Выбрать главу

Sed ke nia cerbo estas kapabla lerni ion similan sen konkreta ekzercado, tion mi eksciis per alia kazo. Fakte temas pri la najbaro, kiu estis plej proksima al nia domo, dum ni loĝis en Coppet. Ilia ĝardeno tuŝis nian ĝardenon. Pli proksimaj ni ne povus esti. Li estis usonano, ŝi estis francino. Foje, post kiam li jam emeritiĝis, li volis ŝanĝi vitron en la fenestro, kiu havigis lumon al ŝtuparo kondukanta kelen. Li bezonis ŝtupetaron por atingi la lokon, kie nova vitro estis bezonata, sed kompreneble meti ŝtupetaron sur ŝtupojn ekvilibre ne estas facile, povas esti neeble; mi ne scias, kiel profesiuloj elturniĝas en tia cirkonstanco. Kiel ajn estu, li ne sukcesis meti la ŝtupetaron kun ĝusta ekvilibro, kaj kiam li tenis la vitron ambaŭmane, li renversiĝis malantaŭen, kaj dum li falis lia nuko fortege batis la muron, kaj severe vundiĝis. Fakte grave vundiĝis la cerbo. Dum kelka tempo eĉ ne estis klare, ĉu li sukcesos plu vivi. Li vivis, sed la lezo, la damaĝo en la cerbo estis tiel severa, ke li neniam plu povis konduti kiel plenkreskulo. Liaj kapabloj estis reduktitaj al tiu de kvinjara aŭ sesjara knabo. Sed la stranga afero estas, ke kiam li rekomencis paroli, li absolute ne plu havis la tre fortan usonan akĉenton, kiun li havis antaŭe, kiam li parolis france. Li ĉiam bone parolis la francan, vorte kaj gramatike, sed kun tre forta usona maniero prononci. Post la akcidento, li elparolis kiel denaska franclingvano. Tio pruvas, ke lia cerbo stokis ĉiujn informojn necesajn por prononci kiel franclingvano, iel asimilis, kiel ĝuste pozicii la langon, kiel tuŝi per ĝi la palaton aŭ la dentojn, kiel regi la fluon de aero, ktp. Ĉion ĉi lia cerbo registris kaj tenis en si. Sed kial antaŭe li parolis sen uzi tiujn informojn? Kaj kiel eblas uzi ilin ĝuste sen ekzerci sin? Pri la dekdujara knabino, kiun mi priparolis antaŭe, oni povas supozi, ke ŝi kaŝe ekzercis sin. Sed pri ĉi tiu viro tute ne. La homa funkciado, kaj ĉefe la funkciado de la cerbo, estas plena je misteroj.

Propra plej angoriga okazaĵo

Sed ne nur tiuj kazoj igis min revizii mian opinion pri la lingvoproblemo rigardante ĝin el la vidpunkto de afazio. Kiel vi tuj facile komprenos, grave rolis ankaŭ mia propra kazo. Mi troviĝis plurfoje en tre timigaj situacioj, en mia vivo, proksime al morto, sed la plej angorigaj minutoj, kiujn mi travivis, estas tiuj, pri kiuj mi nun raportos.

La afero okazis foje, kiam mi estis treege laca. Elĉerpita, fakte. Mi dum kelkaj semajnoj havis tro da taskoj en diversaj asocioj, en kiuj mi havis respondecojn, tro da problemoj kaj kunvenoj en mia instrua laboro en la universitato, kaj tro da tro severe pezaj kazoj en mia terapia laboro. Mi do estis elĉerpita. Kaj jen mi devis iri al Laŭzano por atesti en jura proceduro, en kiu unu el miaj ekspacientoj estis envolvita. Ĝenerale por iri al Laŭzano, kiu troviĝis je kvardeko da kilometroj de mia tiama hejmo, mi veturis aŭtomobile. Sed tiun posttagmezon mi sentis min tiel laca, tiel nerve senforta, ke mi diris al mia edzino: «Ne plaĉas al mi la ideo ŝofori ĉi-foje, mi ne fidas min, mi estas tiel dormema, ke mi riskus kaŭzi akcidenton, mi preferas iri trajne». Trajne do mi tien veturis. Kiam mi alvenis en la konstruaĵon, kie troviĝis la tribunalo, pedelo petis min atendi. «Sidu ĉi tie,» li diris, «oni vokos vin». Nu, mi sidis en la atendejo. Mi sidis, sidis, sidis, kaj nenio okazis. Se mi estus en mia normala stato, mi certe serĉus iun por demandi, kio okazas, sed mi estis tiel senforta, ke mi ne sentis emon ekstari de sur mia seĝo. Fine, ĉirkaŭ la 18-a horo, alvenis tiu sama pedelo, kiu diris al mi. «Kion vi faras ĉi tie?» Mi diris: «Nu, vi petis min atendi ĝis vi vokos min. Mi venas por la afero tiu kaj tiu, kiel atestanto.» — «Ho, pardonu,» li tiam diris, «Tiu kazo estas prokrastita. La juĝisto pritraktos ĝin nur post du semajnoj. Erare oni preteratentis vin.» Mi estis furioza, ke oni devigis min perdi tutan posttagmezon, sed mi estis tiel laca, ke mia kolero ne sukcesis esprimi sin. Mi sentis la konflikton en mi, la streĉiĝon inter la parto de mi, kiu furiozas kaj volus montri sian koleron, kaj la tro laca nerva sistemo, kiu ne povis provizi la necesajn gestojn kaj vortojn por tio. Mi do reiris al la stacidomo kaj revenis hejmen.

