kitab «libro» → kitablar «libroj»,
kalem «plumo» → kalemler «plumoj».
Por ĉino, tiu ŝanĝo estas neregulaĵo, kaj do tipa pri lingvo alia ol izola. En izola lingvo ne povas aperi neregulaĵoj. Laŭ mi Esperanto funde, baze, pli funkcias laŭ la sistemo de la ĉina (do de izolaj lingvoj) ol de la hungara aŭ turka (do aglutinaj lingvoj), ĉar tia ŝanĝo de la formo de sufikso estas nepensebla en Esperanto.
b) Alia diferenco estas, ke en la ĉina (kaj aliaj izolaj lingvoj) neado esprimiĝas per nea vorto: Wo bu ai ta «mi ne amas lin» tute paralelas la kutiman Esperanto-frazon (wo = «mi», bu = «ne», ai = «amas», «ami»). En aglutinaj lingvoj, neado formiĝas per silabo, kiun oni enmetas en la mezon de la verbo (en la japana, fine de ĝi): turka: sevmek «ami», sevmemek «ne ami» (kaj la vokalo de tiu «enfikso» ŝanĝiĝas laŭ la vokalo de la radiko). Ankaŭ en la svahila, en kiu ne ekzistas vokala harmoniigo, neado estas esprimata per ŝanĝo de la pronoma ero, do laŭ sistemo tute alia ol en la ĉina kaj Esperanto: «mi legas» estas nasoma, sed «mi ne legas» sisomi, «mi legis» nilisoma, «mi ne legis» sikusoma.
c) Granda diferenco inter aglutinaj kaj izolaj lingvoj estas, ke izolaj lingvoj (almenaŭ la ĉina) havas prepoziciojn kaj subjunkciojn, kiuj funkcias tute kiel la esperantaj: ili staras antaŭ la koncerna vorto aŭ frazparto, dum en aglutinaj lingvoj tiun rolon ludas sufiksoj, kiujn oni aldonas fine de la vorto. Ni konsideru la kvarvortan turkan proverbon
rüzgar esmeyınce, yaprak kımıldamaz
[la senpunkta i (ı) prononciĝas kiel la rusa ы; estas vokalo iom inter /i/, /e/ kaj la germana /ü/].
En la unua propozicio, rüzgar esmeyınce, la vorto rüzgar signifas «vento», kaj esmeyince analiziĝas kiel es- «blovi», ‑me- neado, ‑yınce «dum», «kiam», «se», do «dum ne blovas»; en la dua yaprak signifas «folio» kaj kımıldamaz «ĝi ne moviĝas» (←kımılda «moviĝi», ‑ma- «ne», ‑z tria persono singulara). La kvarvorta frazo do signifas «dum la vento ne blovas, folio ne moviĝas». Tiu almeto de sufikso por roli kiel niaj subjunkcioj estas io komuna al la aglutinaj lingvoj, sed tute fremda al Esperanto. Kune kun la enmetita «enfikso» markanta neadon, tiu plej simpla frazo montras, kiel malproksime tipa aglutina lingvo staras de la zamenhofa.
Similan konstruon, en kiu la subjunkcio troviĝas post la subjekto kaj verbo, elmontras la svahila: juma zima halijapita ila, wamekwenda wote «antaŭ ol tuta semajno pasis, ili ĉiuj estis for» [juma «week», ‑zima «tuta», pita «pass» → halijapita «has passed», ila «antaŭ ol»]. Ekzistas ankaŭ internaj («enfiksaj») konjunkcioj tiulingve: nasoma «mi legas», nikisoma «se mi legas». En tia vorto, por enkonduki neadon, oni anstataŭigas la ‑ki- «enfikson» per ‑sipo-: nisiposoma «se mi ne legas». En la svahila, eĉ rilativoj, simile al la ne-vorto, enmetiĝas enen de vorto: nasoma «mi legas», niliyesoma «mi, kiu legas», same kiel pronomaj komplementoj: nilisoma «mi legis», nilikisoma «mi legis ĝin» (la libron). Ĉu vere eblas diri, ke Esperanto estas aglutina lingvo, kiam oni komparas ĝin al tia maniero sin esprimi?
d) En la japana kaj en la turka, la verba predikato ĉiam troviĝas fine de la propozicio, dum en la ĉina ĝi ĝenerale troviĝas inter la subjekto kaj la objekto, kiel plej ofte okazas en Esperanto.
