Выбрать главу

Psikologiaj faktoroj

Sed kompreneble ideoj transdoniĝas nur se estas grundo favora al ilia akcepto. Kaj tiel ni atingas la trian specon de faktoroj, kiuj malhelpas objektive kaj sane pensi pri socidevena afazio, t.e. la psikologiaj faktoroj.

Mi rakontis al vi pri tiu knabino, kiu dum dek du jaroj rifuzis paroli, oni ne scias, kial. En aliaj kazoj oni scias. Kelkfoje infano, kiu dum longa tempo ne eldiris unu vorton, kvankam ĝi normale parolis antaŭe, finfine rekomencas paroli, kaj tiam klarigas, ekzemple, ke ĝi decidis silenti, ĉar oni tro mokas ĝin kaj tio estas neelportebla. Pli bone nenion diri ol veki ridojn kaj senti sin humiligata. Tio povas okazi, ekzemple, ĉe infano, kiu balbutas.

Mia hipotezo pri socidevena afazio estas, ke io simila agas en la tutmonda socio. Verŝajne vi ne kredos min. Nefakulo ofte ne kapablas imagi, kiel forta povas esti nekonscia decido. Nefakulo ofte eĉ ne vere komprenas, ke ekzistas gravaj nekonsciaj procezoj en la psiko. Sed egale, ĉu oni kredas aŭ ne, tiuj procezoj ekzistas, kaj ili ekzistas ankaŭ je socia skalo. Mia hipotezo estas, ke la homaro ne kuracas sin el socidevena afazio, ĉar ĝi timas tion fari. Sed tiu timo estas nekonscia.

Por iu kun psikanaliza trejniĝo, kiu vizitas la interretajn forumojn, en kiuj diskutiĝas lingvaj problemoj, tio estas evidenta. Kio estas okulfrapa pri tiuj forumoj, tio estas la fakto, ke kiam iu proponas Esperanton, kio relative ofte okazas, tuj aperas serio da kritikoj kaj rebatoj, ofte tute insultaj. Kaj estas klare kompreneble el la argumentoj de tiuj kontraŭuloj, ke ili scias nenion pri Esperanto, pri tio, kiel ĝi funkcias, pri tio, kiel ĝi aspektas kompare kun la angla aŭ aliaj sistemoj kiel multlingvismo aŭ tradukado kaj interpretado ktp. Tiuj kontraŭuloj scias nenion, neniam diras: «Mi informiĝos kaj post kiam mi estos informita mi difinos mian starpunkton», ili simple diras: «Estas stulte», «Esperanto neniam sukcesos», «Ĉiuj parolos Esperanton en maniero kiu igos, ke homoj ne sukcesos kompreni sin reciproke», «Esperanto estas utopio» ktp ktp. Neniam faktoj, neniam dokumentoj, neniam kontroleblaj datumoj, neniam komparoj. Nur senbazaj asertoj. Aŭ pli ĝuste asertoj sen racia aŭ objektiva bazo, sed kun bazo forte emocia. Se ne estus tiu emocia bazo, la frazoj estus serenaj, trankvilaj, respektaj por la alia vidpunkto. Sed tiaj ili tute ne estas.

Kiam oni vizitadas tiajn forumojn kaj legas tiujn tiel ofte akre malestimajn respondojn al la propono uzi Esperanton, kaj kiam oni havis psikanalizan trejniĝon, oni tuj povas konkludi: «Tiuj tre forte emociaj kaj atakaj reagoj signas reziston al io terure timiga».

Estas granda diferenco, en tiuj forumoj, inter la forte emociaj mesaĝoj de homoj, kiuj kontraŭas Esperanton, kaj la kelkfoje forte emociaj mesaĝoj de esperantistoj. Ankaŭ de tempo al tempo — klare malpli ofte, sed tamen — aperas reagoj de esperantistoj kun tre forta vibra emocia fono. Sed ne temas pri la sama emocio. La emocio en esperantistaj mesaĝoj estas kolero aŭ indigno, ĝi neniam estas timo. Kolero pri tio, ke oni aĉe parolas pri nia lingvo sen iam ajn bazi sian sintenon sur reala scio, sperto aŭ eĉ objektiva informiĝo. Kolero pri tiu konstante renkontanta kontraŭstaro al io, kio, por ni, tute evidente, estas bona, kaj malutilas al neniu. Indigno pri la maljusteco, kiun favoras la ĝenerala uzo de la angla, aŭ la maljusteco ne rigardi honeste al Esperanto antaŭ ol komenti pri ĝi.

Sed la mesaĝoj kontraŭesperantaj manifestas alian fonton de emocio. Ili atakas, sed ili atakas, ne pro kolero, ne pro indigno, ne pro strebado al justeco, sed, senteble, pro timo. Ĉe multaj bestoj, timo estigas agresemon. Kaj homoj, fundfunde, estas bestoj kaj reagas beste.

Kial homoj timas liberigi sin el socidevena afazio? Verŝajne temas pri tre kompleksa afero, en kiu multaj faktoroj interplektiĝas kaj kunagas. Eble la plej grava timo estas perdi la protekton de la tribo. Mia tribo havas sian lingvon, kiu distingas ĝin de aliaj triboj. Kaj mia tribo protektas min, en ĝi ni estas solidaraj, helpas unu la aliajn, komprenas nin reciproke. Tiu alia tribo estas tute malsama. Ili havas strangajn kutimojn, strangajn manierojn konduti, strangan manieron pensi. Eble ili ĵaluzas nin, ĉar ili sentas ke ni estas superaj. Ni ja estas la plej bonaj, la plej belaj, la plej inteligentaj, la plej saĝaj, ĉu ne? Tio estas evidenta. Se ili ĵaluzas nin, ili estas minaco por ni, ili volos preni niajn trezorojn, aŭ simple elimini nin por ĉesi havi antaŭ la okuloj homojn, kiuj superas ilin, ion por ili neelporteblan.

