Kiam mi laboris por Monda Organizo pri Sano, japana kuracisto reprezentis sian landon en regiona komitato. Dum la kunsidoj, li neniam diris pli ol du aŭ tri frazojn preparitajn sur paperfolio. Ĉiuj el ni pensis: «Nu, li ne estas tre parolema». Sed jen la japana registaro invitis la komitaton kunsidi en Tokio kaj havigis samtempan interpretadon el la japana. La sinteno de tiu delegito komplete aliiĝis. Li havis multon por diri, li abunde kaj plej utile kontribuis al la pritrakto de ĉiu ero de la tagordo. Li estis libera je la handikapo devi vortigi siajn pensojn fremdalingve. Ni malkovris tute malsaman personecon.
Kiel klarigi, ke la uzo de lingvo havas tian influon ne nur sur la manieron, kiel oni perceptas vin, kiel vi elturniĝas en traktadoj, sed ankaŭ sur la simplan fakton kuraĝi peti, ke oni aŭskultu vin? Kiel klarigi, ke la neegalecon tiel malofte konscias tiuj, kiuj ĉiam rajtas uzi la gepatran lingvon?
Lerni lingvon: plej impresa tasko
Kiam ni akiras nian gepatran lingvon, ni estas multe tro junaj por kompreni, kio okazas. Lerni ĝin signifas enmeti en la cerbon, kaj per ripetado transformi al refleksoj, centojn da miloj da eroj, inform-unuoj, programoj kaj subprogramoj, kiuj interkonektiĝas laŭ ege kompleksaj vojoj. Tio estas la kialo, pro kiu post 20.000 horoj da plena baniĝo en sia lingvo infano ses- aŭ sepjara ankoraŭ ne kapablas esprimi sin ĝuste. Ĝi diras
Estas malĝojige, ke oni tiel malmulte kompatas la lingvajn handikapitojn, kiuj ne apartenas al la t.n. elito. Kaj estas same malĝojige, ke oni ne havas pli da kompreno kaj kompato por la milionoj da infanoj, kiuj, en la tuta mondo, estas devigitaj dediĉi enorman kvanton da tempo kaj nerva energio al tute vana studado de lingvo(j), kiu(j)n ili neniam regos.
Mi pensas pri rifuĝintoj el Jugoslavio kaj eks-Jugoslavio, kun kiuj mi rilatis. Ĉiuj plenkreskuloj antaŭe havis, en lernejo, ses jarojn da rusa, germana aŭ angla lingvo je ritmo de kvar horoj semajne, se mi ĝuste memoras. Mi kapablas elturniĝi en tiuj lingvoj. Sed komuniki kun ili estis ege frustre. Ili bezonis plurajn minutojn por esprimi ideon, kiun ili esprimus en du sekundoj propralingve, kaj tre ofte, ili plene malsukcesis. Foje por transdoni al patrino el Osijek la mesaĝon «La jako por via filo haveblos venontan semajnon» ni bezonis kvin plenajn minutojn, ĉar ŝi ne memoris la ĝustajn vortojn, kaj ni devis trovi ĉiaspecajn elpensaĵojn por trafi la necesajn konceptojn helpe de la eta vortprovizo, kiu restis al ŝi post la tamen konsiderinda investo, tempa kaj pena, en lingvolernadon, kiun ŝi faris lerneje.
Finfine ni sukcesis interkompreniĝi. Sed kio, sed vi frontas al maljuna virino, kiu parolas nur albane, kaj ŝi histerias, kaj vi konscias, ke ŝi esprimas saturon de sufero, senhelpeco, konfuziĝo, senespero, kaj vi scias, ke vi povus helpi ŝin, ke vi regas la metodojn aplikendajn por kvietigi ŝin, sed vi povas fari nenion, ĉar vi komprenas eĉ ne unu vorton el la rakonto, kiun ŝi bezonas eldiri, el la sentoj, kiujn ŝi devas komuniki por retrovi sian ekvilibron? Kiam vi pasas tra tia sperto, vi komprenas, kion signifas esti lingve handikapita. Vi sentas, kvazaŭ vi suferis cerban hemoragion, tiel ke via cerbo ne plu funkcias normale, kaj kvankam via koro plenas je helpemo, vi sentas vin absolute senpova. Vi ne plu estas homo. ĉar kio igas nin homaj, tio estas la kapablo rilati.
