Выбрать главу

2. Malpliiĝas esprimado. Afaziuloj ne multe esprimas sin. La kvanto de vortoj produktataj estas reduktita. Ili ofte respondas al demando simple per «jes» aŭ «ne». Ili serĉas siajn vortojn kaj ofte ne sukcesas formi frazon. Same al ili povas esti malfacile skribi. Kelkaj kapablas nur skribi sian nomon aŭ formi kelkajn literojn.

3. Prononco estas nenormala. Ĝi povas esti malpreciza, aŭ tro akcentata. Ĝenerale la koncernato parolas malrapide. Ofte ne estas facile kompreni, ĉar la sonoj estas misformataj aŭ la artikulacio nesufiĉe klara. Kelkaj, kiel okazis al mi, tute ne povas formi vortojn aŭ frazojn: la buŝo ne kapablas obei la ordonojn de la menso, ĝi produktas sonojn, sed, strangajn — miakaze ili estis tre obtuzaj — tute aliajn ol tiuj, kiujn la persono volas eligi.

4. Fojfoje afaziuloj eraras pri vorto. Ekzemple ili diras: «Mi serĉas miajn okulcitrojn» anstataŭ «Mi serĉas miajn okulvitrojn» aŭ ili translokas la fonemojn de vorto, dirante ekzemple «Tiu infano estis malbone turnita» anstataŭ «nutrita».

5. Afaziuloj malfacile komprenas, kion oni diras al ili, eĉ se ili bone aŭdas. La samo povas rilati al legado. Afaziuloj povas ne kompreni tekston skribitan.

Ĉu ĉiuj ĉi trajtoj ne elvokas al vi ion bone konatan? Ili estas ekzakte la samaj karakterizoj, kiujn oni povas observi, se iu troviĝas en medio kun fremda lingvo. Oni tiam serĉas la vorton, kiu esprimas la koncepton tute klaran, kiun oni havas en la menso. Oni faras gramatikajn erarojn. Oni malpli esprimas sin. Oni emas respondi per jes aŭ ne, kaj por simpligi situacion, sentatan kiel ege komplika, postulanta tro grandan mensan fortostreĉon, oni rezignas diri ĉion, kion oni emus diri. Oni prononcas nenormale. Oni uzas vorton anstataŭ alia. Oni malbone komprenas.

Laŭ mi estas tute prave diri, ke, kiam homoj estas en medio, kie oni parolas alian lingvon, ol la gepatran, ili kondutas kiel afaziuloj, ĉu estante tute mutaj kaj senkomprenaj, ĉu kun treege reduktita kaj ofte fuŝa maniero komuniki.

Kelkaj eble rebatos al mi, ke oni uzas la vorton «afazio» nur pri kazoj, kiam la persono antaŭe kapablis lingve komuniki, kaj perdis tiun kapablon, dum, se temas pri fremdlingva medio, neniam ekzistis la kapablo paroli. Sed tiu kapablo ja ekzistis antaŭe! Kiam la koncernatoj estis en sia lando, en sia familio, kun siaj amikoj, ili tute bone esprimis sin. Estas do pravigite paroli pri perdo de la kapablo komuniki ligita al trapaso de lingva limo. Antaŭe, siaregione, ili kapablis lingve aŭ parole komuniki. Kaj jen, en la nova medio, ili ne plu kapablas, ili perdis tiun kapablon. Estas ekzakte la samo kiel pri afaziuloj.

La kaŭzoj

Kio diferencigas la situacion de tiu, kiu troviĝas en fremdlingva medio disde la aliaj kazoj de afazio, tio estas la kaŭzo. Sed afazio estas kampo tre vasta kaj kompleksa. Ĝi inkluzivas diversajn kaŭzojn.

Estas ekzemple la afazio, kiun kaŭzas fuŝo fizika, afazio «somatogena», oni fakvorte diras. Tio estas: la kaŭzo, pro kiu la koncernato perdis la kapablon paroli, kuŝas en la materia organizo, fuŝita pro malsano aŭ akcidento, de la cerbo. Okazis lezo, okazis damaĝo, ekzemple sangovaskulo rompiĝis, aŭ ŝtopiĝis, aŭ aperis tumoro, kiu premas la nervajn ĉelojn, la neŭronojn, kaj malhelpas ilin normale funkcii, aŭ okazis alia konkreta, korpa, fizika evento, kiu malebligas la normalan funkciadon de la parto de la cerbo kiu regas la kapablon paroli aŭ kompreni. Tiu estas la formo de afazio, pri kiu oni plej ofte parolas.

