajn de jarcentoj, neniam havante la ideon kontroli ilin.
3. Ĉu estas vere, ke la ĉina vortordo estas rigida kaj difinas la gramatikan funkcion de vorto?
Ne. Kontraste al konstante ripetata aserto, la vortordo en la ĉina tute ne estas rigida, kaj havas malmultan rilaton kun la gramatika funkcio. La angla kaj franca estas pli rigidaj tiurilate. Konsideru jenajn frazojn:
ta yexu zhu zai Beijing = «li eble loĝas en Pekino»
ta zai Beijing zhu = «eble li en Pekino loĝas»
Se la vortordo estus rigida, la dua frazo ne eblus, almenaŭ kun la sama signifo kiel la unua. Se la vortordo ja difinus la gramatikan funkcion, en la dua frazo zai fariĝus verbo kaj zhu substantivo, kaj la frazo signifus «eble li estas en sia pekina loĝejo». Sed ne tion signifas la frazo, ĝi havas ekzakte la saman sencon kiel la unua.
Se la vortordo estas rigida kaj difinas la gramatikan funkcion en la frazo, kiel klarigi, ke la kvar frazoj
wode shu ta songlaile «miajn librojn li sendis ĉi-tien»
ta ba wode shu songlaile «li miajn librojn sendis ĉi-tien»
ta song wode shu laile «li sendis miajn librojn ĉi-tien»
ta songlaile wode shu «li sendis ĉi tien miajn librojn»
havas ekzakte la saman sencon, nome: «li sendis miajn librojn ĉi tien»? [ba estas «akuzativa prepozicio», t.e. prepozicio, kiu enkondukas objekton, se tiu staras post la subjekto].
Oni ofte povas legi, ke en la ĉina la vortordo estas strikte SPO: subjekto-predikato (verbo)-objekto. Sed sufiĉas legi kelkajn paĝojn de ĉina teksto por konstati, ke tio ne veras. Ekzemple hazarde malferminte fabelaron, mi trafis la faman rakonton pri «Mastro Dongguo kaj la lupo». En ĝi troviĝas la frazo:
Daliede zhuishanglai, lang bu jian le, jiu wen Dongguo xiansheng
«La ĉasistoj alvenis, ne plu vidis la lupon, demandis Mastron Dongguon»
[lang «lupo»; jian «vidi»; bu … le «ne plu»; jiu «tiam», «tuj poste»; wen «demandi»]. Se la vortordo funkcius kiel en la mitaj priskriboj pri la ĉina, la signifo estus «la ĉasistoj alvenis, la lupo vidis plu nenion, tiam ĝi [la lupo] demandis Mastron Dongguon…».
4. Ĉu estas vere, ke la ĉina ne havas afiksojn kaj finaĵojn?
Ne.
4a. Afiksoj. La silabo nü signifas «virino». Ĝi estas «ligenda formo», morfemo, kiun oni ne povas uzi memstare («bound form») sed ĉiam estas parto de almenaŭ dusilaba vorto. Por diri «virino» oni devas diri nüren aŭ nüzi (ren = «homo»; ĉi tiu zi estas substantiva finaĵo, sentona, ne konfuzu kun la kvaratona zì «ĉina ideogramo», kiun ni vidis en la unua ekzemplo pri vortoj). Se la priskribo de la lingvistikaj libroj estus ĝusta, la vorto nüjiaoyuan ne ekzistus, ekzistus nur tri apartaj blokoj kaj oni devus transskribi nü jiao yuan. La signifo estus «virinojn instruanta isto», «isto por virin-instruado» aŭ «instruisto instruanta virinojn». Sed ne tion signifas la ĉina vorto: nüjiaoyuan signifas «instruistino». Same siji signifas «ŝoforo» kaj nüsiji «ŝoforino», ne «ŝoforo de virinoj». Se vi esploras en la reala ĉina pri la uzo de nü, vi konstatas, ke ĝia rolo en la lingvo estas ekzakte, kiel prefikso, tiu de la esperanta sufikso ‑ino (almenaŭ rilate al homoj, por bestoj uziĝas alia prefikso).