Выбрать главу

Hinda Instituto de Esperanto estis fondita en februaro 1962, unue por aranĝi elementan ekzamenon por la lernintoj de s-ino Haude- bine. Pro manko de monrimedoj ĝi laboras nur sporade, povante nur nesufiĉe diskonigi sian korespondan kurson. En decembro 1966 ĝi okazigis la unuan Hindan Kongreson de Esperanto, kaj en 1967 ĝi eldonis TJtila Manlibro pri Hindujo verkitan de M. Haudebine.

En 1963 estis fondita Bengala Esperanto-Instituto, kiu kolektis kaj disponigis al Hinda Nacia Biblioteko en Kalikato ĉ. 500 Espe- rantajn librojn. Per subvencio de UEA ĝi eldonis bengalan ŝlosilon kaj bengallingvan informlibreton (1963). Gvidanto de la Instituto estas Lakshmiswar Sinha, kiu lernis Esperanton antaŭ la milito en Svedio. En 1966 Esperanto-ekspozicio en la fama universitato de Ŝantiniketan allogis 7.000 vizitantojn.

En diversaj monaĥejoj de Kerala la jezuita patro Henry Joseph jam ekde 1937 instruas Esperanton al seminariistoj.

Favoraj juĝoj pri la Internacia Lingvo estas konataj de Mahatma Gandhi, de lia disĉiplo Vinoba Bhave kaj de Rabindranath Tagore.

15.3.5 Islando

En 1893 aperis la unua islanda gazetartikolo pri Esperanto, en 1909 Thorsteinn Thorsteinsson eldonis la unuan lernolibron por Is- landanoj, sed la ĉefa pioniro estis Thorbergur Thordarson, konata verkisto kaj socialisto, kiu, lerninte Esperanton en 1925, okazigis kursojn laŭ la Cseh-metodo (i.a. en radio) kaj vojaĝis al Soveta Unio per Esperanto. Sekve de lia influo, islandaj socialistoj donis multan apogon al la Internacia Lingvo. Esperanto-societo en Reyk- javik estis fondita en 1927.

Koresponda Esperanto-kurso lanĉita en 1944 trovis centojn da lernantoj. Post la milito, propono de la Socialista Partio pri deviga enkonduko de Esperanto en gimnaziojn estis malakceptita per di- ferenco de nur du voĉoj.

La 1-an de januaro 1949 1?. tri lokaj klŭboj de la insulo starigis inter si Federacion de Islandaj Esperantistoj, kiu en septembro 1950 aranĝis sian unuan kongreson en la Universitato de Islando.

En la jaroj 1949—50 kaj 1959—60 aperis altnivela revuo Voĉo de Islando, kiu prezentis — same kiel la islandaj numeroj de Paco — perlojn de la islanda literaturo. Kultura Fondaĵo eldonis en 1961 informan libreton Faktoj pri Islando.

La Islandano Baldur Ragnarsson fariĝis respektata originala ver- kisto, kaj al Baldvin B. Skaftfell oni dankas Islandan-Esperantan Vortaron (1965), 479-paĝan, kiu apartenas al la plej bonaj naci- lingvaj-Esperantaj vortaroj.

Kolombio

Kvankam Esperanto ekde sia unuafoja apero en Kolomtoio trovis tie ĉiam favoran aikcepton en kulturaj rondoj (la unuan „Ligon de Kolomtoiaj Esperantistoj" patronis en 1911 la Prezidento de la Res- publiko), konstanta kaj sistema agado komenciĝis nur lastatempe, sub la prizorgo de Kolomtoia Esperanto-Ligo fondita en 1966. Ĝi havas nun ĉ. 500 memforojn, kun du ĉefaj lokaj centroj: Bogota kaj Cartagena. En 1968 aldoniĝis junulara sekcio („KolombEJO"), kiu okazigas kursojn en la universitato. Nova klubo en la urbo Medellin organizis en 1971 korespondajn kursojn.

Koreo Norda

Korea Esperanto-Asocio (KEA) estis fondita en aprilo 1959; la estraron eniris i.a. kiel prezidanto Song bong-ug, Ministro pri Financoj, kaj kiel vicprezidantoj la rektoro de la Medicina Univer- sitato kaj la direktoro de la Ŝtata Teatro de Nacia Arto. La unuajn du kursojn post la fondiĝo de KEA partoprenis pli ol 650 personoj.

Esperanto-Korea Vortaro aperis en 1964. Radio Pjengjang dum kelkaj jaroj havis elsendojn en Esperanto.

