Выбрать главу

Estante socia fenomeno, la lingvo havas siajn radikojn en la socio, sed samtempe, foje ekestinte, ĝi mem influas sian propran bazon. Tiamaniere la lingvo, same kiel ĉiu alia socia fenomeno, ĉiu el ili depende de sia karaktero, troviĝas en reciproka funkcia rilato kun la socio.

Tiu ĉi fakto havas unuarangan signifon por la ĝusta kompreno ne nur de la esenco mem de la lingvo, sed ankaŭ por la rolo, kiun ĝi ludas en la socio. La lingvo estas, unuflanke, subigata al influo de difinitaj faktoroj (kiuj, cetere, en pli aŭ malpli alta grado ludas sian rolon ankaŭ koncerne ĉiujn aliajn sociajn fenomenojn), sed, aliflanke, ĝi rnem fariĝas unu el la faktoroj, eĉ tre grava, kiuj aktive influas la evoluon de la socio.

Kiel ĉiuj lingvoj, ankaŭ la Internacia Lingvo estas socia fenomeno kaj ĝi estas regata principe de la samaj leĝoj.

En la lingvoevoluo estas klare rimarkeblaj du kontraŭaj ten- dencoj: la tendenco al disfalo kaj la tendenco al unueco. Ui estas nenio alia ol manifestiĝo de du antagonismaj kategorioj de faktoroj, kiuj seninterrompe — sed ne kun la sama efiko en ĉiu epoko kaj en ĉiu medio — influas la lingvon. A1 la unua kategorio apartenas pluraj diferencigaj faktoroj, kiuj efikas rompe, disige, disfale. La dua kategorio konsistas el unuecigaj faktoroj, kiuj efikas kuntene, maldisige, do unuecige.

2.1.2 Diferencigaj Faktoroj

La ĉefaj diferencigaj faktoroj estas:

2.1.2.1 Geografia Faktoro. — Klimato, altaj montoj, grandaj maroj, larĝaj riveroj, netrapaseblaj marĉoj, densaj arbaregoj, senvivaj dezertoj sendube disigas la homgrupojn unu de la alia, precipe en la primitivaj stadioj de la evoluo. Sub la influo de tiuj kondiĉoj ĉiu grupo ne nur kreas al si sian apartan lingvon, sed la lingvoj ankaŭ restas sen reciprokaj kontaktoj. Tio, kompreneble, malebligas la proksimiĝon de la lingvoj.

La geografia faktoro ludis tre gravan rolon sur la plej mal- altaj ŝtupoj de civilizo, sed eĉ hodiaŭ ĝi ne perdis ĉian signifon. La homgrupoj, kiuj vivas izolite unuj de la aliaj, sen ia ajn kontakto aŭ kun nur tre malmulte da reciprokaj rilatoj, havas apartajn lingvojn, kiuj ne estas komprenataj ekster la respektivaj medioj.

Estas sciate, ke la indiĝenoj de ambaŭ Amerikoj posedas gran- degan nombron da lingvoj, tre malsamaj inter si. Viglan priskribon de la multnombraj lingvoj en Norda Ameriko donis jam en la 17-a jc. Gabriel Sagard en sia libro Granda Vojaĝo en la Lando de Huronoj. Li asertis, ke en la vizititaj regionoj tre malofte du vila- ĝoj parolis la saman lingvon. Edward Sapir, kiu dediĉis grandan parton de sia vivo al la studo de la kulturo de la amerikaj Indianoj, parolas pri la senfina nombro da indiĝenaj lingvoj.

La indiĝenoj de Aŭstralio, kies nombro estas taksata je ĉ. 200.000, parolas minimume 500 lingvojn.

En Azio estas la sama situacio. La lingvoj de tiu granda kon- tinento estas tre malsamaj kaj ilia nombro grandega. La lingva esploranto — diras la konata usona lingvisto Mario Pei — trovas, kompreneble, en Azio lingvojn de unua rango el vidpunktoj nom- bra, 'komerca, politika :kaj kultura. Sed li ankaŭ trovas tie „miria- don da malpii grandaj lingvoj, kies parolantoj estas relative mal- multnomibraj kaj kiuj neniam atingis tre altan kulturan nivelon."

Centoj da amerikaj lingvoj — diras la fama franca lingvisto A. Meillet — ne proksimiĝis unuj al la aliaj, ĉar la plej granda par- to de la kontinento ne estis dense loĝata kaj tial la unuopaj grupoj estis izolitaj. La samo validas por kiu ajn alia regiono kun similaj geografiaj kondiĉoj.

2.1.2.2 Ekonomiaj-Sociaj Faktoroj. — Oni povas distingi plurajn faktorojn apartenantajn al tiuj ĉi grupo. Jen la plej gravaj:

Unuavice estas menciinda la kasta aŭ klasa faktoro. ĉiu eko- nomia diferenciĝo signifas samtempe ankaŭ socian diferenciĝon, kaj tio nepre rezultigas lingvan diferenciĝon. Se la klasoj estas akre dividitaj unuj de la aliaj, ankaŭ iliaj lingvoj manifestas gravajn diferencojn. Male, se la klasoj havas pli viglajn recipro- kajn kontaktojn, iliaj lingvoj montras malpli da diferencoj.

