Выбрать главу

Duim la 21-a SAT-Kongreso en Amsterdam, en aŭgusto 1948, ĉefe nederlandaj kaj francaj kolegoj refondis sian Federacion, sub la nomo „Internacia Federacio de Esperantistaj Fervojistoj". De tiam por la Federacio, kiu nun nomiĝas Internacia Fervojista Es- peranto-Federacio (IFEF), komenciĝis tempo relative prospera, kompare kun la antaŭaj periodoj. La membronombro kreskis de 250 kaj tri landaj asocioj en 1948 al 3.050 membroj kaj 19 landaj aso- cioj en 1971. Ekde 1949 IFEF ĉiujare organizas kongresojn, kiuj Okazis laŭvice en preskaŭ ĉiuj eŭropaj landoj. Apud allogaj turis- maj programeroj ili akcentas la fakan karakteron de la federacio. Pro tio la kongresoj regule prezentas altvalorajn fakprelegojn pri aktualaj problemoj de la gastlando, fakeksikursojji al fervojaj vidin- daĵoj, kontaktojn kun eminentaj fervojistoj kaj kun aliaj branĉoj de la kultura laboro inter fervojistoj. Krome oni ne forgesas la gravajn rilatojn kun la fervojistaj sindikatoj en nacia kaj internacia skaloj.

Nefervojisto ne povas imagi, kiel komplika, ampleksa kaj mult- flanka estas la „fervojista lingvo", parte eĉ nekomprenebla por fervojistoj mem en ilia nacia lingvo. Des pli malfacile estas krei terminaron taŭgan por internaciaj celoj. Surbaze de la seslingva internacia oficiala terminaro de Internacia Unuiĝo de Fervojaj Ad- ministracioj, terminara komisiono de IFEF okupiĝas pri tiu laboro, kiu celas esperantigi 11.000 vortojn. La germana landa asocio el- donis en 1966 terminareton kun 2.000 radikoj, surbaze de kiu aliaj landaj asocioj de IFEF prilaboras proprajn terminaretojn. En 1971 aperis fervojista terminaro de Esperanto kaj serbokroata; pli frue pretiĝis hungara kaj norvega terminaroj. Tradukitaj estis la inter- naciaj konvencioj pri la pasaĝer- kaj pakaĵ-trafiko kaj pri la frajt- trafiko. En 1953 IFEF subskribis kontraktojn pri kunlaboro kun UEA kaj SAT. En 1966 ĝi aliĝis al UEA kiel faka asocio.

Laŭ iniciato de landaj IFEF-seikcioj kelkaj fervojaj kompanioj enmetis esperantlingvajn tekstojn en la porpasaĝerajn klarigojn de siaj horaroj, aliaj eldonis varbilojn kaj prospektojn en Esperanto. Ĉiujare aperas multaj artikoloj pri aferoj de IFEF en la fervoja fakrevuaro resp. en distraj kaj kulturaj gazetoj por fervojistoj. Apud la multnoimbraj personaj kontaktoj, kiujn IFEF daŭre peras, ĝi celas konvinki fervojajn instancojn, ke helpe de la Internacia Lingvo eblus konsiderinde raciigi la internacian trafikon.

De 1948 ĝis 1966 la estraro de IFEF estis komplete nederlanda, poste ĝi iom internaciiĝis, kaj ekde 1968 ĝi estas plene internacia.

16.2.2 Internacia Esperanto-Asocio de Juristoj (IEAJ)

Jam en 1906, dum la Dua UK en Ĝ-enevo, estis fondita Internacia Societo de Esperantistoj Juristoj (ISEJ). La iniciatinto estis advo- kato A. Michaux, la fama organizinto de la Bulonja Kongreso, kiu fariĝis prezidanto de la nova Societo, dum D-ro P. Degon, advokato en Neuilly-sur-Seine, fariĝis ĝia sekretario. La organo de ISEJ estis La Revuo. Post la Unua Mondmilito la societon gvidis D-ro J. Litauer, advokato en Varsovio, kaj D-ro S. Liebeck, advokato- notario en Berlino; advokato Chapron el Le Mans estis ĝia ĝen. sekretario. La kunvenoj de ISEJ okazadis dum la UK. En 1932 aperis Germana-Esperanta Jurista Vortaro. Pro la malbonaj politi- kaj cirkonstancoj en Germanio, ISEJ ĉesis funkcii jam antaŭ la Dua Mondmilito.