Libano

Pioniro de Esperanto en tiu lando estis la Dano D-ro Paul Neer- gaard, kiu instruis la lingvon dum restado kiel gastprofesoro en la Amerika Universitato de Bejruto. E1 tio sekvis en 1961 la fondo de Libana Esperanto-Asocio, kiu celas helpi la disvastigon de Esperanto ankaŭ en aliaj arabaj landoj. Prezidanto estas la psikologo kaj ver- kisto Prof. D-ro Salah Ghanem.

Laŭ decido de la Ministerio pri Turismo en 1970, oni planas eldoni turismajn informilojn en Esperanto, instrui la lingvon al gvidistoj kaj inviti Universalan Kongreson.

Luksemburgo

Luksemiburga Esperanto-Asocio estis fondita fine de 1971 kaj havas proksimume 100 membrojn. Kune kun la Landaj Asocioj en FR Germanio, Belgio kaj Francio, ĝi organizis en 1973 plurnacian Eŭropan Esperanto-Kongreson en Luksemburgo.

Malto

En 1901 la malta nacia poeto Dun Karm (1871—1961) verfris esperantlingvan poemeton, kiu verŝajne restis lia sola en tiu lingvo. Kelikaj grupoj de esperantistoj troviĝis en Malto jam antaŭ la Unua Mondmilito, sed nur fine de 1961 estis fondita Malta Espe- ranto-iSocieto (MES) kun 15 memibroj. En la sekvantaj jaroj ĝi plurfoje aperigis artikolojn pri Esperanto en la gazetaro. En 1965 estis anoncita internacia Esperanto-konkurso pri la 400-jara dat- reveno de la Granda Sieĝo Malta; kun helpo de la Turisma Oficejo, MES transidonis al la gajnintoj diplomojn kaj arĝentajn donacojn.

Pro siaj tradukoj el malta literaturo, la prezidanto de MES, Carmel Mallia, estis premiita en la Belartaj Konkursoj de 1966 ĝis 1968.

Meksikio

Lulilo de Esperanto en Meksikio estas la urbeto Necoxtla (nun Mendoza), en kiu la Franco Anselmo Morin fondis en 1903, kune kun Ambrosio Vargas, Meksikan Societon por Propagando de Esperanto. Ĝis 1910, kiam eksplodis la revolucio, la Movado kon- tentige progresis.

En 1926 estis fondita Esperanta Meksika Societo. Kursoj okazis en diversaj lernejoj, en du radiostacioj kaj en „Tutmonda Instituto de Nepersona Vivo". De 1935 ĝis 1947 aperis en Meksiko la „revolucia gazeto" Renovigo. En 1939—40 alvenis kiel rifuĝintoj pluraj eŭropaj esperantistoj, i.a. la Hispanoj Azorin kaj Mangada kaj la SAT-fondinto Lanti, kiuj komencis helpi la enlandan Mova- don.

En 1950 estis fondita Esperanta Meksika Asocio (EMA), sed nur fine de 1962 ĝi sukceŝis organizi sian unuan kongreson, pri kiu radio, gazetaro kaj televido amplekse raportis — same pri la sek- vantaj ĝis 1965. EMA stagnas depost 1967.

Reaktiviĝo ŝuldiĝas i.a. al la TEJO-sekcio, Esperanta Meksika Junularo, kiu per granda kampanjo atentigis pri la lingva problemo dum la Olimpiko, rikoltante multe da sirr.patio ĉe la gazetaro kaj pluraj sportistoj.

Mongolio

La unuaj kursoj en Mongola Popola Respubliko okazis jam en 1933. Ilin gvidis Yongsiyebu Rinĉen, tiutempe estro de la Lingvis- tika Se.kcio de Scienca Komitato ĉe la Ministerio pri Klerigo kaj hodiaŭ membro de Mongola Akademio de Sciencoj. Filologo, etno- grafo kaj folkloristo, li estas konsiderata kiel la internacie plej konata vivanta Mongolo. Tridek jarojn post tiu unua paŝo Rinĉen komencis refoje agadi por Esperanto. Aperis de li Esperanto- mongola vortaro (1964) kaj lernolibro (en du eldonoj, 1964 kaj 1966). Rezulte de pluraj kursoj, pri kiuj interesiĝas precipe geju- nuloj, en decembro 1970 estis fondita, kiel naŭa landa asocio en Azio, Mongola Esperanto-Unuiĝo.