• Ili kelkfoje fuŝe uzas konsonanton aŭ vokalon. Ekzemple japano, ĉino aŭ vjetnamo diras stin anst. still, berry anst. very, kaj li prononcas accent anst. accept, kaj caught anst. coat.
• Relative ofte ili miskomprenas, kion oni ĵus diris.
Kiel ni vidis antaŭe, tiuj estas la tipaj simptomoj de afazio. Oni do rajtas paroli pri afazio tiukaze. Sed klare, la kaŭzo de la afazio estas nek io fizika en la cerbo, nek io psikologia, kvankam verŝajne parte temas pri psikologia afero. Tiuj homoj montriĝas ne certaj pri si, pri la regado de la lingvo, kaj tiu manko de memcerteco estas psikologia faktoro, kiu komplikas la problemon. Tamen la ĉefa kaŭzo de la afazio ne kuŝas en korpa, t.e. cerba, aŭ en psika problemo. Ĝi kuŝas en la maniero, laŭ kiu nia socio, je tutmonda skalo, pritraktas la lingvoproblemojn.
Ekzistas malsamlingvanoj, kiuj ne kondutas afaziule
Kaj tion pruvas komparo kun aliaj personoj, tute similaj socie, etne, sane, intelekte, kiuj ne prezentas la afazian simptomaron. Observu, kiel komunikas samaĝaj kaj socie samnivelaj malsamlandanoj, kiuj renkontiĝas dum Esperanto-kongreso, se ili estas tio, kion Prof. Pierre Janton nomis «maturaj esperantistoj», do homoj kun sperto en la Esperanto-mondo, kiuj plurfoje vizitis Esperanto-aranĝojn.
Kompreneble, kelkfoje ili ne trovas la ĝustan vorton, sed multe malpli ofte ol tiuj, kiuj samlonge studis alian komuniklingvon. Ili multe malpli devas fari gestojn aŭ plurvortajn klarigojn por esprimi, kion ili volas diri. Ili parolas multe pli ol tiuj, kiuj uzas la anglan, kaj vortigas pli kompletajn respondojn. Malpli ofte oni vidas sur iliaj vizaĝoj esprimon de rezignacio aŭ de frustriĝo pro neeblo esprimi sin. Estas ĉe japanoj kaj ĉinoj iom da problemo por prononci /r/ kaj /l/, sed tio malofte kreas konfuzojn, kaj ĝenerale ili sufiĉe klare prononcas. Ili neniam devas stumbli ĉe vortoj finiĝantaj per senpera sinsekvo de konsonantoj, ĉar en Esperanto preskaŭ ĉiuj vortoj en frazo finiĝas per vokalo, duonvokalo, /n/ aŭ /s/, kiuj estas sonoj troveblaj fine de vortoj en preskaŭ ĉiuj lingvoj de la mondo, inkluzive la japanan. Estas vere, ke japano de tempo al tempo fuŝas konsonanton, ekzemple li povas prononci /bendo/ anst. /vento/, sed kompare kun samlandano, kiu penas esprimi sin angle, tiuj kazoj estas ege malpli oftaj. Krome, ili neniam eraras pri vokaloj. Ili praktike ĉiam komprenas, kion la aliaj diras al ili.
Alivorte, kvankam estas kelkaj spuroj de afazio en la Esperanto-situacio, tute ne temas pri tiel forta afazio, kiel en la situacio, kiam la du homoj provas komuniki angle. Tiu komparo ebligas al ni tute science aserti, ke la afazio de tiuj, kiuj provas esprimi sin en la angla, ne estas io neevitebla, io, se tiel diri, enskribita en la genoj de homoj aŭ en la maniero, laŭ kiu ilia menso disvolviĝis, ĝi estas ligita nur al la elekto de la komuniklingvo.
Kaj pro kio, la fuŝangle parolantoj elektis netaŭgan komuniklingvon? Ofte, ili ne vere elektis. La socio organizis la lingvokomunikadon, mondskale, en tia maniero, ke la alia sistemo estas nekonata kaj neproponita. Homoj do faras, kion oni trudas al ili en la lernejo. Efektive, en Japanio, kiel en Koreio kaj en Ĉinio, multaj homoj komencas lerni la anglan jam en la elementa lernejo, ĝenerale en la kvara aŭ kvina jaro, kaj plu lernas ĝin dum la tuta duagrada studado, kaj post kiam ili havis dek jarojn da studado de angla lingvo kun tri aŭ kvar horoj ĉiusemajne, do post pli malpli 1500 horoj da penado, ili kapablas uzi ĝin nur afaziule, kiel homoj, kiuj perdis la kapablon paroli (aŭ legi kaj skribi).
La fakto, ke homoj, kiuj investis minimume 50 kaj ĝenerale malpli ol 200 horojn en la bazan studadon de Esperanto, kaj poste havis okazojn praktiki, poste komunikas kiel cerbe kaj psike sanaj homoj, kaj ne kiel afaziuloj, pruvas, ke la afazio ŝuldiĝas al la elektita lingvo, kaj ne al iu alia kaŭzo.
Ni povas do diri, ke la tutmonda socio organizis sin tiamaniere, ke homoj ne kapablu normale komuniki de popolo al popolo, de kulturo al kulturo. Kaj tio starigas tre gravan demandon. Kial ĝi tion faras?
