Выбрать главу

Prezidanto de VPEA estas (de 1968) ĝia kunfondinto Nguyen- van-Kinh, multjara ambasadoro en Moskvo; ĝenerala sekretario (de 1956) estas Dao-anh-Kha, kiu i.a. redaktis kvin lernolibrojn kaj vortaron kaj tra-dukis vjetnamen verkojn de Shakespeare, kon- sultante Esperantajn tradukojn.

15.4 ESPERANTO EN ALIAJ LANDOJ

La organo de UiEA estas legata en 88 landoj. Oni do komprenas, ke la Internacia Lingvo ne estas konata nur en tiuj landoj, kiuj havas landan asocion — kvan-kam en dudeko da landoj UE-A havas nur po 1-2 membroj. Restas fakto, ke en multaj terpartoj Movado entute ne ekzistas, ĉar mankas la esencaj antaŭkondi-ĉoj: se mal- sato kaj analfabeteco bremsas socian progreson aŭ se la civitanoj ne rajtas ĝui la plenan liberecon de in-dividuo, ne povas formiĝi aŭ bezono aŭ ebleco pri internacia komunikado kaj pri utiligo de Esperanto.

Tio aparte validas por Afriko, kie manpleno da esperantistoj estas dissemita tra grandega kontinento. UEA kaj TEJO havas sek- ciojn nur en Madagaskaro (kaj UEA krom en Zairo de antaŭne- longe ankaŭ en Sudafriko), dum la iam aktiva Landa Asocio en Maroko mortis pro la elmigro de la ĉefaj gvidantoj. Pri Mozambika Esperanto-Asocio oni aŭdis ankoraŭ en 1964 (li-ge kun ekspozicioj, i.a. patronataj de ekleziaj aŭtoritatoj), sed ŝajne la portugala cen- zuro sufokis ĝian vivon. Apartan atenton al agado en Afriko lasta- tempe donas TEJO, kiu starigis en 1968 Afrikan Komisionon kun membroj i.a. en Alĝerio, Angolo, Sudano, Togo kaj Tunizio; unu komitatano de TEJO, reveninte de studo en Eŭropo, komencis en marto 1968 instrui Esperanton en junulara kulturdomo de Bamako, la ĉefurbo de Malio.

En la arabaj landoj nur ĵus vekiĝis intereso pri Esperanto, i.a. lige kun la impona eldono de La Nobla Korano, pri kiu raportis pluraj arabaj kaj islamaj gazetoj. En Egiptio pli frue estis ĝermo de Movado: Egipta Esperanto-Asocio, fondita en 1922, trovis mem- brojn unuavice inter Eŭropanoj; en 1933—35 L. N. Newell faris kursojn laŭ Cseh-metodo; refondita en 1944, la Asocio agadis l.a.

inter soldatoj kaj militkaptitoj, sed ekde 1951 la Movado haltis. De kelkaj jaroj malfermiĝis novaj perspektivoj post la apero de Esperanto-araba poŝvortaro (1968) kaj Esperanto-araba lernolibro (1969), ambaŭ verkitaj de Nassif Isaac, kiu longtempe estis la sola araba delegito dum Universalaj Kongresoj. (La unua lerno- libro de Esperanto por Araboj aperis en 1908 en Romo, kaj en 1930 aperis sub aŭspicioj de UEA araba ŝlosilo.) En 1966 komenciĝis korespondaj kursoj de Esperanto en Irako; ilin partoprenas ankaŭ Araboj en aliaj landoj, i.a. en Sirio. La Iraka Ministerio pri Kul- turo petis en 1970 raporton pri la utiligo de Esperanto en turismo, planante la eldonon de broŝuro.

En Turkio kredeble neniam estis pli ol kelkdeko da esperan- tistoj dum iu momento en la historio de la lingvo, kaj preskaŭ ĉiu el la ekzistantaj lernis ĝin ekster la lando. Inter 1907 kaj 1951 eldoniĝis sep lernolibroj aŭ vortaroj de Esperanto por Turkoj; sek- vis du pliaj lernolibroj en 1965 kaj en 1966 (verkita de usona packorpusano). En la 50'aj jaroj, laŭdire kelkaj esperantistoj estis arestitaj pro ricevo de eksterlandaj (komunistaj?) Esperanto-eldo- naĵoj.

