Выбрать главу

Ekster tiaj kazoj oni trovas diferencojn inter la vira kaj virina lingvoformoj depende de la apartaj laborfunkcioj, kiujn efektivigas la du seksoj, precipe ĉe gentoj sur pli malalta ŝtupo de civilizo.

La seksa faktoro nie estas fakte biologia, kiel unuavide povus ŝajni, sed ĝi estas ekonomia kaj socia faktoro. La sekso kiel tia ne influas grave la lingvon, precipe ne hodiaŭ, sed ĝi povas fa- riĝi tre influa, se ĉiu el la du seksoj ekskluzive okupiĝas nur pri difinitaj laboroj.

Religia Faktoro. — Preskaŭ ĉiuj religioj uzas apartajn lingvojn por siaj ritoj. En antikva Romo eĉ la pastroj mem apenaŭ povis kompreni siajn sanktajn himnojn. En la budhistaj temploj de Azio — diras M. Pei — la sanskritaj preĝoj kaj sanktaj vokoj estas murmurataj de pastroj, kiuj preskaŭ komplete forgesis ilian Signifon. Ĉiu el la kristanaj religioj havas ĉie specialan lingvon, kiu tute aŭ grave diferencas de la komuna lingvo. La sankta lingvo de islamo estas la tradicia araba literatura lingvo, dum la suda budhismo aplikas la pali-lingvon. La religiaj ritoj — diras A. Meillet — destinitaj transporti la homon en mondon apartigitan kaj sanktecan, postulas lingvon same tiel apartan.

Aliaj Faikitoroj. — Ankaŭ aliaj faktoroj influas diferencige Tiaj, ekz,, estas la transdono de la lingvo al la novaj generacioj, la politikaj malhelpoj al interregiona aŭ internacia komunikado kaj pluraj aliaj. Sendube ankaŭ tiuj faktoroj ludas pli aŭ malpli gra- van diferencigan rolon kaj ili ne estas neglekteblaj.

2.1.3 Unuecigaj Faktoroj

Multnombraj estas la elenientoj, kiuj efektivigas tute inversan efikon sur la lingvoevoluon. La unuecigaj faktoroj estas divideblaj jie tri oefaj grupoj: ekonomiaj-sociaj, teknikaj kaj klerigaj.

2.1.3.1 Ekonomiaj-Sociaj Faktoroj — La tuta historio de la ho- maro estas, esence, historio de transirado al pli altaj produkto- metodoj surbaze de novaj, ĉiam pli taŭgaj produktiloj. Tiu vojo, kiu daŭre celis al pli larĝaj formoj de kunvivado, kondukis la homaron de la primitiva hordo, tra la tribo, gento kaj popolo ĝis la hodiaŭaj nacioj, kaj nun ĝi direktiĝas al integriĝo de la homaro.

Sur tiu vojo al la supro, pluraj gravaj elementoj manifestadis ĉiam pli sian unuecigan influon. Jen la ĉefaj:

La transpaso al pli progresaj produktosistemoj kaŭzis la kreon de pli ampleksaj sociaj unuoj kun pli evoluinta divido de la laboro kaj, sekve, kun pli vastaj interŝanĝoj ne nur materiaj, sed ankaŭ spiritaj. Tiamaniere, la divido de la laboro, kiu, unuflanke, pre- zentiĝas kiel diferenciga faktoro en senco vertikala (formiĝo de profesiaj lingvoj), aliflanke interdependigas ekonomie la homojn sur larĝaj teritorioj kaj, sekve, montriĝas kiel potenca unueciga faktoro en senco horizontala ne nur nacie, sed ankaŭ internacie.

Ju pli dividita estas la laboro, ju pli specialiĝas la aktivado de unuopulo, des pli dependa li fariĝas de la aliula laboro. La inter- ŝanĝoj multobliĝas spece kaj ampleksiĝas teritorie. Hodiaŭ ili trans- pasas la limojn de unuopaj nacioj kaj etendiĝas sur la tuta terg- lobo. Ĉiuj artaj provoj haltigi tiun normalan ekonomian kaj socian evoluprocezon per rimedoj aŭtarkiaj, fiaskis kaj devos fiaski kom- plete ankaŭ en la estonteco.

Guste tiu interdependeco montriĝas kiel potenca unueciga faktoro ankaŭ sur la lingva kampo. Ĝi troviĝas en la fundamentoj mem, sur kiuj elkreskis kaj la grandaj unuecaj literaturaj naciaj lingvoj kaj, poste, la Internacia Lingvo.

La progresado de la materia vivo de la socio estas akompanata de progresado sur kampo spirita. Apartan signifon havas la ideo pri la egaleco de la homoj, kiu ricevas ĉiam pli larĝan kaj pli pro- fundan enhavon: d'e la religia koncepto pri la egaleco en la morto kaj post la imorto, al la politika egaleco, proklamita de la Franca Revolucio, ĝis la nuntempaj postuloj pri kiel eble plej granda ekonomia egaleco kaj socia sekureco. La akcepto de la Universala Deklaracio pri la Homaj Rajtoj estas klara simptomo de tiu fakto. Inter la antikva-greka vidpunkto, rigardanta ĉiujn alilandanojn malsuperaj barbaroj, kaj la nuntempa principe proklamita, kvan- kam ankoraŭ grandparte ne realigita, egaleco de ĉiuj rasoj, nacioj kaj individuoj ja estas granda diferenco.

La egaliĝado de la kulturo kaj civilizo en la tuta mondo (kio, kompreneble, neniel signifas ilian unuformiĝon), la demokratiĝado de la publika vivo <kaj de la politikaj institucioj — ĉio ĉi ebligas pii viglajn kontaktojn inter la homoj kaj speguliĝas en la prok- simiĝo de la lingvoj.

Teknikaj Faktoroj. — La evoluo de plej diversaj trafikiloj kaj komunikiloj ebligis grandskalajn kaj ĉiaspecajn kontaktcjn ne nur en naciaj kadroj, sed ankaŭ internacie. Ŝipoj, fervojoj, avia- diloj; aŭtobusoj 'kaj aŭtomobiloj; telegrafo, telefono, radio, televido estas teknikaj rimedoj de rilatado, sed samtempe — ĝuste tial — potencaj fortoj de lingva proksimiĝo. Per ili veturas kaj flugas de regiono al regiono, de lando al lando me nur varoj, ne nur homoj, sed ankaŭ vortoj. Samtempe, pro la sama kaŭzo, ankaŭ la esprim- maniero egaliĝas. Tio sendube firmigas la kuntenon de la naciaj literaturaj lingvoj, sed ĝi samtempe plirapidigas la grandan unue- cigan procezon de la lingvoj ĝenerale, procezon, kies esprimo estas la Internacia Lingvo.

Klerigaj Faktoroj. — La eltrovo de la skribo, la ekesto de la literaturo, la invento de la presmaŝino, la modernepoka ekfloro de la scienco kaj beletristiko, la lernejoj kaj universitatoj, la le- gejoj kaj bibliotekoj, la teatro kaj sonfilmo, la radio kaj televido — jen nur kelkaj el la multnombraj klerigaj faktoroj. Multiĝante kaj disvastiĝante paralele kun la progresado sur la aliaj kampoj, ili estas treege potencaj subtenantoj de la unueciga evolulinio d'e la lingvo. Se hodiaŭ la civilizitaj nacioj havas siajn unuecajn komu- najn lingvojn, tio estas grandparte rezulto de la klerigaj faktoroj, malantaŭ kiuj troviĝas la deviga potenco de la ŝtato, tuta armeo da klerigaj soldatoj, konsiderindaj financaj kaj ĝenerale materiaj rimedoj.

2.1.4 Evolutendenco

Ĉiuj ĉi unuecigaj kaj diferencigaj faktoroj, tuŝitaj nur tre ĝene- rale, agas samtempe, interplefctiĝas, influas unu la alian, reciproke sin helpas aŭ kontraŭstaras, estas pli gravaj en unu socia grupo, malpli en alia, pli efikaj sur unu evoluŝtupo, malpli sur alia, estas mem influataj de la lingvo aŭ per ĝi, agas sur la homan menson kaj estas ŝanĝataj de tiu menso. Sed se oni ĵetas nur rapidan ri- gardon al la traktata fenomeno, oni tuj rimarkas, ke kun la ĝenerala progresado de la homaro la unuecigaj faktoroj amasiĝas kaj fariĝas ĉiam pli gravaj, dum la diferencigaj ludas ĉiam pli modestan rolon.

Por korekta kompreno kaj objektiva taksado de la pozicio de Esperanto en la kadroj de tiu ĉi ĝenerala lingvoevoluo, la konstatita fakto havas unuarangan signifon.

Kiel ĉiu alia lingvo, ankaŭ Esperanto ekestis sur difinita ŝtupo de evoluo. Kiel ĉiu alia lingvo, ankaŭ ĝi havas sian portanton en la homa socio. Kiel ĉiu alia lingvo, ankaŭ ĝi estas socia fenomeno, subigata al influo de diversaj faktoroj. La Internacia Lingvo ŝul- das sian formiĝon, vivon kaj progreson al la unuecigaj fortoj en la sino de la tuthomara socio.

Tute ne gravas ĉu la homgrupo, kiu estas la kreanto kaj uzanto de la lingvo, estas hordo, en aliaj historiaj kondiĉoj tribo, aŭ kasto, aŭ klaso, aŭ religia komunaĵo, aŭ nacio, aŭ, en apartaj kondiĉoj, grupo da homoj sentantaj efektive sian apartenon ne nur al siaj respek- tivaj regionoj kaj nacioj, sed ankaŭ al la homaro, kaj komprenan- taj, ke tiu ĉi tuthomara sento rezultigos utilajn praktikajn sekvojn, unuflanke, kaj plifortiĝos, ĝi mem, aliflanke, nur per ĝenerala akcepto kaj praktika aplikado de neŭtrala internacia komunikilo. Gravas ĉiam la fakto, ke temas pri homa grupo. Ĝi ĉiam estis kaj restas la plej supera leĝdona instanco de la lingvo, kvankam ankaŭ individuo povas havi tre elstaran rolon, se lia lingvokrea aktivado estas ikonforma al la leiĝoj regantaj la lingvoevoluon.