Kial mi interesiĝis pri afazio
Mi unue klarigu, kial mi interesiĝis pri afazio rilate al la monda lingvoproblemo kaj al Esperanto. Afazio estas malsano, kaj anstataŭ tiu fakvorto oni povus diri senlingveco. La malsano konsistas el tio, ke homo, kiu antaŭe parolis, jen ĉesas povi glate, normale esprimi sin. En iuj kazoj la perdo de parolo estas tuta, en aliaj ĝi estas nur parta. Mi parolos pri la kaŭzoj kaj simptomoj pli poste. Nun mi volas nur diri al vi, kial la afero ekŝajnis al mi interesa por esperantistoj.
Kiel vi scias, mi estas psikologo kaj psikoterapiisto. Unu el la aferoj, kiujn mi profesie faras, estas akcepti homojn, ĉefe junajn, kiuj laboras aŭ komencas labori en tiu aŭ alia fako de psikologio, kaj helpi ilin plenumi siajn profesiajn devojn. Oni ĝenerale nomas tiun agadon kontrolo aŭ superrigardado; fakte temas pri helpado de iu sperta al iu nesperta per rerigardo al tio, kiamaniere la ankoraŭ ne tre sperta profesiulo traktis tiun aŭ alian kazon. Konkrete, la afero prezentiĝas jene. La persono vizitas min unu- aŭ dufoje ĉiusemajne kaj priskribas, kiel li aŭ ŝi pritraktis ĉu unu kazon, ĉu plurajn, depende de nia interkonsento. La celo de tiu aranĝo estas triobla.
Unue, aŭdante, kion la kolegoj — ĝenerale junaj kolegoj — rakontas pri la persono, kiun ili pritraktas, mi povas helpi ilin pli bone kompreni la kazon. Fakte, eĉ se mi diros nenion, venos pli bona kompreno, simple ĉar kiam oni raportas, kio okazis, oni atingas pli klaran vidon al la afero. La simpla fakto devi esprimi per vortoj sian travivaĵon helpas pli bone kompreni ĝin. Sed krome, ĉar mi havas multjaran sperton pri tiaj kazoj, mi ofte rimarkas ion, kion la juna psikologo preteratentis, aŭ el kio ŝi aŭ li tiris malĝustan konkludon, aŭ mi rimarkas, ke li aŭ ŝi pretervidis la bezonon informiĝi pri tiu aŭ alia punkto por havi klaran bildon pri la tuta kazo, ktp. Ofte, ankaŭ, mi komprenas aferojn, kiujn la alia ne komprenis pro troa proksimeco al la paciento. Por havi bonan superrigardon al kompleksa kazo, vi bezonas rigardi ĝin je iu distanco.
La dua avantaĝo de la aranĝo estas, ke, se vi troviĝas je la unua linio de la fronto, se tiel diri, vi ne havas la tempon pripensi pri ĉio, vi devas reagi tre rapide, kaj estas bone poste repripensi la tutan aferon kaj diri al iu alia, kio okazis, por pli bone konscii eventualajn erarojn aŭ pensi pri alia, eble pli efika, maniero reagi. Fakte, kvankam multaj personoj ne scias, ke tiu rerakonto de psikologa laboro al pli sperta kolego entute ekzistas, ĝi fakte estas la ĉefa fonto de kompreno pri tio, kion oni devas aŭ povas fari. Per tiu konsultado al pli sperta kolego oni lernas la profesion. Ĉefe, oni lernas pri si mem. Oni ekmalkovras, kial propra komplekso, propra problemo, propra karaktera trajto ludas rolon en la maniero pritrakti la kazon, kaj fojfoje ĝene enŝoviĝas. Kaj tiu lernado pri si mem estas tre grava aspekto de psikologa, kaj ĉefe psikoterapia, laboro. Ekzemple, se vi ne rimarkis, ke vi parolas kun la paciento almenaŭ tiom por impresi lin, por imponi al li, kiom por helpi lin progresi al pli bona, psike pli sana vivo, multo estos fuŝata en la efiko de viaj paroloj aŭ sintenoj sur la pacienton. Kaj por rimarki, ke oni tiamaniere fuŝe laboras, necesas, ke iu ekstera tion komprenu kaj klarigu al vi, ĉar homo ĝenerale ne ŝatas fronte vidi la proprajn mankojn, kaj la homa psiko havas grandan stokon da tre efikaj taktikoj kaj strategioj por eviti vidi ion, kio malplaĉas al ĝi.
Trie, tiu raportado pri tio, kio okazas inter la paciento kaj la «psikisto», estas tre ofte utila, ĉar la amplekso de la respondeco, la seriozeco de la kazo, la graveco de la koncentriĝo necesa por helpi al severe suferanta homo, aŭ al homo en ŝajne senelireja situacio, kaŭzas angoron, aŭ aliformajn streĉiĝojn, el kiuj oni povas parte sin liberigi diskutante kun komprenema, kompetenta, pli sperta kolego. La juna psikologo sentas sin malpli sola. Estas iu, kiu helpas, subtenas, konsilas, kaj tio gravas por konservi sian psikan ekvilibron, kiam oni konstante alfrontas malfacilajn situaciojn kun granda respondeco.