Progresoj en aliaj landoj de Azio estas malrapidaj, sed rimar- kefolaj. En Nepalo, sekve de la instruado de Tibor Sekelj, fondiĝis en 1957 societo, kun apogo de la Edukministro, kaj en 1961 UEA sendis alian Jugoslavon, Simo Milojeviĉ, por instrui Esperanton en tiu lando (dum ok monatoj pli ol 200 studentoj partoprenis sep kursojn). En Cejlono, kie jam en la 30'aj jaroj kelkaj kleraj bud- hanoj lernis kaj disvastigis Esperanton, instruis en 1962 alia sen- dito de UEA, Victor Sadler. Rezulte, estis fondita — ne longviva — Cejlona Esperanto-Societo kaj aperis Esperanta-sinhala vortareto, eldonita de UEA kaj presita en la Universitato de Cejlono. Kurson de la lingvo komencis aperigi en 1967 unu enlanda ĵurnalo.

En Taĵvano, en 1960, estis eldonita, kun la subteno de iu Ĉina Junulara Kontraŭkomunista Nacisava Asocio, 178-paĝa lernolibro kun vortaro, La Skizo de Esperanto, kiun kcmpilis William Han. Pri Esperanto prelegas kaj verkas J. B. Se-ĉien Kao, profesoro de Katolika Universitato Fu-Jen. Novaj lernolibro kaj vortaro por Ĉinoj aperis en 1970. Informado pri la Internacia Lingvo okazis lastatempe ankaŭ en Hongkongo, kie loĝas unu el la membroj de la Azia Komisiono de TEJO.

En Tajlando, antaŭ kaj post la lasta milito, kelkfoje komunistoj uzis Esperanton; en 1938 aperis Esperanto-siama legolibreto. En Suda Vjetnamo reviviĝis en 1969, kun helpo de la aŭstralia ambas- adoro Ralph Harry, la iama Esperanto-Grupo de Sajgono, kiu tuj komencis organizi kursojn. En 1971 aperis Esperanta-vjetnama vor- tareto de Nguyen-phuoc-Khang, kaj fine de la sama jaro estis starigita ,,Agadgrupo por Esperanto", el kiu evoluu landa asocio.

La unua esperantlingva libro en Filipinoj aperis jam en 1911 (Ehoj el Manila), kaj tuj antaŭ la Dua Mondmilito ĉinaj enmigrin- toj klopodis fondi Filipinan Esperanto-Asocion. Ekde 1968 unu radiostacio en Manila elsendas en Esperanto dufoje 15 minutojn dum semajno, kaj en 1969 200 studentoj eklernis Esperanton en la kolegio Zaragoza, en Tayng.

Sur la teritorio de nuna Indonezio laboris por Esperanto jam antaŭ 50 jaroj Tjong Hie Liem, kiu ekeldonis en 1925 la revuon Hinda Esperantisto kaj fondis en 1929 Unuiĝon de Geesperantistoj en Nederlanda Hindujo, sed la nederlandaj aŭtoritatoj ne favoris disvastigon de Esperanto fare de Indonezianoj mem. Tamen aperis ankoraŭ ŝlosilo kai lernolibro (en 1931 resp. 1932). S-ino Datu Tumenggung, influa persono en la publiika vivo de sia lando, res- tarigis la Movadon, fondante en 1952 Indonezian Esperanto-Asocion kaj gvidante kursojn; plurfoje ŝi estis atentata gasto ĉe Universalaj Kongresoj. Sed ŝian morton en 1963 sekvis nova periodo de stag- nado.

En pluraj landoj de Latina Ameriko Esperanto estas apenaŭ konata. Antaŭ la Unua Mondmilito la Movado dum mallonga tempo floris, sed same rapide velkis. Tamen plej rimarkinde ŝanĝiĝis la situacio en Kubo: la ĉefa gazeto Granma aperigis en septembro 1970 ampleksan artikolon pri Esperanto, kaj la Ministerio pri Edukado komencis esplori proponon instruigi la Internacian Ling- von ,,en ĉiuj lernejoj kaj universitatoj" de la lando. Oni jam ko- mencis pretigi kadron de instruistoj kaj kunlabori kun lokaj Espe- ranto-kluboj por plirapidigi la diskoniĝon de la lingvo; provinca direkcio por lingvo-instruado fondis Esperanto-Komisionon, kiu ko- lektas informojn pri la monda lingvo-problemo por ebligi al la ministerio fari definitivan decidon. En 1967 estis fondita Espe- ranto-rondo en la Universitato de Portoriko. UEA havas peranton en Peruo ekde 1969, kiam komenciĝis du kursoj en la ĉefurbo Lima. En la sama jaro estis ankaŭ kurso en la Universitato de Santiago, Ĉilio. Estas notinde, ke en 1969—70 la Centra Oficejo de UEA rice- vis el Latina Ameriko pli da informpetoj pri Esperanto ol el kiu ajn alia mondoparto.