Выбрать главу

1.3 DIVERSAJ ASPEKTOJ

La lingva problemo en la nuntempaj internaciaj rilatoj havas plu- rajn aspektojn, el kiuj la plej gravaj estas la teknike-lingva, socia, psikologia, jura-politika kaj ekonomia.

1.3.1 Teknike-Lingva Aspekto

E1 pure teknike-lingva vidpunkto la problemo havas multajn facetojn, kies komuna fono estas la malfacileco plene ekregi kiun ajn nacian lingvon. En 1962 s-ro A. Woodburn, membro de la Brita Parla- mento, sugestis la kreon de Komuna Eŭropa Lingvo, kies vortaro devus konsisti unuavice el la jam internaciiĝintaj vortoj. Efektive, li proponis krei ion, kio esence jam ekzistas en la formo de la Internacia Lingvo (Esperanto). La brita parlamentano formulis sian ideon en leĝpropono, por kiu li pledis antaŭ la Brita Parlamento la 28-an de februaro 1962. En sia parolado li mem akcentis la grandan malfaci- lecon de la angla. La parolata angla — li diris — konsistas el 40 mal- samaj sonoj, sed ekzistas pli ol 2.000 diversaj manieroj literumi ilin. Tio similas al la ĉina skribo, kiu konsistas el 50.000 signoj, sed nun- tempe ĉ. 4.000 estas ĝenerale uzataj. Kaj kion diri pri la rusa kun la multnombraj kazoj kaj deklinacioj, aŭ pri la franca kun ĉiuj eblaj finaĵoj por la konjugacio de la verboj, aŭ pri kiu ajn alia nacia lingvo! La fakto, ke ĉie en la mondo oni studas siajn proprajn naciajn lingvoj dum multaj jaroj en la lernejoj, montras pli ol klare ĝis kiu grado ili estas malfacilaj. Tio kaŭzas, ke relative tre malgranda nombro da personoj ekregas kontentige fremdajn naciajn lingvojn.

Kiam pluraj lingvoj estas oficiale uzataj, pro la strukturaj mal- samecoj de tiuj lingvoj ofte ekestas problemo kiel esprimi en la traduko precize la ideon de la originalo. Mistradukoj kaj miskompre- noj abundas, kvankam la plej gravaj organizaĵoj kutime disponas pri unuarangaj tradukistoj kaj interpretistoj. Ne estas eble doni ĉi tie ekzemplojn, ĉar ili estas tiel multnombraj, ke pluraj centoj da paĝoj apenaŭ sufiĉus por prezenti ilin plej koncize. Sufiĉos mencii, ke eĉ la nomo mem de la plej grava organizaĵo de la hodiaŭo ne estas la sama en la rusa kaj en la angla aŭ franca. En la angla kaj franca aŭtentikaj tekstoj ĝi nomiĝas „Unuiĝintaj Nacioj", sed en la rusa same aŭtentika teksto la nomo estas „Organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj". Se tio okazis en la plej grava dokumento de la nuntempa mondo kaj en kondiĉoj, kiuj permesis al la tradukistoj pripensi la tradukotan esprimon, oni povas facile imagi la erarojn kiam temas pri rapida tradukado aŭ interpretado de unu lingvo al alia dum internaciaj konferencoj. Se la tradukado estas konsekutiva (sinsekva) kaj se la interpretisto anticipe ricevas la tekston, la traduko kutime estas kontentiga. Male, se la interpretado estas simultana (samtempa), la eraroj pli ol abundas kaj kutime necesas korekti ilin poste en la skribaj dokumentoj3. La problemo komplikiĝas, se la delegitoj ne scias sufiĉe bone la lingvon, en kiu ili devas paroli. La interpretistoj ofte troviĝas en granda embaraso pro la simpla kaŭzo, ke ne estas eble kompreni iun delegiton, ĉar li ne scias la lingvon devige uzatan. Eĉ okazis, ke interpretisto diris en la fino: „Tio ĉi estas Ia parolado de s-ro..., se la interpretisto lin bone komprenis."

La fakto, ke ofte okazas teknikaj difektoj en la aparatoj, tiel ke la laboro devas halti ĝis oni trovas la difekton kaj riparas ĝin, kaŭzas aliajn malfacilaĵojn. La groteska bildo de dignaj delegitoj kun la ĝenaj kaj dolorigaj aŭskultiloj sur la kapoj fariĝas preskaŭ tragika, kiam oni vidas iliajn kolerajn vizaĝojn, ĉar en la aŭskultilo premanta la orelojn ne aŭdiĝas la dezirata lingvo, sed iaj bruoj aŭ nenio.

Plia komplikaĵo estas trovi kompetentajn interpretistojn, precipe se temas pri fakaj, specialigitaj demandoj. Ju pli teknika estas la enhavo de parolado aŭ skribita teksto, des pli la interpretisto aŭ tradukisto devas scii la du lingvojn por povi redoni en la traduko la penson de la aŭtoro precize kaj kompreneble. Ofte necesas apartaj studoj de la fako, se oni volas kontentige plenumi la taskon.