Sed ekzistas ankaŭ psikdevena afazio. La knabino, pri kiu mi parolis antaŭe, kiu dum dek du jaroj ne eligis unu frazon, eĉ ne unu vorton, kvankam ŝia cerbo, ĉiuj parol-organoj kaj ŝia tuta nerva sistemo perfekte funkciis, kaj kvankam ŝi estis normale inteligenta, fariĝis dum tiu periodo afaziulino nur pro propra decido, aŭ almenaŭ pro ia psikologia reago al ni-ne-scias-kio. Estas multaj similaj kazoj. Ekzemple infano, kiu tute normale parolis, povas ĉesi esprimi sin post kiam ĝi estis sekse perfortita. La atenco estas io tiel nekomprenebla, vunda, damaĝa kaj kulpiga — tio estas la punkto, kiu ĉiam plej mirigis min, nome ke homo sekse atencita, do viktimo, anstataŭ senti sin viktimo, aŭ eĉ sentante sin viktimo, tamen sentas sin kulpa pri la afero, kvankam ŝi aŭ li absolute ne deziris ĝin kaj ne ĝuis ĝin — do la atenco povas esti tiel nekomprenebla kaj kulpiga, ke la viktimo ĉesas paroli. La ŝoko estis tro forta. Ne eblas diri. Ne eblas esprimi. Do oni rezignas pri esprimado. Io simila povas aperi post bombado aŭ similaj militaj okazoj. Multaj infanoj en Irako ĉesis paroli, ĉar ili travivis nedireblajn okazaĵojn. En tiaj kazoj oni parolas pri psikdevena afazio. Ĝenerale ĝi ne estas definitiva, sed kelkfoje jes.

La tria tipo: afazio soci-devena

Mia hipotezo estas, ke ekzistas tria tipo de afazio, kiun neniu, miascie, iam ajn pritraktis kiel apartenantan al la kampo de afazio. Mi nomas ĝin «soci-devena afazio». Ĉar la kaŭzo kuŝas en la aranĝo de la socio.

Mia rezono estas jena. La homa cerbo estas programita por ke homoj povu lingve esprimi sin kaj tiel komuniki, kompreni unu la alian. Ke oni interkompreniĝu, tio estas rigardata normala. Kiam infano, kiel la dekdujarulino, pri kiu mi antaŭe parolis, kreskas, kreskas, kreskas kaj post kelkaj jaroj tamen ankoraŭ ne komencis paroli, en la aĝo, en kiu la plimulto kapablas esprimi sin, ĉiuj diras: «Estas io nenormala».

Nun ni rigardu kio okazas, kiam, ekzemple, japano provas komuniki kun ĉeĥo. En nia tempo, ili ĝenerale provas interparoli angle. Sed fakte ili komunikas kiel afaziuloj.

Bonan priskribon pri tia speco de fuŝa komunikado siatempe prezentis usona ĵurnalisto Barry Newman en artikolo titolita “World Speaks English, Often None Too Well; Results Are Tragicomic”, («La mondo parolas angle, ofte ne tro bone; rezultoj estas tragikaj/komikaj») en The Wall Street Journal, vol. LXXVI, №110, 22-a de marto 1995. Li prezentas konversacion inter la direktoro de Daihatsu-Auto en la Praga filio de la firmao kaj ties ĉeĥaj kunlaborantoj. Konstante montriĝas, ke ili nur malfacile komprenas sin reciproke. Sed ĉiu el ni certe ĉeestis tiajn interŝanĝojn inter malsamlingvanoj, kiuj provas komuniki angle, kaj tion tre malfacile aŭ tute ne sukcesas fari. Mi rakontis en Le défi des langues pri konversacio, kiun mi aŭdis en liberaera kafejo, inter juna nederlandano kaj samaĝa francino, kiuj ambaŭ biciklis en la regiono. Ili provis komuniki angle, sed ilia angla tute similis la lingvaĵon de ne tro severe trafita afaziulo. En tiaj situacioj, oni rimarkas jenon.

• Konstante, la bezonata vorto mankas, ĝi ne venas en la menson, kaj la parolantoj devas fari gestojn aŭ komplikajn ĉirkaŭesprimojn por provi klarigi, kion ili celas.

• Ili ofte havas survizaĝe esprimon, kiu signifas, ke ili ŝatus ion diri, sed tuj montriĝas, ke ili rezignas. Kiel eble plej ofte ili respondas per jes aŭ ne. Oni vidas sur la vizaĝo esprimon de frustriĝo tre ofte, kiam ili komencas paroli, kaj tuj konstatas, ke la vortoj mankas al ili. Kelkfoje, ili trovas la vortojn, sed ne kapablas formi el tiuj frazon kompreneblan.

• Ili prononcas neklare, ne kapablas eligi la ĝustajn sonojn. Ili parolas malrapide. Ofte la alparolato ne komprenas, ĉar la artikulacio ne estas ĝusta por diversaj sonoj, kiel la angla /th/ aŭ grupo da konsonantoj fine de vorto, kiel en first, asks, acts, posts ktp. En tiaj kazoj japano, ekzemple, ofte aldonas vokalojn. Unublove prononci tri sinsekvajn konsonantojn fine de vorto estas tre malfacile por la plimulto el la popoloj.