Выбрать главу

16.2.3 Internacia Scienca Asocio Esperantista (ISAE)

ISAE estis fondita la 30-an de aŭgusto 1906 en Ĝenevo, dum la 2-a Universala Kongreso, kun la celo enkondukadi la uzon de Esperanto en sciencon (poste aldoniĝis ankaŭ la celo disvastigadi sciencajn konojn inter esperantistoj). La grundo estis preparata dum du jaroj, per eldonado de Internacia Scienca Revuo, de kiu — ĝis la Unua Mondmilito -— aperis ok grandformataj volumoj, kun en- tute preskaŭ 4.000 paĝoj. En la revuo aperis ankaŭ multaj gravaj kontribuaĵoj pri originalaj sciencaj esploroj.

Unu el la kunfondintoj kaj la unua prezidanto de ISAE estis Generalo Sebert. Aliaj naŭ prezidantoj kaj vicprezidantoj el tiu vivperiodo de ISAE estis same konataj sciencistoj, inter kiuj nobel- premiito J. J. Thomson, profesoro en la Universitato de Kembriĝo (Cambridge).

Post la Unua Mondmilito, la restarigo de la Asocio okazis en la jaro 1922, ĉefe dank' al Maurice Rollet de l'Isle, kiu estis la ĝenerala sekretario en la lastaj antaŭmilitaj jaroj kaj la prezidanto de la provizora estraro ĝis la jaro 1925. Kiel la organo de la Asocio estis regule aperigata, ekde 1926, Bulteno de la Internacia Scienca Asocio Esperantista, kiun redaktadis same Rollet de l'Isle (li restis la ĝenerala sekretario de ISAE ĝis la jaro 1933, portante tiel la plej pezan laboron en ISAE). Kontraŭe al la antaŭmilita periodo, kiam oni ĉiujare elektadis novan prezidanton, dum la tuta tempo inter la du mondmilitoj restis la prezidanto D-ro Odo Bujwid, profesoro en la Universitato de Krakovo.

La restarigo de ISAE post la Dua Mondmilito komeneiĝis jam en 1947, kun la ĉefa laborportanto, prezidanto de la provizora estraro, muzea kuratoro C. Step-Bowitz (Universitato de Oslo). La postmilitaj prezidantoj estis: Prof. M. Frechet (Universitato de Parizo, 1950—53), Prof. S. Nishi (rektoro de Gunma-Universitato,

Japanio, 1953—59), Prof. W. E. Collinson (Liverpool, Anglio, 1959— 65), Prof. Y. Vaisala (Turku, Finnlando, 1965 ĝis sia morto en 1971).

Sub la redaktado de D-ro W. P. Roelofs kaj D-do G. F. Makkink, en 1949 ekaperis Sdenca Revuo, eldonata komence de privata eldo- nisto Muusses el Nederlando. En 1961 la revuon transprenis, en tre neenviinda stato, ISAE mem. La ŝarĝon de la redaktado kaj de la eldonado transprenis Prof. B. Popoviĉ, kiu en 1954 fariĝis la ĝenerala sekretario. Redaktata kaj presata en Jugoslavio, la revuo maturiĝis sufiĉe por transiri, ekde la jarvolumo 21, al ses numeroj jare minimume po 32 paĝoj, en pligrandigita formato.

Intertempe kreiĝis en la kadro de ISAE studenta sekcio (STELO) kaj pluraj fakaj sekcioj (arkitekt-konstruista, medicina, filologia, geologia, astronomia, teknikista). Tial la skribaĵoj pri organizaj kaj priesperantaj problemoj ne plu aperadas en Scienca Revuo, sed en aparta Bulteno de ISAE kaj de ĝiaj sOkcioj, publikigata laŭbezone (3-6 fojojn jare).

Okaze de sia 50-jara jubileo, ISAE eldonis la kolekton Sciencaj Studoj (1958), en kiu trovis lokon multaj artikoloj pri originalaj esploroj el ĉiuj sciencaj kampoj, redaktita de D-ro P. Neergaard, mondokonata fakulo pri plantmalsanoj (tie oni povas trovi ankaŭ pli detalajn sciigojn pri la historio de ISAE kaj de utiligado de Esperanto por sciencaj celoj).

La nuna kaj proksimestonta laboro de ISAE havas precipe el- donan karakteron. Post plifirmigo de la revuo, oni baldaŭ transiros al ekeldonado de lernolibroj, manlibroj, monografioj k.s. en Espe- ranto, kiom la financaj rimedoj permesos. Paralele kun tio oni pro- vados utiligi pli vaste la amplekse faritan laboron en la Termino- logia Centro de ISAE kaj eldonadi diversfakajn terminarojn.