La dokumentoj, kiuj devas esti eldonitaj en ĉiuj oficialaj lingvoj, kaŭzas pliajn malfacilaĵojn, eĉ pure teknikan konfuzon en la distribuo. Por eviti almenaŭ la lastan oni komencis uzi malsamajn paper- kolorojn por la unuopaj lingvoj, ekz. por la angla la ruĝan, por la franca la bluan, por la hispana la flavan, por la rusa la sablo- koloran, por la germana la grizan, por la itala la verdan, por la nederlanda la oranĝan. Se oni aplikas tiun ĉi metodon, la dokumentoj en difinita lingvo estas eldonitaj en la respektiva koloro kaj tiel ili fariĝas pli facile rekoneblaj. La samajn kolorojn povas porti kiel signojn la delegitoj kaj la interpretistoj, tiel ke oni tuj sciu kiun lingvon ili parolas.

1.3.2 Socia Aspekto

La nombro de ĉiaspecaj internaciaj kontaktoj, oficialaj kaj ne-

3. Laŭ la revuo Associations Internationales, n-ro 8/1967, p. 539, el 310 ekzamenitaj kongresoj, konsekutiva interpretado estis uzata en 22,7°/» kongresoj, simultana interpretado en 71,4°/o, dum 5,9°/o de tiuj kon- gresoj aplikis ambaŭ sistemojn.

Aŭskultiloj por samtempa intcr- pretado ĉe UN cn ĉencvo.

Permaŝina tradukado: multekosta ideo, hodiaŭ plejparte forjetita.

La rivalcco de la grandaj naciaj lingvoj ne permesas, ke unu sola el ili iam fariĝu mondlingvo. La 56a Universala Kongreso de Esperanto (Londono, 1971) aŭdis raportojn i.a. pri la pozicioj de la germana, franca kaj angla lingvoj. Supre, maldekstre: raportas M.Macmillan por British Council

oficialaj, inter registaroj kaj inter privataj organizaĵoj kaj individuoj, konsiderinde altiĝis. En la nuna epoko la internacia rilatado ne plu estas monopolo de pugno da privilegiitoj, sed rajto de la amasoj. Antaŭ la jaro 1860 ekzistis entute unu interŝtata organizaĵo kaj sep neregistaraj aŭ privataj. Laŭ la Jarlibro de Internaciaj Organizaĵoj, 12-a eldono por la jaro 1968-1969 kaj 13-a eldono por 1970-1971, kom- pilita kaj publikigita de la Unio de Internaciaj Asocioj (UIA), la nombro de ĉiuj interŝtataj organizaĵoj en 1956-57 estis 132, en 1966-67 ĝi jam estis 199 kaj nuntempe ĝi estas 530 kune kun la eŭropaj in- stancoj. La nombro de neregistaraj (privataj) internaciaj organizaĵoj kreskis de 985 en 1956-57 al 1.935 en 1966-67, kaj atingis 2.688 en 1970-71. Tiamaniere la nombro de ĉiuj organizaĵoj, nome interŝtataj kaj privataj, kreskis de 1.117 en 1956-57 al 3.218 en 1970-71. Paralele altiĝis la nombro de kongresoj kaj aliaj pli gravaj renkontiĝoj de la internaciaj organizaĵoj. Pli ol 500 el ili okazigas ĉiujare siajn kongresojn; preskaŭ 300 kongresas ĉiun duan jaron; aliaj renkontiĝas ĉiun trian, kvaran, kvinan aŭ sesan jarojn. Laŭ studo farita de UIA, la nombro de partoprenantoj varias inter malpli ol mil kaj pli ol dek mil. Surbaze de statistikoj por la periodo 1954 ĝis 1962, montriĝis, ke 89% de ĉiuj kongresoj havis malpli ol 1.000 partoprenantojn; 5,8°/o havis de 1.000 ĝis 2.000 partoprenantojn, 2,5°/o havis inter 2.000 kaj 4.000 partoprenantojn; 0,2% havis de 4.000 ĝis 10.000 partoprenantojn; 2,5% de la kongresoj havis pli ol 10.000 partoprenantojn [3].

Se oni komprenas la internaciajn rilatojn en la plej vasta senco de la vorto, oni devas aldoni al la centmiloj, kiuj ĉiujare parto- prenas diversajn kongresojn kaj konferencojn, la milionojn da per- sonoj, kiuj profesie aŭ kiel turistoj vojaĝas al aliaj landoj aŭ havas internaciajn kontaktojn. Neniam ĝis nun la amasoj havis la eblecon en tia grado partopreni en internaciaj rilatoj, kaj neniam ĝis nun ekzistis tiom da lingvaj obstakloj, kiuj baras la vojorj al rekta, per- sona interŝanĝo de pensoj.