Выбрать главу

La germana filozofo Gottfried Wilhelm Leibniz (dekstre) estis unu el multaj, kiuj antaŭvidis la aperon de internacia lingvo. La ideo aperas en lia Disertacio pri la arto dc kombino (1666).

Pli frue, la ĉella scienculo Jan Amos Komensky (sube) skribis en latinlingva verko Via lucis (1668): . . unu komuna lingvo estas por la mondo bezonata, kaj, se alia ne ekzistus, pli konvenus por tiu ĉi bezono destini la latinan, ol iun ajn alian. Sed . . . ni ne povas nc konsili pli volontc lingvon tute novan." Dekstre sube: la titolpaĝo de Via lucis, eldonita en Amster- dam.

VIA LUCIS,

Veftigata & veftiganda,

h. e.

Rationabilisdisqvifitio,qvibus

modiŝ intcllcĉlualis Animorum LUX,

SAPIKNTIA,pcromncsOmniumHomimimmcntc3, gcrncs, jam tandcm fdli Miinili vcfpcram

fclicittr fparji fcdil.

Libclhu ante annos vigiitti/ex in n/higliA fcriptiu,

jiitKi demumtjfu*xJcrlfiHt <y •n jtnЈham remiĵfut,

ufitm fjimtiŝ M. DC. L X V11 L

AMSTERODAMI,

Afud chriitorhorom Cvnhadvm, Tvwmplui«. Anno lS6b

protekti siajn naciajn identecojn.

Same tiel neimagebla estas la intensigo de la studo de fremdaj naciaj lingvoj en la lernejoj. La ĝisnunaj spertoj pruvas, ke eĉ la plej modernaj instrumetodoj donas nur tre modestajn rezultojn. Milionoj da gejunuloj tra la tuta mondo lernas diversajn frem- dajn naciajn lingvojn kaj la rezulto kutime estas, ke, post mult- jara lernado, ili apenaŭ kapablas esprimi la plej elementajn ideojn, se ilia akirita seio ne estas limigita al la ebleco diri en la „lernita" lingvo, ke iii ne parolas ĝin. Kaj, cetere, kiujn lingvojn oni devus lerni en la hodiaŭa mondo? Iam oni povis centriĝi al la lernado de la latina aŭ nur de la franca, sed hodiaŭ oni devus lerni tutan aron da aliaj lingvoj. La superŝarĝitaj lernejaj programoj, kiuj prave dediĉas ĉiam pli grandan atenton al la diversaj branĉoj de naturaj kaj sociaj sciencoj, tutsimple ne povas toleri plian ŝarĝon per intensigo de instruado de fremdaj lingvoj, eĉ se tiu instruado povus doni kontentigajn rezultojn.

La esperoj, kiujn oni flegis rilate la elektronajn tradukmaŝi- nojn, montriĝis sufiĉe fantaziaj. Nun tiu ideo estas pli-malpli komplete forĵetita. Evidentiĝis, ke la maŝinoj ne sukcesas fari tion, kion eĉ plej lertaj tradukistoj kaj interpretistoj ne povas fari. La elektronaj maŝinoj povas havi nur tiom da „inteligento", kiom la homa intelekto metis en ilin. Krome, la kostoj de la traduk- maŝinoj estas tiel grandegaj, ke ili superas la kostojn de centoj da interpretistoj kaj tradukistoj, kiuj sendube faras la tradukan la- boron senkompare pli bone ol la maŝinoj. Fine, eĉ se ne estus tiel, la apliko de tradukmaŝinoj signifus plian monopoligon de la inter- naciaj rilatoj, ĉar nur la plej riĉaj sociaj tavoloj kaj la ĉefaj gvi- dantoj de la ŝtatoj povus utiligi ilin.

Restas, do, kiel la sola racia solvo la enkonduko de neŭtrala internacia lingvo en ĉiujn internaciajn rilatojn, pri kio revis Des- cartes, Leibniz, Komensk^ kaj aliaj pensuloj.

E1 milo da projektoj, nur la Internacia Lingvo (Esperanto) iniciatita de D-ro Zamenhof transformiĝis en vivantan lingvon de vivanta internacia kolektivo. En pli ol 80 jaroj de sia funkciado en la praktiko ĝi tiel kaj tiom evoluis, kiel evidentigos la sek- vantaj ĉapitroj, ke ĝi plene taŭgas por ĉiuj internaciaj rilatoj kaj efike solvas la lingvan problemon en ĉiuj ĝiaj aspektoj. La bal- daŭa estonteco montros ĉu la racio — kondiĉita de la tuta evolu- prooezo sur la lingva kampo, precipe en la du postmilitaj jaridekoj — venkos suiper egoismaj grandpotencaj postuloj, super antaŭjuĝoj kaj superstiĉoj, kaj ĉu la homaro tiamaniere fine solvos la lingvan problemon en internaciaj rilatoj, kiu de jaro al jaro sentiĝas ĉiam pli preme.

