Выбрать главу

CP: Certe, la problemo ekzistas kaj ne estas bagatela, sed ĝi solveblas per la teknikoj de lingvoplanado, pri kiuj oni havas sperton jam rilate al diversaj naciaj lingvoj, kiel la estona ekzemple, aŭ la ĉina en UN en la jaroj 1950-aj, kaj per kiuj oni revivigis la hebrean, kiu iam havis nur 5000 vortojn, kaj kiu altiĝis al la stato de moderna lingvo. La fakto, ke la finnlanda prezidejo de Eŭropa Unio publikigas ĉiusemajnan informbultenon en Esperanto (http://conspectus.wordpress.com¤), pruvas, ke la lingvo bone taŭgas por pritrakti eŭropajn temojn. La vera problemo estas, kiel atingi, ke la publikopinio, kaj do la politikistaro, akiru sufiĉe fajnan senton pri la problemo, por pli respekti la propran lingvon kaj pli serioze atenti la demandon pri monda lingva komunikilo. Necesus disvastigi la koncepton de lingva demokratio, kaj konsciigi, precipe en la anglalingvaj landoj, ke kompreni kaj komprenigi sin apartenas al la sfero de rajtoj kaj devoj. Mi esperas ke ĉiam plimultiĝos la homoj, kiuj konscias pri la kulturaj valoroj defendendaj kaj kiuj reagos antaŭ ol tiuj estos por ĉiam endanĝerigitaj. Daŭre forĵeti Esperanton sen eĉ malfermi la dosieron pri ĝi estas tro absurde por esti akcepteble. Krome, tio estas kontraŭa al la sciencaj kaj juraj principoj de Eŭropo, laŭ kiuj oni ne decidas sen antaŭe objektive esplori.

Giorgio Bronzetti
Kunordiganto de asocio Allarme Lingua

Lingvoj, cerbo kaj publika sano aŭ la dramo pri soci-origina afazio

[sociorigina afazio = france: aphasie sociogène, angle: sociogenic aphasia]

Homo estas estaĵo adaptita al rilatado. Unu el ĝiaj plej rimarkindaj ecoj estas ĝia kapablo dialogi: ĝin distingas disde la bestoj la povo precize komuniki kun la samspecanoj. Programite por lingva esprimado, ĝi kapablas komprenigi sin kaj kompreni, kion oni diras al ĝi.

Kaj tamen en la nuntempa vivo abundas situacioj, kiam personoj cetere sanaj kaj normalaj ne povas ĝui la fluan dialogon, kiu estas kutima en la ĉiutaga vivo. Kvankam iliaj neŭronoj normale funkcias, kaj ilia pensado estas klara kaj preciza, ties esprimon malhelpas nepovo, handikapo, kiu obstaklas al la kapablo komuniki. Ili prezentas la signojn tipajn pri afazio. Kiel ĉiuj afaziuloj, ili provas kompensi la senlingvecon per gestoj, vizaĝaj esprimoj, frazeroj kun mallerta artikulacio, kun la nura efiko, ke la alparolato restas enŝlosita en sia perplekso. Tiutipa afazio estas tuthomara malsano [fakĵargone «pandemio», france pandémie, angle pandemia], kiu konstateblas ĉe preskaŭ la tuta teranaro ĉe kontaktoj ekster la sfero loka aŭ nacia. Eble interesos la leganton jena konversacio inter patro kaj ties dekkvinjara filo, kiuj ĵus observis koreon kaj ĉeĥon provantajn interŝanĝi ideojn per ia tutmondeca pseŭdo-angla lingvaĵo.

— Kiom penis tiu kompatindulo! Li kortuŝis min. Vidi lin balbuti, fuŝparoli. Konstante halti por, videble, traserĉi la menson. Gesti senespere. Ŝajnis, ke lin trafis ia cerba malsano!

— Malsanulo li ja estas.

— Vi troigas, tion vi ne scias… Kaj se li malsanus, kio estus lia malsano?

— Tiun malsanon oni nomas afazio, t.e. senlingveco, senparoleco. Ĝi povas esti ege angoriga. Oni perfekte scias, kion oni volas diri, sed la frazoj ne venas, la buŝo ne povas vortigi eĉ plej simplan penson, eĉ se tiu estas bele nete afiŝita sur la cerba ekrano. Oni sentas sin stulta, kaj se oni vere bezonas ion gravan, oni ne sukcesas akiri ĝin, aŭ nur fine de mensa akrobatado ekstreme peniga.

— Kio kaŭzas tiun malsanon?

