Выбрать главу

Same, se vi komparas la uzon de la morfemo hua, kiu ne povas memstare aperi (ĝi estas «nelibera formo», «bound form»), kun tiu de la esperanta ‑igi, vi rimarkas, ke ili ofte tute paralelas: xiandai «modern» → xiandaihua «modernigi», gongye «industrio» → gongyehua «industriigi».

Aŭ konsideru la morfemon jia. Tiu povas uziĝi sola, en la senco «hejmo»: ta zai jia «li estas hejme». Sed se ĝi troviĝas post alia vorto, ĝi alprenas la sencon de nia ‑isto: kexue «scienco» → kexuejia «sciencisto», zhengzhi «politiko» → zhenzhijia «politikisto», yuyanxue «lingvistiko» → yuyanxuejia «lingvisto». Se jia ne estus sufikso, kexuejia (oni devus skribi ke xue jia) signifus eĉ ne «domo de la scienco», sed «domo de la faka lerno» («fak-lernsistema hejmo»), certe ne «sciencisto». Tiuj ekzemploj laŭ mi klare montras, ke afiksoj ekzistas en la ĉina, kaj ke ĉinaj vortoj ne estas la izolitaj blokoj, pri kiuj oni konstante parolas tiukampe. Kiam vortero neniam estas uzata sola, sed ĉiam gluite al alia negramatika morfemo (leksemo), kiun ĝi nuancas en preciza ĉiam sama senco, ĝi, en lingvistiko, nomiĝas afikso. Tiuj, kiuj asertas, ke la ĉina ne havas afiksojn, deduktas tion de erara, apriora premiso, ne de observo de la lingvo.

4b. Finaĵoj. Hai signifas «infan», ĝi estas «nelibera formo», do ne povas esti uzata memstare kiel vorto. Por uzi ĝin substantive oni devas aldoni al ĝi unu el la du substantivaj finaĵoj zier (ĉi-lasta estas ĉefe uzata en Pekino, en la resto de la lando oni ĝenerale uzas zi ). Haizi kaj haier analiziĝas ekzakte kiel infan-o (ke temas pri finaĵo, tion emfazas la fakto, ke haier en la pekina prononco elparoliĝas kiel unusilabaĵo). Notu, ke zi kaj er ne havas alian funkcion en la ĉina ol signi substantivon. Nun konsideru la vorton haizimen, «infanoj»: ĝi analiziĝas ekzakte kiel la esperanta infan-o-j. Ĉar zi estas ĉiam kaj nur substantiva finaĵo, kaj men ĉiam kaj nur signo de la pluralo [wo «mi» → women «ni» (kun la adjektiva morfemo de womende «nia»)], mi ne komprenas surbaze de kio oni povas aserti, ke ili ne estas finaĵoj, des pli, ĉar ofte, men reduktiĝas en la prononco al /m/. Atentu bone kiam parolas pekinanoj. Vi aŭdos pli ofte /wom bu zhidao/«ni ne scias» ol /women bu zhidao/

Mi ne citis akcenton kaj tonojn, sed ankaŭ ili frakasas la kutiman bildon pri la ĉina. Ekzemple en la du unuaj frazoj, kiujn mi prenis kiel ekzemplojn wo xie zì «mi skribas» kaj wo zhidao «mi scias») estas interese, ke xie kaj havas nete aŭdeblan tonon, kaj ke la fraz-akcento tute aŭdeble situas sur zi. Kontraste, dao en wo zhidao estas kaj senakcenta kaj sentona. Ĝi ĉiam estas senakcenta kaj sentona.

Diferenco inter la ĉina kaj Esperanto rilate al finaĵoj estas, ke en la ĉina ili ofte ne estas devigaj. Multaj substantivoj ne havas substantivan finaĵon, aliaj nepre bezonas ĝin, kiel «infano» haizi aŭ «tablo» zhuozi. Ankaŭ la plurala finaĵo men uziĝas nur en pronomoj kaj kelkaj aliaj kazoj.

Konkludo

Analizo de la efektiva lingvo klare montras, ke la ĉefaj lingvaj karakterizoj atribuitaj al la ĉina en Okcidento simple ne ekzistas. Ilia rezisto al kritiko estas ege interesa psikologia fenomeno. Plurfoje mi diskutis kun lingvistoj, kiuj studis la ĉinan dum tri aŭ kvar jaroj, sed kiuj tamen neniam rimarkis, ke la vera lingvo tute ne elmontras la trajtojn, kiujn oni deklaris al ili tipaj dum iliaj lingvistikaj studoj, antaŭ ol ili ekstudis la lingvon.

