Tion mi ne povas akcepti. Situacioj de lingva kripleco (aŭ handikapo, se vi ne uzas ĉi-lastan vorton PIVe) estas multegaj, kaj esperanto ebligas ilin eviti. Problemo, kiun la plimulto ne konscias, povas esti sufiĉe grava por indi agadon kun la celo ĝin forigi. Loĝantaro submetita al atomradiado, kiel okazis en la najbareco de Ĉernobil’, nenion sentas, kaj do nenion konscius, se oni ne informus ĝin. Ĉu tio pravigas, ke oni faru nenion? Ke la granda plimulto el la homaro ne konscias, ke ekzistas efika maniero venki la mutigojn, balbutigojn, malsuperigojn kaj nejustecojn kaŭzatajn de la nuna sistemo lingve komuniki, tio ne pravigas, ke oni lasu ĝin en ĝia nescio. La sola rezervo estas, ke oni respektu la liberecon, t.e., ke oni ne trudu la solvon al la koncernatoj. Sed inter trudi solvon, kaj konsciigi pri ĝia ekzisto, estas grandega diferenco.
Tri komuniksistemoj
Kiel mi klarigis en majo en la junulara forumo en Novosibirsk, kien mi estis invitita de la rusa TEJO-sekcio por pritrakti la problemojn de interpopola komunikado, en la nuna socio tri sistemoj estas aplikataj por superi la malfacilaĵojn ligitajn al la lingva diverseco: la burokrata, la sovaĝkapitalisma kaj la demokratia. La burokrata estas tiu de UN, de la Eŭropa Unio kaj de similaj organizaĵoj: oni elspezas nekredeble altajn kvantojn da mono, tempo, kaj energio, elektra kaj nerva, por malaltnivela rezulto. La sovaĝkapitalisma estas tiu, kiu obeas la leĝon de la ĝangalo: la plej forta trudas sian lingvon, kiel okazis en la pasinta jarcento pri la franca, kiel okazas nuntempe pri la angla. La demokratia sistemo estas tiu, kiu ne donas apartan potencon al unu kulturo aŭ popolo, kaj kiu samtempe evitas la himalajajn malŝparojn kaj neefikecon de la burokrata sistemo. Esperanto estas pri ĝi bonega ekzemplo.
Por mi indas informiĝi pri la faktoj kaj ilin diskonigi. Rilate al la burokrata sistemo, ekzemple, al mi ne estas indiferente, ke Eŭropa Unio tradukas ĉiutage inter tri kaj kvar milionoj da vortoj, je tia kosto, ke ĉiu vorto kostas tiom, kiom necesas por savi la vivon de tri infanoj mortontaj pro diarea malsano. Kien iras la mono de la socio, de la impostpagantoj, tio ne estas malgrava. Kompreneble, lingva komunikado estas nur unu aspekto de multe pli vasta problemo, sed ĝi estas aspekto, pri kiu eblas krei konsciigon. Se oni komparas la malaltajn kostojn de homa solidareco, kiu ne povas konkretiĝi manke de mono, kaj la altegajn kostojn de la burokrata maniero lingve komuniki, oni tuj vidas, kiom indus restrukturi la nunan mondan komunik-ordon.
Simile, por mi ne estas indiferente, rilate al la sovaĝkapitalisma sistemo, ke pro ĝi milionoj da infanoj tutmonde suferas penante akiri lingvon, kiun ili neniam regos, kaj kies praktika utileco, en multaj situacioj, estas simple iluzia. Kaj ne estas indiferente, ke Usono, pere de siaj filmoj, magazinoj, romanoj, havas influon, kiu ŝanĝas la pens- kaj sentmanieron de tutaj popoloj, nur pro tio, ke la angla lingvo, pro sia potenca situo, peras ĝiajn t.n. kulturajn varojn ĉien en la mondon. Tiuj varoj staras en la dua rango en la listo de eksportoj el Usono. Ili havas hipnotan efikon en la monda socio ĝis grado kulture danĝera. Kiel substrekis antaŭ nelonge artikolo en Time (Frederick Painton, «America: the price is riĝt», Time, 22-a de aŭgusto 1994, p. 36), «En la tuta mondo ekzistas por ĉio usona nenegebla fascino, nutrata de holiwood-aj filmoj kaj de la usonaj televidaj serioj kaj felietonoj». Ke unu kulturo influas la aliajn, tio tute ne ĝenus, se la fenomeno estus ĝenerala: okazus interfekundigo de la kulturoj, kiel, ĝis iu grado, okazas en la esperantomondo. Sed bedaŭrinde la kultura influo pasanta tra la angla estas unudirekta, tute ne okazas reciprokeco, kiel antaŭ ne tre longe rimarkigis alia usona ĵurnalisto: usonanoj ne spektas eksterlandajn filmojn, ne legas eksterlandajn romanojn, ne aŭskultas eksterlandajn kantojn, eĉ ne plu ĉerpas vortojn el aliaj lingvoj (Niĉolas D. Kristof, «Benefits of Borrowing Le Bon Mot», International Herald Tribune, 25-a de julio 1994).