Inter la kolegoj, kun kiuj mi ludas tiun rolon, venas al mi, ekde eble unu jaro, juna parolterapiisto. Terapiistino, fakte. Ŝia laboro estas kun personoj, kiuj havas problemojn koncerne sin-esprimadon. Povas esti infanoj, kiuj, pro io fuŝa dum naskiĝo, havas cerban difekton, kaj kiuj neniam parolos, sed kiujn oni povas helpi esprimi sin alimaniere ol buŝe; povas esti homoj, ĉe kiuj sangovaskulo en la cerbo rompiĝis, kaj kiuj pli malpli amplekse paraliziĝis kaj samtempe perdis la kapablon esprimi sin, ĉu parte, ĉu tute, povas esti ĉiaspecaj problemoj ligitaj al la kapablo bone paroli.
Fakte ŝi laboras en du institucioj, unu por infanoj, kaj alia por plenkreskuloj, kiuj havas sanproblemojn, kies kaŭzo kuŝas en la cerbo.
Pri la teknikoj, kiuj ekzistas por helpi la homojn paroli, mi estas tute nekompetenta. Ne per tio do mi povas helpi al ŝi. Ŝi bone, ĝisfunde konas sian fakon, dum mi havas pri ĝi nur minimumajn sciojn. Kion ŝi atendas de mi, tio rilatas al du aspektoj de ŝia laboro. Unu estas la rilato kun la paciento, el la vidpunkto senta, emocia. Temas ĉi-punkte pri la sintenoj, kiuj povas helpi aŭ malhelpi, la maniero paroli, la maniero agi, por krei kiel eble plej efikan rilaton kun la paciento. Kaj la dua estas subteno, apogo al ŝi. La homoj, kiujn ŝi gvidas al reakiro de la kapablo paroli, ofte tiom suferas, aŭ tiom malagrable reagas, ke ne estas facile elporti ilin, unu post la alia, dum plena labortago. Tiu laboro postulas nervan rezistemon, serenecon kaj aliajn belajn kvalitojn, kiujn eblas konkrete teni tuttage nur koste de granda laceco. Fine de la semajno ŝi estas elĉerpita. Kaj kundividi la streĉojn rakontante al iu, kiu sufiĉe komprenas, kion ŝi travivis, kaj montras sian komprenon per la propraj reagoj, estas kvazaŭ enspiro de aero ĉe iu, kiu pretas sufokiĝi. Ŝi laŭ mi laboras tre bone, kaj mi tre admiras ŝin.
Ŝia laboro kun mi do estas la faktoro, kiu ekkaŭzis, ke mi komencis rigardi la tutmondan lingvoproblemon el la vidpunkto de afazio.
Aliaj ekzemploj
Sed kiam mi komencis pripensi laŭ tiu vojo, venis al mi aliaj ekzemploj, kiujn mi travivis antaŭ ol mi ekrilatis kun tiu juna virino, kiu praktikas parolterapion. Ekzemple mi memoris pri knabino, kiun mi siatempe konis, kaj kiu komencis paroli nur je la aĝo de dek du jaroj. Dum dek du jaroj, ŝi ne parolis. Estis klare, ke ŝi komprenas, kion oni diras al ŝi, sed neniam vorto eliĝis el ŝia buŝo. Se oni starigis al ŝi demandon, ŝi ne respondis, aŭ nur per kapmovo aŭ alia gesto (poste, eventuale, skribe). La gepatroj kompreneble estis tre angorigitaj de tiu stranga konduto. Ili konsultis ĉiaspecajn fakulojn, sed neniu sukcesis kompreni, kial ŝi ne parolas. Ŝi ja tute ne estis surda. Ŝi ankaŭ ne estis mense handikapita, ŝia inteligenteco estis tute normala. Ĉio fizika estis normala. Tamen ŝi ne parolis.
Sed la plej stranga afero estas, ke subite, kiam ŝi estis dekdujara, ŝi ekparolis. Kaj ŝi ekparolis perfekte. Dum dek du jaroj ŝi diris nenion, kaj jen ŝi komencas esprimi sin parole, kaj ŝi perfekte prononcas, ne faras pli da gramatikaj eraroj ol la aliaj dekdujaruloj, kaj havas vortprovizon egalan al ĉiuj knabinoj ŝiaaĝaj (kio estis normala, ŝi ja legis librojn kaj revuojn). En unu nokto ŝi transiris de senparoleco al perfekta regado de lingvo kaj parolo. Oni neniam komprenis, kio estis la kaŭzo de ŝia ŝajna muteco. Klare, ĝi estis pure psikologia. Oni povas esprimi ĝin dirante, ke ŝi rifuzis paroli. Sed kial? Kaj kial ŝi ŝanĝis sian decidon? Tion nur ŝi scias. Aŭ eble eĉ ŝi ne scias. Multo en homo estas nekonscia. Kaj ĉar la laboro kun la nekonscia parto de la psiko estas la ĉefa parto de mia profesia okupiĝo, nenio mirigas min tiukampe.
La interesa aspekto de tiu kazo estas tiu stranga konstato, ke oni povas lerni paroli sen ekzerci sin. Aŭ ĉu ŝi kaŝe ekzercis sin? Ĉu nokte, en sia lito, ŝi kaŝis sin sub la kovriloj kaj ekzercis sian langon, sian palaton, sian gorĝon, siajn voĉkordojn? Ni ne scias.