Sed eble ĉi-kaze mi ne uzas la koncepton «sinteza» ekzakte laŭ la signifo, kiun vi donas al ĝi. Laŭ mia kompreno de la koncepto, la malnova skriba lingvo ĉina povas esti ege sinteza. Se do oni volas uzi sintezecon aŭ analizecon kiel kriterion por klasi lingvon, la ĉina ne plu estus izola, se izola estas la malo de sinteza. Ekzemple, la unua frazo de Dao de jing (Tao Te King): Dao kedao, fei chang dao estas pli sinteza ol ĝiaj tradukoj alilingven. Fakte ĝi estas netradukebla, ĝi signifas ion kiel «Vojo vojebla ne eterne vojas» aŭ «Parolo elparolebla ne estas eterna parolo». Estas vere, ke preskaŭ ĉiuj skribaĵoj de antaŭ 1900 estis en lingvo, kiu, verŝajne, neniam estis parolata, la klasika ĉina skriblingvo, nomata wenyan en la ĉina, ege pli izola kaj sinteza ol la nuna parola lingvo. Tiu lingvo estis farita por la okuloj, ne por esti elparolata, ĉar en ĝi ĉio redunda estas eliminita, dum por esti aŭde komprenebla, la ĉina nepre bezonas redundon, pro sia enorma manko de sonvariado (la gamo da fonemoj estas aparte mallarĝa, kaj mezuma silabo-morfemo havas centojn da homonimoj).
JV:
Vi diris, ke Esperanto estas ege pli malfacila por ĉino ol por franco aŭ germano. Kiel vi klarigas tion, se laŭ vi Esperanto multrilate, strukture, similas la ĉinan?
1. Kvankam kelkrilate la strukturo de Esperanto pli similas tiun de la ĉina ol tiun de eŭropaj lingvoj, tamen multego restas por ĉino tre stranga. La simileco ĉefe rilatas al la nevarieco de la lingvaj eroj (morfemoj), al la maniero kombini ilin kaj al la fakto, ke la preciziganta ero ofte antaŭas la precizigatan. Sed la ĉina estas treege pli ekstrema ol Esperanto tiurilate. Ekzemple, ĉar rilativa propozicio precizigas, ĝi devas, en la ĉina, stari antaŭe. «La libro, kiun mi legis» tradukiĝas per «mi-legis-a (tiu) libro».
2. Tre malfacila por ĉinoj estas la uzo de ‑is, ‑as, ‑os, ‑us, ‑i, ĉar la ĉina funkcias sen tempoindikoj (krom apartaj vortoj kiel «nun», «morgaŭ», «foje»). Laŭ ĉina amiko, bonega esperantisto, kiu lernis sola, kaj sciis neniun alian lingvon ol la ĉinan, tio estis por li la plej malfacila parto de la lingvo.
3. Alia problemo estas la pluralo. En la ĉina ne estas pluralo, en la senco, laŭ kiu ni komprenas tiun vorton. Kvankam ekzistas manieroj indiki, ĉu temas pri unu aŭ pluraj, oni ĝenerale ne uzas ilin (krom ĉe pronomoj), aŭ ili estas esprimataj per tre malsamaj rimedoj. Tiuj du specoj de markiloj — verbotempoj kaj pluralo/singularo — estas tiel bazaj en Esperanto, kaj tiel malfacile uzeblaj por ĉinoj, ke necesas multe da tempo, multaj ekzercoj, por ke tiuj ilin asimilu.
4. Multaj sintaksaj detaloj de Esperanto estas simple kopiado de eŭropaj lingvoj, kaj ne konformas al logiko, kiel komprenata de ĉino. Ekzemple multaj eŭropaj aŭ amerikaj esperantistoj uzas strukturon kieclass="underline" Oni ne devas kraĉi sur la trotuaron (Zamenhof, ekzemple, skribis: «mi ne devas malatenti tion»). Nu, por ĉinoj, mi ne devas signifas «mi ne estas devigita, mi povas, mi rajtas, sed mi ankaŭ rajtas tion ne fari: mi ne devas = ne estas mia devo» (ĉar la neo staras antaŭ devas), la ĝusta formo estus, por ili: oni devas ne kraĉi, mi devas ne malatenti. Orientiĝi en tiuj strangaĵoj postulas multe da tempo kaj ripetadoj. Kaj tiaj strukturoj abundas. Alia ekzemplo: li estas tro juna por kompreni. Kial por? La fakto kompreni ne estas la celo de lia trojuneco! Por ĉino estus pli akcepteble diri Li estas tro juna ol ke li povus kompreni.
