Выбрать главу

Prof. Rinĉen tradukis mongolen kelkajn fabelojn de Andersen laŭ la Esperanta traduko de Zamenhof.

15.3.13 Portugalio

'La sorto de la Esperanto-Movado en Portugalio estas karakte- rizita per konfuza alternado de permesoj kaj malpermesoj. La unua lernolibro aperis tie en 1896; en 1909 estis fonditaj la unuaj grupoj en Lisbono kaj Porto, kaj la registaro tiutempe eĉ favoris la Movadon.

En la 20'aj jaroj, precipe de 1927 ĝis 1930, estis tre vigla laborista Esperanto-Movado, sed la neŭtrala Portugala Esperanto-Asocio, fondita en 1924, spertis malfacilaĵojn, ĉar militistoj okupis la domon de framasonoj, en kiu troviĝis ĝia sidejo. PEA reviviĝis en 1932, sed en aŭtuno 1936 subite ĉiuj Esperanto-societoj estis police fer- mitaj pro „kontraŭregistara aktiveco". Dum la milito (kiu ne tuŝis Portugalion) denove povis funkcii Portugala Esperanto-Ligo kaj aperis popularsciencaj broŝuroj en Esperanto, sed en 1948 la mal- permeso estis renovigita. Por pligrandigi la konfuzon, en 1951 restariĝis Landa Asocio, kies statuto fine, en marto 1952, ne estis akceptita. Dum la sekvantaj jaroj ĉio, kio aspektis esperantlingva, estis konfiskita.

La situacio iom, kvankam ankoraŭ ne draste, ŝanĝiĝis post la mildigo de la cenzuro: en 1967 aperis, de pseŭdonima aŭtoro, libro pri Esperanto; en 1968 la Societo de Portugala Lingvo starigis Esperanto-ifakon, kaj aperis gazetartikoloj pri la Internacia Lingvo.

Jorge de Saldanha-Carreira (1887—1970), Honora Membro de UEA kaj dum multaj jaroj kvazaŭ la personigo de Esperanto en Portugalio, ne plu povis ĝisvivi la sukceson de sia multjara batalo por laŭleĝigo de organizita Movado: en 1972, fine, povis esti refon- dita Portugala Esperanto-Asocio, kiu eldonas ekde junio 1973 la mona- tan organon Revista Portuguesa de Esperanto.

15.3.14 Rumanio

Kvankam la unua vortareto por Rumanoj aperis jam en 1889, Esperanto-Movado naskiĝis nur en 1907, kiam, tri jarojn post la unua kurso (de H. Fisoher-Galati) kaj la unua grupfondiĝo, estis starigita Rumana Esperantista Societo (RES) per la klopodoj de bakteriologo Gabriel Rotoin (1869—1911); li organizis ankaŭ kon- greson en 1909 kaj fondis la gazeton Danubo en 1910, kiu ĝis 1912 servis kiel komuna organo al rumanaj kaj bulgaraj esperantistoj.

La militajn perturbojn sekvis en 1922 periodo de vigla aktivado por Esperanto, dum kiu miloj partoprenis kursojn kaj okazis ses landaj kongresoj. Andreo Cseh, kiu en printempo 1920 ellaboris sian faman instrumetodon, fondis Rumanan Esperanto-Instituton. Sed depost 1928, lige kun la ekonomia krizo, la Movado stagnis, kaj, aldone al tio la lingvo kaj ideo de Esperanto estis konsiderataj kiel kaŝa organizado de la Komunista Partio. Konataj esperantistoj kiel Cseh, T. Morariu, S. Pragano kaj Fischer-Galati forlasis la landon.

Post la milito baldaŭ kreiĝis organizaĵoj en dek urboj kaj kvin urbetoj, subtenataj i.a. per rekomendo de la sindikatoj. En 1947 RES estis unuafoje jure rekonita, ia gazetaro montris grandan sim- pation al Esperanto, denove estis kunlaboro kun Bulgaroj (en Bal- kanlanda Kontakta Komitato), sed apenaŭ du-tri jarojn poste ĉia organizita agado ĉesis. La paŭzo daŭris en Rumanio pli longe ol en aliaj orienteŭropaj landoj, kvankam fine de 1956 stariĝis Iniciata Komitato por Esperanto, kiu instigis formadon de grupoj en tridek urboj kaj aranĝis sepdek publikajn kursojn kun pli ol 2.000 kur- sanoj; la Instituto por Lingvoscienco kaj la Akademio de Rumana Popola Respubliko skribe agnoskis la utilon de Esperanto. Tiu ekfloro denove pasis, verŝajne ĉefe sub la influo de la lingvisto kaj akade- niiano Alexandru Graur, kiu atribuis al Esperanto en 1960 ,,neniun avantaĝon".

Tamen la esperantistoj plue organizis kursojn en privata kadro kaj grandnombre partoprenis en la Universalaj Kongresoj de Sofio kaj Budapeŝto. Fine, en 1969, ili atingis oficialan aprobon, laŭ kiu esperantistoj povas kunveni kaj aranĝi kursojn en la lokaj kultur- domoj. En aŭgusto 1970 estis starigita Rumana Kunordiga Espe- ranto-Komitato, kiu celas ,,kunordigi la agadon de la Esperanto- rondoj funkciantaj ĉe kulturdomoj", sed ne estas oficialigita de ŝtataj instancoj. Kvankam la Komitato organizas renkontiĝojn kaj dissendas ĉiumonate internan informilon al ĉ. 1.500 personoj, la pluan disvastigon de Esperanto antaŭ ĉio malhelpas la manko de lernolibroj kaj vortaroj kaj ia ofte malfavoraj artikoloj en la rumana gazetaro.

15.3.15 Senegalo

En januaro 1970 estis fondita Senegala Komitato por Esperanto, kaj en la sama monato komenciĝis Esperanto-kurso en la Afrika Kultura Centro en Dakaro. Pri nova koresponda kurso atentigis la Ministerio de Nacia Edukado per oficiala cirkulero al la lernejoj de la lando.

15.3.16 Soveta Unio

La Unua Libro de „D-ro Esperanto" aperis en la rusa lingvo, (kaj estis permesita de la rusa cenzuro), la unuaj esperantistoj estis ruslandanoj (en la Unua Adresaro, el la unua milo, pli ol 800 estis Rusoj), kaj ĉiuj historiistoj de Esperanto akcentas la gravan rolon, kiun luidis Rusoj en la evoluigo de la Esperanta literaturo kaj idearo ligita al la lingvo. Sed la ĝenoj de la cara burokratismo longtempe malebligis tutlandan organiziĝon: laŭleĝe povis funkcii nur la societo „Espero" en Petertburgo, starigita en 1892. Pro arti- kolo de Tolstoj en La Esperantisto, inter 1895 kaj 1905 ne povis aperi eĉ unu nova eldonaĵo. Nur la unua rusa revolucio permesis pli liberan aktivaidon, tiel ke en 1908 estis fondita Ruslanda Ligo Esperantista, kiu havis en 1911 ĉ. 900 anojn. En la sama jaro ĝi devis dissolviĝi, post kiam ĝia prezidanto A. A. Postnikov estis arestita pro „spiona «agado". En 1909 A. A. Saharov iniciatis eldon- ejon „Esperanto" en Moskvo kaj la gazeton Ondo de Esperanto. La unuaj kongresoj okazis en Peterburgo (1910) kaj Kievo (1913). Ali- flanke, ankoraŭ komence de 1917 presado de Esperanta gazeto en Peterburgo estis malpermesita.

Post la Oktobra Revolucio, malgraŭ la daŭranta milito kaj inter- naj streĉiĝoj, oni registris ne malpli ol 100 Esperanto-societojn en Ruslando, kiuj kune eldonis prdks. saman nombron da bultenoj. Sed disbloviĝis la espero, ke la nova registaro forte antaŭenpuŝos la Movadon, ĉar la kruda realaĵo postulis aliajn prioritatojn (kvan- kam kelkaj lokaj aŭtoritatoj esprimis sin favore al la Internacia Lingvo).

Nur en 1921, dum la 3-a Tutruslanda Kongreso en Petrogrado, estis prOklamita la fonido de Sovjetlanda Esperantista Unuiĝo (So- vetrespublikara Esperantista Unio: SEU), kiu kvar jarojn poste, kiam la aŭtoritatoj deklaris la bezonon de internacia eduka laboro por la laboristaj amasoj, komencis ricevi fortan subtenon de ŝtataj, partiaj kaj sihdikataj institucioj. Tio aparte sentiĝis Okaze de la 6-a SAT^Kongreso en Leningrado (1926). Dum la 4-a Kongreso de

SEU en Moskvo (1928) E. K. Drezen iĝis nekontestata gvidanto de SEU kaj submetis tezaron pri kolektiva kreo kaj evoluo de la lingvo internacia.

La 5-a Kongreso de SEU en Moskvo (1931) konfirmis la inter- tempe realiĝintan skismon kun SAT. En la sama jaro la Moskva Instituto de Lingvoscienco adoptis detalan rezolucion pri la pers- pektivoj de internacia lingvo.

Atinginte preskaŭ 10.000 membrojn, eldoninte pli ol 200 librojn kaj plurajn revuojn, rompinte la kompromitajn ligojn kun ,,kon- traŭsoveta" SAT, subite en 1937 SEU estis dissolvita; ĝiaj ĉefaj gvidantoj estis mortigitaj, nekonata nombro da membroj estis arestita.