La respondo estas kompleksa. Ĝi inkluzivas politikajn, sociajn kaj psikologiajn faktorojn.
Politikaj faktoroj en la patologia organizo de la socio en la kampo lingva
Inter la politikaj faktoroj oni povas citi la agadon de la franca registaro, kiam la demando pri Esperanto estis submetita al la Ligo de Nacioj en la jaroj 1920-aj. La malsano «socidevena afazio» tiam estis forte atakita per la propono, ke oni enkonduku la instruadon de Esperanto en ĉiujn lernejojn de la mondo. Sed la franca registaro tre energie agis, por ke tiu propono neniam estu aplikata. Sukcese. La tuta mondo forgesis pri tiu propono.
Same la usona kaj brita registaroj tute klare agas por kredigi, ke ne estas alia solvo al la lingvoproblemo — alivorte, ke ne estas io plia farinda por resanigi la mondon el socidevena afazio — ol instrui kaj uzi la anglan kiel eble plej vaste. Detalojn pri tiu politiko, ofte kaŝa kaj subtila, vi povas legi en libroj kiel tiuj de Robert Phillipson Linguistic Imperialism («Lingva Imperiismo») aŭ English Only Europe («Eŭropo kun nur la angla»), aŭ, en la franca, en la libro de Yves Eudes La conquête des esprits («La konkero de la mensoj»). Tiom pri la politika aspekto.
Sociaj faktoroj
Inter la sociaj faktoroj, oni povas citi la fakton, ke kiam grupo da homoj havas privilegion, ĝi agas por konservi sian privilegian situacion. Nu, nuntempe, oni povus diri, ke sur la kampo de komunikado, la homaro estas dividita en du grupojn: estas tiuj, kiuj regas la anglan, kaj tiuj, kiuj ne regas ĝin. Fakte la situacio estas pli kompleksa ol tio, ĉar la grupo de regantoj de la angla fakte dividiĝas en tutan serion da subgrupoj laŭ la amplekso de la kapablo uzi ĝin. Estas tiuj, kiuj preskaŭ perfekte scipovas la lingvon. Tiuj estas homoj, kiuj studis dum kvin aŭ kvar jaroj en anglalingva universitato, aŭ longe loĝis en anglalingva lando, aŭ tiuj, kiuj ĉiutage uzas ĝin en sia profesia okupo. Estas tiuj, kiuj sufiĉe bone regas la anglan por povi partopreni en la internacia vivo, tamen ne tute kontentige, ne tute egalece kun denaskaj anglalingvanoj. Estas tiuj, kiuj scias la anglan por kompreni, kio okazas en sia fako, sed ne kapablas aktive flue uzi ĝin en aliaj kampoj, ktp ktp. Sed fakto estas, ke la granda plimulto el niaj samplanedanoj tute ne regas la anglan kaj estas tenata ekster la rondoj de politika kaj ekonomia potenco.
Kaj kompreneble la privilegiuloj aplikas ĉiujn eblajn rimedojn por konservi sian privilegion. Ili do estas tiuj, kiuj faras ĉion por ke oni ne parolu klare pri la lingvoproblemo, t.e. pri tiu formo de afazio, kies radikoj troviĝas en la socia organizo de la mondo. Sekve ili estas instinkte malamikoj de Esperanto. Ĉe denaskaj anglalingvanoj, tiu sinteno estas memkomprenebla. Ili ĝuas grandan avantaĝon, kiun ili deziras ne perdi. Ĉe aliaj, la ideo, eble nekonscia, sed reala kaj influanta la konduton, estas, ke ili investis multe da peno en la akiro de la angla lingvo, kaj ke tiu tuta penado montriĝus perdita, vana, se la angla fariĝus neutila, pro ĝenerala alpreno de Esperanto. Tiuj homoj do agas, ofte nekonscie, por disvastigi la ideon, ke nenio krom la angla ekzistas por komuniki de popolo al popolo. Ili fakte sukcesis konvinki preskaŭ la tutan socion, ke tiel estas. Ideoj transdoniĝas kiel viruso aŭ mikrobo en epidemio. La plimulto el la homoj pretas akcepti senkritike ideojn, kiuj estas ripetataj ree kaj ree. Kiam la homoj, kiuj laboras en amaskomunikiloj, akceptis ideon, ĝi rapide transdoniĝas al la tuta socio, eĉ se estas ideo, kiu fakte komplikas la vivon al multaj milionoj da homoj. Tia estas la nuna situacio pri la ideo, ke ekster la angla ne estas savo, kaj ke ne indas esplori pri tiaj «utopiaj» proponoj kiel Esperanto. Se vi havis okazon diskuti pri tiaj temoj kun ĵurnalistoj, kaj ankaŭ kun aferistoj kaj scienculoj, vi scias, ke ili plejparte havas eĉ ne ereton da dubo pri tio, ke la angla definitive venkis, kaj ke, finfine, tio ne estas malbono. Ke la granda plimulto de la homoj pro tiu sistemo suferas pro afazio, kiam ili eliras el la propra medio aŭ renkontas homojn el alia kulturo, kaj ke tio ne estas io fatala, tion ili eĉ ne kapablas imagi.