Выбрать главу

Sur la kampo de interŝtataj kaj diversaj neoficialaj internaciaj rilatoj la limigita nombro de oficialaj lingvoj kaŭzas ankaŭ alian mal- facilaĵon. Nur la landoj, kies lingvoj estas oficialaj, povas reprezentiĝi per la plej talentaj kaj plej kompetentaj personoj. La aliaj landoj devas por tiu celo elekti ne la plej bonajn, sed tiujn, kiuj scias, almenaŭ modeste, la koncernajn oficialajn lingvojn. Tio necese mal- altigas la intelektan nivelon de internaciaj renkontiĝoj.

Psikologia Aspekto

Ne ekzistas persono, kiu ne sentus sin ĝenata paroli aŭ skribi en fremda lingvo. Ju pli klera li estas, des pli lingve konscia li fariĝas. Nur primitivuloj esprimas sin libere, ĉar ili tute ne konscias pri la eraroj, kiujn ili faras parolante en fremda lingvo. Kleruloj bone kon- scias, ke esprimante sin en alia lingvo ili daŭre riskas ne nur diri ion, kio ne respondas plene al ilia penso, sed eĉ fari fatalajn erarojn, kiuj facile povas ridindigi la ideon. Guste pro tiu konscio ili kutime havas komplekson de malplivaloro. Siavice, tio grandigas la embarason kaj kaŭzas pliajn, plene superfluajn erarojn, kiuj forestus, se la kom- plekso ne premus la menson. Multfoje okazas, ke tiu aŭ alia delegito volus ion diri, sed pro nesufiĉa scio de la lingvo prefere rezignas kaj silentas. En aliaj kazoj diversaj delegitoj, kies hejmaj lingvoj ne estas oficialaj, kun tremanta voĉo rapide tralegas sian antaŭe pre- paritan tekston kaj post tiu streĉo trankvile eksidas kaj ne plu intervenas. Sufiĉas observi la paroladojn dum kiu ajn internacia kon- greso por konstati, ke kutime la paroladoj de la reprezentantoj, kies lingvoj estas oficialaj, estas multe pli longaj kaj konvinkaj ol tiuj de la delegitoj, kies lingvoj ne estas oficialaj. Ankaŭ en la debatoj kutime multe pli ofte kaj efike intervenas tiuj, kies hejmaj lingvoj estas oficialaj, ol aliaj. Tiu fakto ne nur ankoraŭ pli malaltigas la intelektan nivelon, sed ankaŭ pli facile venkigas la opiniojn de per- sonoj, kiuj plene regas la oficialajn lingvojn.

Jura-Politika Aspekto

E1 jura vidpunkto la oficialigo de kvin lingvoj en UN neniel sig- nifas, ke tiuj lingvoj akiris la pozicion de oficialaj en la monda diplo- matio, ankoraŭ malpli sur aliaj kampoj: komerco, turismo, scienco, k.a. Gi nur signifas, ke en UN, aŭ en iu alia konkreta interŝtata organizaĵo, la lingvoj adoptitaj kiel oficialaj aŭ laboraj havas precize la pozicion, kiun fiksas la koncerna fonda akto, aŭ la respektivaj internaj regularoj. Krome, kiel jam montrite, la lingvaj reguloj tute ne estas samaj por diversaj organizaĵoj, kaj la nombro de privilegiitaj lingvoj neniel estas identa, nek temas pri la samaj lingvoj. La praktiko redakti duflankajn aŭ plurflankajn traktatojn en la lingvoj de la partioj vastiĝis kaj tiucele oni nun uzas ĉiujn eblajn lingvojn. Sekve, nenio pravigas la kredon, ke la lingva praktiko de Unuiĝintaj Nacioj estas ĝeneraligita. Ne ekzistas kia ajn regulo de internacia juro, kiu rekonus unusolan aŭ plurajn lingvojn kiel devige oficialajn por la diplomatio aŭ ĝenerale por la internaciaj rilatoj.

Aliflanke, la tuta lukto ĉirkaŭ la lingvoj malkovras la politikan gravecon de la afero. Nacio, kies lingvo estas oficiala, akiras konsi- derindajn avantaĝojn kompare kun la nacioj, kies lingvoj ne estas oficialaj. La samo koncernas la rilaton inter la laboraj kaj oficialaj lingvoj. Ciuj grandaj nacioj insistas pri la uzo de siaj respektivaj lingvoj. Kaj kiel montras la tuta evoluo ekde la jaro 1753 ĝis hodiaŭ, ĉiam pli granda nombro da lingvoj akiras oficialan rangon. Tiu ĉi procezo ne povas esti haltigita. La politike kompromisa formulo de San-Francisko evidente fiaskis. La enkonduko de laboraj lingvoj ne nur ne solvis la problemon, sed eĉ aldonis pliajn komplikaĵojn. La lingva batalo etendiĝis de sur la kampo de oficialaj lingvoj, kie ĝi plue restas akra, al tiu de la laboraj. La lastaj jam tiel multiĝis, ke la distingo inter ili kaj la oficialaj komencis malaperadi kaj tre ver- ŝajne baldaŭ komplete malaperos.