5. Tamen la ĉefa problemo estas la giganta vortaro de Esperanto, kiu ofte estas konfuza por ĉino. Ekz-e la ĉina lingvo havas vorton zìlìde kiu signifas «memstara» kaj estas laŭvorta traduko de «mem-star-a» (zì, «mem», lì «star-», ‑de «-a»). Tre facile por ĉino. Sed esperantistoj strange enkondukis kaj uzas la vorton aŭtonoma, kiu, unuavide por ĉino, analiziĝas kiel aŭto-nom-a kaj do signifas «rilata al la nomoj de aŭto(mobilo)j». Same estas ege konfuze por ĉino kompreni, ke teologio ne estas la «scienco pri teo(j)». Ĉino, kiu vidas la subtitolon de la lernolibro de Audrey Childs-Mee Esperanto aŭtodidakte, eĉ post multaj monatoj, eble jaroj da praktikado, havas neniun ideon, pri kio temas, kaj devas serĉi la vorton en vortaro. Se ŝi dirus memlerne, memstude, meminstrue aŭ sininstrue, li aŭ ŝi komprenus tuj post kelkaj lecionoj. Ellerni la grandan parton de tiu grandega vortprovizo, kiun oni bezonas por kompreni mezuman artikolon, estas io, kio postulas multajn horojn (sed kompare kun la sama neceso por la angla lingvo, la esperanta estas infanludo; mi taksas, ke la angla estas kvindekoble pli malfacila ol Esperanto por ĉino).
6. Ankaŭ la signifkampoj (semantikaj kampoj) de Esperanto-vortoj malofte kongruas kun la ĉina. Rigardu en PIV, ekzemple, kiom da malsamaj sencoj, nerilataj inter si, havas vortoj kiel partio, ludi, poŝo, ktp. Nur legante multege oni asimilas la diversajn senrilatajn signifojn de tiaj vortoj. Por tiuj, kiuj sufiĉe longe studis la anglan, tiuj estas malpli malfacilaj, ĉar la signifkampoj de la rilataj anglaj vortoj ofte kongruas kun la esperantaj. Sed kia proporcio da ĉinoj tiagrade scias la anglan?
7. La ĉina havas «karakterizilojn» aŭ «kategori-indikajn vortojn», kiujn oni devas enmeti inter nombro aŭ montra pronomo kaj substantivo. Verŝajne tio disvolviĝis por faciligi la komprenon en lingvo kun neimagebla (por okcidentano) nombro da homonimoj. Ekzemple por diri «tri libroj» oni devas enmeti inter «tri» san kaj «libro(j)» shu la vorton ben, kiu estas la karakterizilo por libroj: «tri libroj» do estas sanben shu. Por «seĝo», yizì, la karakterizilo estas ba: «tiu ĉi seĝo» do estas zheba yizì. «Unu» estas yi, «homo» estas ren, sed «unu homo» estas yige ren. Supozeble la foresto de tia sistemo en Esperanto ne aldonas al la malfacileco de la lingvo por ĉino, kvankam eble ĝi povas sentiĝi kiel stranga manko. Mi notis ĝin ĉi tie nur por eviti, ke oni imagu la ĉinan tro simila al Esperanto. Tio tamen nenion forprenas el ilia baza esenca simileco pro la konstruo konscie donita al ĝi de Zamenhof.
La okcidenta dialekto
Priskribante la strukturon de Esperanto, Zamenhof foje diris: «Simila konstruo de lingvo estas tute fremda por la eŭropaj popoloj»[84]. Efektive, se, stile kaj sintakse, Esperanto estas slava, kaj, vortare, latina-ĝermana, estas fakto, ke ĝia maniero signi la gramatikan funkcion de ĉiu frazero similigas ĝin al kelkaj aglutinaj lingvoj, kaj ke la perfekta neŝanĝeblo de ĝiaj vorteroj retroviĝas nur en la t.n. izolaj lingvoj, al kiuj apartenas, ekzemple, la ĉina. Strukture, ĝi do estas nefleksia, nehindeŭropa lingvo.
Nefleksiaj lingvoj uzas relative longajn kunmetaĵojn, formitajn el mallongaj eroj. Vortoj kiel estrarkunsido, nerenovigebla, remalsaniĝi estas tipaj tiurilate: kvin- aŭ ses-silabaj, ili konsistas nur el unusilabaj eroj. Kontraste, la fleksiaj lingvoj, ĉefe la latinidaj, malŝatas longajn kunmetaĵojn, dum longaj radikoj ilin ne ĝenas. Vortoj kiel konversacio aŭ simultana estas tipaj pri latineca formiĝo.
[84]