La kasta socio de antikva Hindio prezentas tipan ekzemplon de preskaŭ kompleta kasta izoliteco. Tial en Hindio la kastoj havis siajn apartajn lingvojn komencante per la supera kasto de bra- manoj, kiuj parolis sanskrite, ĝis la malsupraj tavoloj, troviĝantaj ekster la kastoj, kiuj parolis diversajn prakritajn dialektojn.

La latina lingvo estis en la komenco fakte la lingvo de la pa- tricioj en Romo. En la feŭda mezepoka Eŭropo la reganta klaso de la nobelaro, la eklezio kaj la scienco estis la socia portanto de la mezepoka latina, dum la servutulaj popolamasoj parolis plej diversajn lingvojn kaj dialektojn.

En la moderna ep>oko la klasa faktoro ne plu ludas tian rolon, •ke ĝi povus kaŭzi la kreiĝon de tute apartaj lingvoj, sed estus eraro pensi, ke ĝia influo tute perdiĝis. La diversaj socitavoloj havas ofte la tendencon amasiĝi en apartaj kvartaloj, tiel ke ankaŭ el teritoria vidpunkto ili estas dividitaj. La rilatoj inter ili fariĝas en tiuj kazoj nur eksteraj, formalaj kaj maloftaj. La sekvo estas, ke ankaŭ la lingvaj esprimoj de tiuj grupoj sufiĉe diferencas. „Ekzistas klasoj kaj subklasoj, ĉiu kun siaj lingvaj apartaĵoj", diras A. Meillet.

Alia grava faktoro estas la profesia. La diVido de la laboro kaj, rezulte, la ekesto de profesioj kaŭzis la kreiĝon de apartaj, pro- fesiaj aŭ teknikaj lingvoj. Kie ajn ekzistas divido de la laboro, devas ekzisti ankaŭ divido de la lingvo. Ĉiu profesio, ĉiu okupo, havas siajn proprajn terminojn, kiuj plej ofte ne estas konataj ekster ĝi. Ju pli la homaro evoluas, ju pli la diversaj fakoj spe- cialiĝas, ju pli la unuopulo dediĉas sian fizikan kaj spiritan akti- vadon al sia fako, des pli specialiĝas ankaŭ la koncernaj fakaj lingvoj.

La tuta vortprovizo de la plej evoluintaj lingvoj atingas hodiaŭ plurajn centmilojn da esprimoj. E1 ili, relative nur tre malgranda nombro estas komuna al ĉiuj uzantoj de la koncerna lingvo. Eĉ en Anglio, do en lando kun tre alte evoluintaj kulturo kaj civi- lizo, la kamparano kelkloke ne konis pli ol 300 vortojn ankoraŭ meze de la pasinta jarcento, laŭ la enketo kiun faris tiam la elstara germana lingvisto Max Mŭller. Nur la plej kleraj personoj po- siedas ĉ. 10.000 vortojn. Shakespeare, unu el la plej vortriĉaj el ĉiuj aŭtoroj, uzis en ĉiuj siaj dramaj verkoj ĉ. 15.000 vortojn, dum Racine skribis sian tutan verkaron per 6.000 vortoj. Plej verŝajne, 4.000 ĝis 5.000 vortoj (en la lingvoj, kompreneble, en kiuj la vorto havas aŭtonoman lingvan valoron) reprezentas la mezan aktivan vortprovizon de mezklera individuo. Cio alia apartenas al pro- fesiaj, fakaj, teknikaj lingvaj esprimoj. Tien ĉi oni devas ankaŭ alkalkuli la specialajn vortojn, ekestintajn surbaze de diversaj akcesoraj homaj aktivadoj, kiaj sporto, ĉasado, vojaĝado, ktp.

2.1.2.3 Seksa Faktoro. — Gi povas ludi diferencigan fuhkcion en difinitaj sociaj kondiĉoj. Oni konstatis, ke, ĉe diversaj primitivaj triboj, ankaŭ la parollingvoj de virinoj tre forte difierencas de la viraj. La kafraj virinoj posedas multajn apartajn vortojn, kiuj ne troviĝas en la lingvo de la viroj. Pro tabuo, al virinoj estas mal- permesite uzi vorton, enhavantan kiun ajn sonon, kiu estas simila al la sonoj de la nomoj de iliaj plej proksimaj viraj parencoj. En aliaj indiĝenaj lingvoj de Afriko la tabu-vortoj simile influas la lingvan diferenciĝon. En Afriko oni trovis ankaŭ tribojn, kie la virinoj parolis tute malsaman lingvon. Tiun fenomenon kaŭzis la fakto, ke la venkinta tribo ekstermis ĉiujn virojn de la venkita kaj ekposedis ĝiajn virinojn.

En la feŭda mezepoko de Eŭropo la virinoj malofte sciis la latinan. Dante atribuis al la influo de la virinoj la unuajn provojn enkonduki en la literaturon de Italio la popollingvojn (lingua vol- gare). Fakte, la vera kaŭzo estas, en Italio same kiel aliloke, la komenciĝo de interna malintegriĝo de la feŭda sistemo kaj la fort- ikiĝo de la burĝa elemento. Rilate la lingvon, tiun procezon hel- pis ĉiuj tavoloj kun socie malpli alta pozicio, inkluzive la pastraron de malsupraj rangoj kaj la virinojn senkonsidere al la klasa apar- teno.