La suverena egaleco de la ŝtatoj, rekonita en la Carto de UN, kaj la kulturaj rajtoj de la nacioj kaj individuoj, konfirmitaj en la Uni- versala Deklaracio kaj en la paktoj pri la homaj rajtoj, impete postu- las ankaŭ egalecon de lingvoj. Gi povas esti atingita aŭ tiel, ke efektive ĉiuj lingvoj ĝuu la saman rajton de oficialaj, aŭ ke oni ak- ceptu por ĉiuj internaciaj rilatoj unusolan neŭtralan lingvon, kiel sugestis la Brita Registaro jam meze de la 18-a jarcento[4]. En la kazo de la Internacia Kortumo en Hago la uzo de nur du oficialaj lingvoj kontraŭas al la principo de plena egaleco de la partioj, kiu troviĝas en la fundamentoj mem de internacia justico. Evidente, reprezentanto, konsilisto aŭ advokato, kiu pledas antaŭ la kortumo en sia propra nacia lingvo, troviĝas en multe pli bona pozicio ol lia kolego, kiu tiucele devas uzi fremdan lingvon, eĉ se tiun lingvon li lernis dum multaj jaroj.

1.3.5 Ekonomia Aspekto

Kion kostas al la homaro la multlingveco, neniu fakte scias. La buĝetoj de internaciaj organizaĵoj ne estas tiurilate tute klaraj; kaj eĉ se ili estus, la informoj prezentus nur etan frakcion de ĉiuj kostoj. Aldone al elspezoj menciitaj en la prezento de la lingvaj bataloj en la sino de UN[5], jen kelkaj pliaj informoj:

Laŭ unu dokumento de Unesko el la jaro 1956, la nombro de paĝoj tradukitaj en 1954 kaj 1955 estis 79.582. Laŭ alia informo, same en la posedo de CED, la meza nombro de paĝoj tradukitaj ĉiujare en Unuiĝintaj Nacioj antaŭ 1956 estis pli ol 270.000. Laŭ la sama informo, la Lingva Sekcio de UN havis 40 tradukistojn por la angla, 82 por la franca, 68 por la hispana, 49 por la rusa, 68 por la ĉina kaj 10 por la araba, kiu, kvankam nek oficiala nek labora, estis ofte uzata. La nombro de interpretistoj estis 69 kaj kelkaj el ili laboris en pluraj lingvoj, kion nun oni klopodas eviti.

Necesas atentigi, ke la nombro de tradukistoj aŭ interpretistoj kreskas en progresio laŭ la formulo x = n (n — 1), en kiu „n" estas la nombro de uzataj lingvoj. Tio signifas, ke por 2 lingvoj estas necesaj 2 interpretistoj, tiel ke ili povu interŝanĝiĝi kaj ĉiu el ili traduki en la lingvon, kiun li bone mastras; por 3 lingvoj estas bezonataj 6 inter- pretistoj; por kvar lingvoj 12, por 5 lingvoj 20 interpretistoj ktp. Kompreneble, tio kaŭzas, ke ankaŭ la kostoj kreskas en la sama progresio.

Ce Unesko, laŭ la sama dokumento el 1956, la kostoj de interna tradukado en 1954 kaj 1955 estis entute por la angla lingvo 196.196 dolaroj, por la franca 344.101 dolaroj, por la hispana 192.443 dolaroj, por la rusa 41.266 kaj por la araba 51.948 dolaroj, entute 825.954 dolaroj. En tiu tempo la kostoj por la rusa estis malaltaj, ĉar nur limigita nombro da paĝoj estis tradukita en tiun lingvon. Cetere, la dokumento prave atentigas, ke en la kostojn de mult- lingveco oni devus enkalkuli ankaŭ aliajn elspezojn, kiuj ne rilatas rekte al la tradukado aŭ interpretado. Ekzemple, la kostoj de la Sekcio de Distribuo estus proksimume 25°/o pli malaltaj, se la sama nombro da ekzempleroj de dokumentoj kaj periodaĵoj estus distri- buita en unu sola lingvo. En la buĝeto por la jaroj 1963-64 la kostoj de la Servo de Dokumentoj kaj Publikaĵoj devis estis altigitaj je 15%, nome de 3,107.422 dolaroj en 1961-62 al 3,568.209 dolaroj en 1963-64. Kun rezervo oni povas diri, ke tiuj elspezoj ĝenerale respondis al la kostoj de tradukado, interpretado kaj kunligitaj laboroj. La uzo de la araba lingvo, kiu tiam estis oficiala, sed ankoraŭ ne labora, kostis al Unesko 25.000 dolarojn jare. Nun la uzo de la araba kostas ĉ. 250.000 dolarojn jare. La buĝeto por 1973-74 antaŭvidas koston de pliaj 105.000 dolaroj jare.

En 1957 la Servo de Lingvoj kaj Kunvenoj de Unuiĝintaj Nacioj pagis 4,250.300 dolarojn nur por personaj elspezoj. La materiaj kostoj por la publikigo de dokumentoj devas esti aldonitaj al tiuj elspezoj. Tiuj ciferoj ne inkluzivis la Eŭropan Oficejon de UN en Ĝenevo, en kiu 9 interpretistoj, 54 tradukistoj kaj 107 sekretarioj kaj taj- pistinoj laboris en la lingvaj servoj.

Intertempe, pro la nombra kresko de la uzataj lingvoj, perfek- tigo de la servoj kaj ĝenerala altiĝo de la kostoj, ankaŭ la els- pezoj postulataj de la multlingveco konsiderinde altiĝis. Jen kelkaj pliaj ekzemploj: