Выбрать главу

La unuaj kontaiktoj de sovetaj esperantistoj kun eksterlando rekomenciĝis en 1952 — ankoraŭ tre sporade ĝis 1955, kaj nur kun esperantistoj en popoldemokratioj. Kun atento oni notis, ke la soveta delegitaro ne voĉdonis kontraŭ (sed sindetenis pri) la decido de Unesko rekoni la kulturan valoron de Esperanto. Helpe de MEM stariĝis — oficiale kaj neoficiale — ,,Esperantistaj Pacrondoj" en diversaj urboj. Suib la prezido de la vicdirektoro de la Lingvo- scienca Instituto de Scienca Akademio de USSR, E. A. Bokarev (1904—71), formiĝis Iniciativa Grupo de Sovetuniaj Esperantistoj, kiu celis prepari la fondon de asocio —■ iom antaŭ la 20-a Kon- greso de KPSU (1956). Sub aŭspicioj de Erevana Ŝtata Universitato formiĝis anikaŭ, en majo 1957, Armena Organiz-Komitato Esperan- tista. Kuraĝige efikis la Esperanto-renikontiĝo «lum la 6-a Tutmonda Festivalo de Junularo en Moskvo (1957), kaj post dudek jaroj aperis, en Leningraido, la unua esperantaĵo, lernolibreto de N. D. Andreev, kiu — same kiel estona lernolibro — tuj disvendiĝis.

Plue mankis ĉia oficiala apogo; aperigo de Armena Esperantisto, kies unusola numero eliris en 1958, estis malpermesita. Aliflanke, neniu malhelpis multnombran partoprenon en Esperanto-kursoj en ĉiuj partoj de Soveta Unio kaj la ricevon de revuoj kiel PacoNuntempa Bulgario. La gazetaro ne plu sisteme prisilentis la ling- von, sed — precipe en la baltaj respublikoj — ne malfavore rapor- tis pri la Movado. Bona lernolibro por Litovoj aperis en 1959.

Ekde 1959 ĉiujare okazis someraj tendaroj en Estonio, Latvio kaj Litovio, kiujn partoprenis ankaŭ multaj esperantistoj el aliaj respublikoj; ili multe aktivigis la baltlandan kaj sovetan Movadon, bremsatan pro manko de tutlanda centra organizaĵo. Kutime la esperantistoj agis surloke en la kadro de sindikataj kluboj kaj kul- turdomoj. Aktiva centro en Moskvo estis dum kelkaj jaroj la Esperanto-societo en la tiea Domo de Medicinistoj. En 1961 aperis nova lernolibro por Rusoj (de I. V. Sergeev), sed ankaŭ ĝia el- donlkvanto neniel kontentigis la interesiĝon.

En 1963, unuafoje post pli ol kvaronjarcento, oficiala delegitaro de sovetaj esperantistoj vojaĝis eksterlanden — al la 48-a Univer- sala Kongreso en Sofio (ekde tiam ili estis reprezentitaj en ĉiu UK), kaj samjare ekaperis serio da ofsetaj broŝuroj (i.a. la kajeroj Por la Paco). ĉe „Unio ide Sovetaj Societoj de Amikeco kaj Kulturaj Ligoj kun Eksteraj Landoj", kiu eldonis tiujn broŝurojn, formiĝis en 1965 „Komisiono pri Internaciaj Ligoj de Sovetaj Esperantistoj", prezidata de Bokarev. Gis certa grado ĝi anstataŭas larudan asocion.

En 1966 aperis en kvanto de 50.000 ekzempleroj 536-paĝa Rusa- Esperanta Vortaro de Bokarev. En oktobro 1966 okazis solena fonda kunveno de Esperanto-Klubo en la Universitato de Moskvo. En marto 1967 la Prezidanto de UEA, Ivo Lapenna, prelegis antaŭ Esperanto-grupoj en Moskvo kaj Leningrado.

Laŭ oficiala informo el Moskvo (1968), en la Instituto de Ling- vistiko estis estaiblita speciala interlingvistika sekcio; Esperanto estas pristudata ankaŭ de Soveta Akademio de Sciencoj; ekzistas sŭb-sekcio pri Esperanto en Konsilo pri Cibernetiko. En verko de E. S-vadost, Kak vozniknet vseobŝĉij jazyk? (Kiel estiĝos tutmonda lingvo?), 1968, la teorioj pri tutmondiĝo de nacia lingvo kaj kun- fandiĝo de ĉiuj lingvoj post tutmonda enkonduko de socialismo estas forlasitaj; la aŭtoro konkludas, ke la mondolingvo estos — ankoraŭ kreota — planlingvo.

En 1969 stariĝis Soveta Esperantista Junulara Movado kiel liber- vola unuiĝo de la reprezentantoj de junularaj kluboj (pli ol 50); ĝi transprenis i.a. la organizadon de la tradiciaj Junularaj Tendaroj (la 12-a okazis en 1970), kontaktas Komsomolon kaj kunlaboras kun TEJO. Intertempe, laŭ la modelo de la Komisiono en Moskvo, esta- bliĝis similaj komisionoj ankaŭ en kelkaj respublikoj: en Armenio (1965), Uzbekio (1966), Litovio (1967), Ukrajno (1968), Latvio (1969), 'Estonio (1969) kaj Kartvelio (1970). Oni taksas, ke Esperanto- kluboj aŭ rondetoj troviĝas en ĉ. 600 lokoj.

La registaro de Litovio decidis en aprilo 1969 ebligi la instrua- don de Esperanto en mezgradaj lernejoj kiel fakultativa objekto, dum 1 Yi horoj semajne. Unue komencis instrui 19 lernejoj. Oficiala broŝuro de la Edukministerio klarigis, ke Esperanto estas „la plej rapide lerneibla el ĉiuj lingvoj de la mondo" kaj ke ĝi donas bonan bazon al la posta lernado de aliaj lingvoj. Plia signo de la laŭ- grada plifavoriĝo de la oficiala sinteno al Esperanto en Soveta Unio estis la decido ankaŭ de la Estona Ministerio de Klerigo enkonduki, ekde septembro 1969, la instruadon de Esperanto en la okaj klasoj de la lernejoj, konidiĉe ke troviĝu kompetenta instruisto kaj ke minimume 15 lernantoj elektu la kurson. En ambaŭ respublikoj okazis en somero 1970 oficialaj Esperanto-ikursoj por instruistoj, kiujn organizis la respektivaj Institutoj por Perfektigo de Peda- gogoj. Baldaŭ poste, similajn paŝojn decidis fari ankaŭ la Eduka Ministerio de Latva SSR.

Esperantajn elsendojn ofertas Radio Tallinn. Notindaj periodaĵoj estas ĉiujara, ampleksa numero de Paco, krome Tra Soveta IJkrai- nio, Soveta Uzbekistano kaj Horizonto de Soveta Litovio.

Tanzanio

Tanzania Esperanto-Asocio, kun 20 membroj, estis fondita en 1963. En septembro 1968 Radio Tanzania unuafoje elsendis pri Esperanto, nome svahillingvan intervjuon kun la prezidanto de TEA, Pascal V. X. Sao, kiu revenis de unujara studrestado en Svedio.

Venezuelo

Venezuela Esperanto-Asocio estis fondita en 1951, sed ne kolek- tis ĝis nun konsiderindan membronombron.

En 1959, ĉiusemajne en la plej grava ĵurnalo de la lando aperis informoj pri Esperanto. Komence de 1963 ekfunkciis en la Univer- sitato de Caracas baza kurso de Esperanto, organizita de la Fako de Generalaj Studoj de la Direkcio de Kulturo.

Vjetnamo Norda

Vjetnamanoj ekinteresiĝis pri Esperanto ekde la jaroj 1929—30, en la periodo de franca superregado, per la enkonduko de franca laboristo, Andre Guerineau, kiu travojaĝis Eŭropon kaj Azion per biciklo por propagandi la Internacian Lingvon. Huynh-ba-Duong verikis la unuan vjetnamlingvan lernolibron de Esperanto (Hanoi 1932); grupoj fondiĝis en la provincoj Tonkino kaj Koĉinĉinio, Ta- men, la tiamaj regantoj rigardis la freŝnaskitan Movadon per sus- pektemaj okuloj, farante ĉion por malhelpi ĝian disvastiĝon. Post la Aŭgusta Revolucio de 1945, kiam fondiĝis Vjetnama Demokratia Respubliko, la esperantistoj reorganiziĝis, radiostacio uzis Esperan- ton, sed la aktiveco ĉesis pro la militrezistado kontraŭ la Francoj.

Nur ekde 1954 revigliĝis la Movado en Norda Vjetnamo. La 9-an de decembro 1956 estis fondita Vjetnama Pacdefenda Esperantista Asocio (VPEA), vera amasorganizaĵo, kiu havas prestiĝon kaj in- fluon en la lanido kaj al kiu aliĝis famkonataj personoj (i.a. la Kulturministro Hoang-minh-Giam), multnombraj inteleiktuloj kaj gejunuloj; krom pli ol 2.500 aktivaj membroj, estas 5.000 apogantoj. En sia unua dekjara periodo VPEA distribuis al kursfinintoj 2.500 unuagradajn kaj pli ol 700 duagradajn atestilojn.

Fremidlingva Eldonejo en Hanoi, granda ŝtata libro-entrepreno, havas Esperanto-fakon kaj eldonis ĝis nun, kunlabore kun VPEA, kvimdekon da verkoj literaturaj, sociaj kaj kuituraj. En la jaroj 1959—1963 aperis la revuo Vjetnamio Antaŭenmarŝas, kiun nun, pro la .militkon-diĉoj, anstataŭas la bulteno Informado. VPEA ĉiu- jare eldonas ankaŭ vjetnaman numeron de Paco.