La nuna Internacia Esperanto-Asocio de Juristoj (IEAJ) estis fondita en 1957 dum la 42-a UK en Marseille, laŭ iniciato de Prof. D-ro I. Lapenna, kiu fariĝis ĝia prezidanto. La aliaj membroj de la unua Plenuma Komitato estis: D-ro W. Herrmann, juĝisto (Ger- manio) kaj R. Sakowicz, advokato (Pollando), vicprezidantoj; Jean Duthilleul, advokato (Francio), sekretario^kasisto. Fine de 1957 IEAJ havis 70 membrojn en 27 landoj. Ĝi tuj faris kontrakton pri kunla!boro kun UEA, sed en 1961 ĝi aliĝis al UEA. Nun (1972) IEAJ havas 208 mem'brojn en 31 landoj. Ĝia Plenuma Komitato plurfoje ŝanĝiĝis. Nun ĝin formas Prof. D-ro I. Lapenna (Britio), prez.; D-ro Lajos Marton, prokuroro (Hungario) kaj Eriik Gadd, juĝisto (Finnlando), vicprezidantoj; D-ro Ludwig Roll, notario (Germanio), sekretario-kasisto.

La celo de la Asocio estas disvastigi la Internacian Lingvon inter la juristoj kaj antaŭenigi ĝian praktikan uzon en la inter- naciaj rilatoj de juristoj; plue, helpi la utiligon de la lingvo por fakaj, profesiaj kaj jursciencaj celoj de siaj membroj.

Jam la fondkunveno de 1957 difinis la bazan agadlinion por realigo de la celoj: instigi la memtorojn aliĝi al UEA kiel MA kaj fariĝi fakdelegitoj pri jurp; rekomendi al la membroj aliĝi al granda internacia faka jurista organizaĵo kaj diskonigi la lingvon en juristaj medioj; organizi dum la UK publikajn kunvenojn pri ak- tualaj juristaj problemoj en kunlaboro kun juristaj neesperantistaj organizaĵoj; evoluigi la juran terminaron en la Internacia Lingvo. La Asocio agis kaj plu vastigas sian laboron laŭ tiuj ideoj.

Ekde la UK en Mainz (1958) regule okazis publikaj kunvenoj, organizitaj de IEAJ en kunlaboro kun loka neesperantista jurista organizaĵo. Ofte la kunvenoj okazis e"kster la kongresejo, ekzemple en la ejo de la koncerna loka jurista asocio. La ĉeftemo estas aŭ iu aktuala jura problemo, kiu havas ĝeneralan intereson, ekzemple la Universala Deklaracio de la Homaj Rajtoj (1958), aŭ grava de- mando sur la kampo de kompara juro. A1 tiu lasta kategorio apar- tenas, ekzemple, la pozicio de advokato, la respondeco de aŭto- posedanto, la koncepto de proprieto kaj ĝiaj ĉefaj limigoj, la ega- leco de seksoj en familia juro, ŝtataneco, rajto de kunvenado kaj organiziĝo, k.a., ĉiam laŭ la juro de diversaj landoj. Kutime deko aŭ pli da raportoj, verkitaj de membroj kompetentaj en la kon- cerna jura branĉo, donas realecan bildon pri la jura situacio en diversaj landoj kaj ebligas komparojn. Tio havas ne nur teorian, sed ankaŭ praktikan valoron. Pro la ĉeesto de juristoj, kiuj ne regas Esperanton, aldone al la Internacia Lingvo estas uzata ankaŭ la nacia de la koncerna lando. La materialoj — raportoj kaj inter- venoj — aperas poste en la Internacia Jura Revuo, organo de la Asocio.

La unua numero de Internacia Jura Revuo, redaktata de D-ro Lajos Marton, aperis en 1966. Komence ĝi estis stencilita, nun ĝi aperas presite. La 10 grandformataj kajeroj, publikigitaj ĝis 1972, enhavas valorajn artikolojn kaj studojn pri diversaj juraj deman- doj, novaj leiĝoj aŭ kodoj, aldone al la menciitaj materialoj de la publikaj kunvenoj. Kiel aparta broŝuro aperis la kolektiva verko

La Pozicio de Advokato laŭ la Juro de Diversaj Landoĵ. En 1970 estis puiblikigitaj Ĉarto de Unuiĝintaj Nacioj kaj Statuto de la Internacia Kortumo, tradukitaj de R. Harry, I. Lapenna kaj E. Svane. Estas preparata la publikigo de la Konvencio pri Diploma- tiaj Rilatoj kaj Konvencio pri la Juro de Traktatoj, ambaŭ tradu- kitaj de R. Harry. Membroj de la Plenuma Komitato donis helpon en la difinado de juraj terminoj en Plena Ilustrita Vortaro.

Viglaj estas la profesiaj interŝanĝoj de informoj inter la mem- broj. Sufiĉe ofte la membroj, precipe la fakdelegitoj de UEA pri juro, faras diversajn praktikajn servojn al kolegoj kaj, pere de ili, ankaŭ al nemembroj.