Kiam mi priparolis kun tiaj homoj, la unua reago ĉiam estis ega surprizo, ke oni aŭdacas aserti ion, kio tiagrade kontraŭdiras priskribon de ĉiuj jam delonge akceptitan. Tiu reago impresis al mi, kvazaŭ mi kulpus pri sakrilegio. La dua reago estis nekredo. Nur post kiam mi proponis al mia kunparolanto nerefuteblajn ekzemplojn, kiel tiujn ĉi-supre cititajn, la lingvisto fine agnoskis, ke mi pravas, kaj miris, ke dum tiel longa tempo li ne pridubis ideojn, kiujn lia studado de la lingvo devus evidentigi malpravaj. Mi sentis en ĉiuj el ili ian elreviĝon, kvazaŭ mi detruus belan fantaziaĵon, kiun ili emis preferi al la realo.

En Okcidento, la tradicia bildo pri la ĉinoj ofte estas, ke ilia vizaĝo ne montras esprimojn, ke ili estas rigidaj kaj senemociaj, nekompreneblaj (“inscrutable” diras anglalingvanoj). Realaj ĉinoj tute ne estas tiaj. Ŝajnas al mi, ke la ideoj projekciataj sur homojn, projekciiĝas ankaŭ sur la lingvon, kaj baras simplan, objektivan rigardon al ĝi. Interese, ĉu ne?, ke multaj homoj projekcias similan rigidecon kaj nehomecon sur Esperanton.

Estas bedaŭrinde, ke tiel ofte oni prezentas pri la ĉina bildon, kiu havas malmulton komunan kun realo tamen facile kontrolebla. Se leganto kontestas ion ĉi tie diritan, mi estas preta diskuti. Mi ja ne asertas, ke mi pravas. Sed neniam mi renkontis iun, kiu eĉ nur proponis pruvi min malprava tiurilate (krom per t.n. aŭtoritataj argumentoj, kiel «Mia profesoro diris, ke…», «En mia libro pri lingvistiko estas dirite, ke…»).

Mia provizora konkludo do estas, ke la bildo pri la ĉina en nia socio estas same fantazia, kiom ĝia bildo pri Esperanto.

Respondo al demandoj

HL:

Relegante vian libreton «Esperanto: ĉu eŭropa aŭ azia lingvo?» mi ekhavis demandon pri la frazoj:

«Per kelkaj trajtoj, Esperanto similas la aglutinajn lingvojn. Ĉar la kriterio distinganta ĉi-lastajn — formŝanĝo de afiksoj aŭ de gramatikaj morfemoj — ne aplikiĝas al ĝi, ĝi ne estas fundamente aglutina lingvo.»

Ĉu dume eble iom ŝanĝiĝis la difino de aglutina lingvo? Ŝajnas ke Wells faris iom alian konkludon en sia libro «Lingvistikaj aspektoj de Esperanto»:

«En aglutina lingvo la vorto havas internan strukturon, cetere tre klaran strukturon. Oni povas segmenti la vorton en morfemajn elementojn, el kiuj ĉiu prezentas unuopan kategorion, leksikan aŭ gramatikan. La divido en morfemojn estas memevidenta, kaj ĉiu parto de la vorto havas sian propran signifon. Ekzemploj de aglutina lingvo estas la turka, la japana, la zulua, kaj la Internacia Lingvo Esperanto.» (p. 27) Krome Wells skribas ke Esperanto estas «ekstreme aglutina» sur pagho 37.

Tradicie oni klasas la hungaran, la turkan, la mongolan, la svahilan kaj similajn lingvojn inter la aglutinajn. Tiuj havas multajn karakterizojn, kiuj distingas ilin disde la izolaj lingvoj, kaj de lingvo konstruita kiel Esperanto.

a) En la hungara, turka kaj aliaj t.n. finno-ugriaj lingvoj, gravas la leĝo pri «vokala harmoniigo». La vokalo de la radiko difinas, kiuj estos la vokaloj de la sufiksoj kaj finaĵoj. Ekzemple en la turka oni formas la pluralon de substantivo per l_r, en kiu la vokalo inter l kaj r dependas de la antaŭa vokalo: