Выбрать главу

Hujucz (1897— ), unu el la ĉefaj aktivuloj tra kvin jardekoj, fondis en 1920 societon en Ŝanhajo. Ankaŭ tie Esperanto estis in- struata en la universitato (kaj en kelkaj mezlernejoj), aperis La Verda Lumo (1922—33) kaj dek sep kajeroj de Koresponda Esper- anto-Kurso (1926).

Ankaŭ eksterlande la registaro vidigis sian simpation al Espe- ranto: en pluraj internaciaj Esperanto-kongresoj kaj -konferencoj partoprenis oficialaj senditoj, i.a. Caj persone en la 14-a Univer- sala Kongreso en Vieno (1924). La ĉina ĉefdelegito ĉe Ligo de Nacioj, Wellington Koo, multe influis la favoran pritrakton de Esperanto. En 1925, Wong Kenn fariĝis membro de la Internacia Centra Komitato de la Esperanto-Movado.

Sekve de la fondo de Kantona Esperanto-Instituto, en 1926, mal- fermiĝis kursoj en du universitatoj kaj dek tri aliaj lernejoj de Kantono. E1 la kvar centroj, en Ŝanhajo, Kantono, Hankoŭ kaj Pekino, Ŝanhaja Esperanto-Asocio baldaŭ okupis la unuan lokon per sia granda biblioteko, bona organizo kaj sistema laboro. Kvan- kam ĝia tuta oficejo perdiĝis en cindro pro japana atako en 1932, ĝi restis aktiva ĝis la militeksplodo en 1937, i.a. eldonante la grand- formatan revuon La Mondo. Aparte notinda estas la aktiveco de ŝanhajaj esperantistoj (Je laj-ŝi k.a.) en la sikribreforma movado. La novan latinalfabetan sistemon Latinxua, kompilita en Soveta Unio, ili unuafoje konatigis en la lando per traduko de esperant- lingva artikolo pri ĝi el La Nova Etapo (1932), kaj la samaj fondis en 1934 la unuan grupon de apogantoj de la sistemo. Ne nur La- tinxua, sed ankaŭ Esperanto trovis la subtenon de la elstaraj ver- kistoj Lusin, Guo mo-ĵuo, Bakin (mem esperantisto), Maŭ dun k.a. kaj de Maŭ ze-dong, kiu deklaris en 1939: „Se oni prenas Esperan- ton kiel formon por porti la ideon vere internaciisman kaj la ideon vere revolucian, do Esperanto povas esti lernata kaj devas esti lernata."

Sub la devizo ,,Per Esperanto por la Liberigo de Ĉinio", la es- perantistoj tre vigle uzis sian lingvon por denunci la japanan im- periismon, aperigante dum la milito tri revuojn Voĉoj el Oriento, Orienta Kuriero kaj Heroido de Ĉinio, kiuj trovis legantojn en pli ol 850 urboj de 63 landoj. Same, la registaro eldonis esperantling- vajn broŝurojn, i.a. paroladon de Ciang kaj-ŝek. Dume tamen oni ne neglektis la disvastigon de Esperanto en Ĉinio mem; Koresponda Lernejo en Ĉongking varbis pli ol 2.000 lernantojn de 1939 ĝis 1942.

En aŭgusto 1949 ree funkciiis Ŝanhaja Esperantista Ligo, aperigante la revuon Popola Mondo; trifoje semajne estis radioprogramo pri Esperanto. Ŝtata eldonejo komencis eldoni en majo 1950 la revuon El Popola Ĉinio, kiu —• kun interrompo en 1954—56 — aperas ĝis nun. Post tri malsukcesaj provoj pri tutlanda organizaĵo (1937, 1938 kaj 1945), la 11-an de marto 1951 akazis en Pekino la fonda kongreso de Ĉina Esperanto-Ligo (ĈEL). Prezidanto fariĝis Hujucz, estro de la Eldona Administracio kaj ekde 1959 Vicministro de Kulturo. Ĉinaj sciencistoj publikigis en 1951 deklaron por la apliko de Esperanto en scienco, kaj en 1952 aperis preskaŭ 1.000-paĝa Plena Vortaro Esperanta-ĉina. En 1956 ĈEL unuafoje sendis dele- gitojn al Universala Kongreso, en 1957 ĝi reprezentiĝis dum la Junulara Festivalo en Moskvo. Interna bulteno estis distribuita al 1.500 personoj, kaj studogrupoj formiĝis en la Universitatoj de Pekino kaj Tiangin. Rapide elĉerpiĝis novaj lernolibro kaj vortaro (1958—59). Hujucz kaj Je laj-ŝi (nun vicprezidanto de ĈEL) iĝis en 1961 vicprezidantoj de la Ŝtata Komitato por Skriblingva Re- formo.

Ekde 1963 (kiaim okazis tutlanda konferenco de ĉinaj esperan- tistoj en Pekino) pluraj universitatoj kaj fremdlingvaj institutoj enkondukis Esperanton; kreiĝis ankaŭ Ŝtata Seminario por Esper- anto-Instruistoj. En 1964 troviĝis Esperanto-katedroj en dek unu altlernejoj en ses grandurboj, aperis oficiala filmo ,,Brila Festo- tago" kaj komenciĝis elsendoj de Radio Pekino.

Dum la Proleta Kultura Revolucio ŝajne la instruado de la Internacia Lingvo estis ĉesigita, sed aliflanke El Popola ĉinio duobligis la oftecon de sia aperado, elirante nun ĉiumonate kun po 50-70 paĝoj, kaj daŭris la seninterrompa eldonado de verkoj de Maŭ kaj aliaj politikaj broŝuroj en Esperanto; neniu alia ŝtato uzas tiun lingvon pli intense ol Ĉinio. La principojn de sia agado substrekis ĈEL per jena deklaro (1968): ,,... ekzistante disde la liberiga batalo de la subpremataj nacioj kaj popoloj, disde la batalo por la venko de socialismo tra la tuta mondo, Esperanto ne havas perspektivon."

15.3.2 Germana Demokratia Respubliko

La fonda kunsido de ,,Centra Laborrondo de Esperanto de Ger- mana Demokratia Respubliko" (CLR) okazis en Berlino la 31-an de marto 1965. Gi akceptis direktivojn por la estonta agado de esperantistoj en la kadro de Germana Kultur-Ligo, kies sekcio ĝi estas. Hodiaŭ CLR konsistas el 29 membroj. Sekvis la fondo de Distriktaj Laborrondoj kaj Subdistriktaj Laborgrupoj, kiuj kune ampleksas ĉ. 1.600 personojn. Por eduiki gvidantojn — post preskaŭ tridek jaroj de neoficiala Esperanto-Movado — estis ĝis nun aran- ĝitaj kvar seminarioj, traktantaj temojn pri politiko, instruado de Esperanto, historio de la laborista Esperanto-Movado kaj inter- lingvistiko. Krome, regule okazas distriktaj renkontiĝoj kaj kun- venoj dum la Internacia Foiro en Leipzig. La unuan tutrespublikan renikontiĝon, fine de septembro 1970 en Karl-Marx-Stadt, parto- prenis 200 delegitoj.

En scienca eldonejo aperis lernolibro (1967) kaj vortaroj Espe- ranta-germana (1967) kaj germana-Esperanta (1971). Krom ĉiujara luiksa numero de Paco estis eldonitaj i.a. ankaŭ informaj libroj pri la dudekjara jubileo de GDR (1969) kaj pri la kleriga sistemo (1970). La organo de CILR estas der esperantist.

Aparte flegata estas la esplorado de la historio de Germana Latoorista Esperanto-Asocio, kiu agis inter la militoj kaj estis fine multe pli forta ol la neŭtrala GEA. Ties tradicion intencas daŭrigi CLR. La laborista Esperanto-Movado estis aparte aktiva sur la teritorio de nuna GDR, precipe en Leipzig, kie okazis en 1929 la 9-a SAT-Kongreso kaj troviĝis (ĝis 1933) administra centro de 9AT kaj la eldonejo EKRELO, kaj en Berlino, kie en 1932 estis fondita Internacio de Proletaj Esperantistoj.

Gvatemalo

Gvatemala Esperanto-Asocio (GEA) estis fondita en 1952.

En 1958, la prezidantino de GEA, Consuelo de Sanchez-Latour, aperigis dulingvan, pli ol 500-paĝan libron, Esperanto tra la Mondo, kiu prezentas kolelkton de artikoloj pri Gvatemalo, pri Esperanto kaj ĝia utiligo dum ŝiaj vojaĝoj.

En 1963, la registaro permesis al GEA eksperimentan instruadon de la Internacia Lingvo dum tri jaroj en duagradaj lernejoj. Rezultoj ne estas konataj.

Hinda Unio

Jam en 1909 oni registris Esperanto-grupojn en Kalikato, Bom- bajo, Surat, Ahmedabad, Agra, Allahabad, Jetpur kaj Travankore, kaj ankaŭ Esperanto-Societon de Hindujo, sed ĉiuj ĉi ne havis lon- gan vivon.

Nur en 1957—58 Esperanto iomete ekdisvastiĝis en la vasta hinda subkontinento, i.a. dank' al la helpo de senditoj de UEA, Tibor Sekelj kaj precipe Madeleine Haudebine. Estis fonditaj grupoj en Delhio, Kalikato, Bombajo kaj Madras, el kiuj la du lastaj baldaŭ dissolviĝis. Efemere vivis en 1958—59 Sudazia Esperanto-Federacio.