Mia edzino atendis min por la vespermanĝo. Ni komencis manĝi, kaj ni interparolis, kiel kutime en tia situacio. Sed je unu momento — ege timiga momento — mi volis diri ion precizan, sed konstatis, ke mi ne povas. Mia buŝo rifuzis. Anstataŭ prononci la vortojn, kiujn mi volis, ke ĝi eligu, mi aŭdis, ke ĝi diras «boŭa boŭa boŭa» aŭ ion similan. Kompreneble tuj venis terura angoro. Mi vidis, ke mia edzino, kiu sidis vid-al-vide de mi, rigardas min kun horora esprimo sur la vizaĝo. Ŝi certe pensis la samon, kiel mi. «Damaĝo en la cerbo, apopleksio aŭ io simila».

Mi tiam travivis ion tre strangan. Mi disduiĝis. Mi dividiĝis en du partojn. Parto de mi estis kiel terurata infaneto, kiu pensas: «Mi ne plu funkcias normale, io fuŝiĝis en mi, eble mi neniam plu kapablos esprimi min, kia estos de nun mia vivo?» Kaj alia parto de mi reagis kiel profesiulo. Mi kompreneble lernis pri afazio kaj tiaj aferoj, kiam mi lernis pri la cerbo dum miaj studoj. Parto de mi do malvarme, racie analizis la situacion. Apud la angora, timpremata bubo, kaj sentante ĉiujn emociojn de tiu, sidis rezonanta profesiulo. En kelkaj sekundoj tiu parto de mi faris tutan serion da observoj, rezonoj, testoj kaj konkludoj, kiel oni normale faras por diagnozi. Mi pensis: «Mi scias, kion mi volas diri. La frazo, kiun mi volas prononci, estas tute klara en mia cerbo, oni povus diri: nete tajpita sur la ekrano de mia cerba komputilo. Mi scias, kion mi volas diri, kaj mi konas la vortojn kaj la gramatikon. La lingvo ne mankas al mi. La centro de lingva regado en mia cerbo do ne estas tuŝita. Ankaŭ mia kapablo klare pensi kaj rezoni ne estas tuŝita. Mi konstatas, ke mia memoro pri ĉio, kion mi studis pri tiaj kazoj, estas senmanka. Mi povas uzi ĝin por kontroli tion kaj tion, kaj atingi fidinajn konkludojn al miaj hipotezoj. Nur la mova aspekto de parolado estas fuŝita. Mi donas ordonojn al mia buŝo, al mia gorĝo, al mia lango, al miaj pulmoj, sed ili ne obeas. Estas kiel en aŭtomobilo, en kiu la stirilo normale turniĝas, la radoj ne estas difektitaj, sed la transdona ligilo inter la stirilo kaj la radoj — la transmisio, fakvorte — ne funkcias, do, kiel ajn oni turnas la stirilon, la radoj ne obeas.»

Dum eble kvin minutoj mi tiel rezonis kaj observis, kio okazas en mi, ege angorplena unuflanke, kaj klare pensanta aliflanke. Kaj post tiuj kvin minutoj mi subite repovis paroli. Granda senpeziĝo aperis sur la vizaĝo de mia edzino. Kaj certe ankaŭ sur mia. Kaj mi povis tute normale rakonti, kion mi ĵus travivis. Kio okazis, plej probable estas, ke vaskulo en la parto de la cerbo, kiu regas la movojn de la parol-organoj, ne rompiĝis, sed dummomente pinĉiĝis, haltigante la fluon de sango en tiu regiono, tiel ke la koncerna cerboparto ĉesis kelkminute funkcii.

Ekde tiu tago, mia rilato al handikapuloj komplete ŝanĝiĝis. Mi nun proprasperte scias, ke oni povas aspekti kiel profunda idioto — kia mi aperis dum tiuj kelkaj minutoj — kaj tamen havi menson, kiu intelekte funkcias perfekte.

La simptomoj de afazio

Nun ni revenu al la termino «afazio». Fakuloj pri tiu kampo distingas parolon disde lingvo. Se iu malfacile artikulacias aŭ prononcas, oni diras: «La perturbo situas je la nivelo de parolo». Se iu malfacile trovas la deziratan vorton, malfacile kombinas vortojn por formi frazojn, aŭ eĉ malfacile komprenas la signifon de io dirita aŭ skribita, oni diras: «La perturbo situas je la nivelo de lingvo».

La ĉefaj simptomoj de afazio estas la jenaj:

1. La bezonata vorto mankas, ne venas en la menson. Estas simile al la situacio, kiam vi serĉas la nomon de persono, sed vi ne trovas ĝin, tamen vi sentas, kvazaŭ ĝi kuŝus tute proksime. En la franca oni diras: «Tiu nomo estas sur la pinto de mia lango». La preciza nomo ne formiĝas en via menso, sed vi havas malprecizan, nebulan ideon pri ĝi. Vi diras: «Kiel diable tiu nomiĝas?» Kaj vi pensas: «Mi preskaŭ trovis ĝin». Kelkfoje eĉ «Estas nomo, kiu komenciĝas per tiu aŭ tiu litero». Sed fakte vi ne trovas. En simila situacio, ofte, afaziuloj simple rezignas. Ili ne finas frazon, kiun ili ĵus komencis. Temas, ne pri perturbo de la memoro, sed pri malfacileco trovi ion, kio estas ie en la memoro, sed oni ne scias, kie. La serĉata vorto povos reaperi poste, senprobleme, en alia situacio.