Выбрать главу

La Konferenco de UN por Komerco kaj Evoluo, okazinta en 1968 en Nov-Delhio, kostis, laŭ la buĝeto de UN, pli ol 2 milionojn da dolaroj. La duono de tiu sumo estis elspezita pro la paralela uzo de 4 lingvoj. A1 la hinda ĉefurbo devis flugi 55 interpretistoj, 44 reviziistoj kaj 132 tradukistoj. La kostoj estis 878.500 dolaroj por la salajroj, vojaĝelspezoj kaj vivkosta monkompenso. La ape- rigo de la konferencaj dokumentoj ankaŭ en la franca, ihispana kaj rusa kostis 292.500 dolarojn, sed tiu sumo ne inkluzivis la kos- tojn ligitajn al tajpado de dokumentoj kaj al dungo de 190 ekstraj interpretistoj, reviziistoj kaj tradukistoj, speciale varbitaj por la Konferenco.

La Internacia Konferenco pri Homaj Rajtoj, okazinta en Tehe- rano en aprilo-majo 1968, postulis la servojn de 22 interpretistoj, 59 tradukistoj, 17 reviziistoj, 96 tajpistinoj, 6 ĉinlingvaj skribistoj kaj 5 lingvosekretariinoj je la suma kosto de 430.000 dolaroj.

Se oni adicias la ciferojn rilate plurlingvecon en kelkaj el la konferencoj, kiujn organizis UN en 1968 — pri homaj rajtoj, de ministroj pri socia protekto, de plenrajtigitoj pri la juro de trak- tatoj, pri la esplorado kaj paca utiligo de la kosma spaco, por revizio de la konvencio pri ŝosea trafiko — oni atingas la sumon de 1,023.075 dolaroj, kio ne inkluzivas 2a duonon de pli ol du milionoj da dolaroj por la menciita konferenco en Nov-Delhio.

Tiuj ciferoj koncernas sole kelkajn el la konferencaj elspezoj, kaj tial prezentas nur malgrandan parton de la tuta lingva buĝeto. UN konstante utiligas la servojn de kreskanta nombro da lingvaj oficistoj. En la interpreta kaj traduka servoj en la Sekretariato en Nov-Jorko ilia nombro estis 436 en 1968, dum 221 laboris en la lingva fako en Ĝenevo. Necesas aldoni la tradukistojn-interpre- tistojn en la regionaj ekonomiaj komisionoj (Bankoko, Adisabebo, Santiago...), kiuj ne aperas aparte en la buĝeto. Nur por pagi tiun personaron UN elspezis 6,700.000 dolarojn en 1968. Tiu sumo ne rilatas al la lingvaj servoj de la Organizaĵo por Industria Evoluo establita en Vieno, kiu postulis pliajn 922.164 dolarojn.

Se oni adicias ĉiujn kostojn, oni atingas la sumon de $ 9,700.000 kiujn UN elspezis en 1968 pro siaj lingvaj reguloj.

La saman situacion frontas ankaŭ aliaj internaciaj organizaĵoj. Laŭ la buĝeto de la Organizaĵo por Nutraĵo kaj Agrikulturo (FAO), ĝia traduka fako kostis 1,434.900 dolarojn en 1968 kaj 1969. La Monda Organizaĵo pri Sano devis elspezi en 1968 pli ol 1 milionon da dolaroj por la tradukado, interpretado kaj aliaj laboroj, kiujn kaŭzas la neceso eldoni ĉiujn dokumentojn plurlingve. Pristudo de Ia buĝeto de Unesko por 1971-72 permesas konstati, ke ĝiaj lingvaj kaj dokumentaj servoj kostas ĉ. 3,100.000 dolarojn jare por la 5 lingvoj.

Por doni ideon pri la grandega financa ŝarĝo, kaŭzita de plur- lingveco, sufiĉos nur unu plia ekzemplo. Ĝis majo 1967 la Monda

Organizaĵo pri Sano havis nur 2 laborajn lingvojn: la anglan kaj la francan. En majo de tiu jaro la Asembleo de la Organizaĵo aldonis la hispanan kaj rusan kiel laborajn lingvojn de la Asem- bleo kaj de la Plenuma Komitato. La kosto por la uzo de la du menciitaj lingvoj estis taksita je 604.700 dolaroj, kondiĉe ke la prezoj estu samaj kiel en 1967, kio, kompreneble, ne okazis. Tiu sumo superis la kontribuon, kiun 19 ŝtatoj tiam pagadis kiel kotizon al la Monda Organizaĵo pri Sano: ili kune kontribuis 598.210 do- larojn jare. Alivorte, 19 malriĉaj landoj elspezis kaj plu elspezas el siaj malabundaj financaj rimedoj konsiderindajn sumojn, sen kia ajn konkreta profito por kiu ajn, nur por ke du pliaj lingvoj estu laboraj. Alia ilustro de la sama kazo: la uzo de la hispana kaj de la rusa kiel laboraj lingvoj elspezigas la tuton de la kotizoj de Neder- lando kaj de Islando al la Organizaĵo.