1.5 ESENCA BIBLIOGRAFIO

Basdevant, J. (k.a.), Dictionnaire de la terminologie de droit inter- national. Paris 1960.

Frangulis, M. A., Dictionnaire diplomatigue. Vol I. Paris 1936.

Lapenna, I., La lingva problemo en la internaciaj rilatoj (CED-Dok. A/II/1 kaj A/II/5), kaj la verkoj cititaj en ĝi. — „La situation j'uridique des 'langues officielles' avant la fondation des Nations Unies" kaj „La position des langues sous le regime des Nations Unies". La Monda Lingvo-Problemo, vol. 1, 1969, p. 5-18, 87-106, kaj la verkoj aŭ artikoloj cititaj en la du artikoloj.

Meillet, A., kaj M. Cohen, Les langues du monde. Paris 1952.

Ostrower, A., Language, law and diplomacy. London-Bombay-Kara- chi 1965.

Satow, E., A guide to diplomatic practice. 3-a eld. reviziita de H. Richtie. London-New York-Toronto 1932.

Periodaĵoj kaj Dokiumentoj:

Annuaire des Organisations Internationales — Yearbook of Inter- national Organisations. Bruxelles, precipe 9-a eld. 1962-63, 12-a eld. 1968-69, 13-a eld. 1971-72.

ASLIB Proceedings, vol. 10, 1958, n-ro 5.

Associations Internationales — International Associations, monata revuo, Bruxeiles 1957-1971, precipe la numeroj de septembro kaj oktolbro, 1958; dktoibro, 1959; aŭgusto kaj decemtoro, 1960; februaro 1961; majo, 1963; aŭgusto, 1967; marto, 1969.

Dokumentoj de UN: A/6860, A/PV/ 1642, A/Res. 2359 kaj A/C./SR. 1203-1227; A/6343, precipe p. 47 pri la kostoj; A/C.6/L.600 (takso de la kostoj por la Konferenco pri la Juro de Traktatoj); A/6670, precipe Aldono III pri la kostoj de la Konferenco pri la Homaj Rajtoj; A/Conif.35/PC/L.4/Add. 1; A/6705, Buĝeto de UN por 1968, precipe p-oj 177-8 rilate la kostojn de la Konferenco en Nov- Delhio; A/6875; A/6905, precipe p-oj 36-38 kaj 74-75; A/INF/124, precipe p-oj 8-14 pri la kostoj por produktado de dokumentoj; A/7386/Corr. 1 (pri la kostoj de lingvoinstruado kaj la demando de la rusa 'kiel laborlingvo); A/C.5/L.962 (decido, ke la rusa fariĝu labora lingvo) — Dokumentoj de la Monda Organizajo pri Sano (WHO/OMS): Res. WHA20.21 kaj A20/AFL/SR/4; C 67/3 (programo kaj buĝeto por 1968-69); EB39.R41; A20/AFL/10 (pri la oficialigo de la rusa kaj hispana kiel laboraj lingvoj); Oficialaj Aktoj de WHO/OMS, no. 154 (projekto de programo por 1968) — Dokumentoj de Unesko: precipe la programoj kaj buĝetoj por 1971-72 kaj 1973-74.

Esperanto, Monata Organo de UEA, vol. 62-64, 1969-71, precipe la rubrikoj de CED.

CAPITRO 2

LA INTERNACIA LINGVO (ESPERANTO)

2.1 FAKTOROJ INFLUANTAJ LA LINGVO-EVOLUON 2.1.1 Lingvo kiel Socia Fenomeno

Lingvo estas socia fenomeno, kaj ne ia „natura" aŭ „biologia" aperaĵo. Tio signifas, ke ĝi povis ekesti, ke ĝi evoluis kaj evoluas eks- kluzive en la kadro de la homa socio. La lingvo, do, estas regata de sociologiaj kaj ne de biologiaj leĝoj. Tio ankaŭ signifas, ke la portanto de la lingvo ĉiam estis kaj estas iu homgrupo. Sed ĝi tute ne signifas, ke tiu portanto estas aŭ devas esti nur la „nacio". Ekzistas eĉ hodiaŭ personoj, kiuj, sen troa pripensado kaj sen kia ajn scienca respondecosento, emfazas pri la „nacia animo" aŭ pri la „nacia spirito" kiel pri la solaj kreofortoj de la lingvo. E1 tio oni ofte konkludas, ke internacia lingvo estas principe neebla, ĉar, ja, ne ekzistas ia „internacia nacio" kun „internacia animo"!