e) Fine, la fakto, ke niaj posedaj pronomoj estas en aglutina lingvo sufiksoj sen forma rilato kun la koncerna pronomo, estas plia karakterizo de la plej multaj aglutinaj lingvoj, kiuj retroviĝas nek en Esperanto nek en la ĉina. En la turka, ekzemple, «mi» estas ben, sed «mia» estas um, im, m, im ktp, kun vokalo dependa de la vokalo de la radiko. El ben «mi» kaj dost «amiko» oni ne povas dedukti, ke «mia amiko» estos dostum. Komparinte tiun dostum al ĝia ekvivalento en la ĉina: wode pengyou ← wo «mi», de «-a», pengyou «amiko»), oni tuj sentas, ke Esperanto estas pli proksima al ĉi-lasta ol al unu el la plej tipaj aglutinaj lingvoj.
HNP:
Oni povas meti la lingvojn de la mondo ie en la gamo inter izolaj lingvoj kaj sintezaj lingvoj. Aglutina lingvo estas speciala kazo de sinteza lingvo. Iuj diras, ke la vera ekstremo estas poli-sintezaj lingvoj. Mi donis unu difinon de izola lingvo. Alia estas ke la averaĝa nombro de morfemoj en vorto estas malalta, t.e., proksime al unu. Por apliki tiun duan difinon, necesas havi klaran difinon de «vorto».
Jes, tiu gama aranĝo estas multe pli saĝa ol difini nur kelkajn rigidajn kategoriojn de lingvoj. Mia impreso de komuneco inter Esperanto kaj la ĉina radikas en tio, ke komparante lingvojn kaj teoriojn pri ilia klasado, ŝajnis al mi, — ĉar esploro de la lingvo kaj praktikado de ĝi kiel tradukisto devigis min elimini la kutimajn kriteriojn, ĉiuj el kiuj ja estas fantaziaj — ke la sola trajto, kiu ebligas distingi lingvojn kiel la ĉinan disde la aliaj, estas la fakto, ke ĝiaj morfemoj preskaŭ cent-procente estas nevariaj. Kaj ĝuste tio estas trajto, kiu karakterizas ankaŭ Esperanton. Nur pro tio mi pensis, ke eblas diri, ke Esperanto estas izola lingvo, se oni klasas la ĉinan kiel tipe izolan.
Pri la difino de «vorto», ĉinaj lingvistoj multe esploris. Ili elpensis testojn similajn al tiuj, kiujn mi aplikis en la ĉi-supra artikolo. Estas tre klare difinitaj reguloj pri la transskribo en pinyin, kiuj ebligas scii, ĉu esprimo estas vorto aŭ ne. Restas ja kelkaj diskutataj punktoj, kiuj similas diskutojn, kiujn oni povas havi pri la germana kaj la angla. Ĉu World Health Organization estas tri vortoj? La germana traduko Weltgesundheitsorganisation estas tute paralela, kun tri samsignifaj eroj en sama ordo, sed oni skribas ĝin unuvorte kaj rigardas ĝin unu (kunmetita) vorto. Sed ĝenerale ne estas duboj pri tio, kio estas vorto en la ĉina, kaj la plimulto el la vortoj ne estas unusilabaj tiulingve. Kvankam mi ne povas trovi statistikon pri tio nun, mi opinias, ke almenaŭ 70, eble 80, elcentoj el la ĉinaj vortoj estas dusilabaj, kaj do dumorfemaj.
Aliflanke, mi ne kredas, ke la koncepto «sintezo» helpas en nia problemo. Unu el la plej rimarkindaj trajtoj de Esperanto estas, ke ĝi povas esti, laŭ la gusto de la parolanto aŭ verkanto, same bone sinteza kiel analiza. Oni povas diri, analize, li venis al la kongreso per trajno (teorie, oni povas diri, eĉ pli analize: li estas veninta al la kongreso per trajno), sed tute samsence, sinteze, kongresen li trajnis, aŭ, duon-analize duon-sinteze, li venis kongresen trajne. Mi memoras sloganon de la Itala Esperanto-Junularo de antaŭ multaj jaroj: Kie paski? Italuje!, kiu estas ege sinteza, sed kies signifon oni facile povas esprimi analize: Kie restadi dum la paskaj festoj? En Italujo! Ne havas do sencon diri, ke Esperanto estas analiza, aŭ ke ĝi estas sinteza. Ĝi estas ambaŭ, kun grado de libereco malofte trovebla en lingvoj.