Выбрать главу

Ĉi tie en Ĝenevo, viro el Burkina Faso estis kondamnita sen kompreni, kio okazas al li, ĉar li parolis nur la bisan, afrikan dialekton, kaj la proceduro disvolviĝis france. Impresate de la polico kaj probable havante en si la kulposentojn kutime ligitajn al lingva handikapo, li subskribis la polican raporton tajpitan pri li, kvankam li ne komprenis ĝin. Ni scias pri la afero nur pro tio, ke advokato hazarde troviĝis ĝustatempe ĝustaloke kaj sukcesis atingi, ke oni nuligu la kondamnon. Tiu viro preskaŭ devis reforflugi Afriken antaŭ ol la administracio konsideris lian peton pri politika azilo, pretekste, ke li kulpis kontraŭleĝajn farojn, pri kiuj li fakte estis senkulpa, sed kiujn li ne povis kontesti.[93]

Unu el la aspektoj de la lingvohandikapa problemo estas la malfacileco trovi interpretistojn. La administracioj uzas la servojn de iu ajn, kiu loĝis en la koncerna lingva regiono. Sed interpreti restante objektiva, ne enkondukante misprezentojn ligitajn al la politikaj opinioj aŭ al la emocia stato de la interpretisto, tute ne estas facile. Multaj rifuĝintoj suferis pro tiu konsekvenco de lingva handikapo.

La fakto, ke nia socio ne konscias la gravecon de lingvo kiel faktoro de plena homa digno, kondukas al kaŝaj formoj de diskrimino. Gastlaboristo en Berlino, kun kiu mi rilatis, estas devigita paroli germane al sia filo en la infanĝardeno, ĉar la tiea prizorgantino postulas kompreni, kion gefiloj kaj gepatroj diras unu al la alia. Kompreneble, ne temas pri io terura per si mem, ĉar tiaj komunikoj limiĝas je nur kelkaj minutoj ĉiutage. Sed la sinteno de tiu sinjorino rivelas la tre disvastigitan opinion, ke lingvo ne gravas, kvazaŭ ĝi utilus nur por komuniki ideojn. Tio estas nei la tutan emocian aspekton de lingvo, same kiel ties rolon en sentoj pri identeco, kiuj estas unu el la bazoj de la sento pri digno, tiel ofte citata en la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj. La infanĝardena vartistino ne konscias, ke ŝia postulo estas malestima, ke ŝi intensigas la senton esti forĵetita, aŭ havi suban statuson.

Simila, sed ege pli rifuzinda, enmiksiĝo en la rilatojn inter gepatroj kaj gefiloj retroviĝas en turkaj malliberejoj, kie patro vizitanta la filon devas paroli turke, eĉ se la familia lingvo estas la kurda, ofte la sola, kiun ambaŭ ĝisfunde regas.

Kion fari?

Eble vi ĉiuj pensas: «Nu, tia estas la situacio, ni ĉiuj konas ĝin, sed kion eblus fari?»

Unue ni agnosku, ke lingva handikapo estas io ege ofta en la nuntempa mondo, kaj ke ĝi kaŭzas abundon da sufero, frustro kaj maljusteco.

Poste, ni povus analizi la kaŭzojn de la problemo. Eble la ĉefa estas, ke mankas la volo solvi ĝin, ĉar la nuna lingva ordo (aŭ pli ĝuste misordo) havigas avantaĝojn al iuj grupoj aŭ sociaj tavoloj, kiuj malemas rezigni sian superecon. Alia kaŭzo povas esti, ke mankas vera konscio pri la problemo, pri ĝia perturba influo — ĝia impakto, se paroli moderne — sur milionojn da vivoj. Parto de tiu nekonscieco eble ŝuldiĝas siavice al emo ignori la neŭropsikologian aspekton de lingvo, t.e. la amplekson de la encerbigo necesa por akiri lingvon, alivorte la fakton, ke flueco en la plimulto el la lingvoj postulas, ke centoj da miloj da refleksoj enŝoviĝu en la cerbon kaj restu tie flegataj.

La sekvanta paŝo povus esti aliro al la problemo laŭ la principoj de operacia esplorado: kompara analizo de ĉiuj rimedoj haveblaj por trafi la celon. La celo estas klara: liberigi kiel eble plej plene je lingva handikapo kiel eble plej multajn el ĝiaj viktimoj je minimuma kosto. Atingi ĝin postulus komparan analizon de ĉiuj rimedoj uzataj de la homaro por superi la lingvajn barilojn, kun la celo difini, ĉe kiu el ili la rilato efikeco/kosto estas la plej favora, kiu estas la plej kontentiga psikologie, la plej respekta al ĉiuj kulturoj kaj la plej bona el la vidpunkto de justeco.

Ĉi-stadie mi ŝatus emfazi gravan punkton neniam menciatan en diskutoj pri uzo de lingvoj, nome, ke grandega proporcio el la streĉo trudata al la cerbo dum lingvolerno nenion kontribuas al la efikeco de komunikado, kaj do al la forpreno de la obstakloj, kiuj kreas lingvan handikapon. Alivorte, se troveblas lingvo, kiu senpere sekvas la naturan fluon de nerva energio, sen trudi la enmeton de kondiĉitaj refleksoj por tiun devojigi, ĝi povus prezenti solvon al la problemo.