Tiuj estas nur kelkaj ekzemploj inter multaj aliaj, kiujn mi povus citi. Pri la perversaj efikoj de la nuna monda komuniksistemo mi prelegos en Parizo en pentekosto venontjara, okaze de la Eŭropa Esperantista Kongreso. Mi montros ilin detale. Ĉi tie, mi volas nur akcenti, ke, ignorante ilin, la Manifesto de Raŭmo, laŭ mia vidpunkto, preteratentas gravan aspekton de esperanto, t.e. la rolon, kiun ĝi povas ludi en la mondo por elimini multajn suferojn aŭ kulture danĝerajn situaciojn, kiujn la du aliaj sistemoj, la burokrata kaj la sovaĝkapitalisma, konstante pligravigas.
Mi kredas, ke la esperantistoj havas respondecon tiurilate. Ili estas en la situacio de kuracisto, kiu scias pri metodo povanta malpezigi suferon: li havas la respondecon diskonigi ĝin, eĉ se liaj fortoj estas minimumaj, eĉ se la socio, pro sia natura inerteco, pro la forto de la egoismaj interesoj, aŭ pro timoj vivantaj, nekonsciate, funde de la psiko, kontraŭas lin per intensa rezisto. Estas bedaŭrinde, laŭ mia opinio, ke la Manifesto de Raŭmo tute ignoras tiun aspekton de la esperantisteco.
La fina venko
La anoj de la Manifesto, en diversaj tekstoj, emas rigardi de alte, malestime, la esprimon «fina venko», kiun niaj antaŭuloj tiel ofte kaj fervore uzis. Laŭ mi, ĝi tamen praviĝas. Kiam mi laboris en Tutmonda San-Organizo, oni tie parolis pri la fina venko super variolo. La koncerna institucio intense laboris por atingi tiun finan venkon, kaj, kvankam la ĝenerala publiko apenaŭ tion scias, ĝi sukcesis. Dank’ al tio, ke variolo estis eliminita el la mondo, multegaj suferoj estas ŝparitaj al multegaj homoj.
Tio ne estas unika ekzemplo. Inter miaj konatoj troviĝas la respondeculo de la sama organizaĵo por la strategio kontraŭ poliomjelito. Ankaŭ li antaŭ nelonge diris al mi, ke la fina venko super tiu malsano, mondskale, aperas nun relative proksima. Eble min misformis mia dekjara laborado en medio dediĉita al publika sano, sed por mi la lukto kontraŭ la suferoj, frustroj, maljustecoj, turmentoj kaj aliaj manifestiĝoj de la burokrata kaj sovaĝkapitalisma sistemoj de lingva komunikado apartenas al simila kampo. Ke temas pri psika, socia kaj interrilata bonfarto, kaj ne pri korpa, tio ŝanĝas nenion: ĉiuj aspektoj de homo estas ligitaj inter si.
Nu, kiel mi montris en mia libro Le défi des langues, la nuna lingva komuniksistemo en la mondo prezentas ĉiujn trajtojn, kiuj ebligas diagnozi ĝin kiel neŭrozon. Mi do ne vidas, kial ni devus malestimi tiujn, kiuj luktas por disvastigi la scion pri esperanto kaj la monda lingvoproblemo, kaj kiuj rigardas la atingon de tiu celo kiel «finan venkon». Iom pli da toleremo ne malutilus.
Nun mi povas pliklarigi mian respondon al la demando: Kien esperanto? Mi diris komence, ke ĝi iras, kien ĝi iru, nome, al la fina venko. Tiu fina venko, por mi, konsistas el tio, ke la socio ĝenerale malkovros, kiom da suferoj portas kun si la nuna monda komunik-ordo (aŭ pli ĝuste: komunikmalordo), kiom kulture danĝera ĝi estas, kiom ĝi kondukas al etike neakceptebla elekto de prioritatoj en la uzo de la socia mono, ktp ktp. Konsciiĝinte pri ĉio ĉi, kaj pri la fakto, ke esperanto kuracas tiujn malbonojn, la socio akceptos la internacian lingvon kiel la normalan rimedon komuniki inter malsamlingvanoj. Pri la fakto, ke la fina venko iam estos realaĵo, alivorte, ke la mondo iutage akceptos novan, pli justan kaj oportunan komunik-ordon bazitan sur la uzo de esperanto (eble de alia lingvo kun similaj trajtoj), mi ne havas dubojn. Kion ni absolute ne povas scii, tio estas, kiam la afero okazos. Eble tio postulos kvar jarcentojn, eble nur du, eble jam post dudek aŭ tridek jaroj ni estos tre proksimaj al ĝi. La ritmo de konsciiĝo estas neantaŭvidebla, kaj ŝancaj eventoj ĉiam povas roli.