Funde de la psiko, rilati kiel egaluloj kun homoj el alia tribo, el alia popolo, el alia kulturo estas sentata kiel io tre danĝera. Ĉiu gento ja opinias, ke ĝi pravas koncerne la manieron konduti, la mondkoncepton, la aranĝon de la socio ktp. Rekte, senpere kontakti alian genton, tio estas riski devi pridubi tiujn bazajn ideojn pri ni kaj pri ili. Imagu! Se la sovaĝuloj estus, ne ili, sed ni! Malkovri tion estus tro skue al nia pensmaniero, al nia maniero vivi. Pli bone aranĝi la aferojn tiamaniere, ke ni ne risku devi fronti al tute alia maniero percepti la vivon, al referenco, al kiu ni povus kompari nin. Kaj rifuzi rekte kompreni, kion diras la aliaj, estas bona metodo. La homaro do aplikas pri lingva komunikado sistemon, kiu garantias, ke la afazio, kiun oni spertas tuj, kiam oni rilatas kun aliaj popoloj, aliaj landoj, aliaj kulturoj, neniam estos kuracita. Oni do povus klasi tiun socidevenan afazion inter la defendmekanismojn de la «mio» (egoo) aŭ, ĉar ĝenerale temas pri tuta popolo, de la «nio».

Komprenu min bone. Mi ne asertas, ke la homaro ĉiam rifuzos sanigi sin, liberigi sin el la socidevena afazio. Male, mi ne dubas, ke la tempo rapide proksimiĝas, kiam ĝi komprenos sian eraron, ĝi komprenos, ke indas riski aliri la aferojn fronte kaj lerni malkovri la aliajn popolojn. Tio certe okazos, kaj multaj signoj indikas, ke la homaro pli kaj pli proksimiĝas al tiu granda paŝo. Sed tia resaniĝo postulas tempon. Kaj la plej bona metodo por konservi en si malsanon, kiu protektas nin, estas nei, ke ĝi ekzistas, ke ĝi estas malsano kaj ke tiun malsanon eblas facile kuraci.

Lingva handikapo kaj homaj rajtoj

Sinjoro Prezidanto,

La sento, kiu trapenetras la Universalan Deklaracion pri Homaj Rajtoj, estas aspiro al justeco. Sed oni malmulte konscias la gravecon de justeco en la kampo lingva, kaj la gravecon de lingvo en la kampo de justeco. La sinteno de la socio rilate al lingvoj ĉie favoras neegalecon. En UN, iuj rajtas uzi la gepatran lingvon, dum al multaj tio rifuziĝas, kaj ilia handikapo restas neatentata. Tamen, estus facile restarigi justecon. Sufiĉus decidi, ke neniu en la organizaĵoj de la UN-familio rajtas uzi sian lingvon. Se la francoj, la usonanoj kaj la aliaj privilegiuloj devus uzi la lingvon de alia kulturo en ĉiuj parolaj kaj skribaj komunikoj, ili konscius la situacion de siaj kolegoj lingve handikapitaj, kaj eble la koncepto pri lingva justeco trovus enirpunkton en la kampon de internaciaj rilatoj. Tiu simpla propono estas nerealisma en la nuntempa kunteksto. Ĝi sentiĝas kiel io stranga, nenormala. Kial? Kion tiu reago rivelas, se ne ke, kiel ajn elokventas la paroladoj favore al justeco inter nacioj, ne ekzistas vera volo, ke ĉiuj rilatu egalece?

Konstateblas blindeco, manko de sentemo en tiuj, kiuj rajtas uzi la propran lingvon, rilate al la malpli bonŝancaj homfratoj. Kiam oni estas devigita esprimi sin fremdalingve, oni aperas malpli inteligenta ol oni estas, kaj tre ofte oni montriĝas ridinda. Kiam mi estis protokolisto en UN, en Novjorko, antaŭ kvardek jaroj, la reprezentanto de iu Membro Ŝtato troviĝanta rande de ekonomia kolapso komencis paroladon dirante: «My Governement sinks…» [Mia registaro sinkas]. Li kompreneble volis diri «My government thinks…» [Mia registaro opinias…]. Ĉiuj ridis. Frapis min, ke neniu emocie, kompate kunvibris kun la malfavora sorto de tiu homo, kiu, simile al 80 elcentoj el niaj samplanedanoj, ne havas la th-sonon en sia lingvo kaj do devas, ĉu turmenti sian buŝon por eligi la plej simplan frazon angle, ĉu aperi ridinda. Aŭ ni konsideru la kazon de s-ino Helle Degn, dana ministro, kiu, malfermante internacian kunsidon kaj dezirante senkulpigi sin pri sia nefunda kono de la temo diskutota, ĉar ŝi ĵus prenis sur sin la ministran funkcion, diris: «I’m at the beginning of my period»[28] [Mi estas je la komenco de mia menstruo; ŝi volis diri: de mia ministra servotempo]. Kial ŝi elvokis ĉies mokon? Kial ŝi troviĝis elmetita al risko de ridindeco, kiun reprezentantoj de multaj landoj neniam spertas? Ĉu proprakulpe? Certe ne. Kiel la plimulto el la fremdlingvanoj, kiuj uzas la anglan altnivele, ŝi studis kaj praktikis la lingvon dum pli ol dek mil horoj. Sed oni neniam atingas nivelon de egaleco kun la denaskaj parolantoj. La risko ridindi ne estas egale distribuita.

вернуться

[28]

Jyllands Posten, 14-a de januaro 1994; Sprog og erhverv, 1, 1994.