Ŝokaj, vere timigaj, informoj troviĝas en la raporto, kiun en 1971 publikigis aparta komisiono post la ekzameno de la financoj de UN. Jen nur unu informo el tiu dokumento: en 1970 UN pub- likigis 867.800 dokumentojn, entute 773,086.990 paĝojn, kio ronde kostis 30 milionojn da dolaroj por la 4 laboraj lingvoj. La Projekto de Programo kaj Buĝeto de Unesko por 1973-74 antaŭvidas tra- dukon kaj revizion de 118.800 normaj paĝoj en 5 lingvoj, verkadon de 199.000 normaj paĝoj en 5 lingvoj, kaj internan presigon de 175 milionoj da paĝoj. La precizaj kostoj ne estas indikitaj, sed ver- ŝajne ili estas tre proksimaj al tiuj de UN.

Se oni konsideras la daŭran vastiĝon de la tradukaj kaj inter- pretaj servoj, kiel ankaŭ la konstantan altiĝon de la prezoj, oni povas proksimume taksi, ke nur en UN la kostoj de multlingveco tre kredeble superas la sumon de 20 milionoj da dolaroj jare. Se oni enkalkulas ĉiujn elspezojn, kaŭzitajn de la nuna lingva situa- cio en ĉiuj organizaĵoj apartenantaj al la familio de UN, la kostoj estas multoble pli grandaj. Apenaŭ oni povas imagi la sumon, kiun oni atingus, se estus enkalkulitaj ĉiuj aliaj interŝtataj organizaĵoj. A1 tiuj grandegaj sumoj necesas aldoni ia elspezojn por tradukado, kiujn devas fronti la unuopaj delegacioj partoprenantaj en diver- saj internaciaj konferencoj. Tiuj kostoj ne estas konataj. Oni nur scias, ke ĉiu delegacio, kies lingvo ne estas labora aŭ almenaŭ oficiala, havas siajn proprajn tradukistojn, kies tasko estas tradu- kadi dokumentojn kaj ofte ankaŭ paroladojn el la koncernaj naciaj lingvoj en la oficialajn aŭ laborajn, kaj prizorgi la tradukon en la respektivajn lingvojn el la oficialaj aŭ laboraj.

La situacio ne estas malpli malbona en aliaj sferoj. En 1958 okazis en Londono Konferenco pri Teknika Tradukado kaj ankaŭ ĝi pri- traktis, interalie, la demandon de la kostoj. En la raporto de F.

Liebesny pri la ekonomia flanko de tradukado estas detale pri- traktitaj la kostoj de teknikaj tradukoj. En la konkluda parto li emfazis, ke pluraj miloj da milionoj da vortoj estas tradukataj ĉiujare en la mondo. Lia propra kompanio tradukis en unu jaro proksimume 200.000 vortojn. Se oni multobligas tiun nombron per 50 por la aliaj grandaj komercaj organizaĵoj, oni atingas prok- simume 10 milionojn da vortoj sole por la komerco kaj nur en Britio. La kostoj de tiaspeca tradukado treege varias, sed oni povas kal'kuli, ke ili estas inter 4 kaj 10 anglaj pundoj por mil vortoj.

Tiuj ĉi kelkaj ciferoj donas nur la plej palan bildon pri la eko- nomia ŝarĝo de multlingveco. Se oni prenas en konsideron la nom- bron de internaciaj organizaĵoj, ĉiujn internaciajn kongresojn kaj konferencojn, la kontaktojn en la industrio, komerco kaj turismo, la necesan longigon de internaciaj renkontiĝoj precipe en kazoj de konsekutiva traduko, la kostojn de lernado kaj ĉiujn aliajn els- pezojn ligitajn rekte aŭ nerekte kun la multlingveco, oni ne troi- gas, se oni taksas la kostojn je centoj da milionoj da dolaroj ĉiu- jare. Kaj oni ne forgesu, ke tiujn grandegajn sumojn, en la lasta linio, devas pagi la ordinaraj civitanoj.

1.4 SOLVO

Malgraŭ tiu armeo da tradukistoj kaj interpretistoj, malgraŭ la plibonigoj en la teknika aparataro kaj malgraŭ la grandegaj sumoj elspezataj ĉiujare por tradukado kaj interpretado, la pro- blemo mem neniel estas solvita. Ĉiuj ĉi rimedoj estas sole paliati- voj, nur etfrakcie efikaj kaj provizoraj. Restas la fakto, ke eĉ ŝta- testroj en gvidaj pozicioj ne povas senpere kontakti. Forestas per- sonaj rilatoj en internaciaj kongresoj kaj konferencoj. Elstaraj intelektoj kaj grandaj sciencistoj venas en embarase ridindajn situaciojn en fremdaj lingvaj medioj. Miskomprenoj abundas sur ĉiuj niveloj. La milionaj amasoj, kiuj vizitas aliajn landojn, restas plejparte mutaj kaj surdaj pro la lingvaj obstakloj. En plej bona kazo, kiel prave atentigis konata franca filozofo, la konversacio kutime fi- niĝas precize tie, kie ĝi devus komenciĝi.

Ĉu ekzistas solvo por tiu bedaŭrinda situacio?

Akcepto de unusola nacia lingvo, aŭ eĉ de du, kiel kelkaj pro- ponis, montriĝis tute nerealeca. La historio de la lastaj jarcentoj montras pli ol klare, ke la grandaj nacioj ne estas pretaj cedi la akiritajn poziciojn de siaj lingvoj, kaj, eĉ pli, ke aliaj na- cioj ĉiam pli postulas la saman pozicion por siaj respektivaj ling- voj. La malgrandaj nacioj kaj etnaj minoritatoj, ofte viktimoj de kultura genocido, siavice ĉiam pli laŭte aŭdigas siajn voĉojn por