Mi antaŭe menciis mian sperton kun rifuĝintoj, al kiuj oni instruis la anglan, germanan aŭ rusan dum meznombre mil horoj, kaj kies lingva kapablo estis tiel malforta, ke ni bezonis kvin minutojn por komuniki ideon, kiu postulus nur du sekundojn en niaj gepatraj lingvoj. Mi diris la veron, sed, mi konfesu, ne la tutan veron, nome, ke post kelkaj semajnoj alvenis rifuĝinto el Kosovo, kiu antaŭe lernis Esperanton dum ses monatoj. Kun li mi senprobleme komunikis. Kun mi li ne suferis lingvan handikapon. Li ne estis pli inteligenta aŭ pli klera ol la aliaj. Sed dezirante rilati kun homoj el la tuta mondo, kaj komprenante, ke atingi tiun celon per la lingvoj lerneje instruataj estus ege malrapida procezo, li provis Esperanton. Efektive, tiu estas lingvo bazita sur plena uzo de kreemo, sur la eblo ĝeneraligi iun ajn lingvan strukturon sen escepto, sur sintaksa kaj vortorda libereco, unuvorte lingvo sekvanta sen malhelpoj kaj devojigoj la spontanan movon de homa cerbo volanta esprimi ideon aŭ senton. Estas fakto, ke, mezume, unu monato da Esperanto havigas komunikan kapablon egalan al tiu atingita post unu jaro da alia lingvo. Alivorte, post ses monatoj da Esperanto vi staras je nivelo, kiu postulas ses jarojn por la angla. Krome, se vi ĉesas uzi la lingvon dum kelkaj jaroj, vi forgesas ĝin malpli ol aliajn lingvojn, ĉar naturaj refleksoj estas stabilaj, dum kondiĉitaj ne. Se vi havas dubon pri tio, nur atentu, kiajn erarojn vi faras en fremda lingvo, kiun vi rekomencas uzi post kelkaj jaroj sen praktiko.

Estas fakto, ke en la tuta mondo Esperanto estas uzata en homretoj, kiuj kune formas ian diasporon, en kiu lingva handikapo ne ekzistas. La sperto de tiu medio similas al t.n. pilotstudo, kiu pruvis, ke la rimedo taŭgas por la celo. Agi, kvazaŭ tiu sperto ne ekzistus, estas insulti la milionojn da homoj, kiujn plagas lingva handikapo.

Mi ne diras, ke oni alprenu Esperanton. Mi proponas nur, ke oni konsideru ĝin. Ĉiuj, kiuj elmetiĝas al la suferado, diskriminado kaj maljusteco ligitaj al lingva handikapo, same kiel al ekonomia ekspluatado, traŭmato al identecaj sentoj kaj manko de adekvata terapio, meritas, ke oni objektive, honeste konsideru la faktojn, kiujn mi ĵus aludis, plus multajn aliajn. Ne eblas objektive taksi Esperanton sen kompari ĝin al la aliaj metodoj de interkultura komunikado laŭ kriterioj, kiaj precizeco, riĉeco, lernebleco por homoj kun plej diversaj gepatraj lingvoj, taŭgeco por esprimi emociojn kaj sentojn, ktp, same kiel vi ne povas juĝi ĝin ne studante ĝiajn literaturon, poezion, kantojn kaj historion samkiel ĝian funkciadon en internaciaj kunvenoj.

Miaopinie, utilus elekti longperspektivan aliron. Kontrolinte la koncernajn faktojn, se Esperanto montriĝas la plej bona rimedo por liberigi la socion je lingva handikapo, necesus organizi ĝian instruon en la elementaj lernejoj de la tuta mondo. Tio ne ŝanĝus multon en la instruprogramoj, ĉar dek minutoj ĉiutage dum unu jaro sufiĉus unuastadie, kaj eblas integri tiujn dek minutojn en la instruadon de la gepatra lingvo[94]. Instrui ĝin en elementaj lernejoj ne ĝenas la instruadon de aliaj lingvoj en la duagradaj. Sekve, anstataŭ la nuna situacio, en kiu milionoj da infanoj turmentas sian menson kun priplorindaj rezultoj penante ellerni la anglan, kiun oni rigardas la internacia komunikilo, lernejanoj vidus en la naciaj lingvoj ion indan je studo pro kulturaj kialoj. Ili povus elekti, depende de la loĝloko, inter lingvoj kiel la sanskrita, la itala, la farsia, la malnovgreka, la ŝekspira angla, la hebrea, la araba aŭ iu ajn. Tia plano samtempe solvus du problemojn por la venonta generacio. Ĝi eliminus lingvan handikapon, kaj ĝi senigus la mondon je ties tendenco al unudimensia kulturo bazita sur usonaj produktaĵoj.

вернуться

[93]

Frédéric Montanya, «Police et justice doivent respecter les droits des accusés», Le Courrier, 1997-06-10.

вернуться

[94]

Claude Piron: Le défi des langues [La defio de la lingvoj] (Parizo: L’Harmattan, 1994), paĝo 317; vidu ankaŭ paĝojn 174–193.