Mi min demandas, kiom estos la prezo, por la venontaj generacioj, de ĉiuj traŭmatoj, kiuj resaltos, t.e. iel negative pluinfluos la vivon, ĉar oni ne pritraktis ilin ĝustatempe, ne manke de terapiistoj, sed manke de lingvo ebliganta la terapion, kiu, multkaze, estus mallonga. Personoj en aflikta senhelpeco aŭ psika mizero bezonas esti aŭskultataj kaj aŭdi de la aŭskultanto, ke tiu komprenas ilin. Sed tio postulas lingvan komunikilon. En tempo, kiam milionoj da homoj devas adapti sin al nova kulturo, ĉar politikaj aŭ ekonomiaj premoj trudis, ke ili forlasu la hejmon, la malfeliĉo de la lingvaj handikapuloj estas okazo ĉiutaga, sed socio, kiel tutaĵo, ne sentas pri tio kompaton, kvankam, kiel mi montros post minuto, tiujn suferojn facile eblus forigi, se oni vere volus.
Diskriminado kaj maljusteco
Kial mankas tiu volo? Parte, ĉar mankas konscio. La koncepto mem pri lingva handikapo estas fremda al la plimulto. Tiu malĝojiga realo neniam estas nomata, kaj kiam io ne vortiĝas, tio ne trovas lokon en la konscia menso. Sekve, la plimulto el la viktimoj de lingva handikapo ne sentas sian sorton tia. Kion ili fakte sentas, tio multe pli proksimas al kulpeco. «Se mi ne kapablas komprenigi min, mi pri tio kulpas. Mi estis tro mallaborema aŭ ne sufiĉe lerta por akiri taŭgan komunikilon». Homoj, kiuj pro lingvo montriĝas ridindaj aŭ estas maljuste traktataj de la polico, de la justica sistemo aŭ de siaj mastroj, ne konscias, ke la socio havas pli grandan respondecon en ilia handikapo ol ili havas mem. Tial la koncerna diskriminado nur malofte perceptiĝas. Escepta estas frazo kiel la jena, kiu temas pri la pordogardistoj, t.e. la homoj, kiuj selektas la kandidatojn al posteno surbaze de anglalingva pridemandado: «La angla de la t.n. pordogardistoj estas unu el la malplej videblaj, malplej mezureblaj kaj malplej komprenataj aspektoj de diskriminado».[92]
Alia faktoro estas, ke al tiuj, kiuj ekspluatas fremdlingvanojn, plaĉas, ke la lingvaj problemoj ebligas al ili neniam preni sur sin respondecon pri sia hontinda agado.
Ekzemple, svisa vojaĝanto en Manilo (Filipinoj), persvadis adoleskanton E.B. veni kun li al Svislando; li promesis financi liajn studojn, loĝigi kaj vivteni lin kaj eĉ lin laŭleĝe adopti. La dekkvarjarulo konsentis. Kiam li alvenis, li estis trude enŝovita en prostituan reton kaj krome hejme uzata de la mastro kiel sklavo. Okazo savi sin aperis por li kiam du policanoj venis al la domo, en kiu li estis enŝlosita; oni ja suspektis, ke io kontraŭleĝa tie disvolviĝas. La policanoj fakte vidis la junulon, sed li parolis nur ian anglan piĝinon kaj ili tute ne scipovis la anglan. La mastro diskutis kun ili en la loka svisgermana dialekto. La juna viro ne sukcesis komprenigi sin, kaj la ekspluatanto forklarigis liajn plendojn en lingvo nekomprenebla por la sklavo, tiel ke li ne povis kontesti liajn asertojn, kiel li povus fari, se li ne estus enŝlosita en lingva handikapo.
[91]
Philip Segaclass="underline" “Tongue-Tied in Hong Kong”,
[92]
Barry Newman: “Global Chatter — World Speaks English, Often None Too Well”,