— Se temas pri korpa, t.n. somata afazio, la kaŭzo estas lezo, kiu trafis la cerbon: sangovaskulo, kiu encerbe rompiĝis, tumoro, kiu premas neŭronojn aŭ io simila. Ekzistas ankaŭ psik-originaj afazioj [france: aphasie psychogène, angle: psychogenic aphasia], estigitaj de psika traŭmato, ekzemple ĉe infano, kiu, sekse perfortite, perdas la kapablon paroli. Sed plej ofte, kiel en la kazo, kiun ni ĵus ĉeestis, la kaŭzo estas nek fizika nek psika, sed socia: temas pri soci-origina afazio. La korea sinjoro, kiu antaŭ nelonge vekis vian kompaton, videble havas bone funkciantan cerbon, sed li ne elektis taŭgan rimedon por kuraci sin el la malsano. Ĉar li provis komuniki kun persono, kiu suferas pro la sama malsano, sed ankaŭ kiu elektis neadekvatan kuracadon, ili ne sukcesis interkompreniĝi.

— Kiaj estas tiuj kuracmetodoj?

— Ĉiuj apartenas al la kampo de kuraca gimnastiko, de mensa kuraca gimnastiko fakte. Ili similas la programadon de komputilo. Ili konsistas en tio, ke oni enmetas programarojn kaj multegajn datumojn en la menson. Post kiam ĉio necesa estis bone instalita en la cerba komputilo, eblas flue dialogi. Ĉiu el ni tion faris senkonscie, ekde la aĝo de 16 aŭ 18 monatoj; la procezo tiam nomiĝis «lerni paroli». La publiksaneca problemo, mondskale, radikas en tio, ke pro tre kompleksaj kialoj la programado fariĝis malsame laŭ la loko. Ne ekzistas komuna programo. La metodo kuraci konsistas do en havigo de unu programo valida por ĉiuj.

— Kaj ĉu tio sukcesas?

— Multaj neniam havas la okazon profiti de kuracado. Tiuj neniam povas interŝanĝi precizajn ideojn kun alilingvanoj; kiam ili volas komuniki, ili provas fari tion per la okuloj, per rideto, aŭ geste. Tio ne ebligas esprimi multon. Inter tiuj, al kiuj oni aplikis rimedon celantan veran resaniĝon, kaj ili estas treege multaj, la afazion kaŭzas la fakto, ke ili ricevis la masoĥisman kuracadon, ĉar la ŝtato trudas ĝin en ilia lando aŭ ĉar ilin trompis modo, reklamoj aŭ misinformado.

— El kio konsistas tiu masoĥisma traktado?

— Estas kuracado, kiu okazas enklase dum la lerneja instruiĝo. Ĝi daŭras inter kvin kaj dek jaroj laŭ la lando, kaj inkluzivas, depende de la loko, tri, kvar aŭ kvin horojn ĉiusemajne dum la lernejjaro. Temas do proksimume pri sumo de 600 ĝis 2000 horoj da mensa gimnastikado. Sed per tiel malmulte da ekzercado la sola efiko, kiun eblas esperi atingi, estas ioma plibonigo de la situacio, tute ne plena saniĝo. Ĉi-lasta postulas almenaŭ 8000 horojn da penado.

— Kial vi nomas tiun metodon masoĥisma? Masoĥismo, tio signas, ke oni intence serĉas doloron, ĉu ne?

— Jes, sed ankaŭ, ke, sen korpa doloro, oni elektas malrapidan, komplikan, multekostan, penigan sistemon, dum ekzistas alia simpla kaj rapida. Kial tiu sistemo masoĥismas? Ĝuste ĉar tiu granda nombro da horoj tute ne necesas, 90 elcentoj el la penoj, kiujn trudas tiu kuracmetodo, neniel utilas por liberigi el afazio. Ili estas vanaj rilate al la celo.

— Kio ebligas al vi diri tion?

— Komparo kun la alia terapio. En ĉi-lasta, 100 ĝis 250 horoj da mensa gimnastikado sufiĉas por konduki al sano. La homoj el plej diversaj landoj, kiujn ni hejme akceptis — Micuko, Vladimir, Jon, Vojciech, Reza, Rosinha, Jiangyi ktp — elektis la efikan sistemon, tiel ke kun ili neniam estas eĉ spuro de afazio, ni interkompreniĝas plene, senprobleme, ekzakte kiel ni ambaŭ uzantaj nun nian gepatran lingvon, kaj tre ofte ni ridas kiel senbriduloj.

— Jes, mi vidas. Kion vi nomas la efika sistemo, tio estas Esperanto, ĉu ne? Min oni kuracis per Esperanto, ĉu?

— Via kazo estas speciala, ĉar vi ne devis trapasi la penon de la mensa gimnastikado, vi havis la bonŝancon, ke vi ĉeestis kaj aŭdis nin, kiam vizitis nin eksterlandanoj, aŭ kiam ni feriis en Finnlando, Bulgario, Italio, aŭ kiam la familio gajnis en la konkurso, kiu pagis al ni vojaĝon al Brazilo, kie ni kontaktis nur Esperanto-parolantojn.