16.3 ORGANIZAĴOJ KUNLABORANTAJ KUN UEA 16.3.1 Neŭtralaj Fakaj Asocioj

16.3.1.1 Internacia Societo de Arkitektoj- kaj Konstruistoj-Espe- rantistoj (ISAKE). — Fondita en 1959, ISAKE estas memstara sekcio de ISAE, ariganta personojn, kiuj laboras, konstruas aŭ projektas en arkitekturo kaj konstruado. Ĉefa celo de ĝia agado estas: apliko de Esperanto en arkitekturo kaj konstrufakoj, kompilado de arki- tekturaj kaj konstrufakaj terminaroj, interŝanĝo de fakaj manlibroj, revuoj kaj spertoj. Ĝiaj 138 membroj estas ligitaj per „Oficiala Informilo". La centro de ISAKE troviĝas en Zagreb, Jugoslavio.

Internacia Esperanto-Klubo Aŭtomobilista (IEKA). — Ekzistas en la mondo miloj da aŭtomobilistoj, kiuj, per Esperanto, solvas siajn problemojn dum vojaĝoj eksterlanden.

Ilin klopodas kunigi en forta organizo Internacia Esperanto- Klubo Aŭtomobilista, fondita en la jaro 1964 kun la celo disvastigi tiun praktikan uzadon de la Internacia Lingvo kaj enpenetri, per taŭga informado, en la neesperantistajn fakajn mediojn.

Al la delegitoj de UEA pri „aŭtomobiloj" aldoniĝis, laŭ instigo de IEKA, la fako „SOS-aŭto-servo" por doni al la aŭtomobilistoj sciantaj' la Internacian Lingvon efektivan helpon en la malfacilaj cirkonstancoj de paneoj kaj strataj akcidentoj en fremdaj regionoj.

Nuntempe tiu delegita reto ampieksas 14 landojn, kaj ĝi dis- vastiĝos paralele kun la kresko de la membraro kaj danke al varba laboro de pluraj Landaj Reprezentantoj.

En la terminara kampo, kies evoluo estas esenca por la celoj de IEKA, oni iniciatis la kompiladon de seslingva „Aŭto-Terminaro", kiu jam aperis kiel „propono" en, multobligita formo. Ĝi estos kiel eble plej baldaŭ ĝisdatigita por definitiva eldono.

Estas ankaŭ antaŭviditaj aliaj eldonaĵoj, kiel ekzemple detalaj informoj en Esperanto pri diversaj landoj por la aŭtomobilistaj turistoj. Ilia realigo, kiu dependos de la ebleco disponi pri taŭgaj kunlaborantoj, estos tre utila por evidentigi en plej diversaj medioj (aŭto-firmoj, benzin-kompanioj, turismaj instancoj, ktp.), la valoron de la Internacia Lingvo kaj la ekziston de ne indiferenta „merkato" en la Esperanto-Movado.

Internacia Asocio de Bibliistoj kaj Orientalistoj (IABO). — Fondita en 1967, tiu ĉi Asocio celas (1) helpi profesiulojn per internacia kunlaboro sur la biblia kaj orientalisma kampo, (2) dis- vastigi en la mondo la biblian kaj orientan kulturon, eldonante ekumenan Biblion kun kritikaj notoj kaj aliajn taŭgajn verkojn, (3) organizi internaciajn kongresojn, specialajn kunvenojn, fakajn seminariojn kaj instruekskursojn tra orientaj landoj, (4) publikigi internacian adresaron de bibliistoj kaj orientalistoj.

Organo de IABO nun estas Biblia Revuo, kiu aperis de 1964 ĝis 1966 en Aŭstralio kaj ekde 1968 en Italio, daŭre sub la redakto de la aŭstralia orientalisto Donald Broadribb. Per siaj altnivelaj arti- koloj, kiujn nun akompanas la unuaj provoj de la nova traduko de la Biblio, tiu dumonata revuo jam akiris konsiderindan prestiĝon en fakaj rondoj.

Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj (LIBE). — Blin- daj esperantistoj ne estas, nek volas esti, aparta kategorio de prakti- kantoj de Internacia Lingvo; pro sia blindeco ili nur devas havigi al si lernilojn, komunikilojn kaj literaturajn trezorojn per metodoj senvidaj. Tio ja koncernas ne nur Esperanton, sed la vivon ĝene- rale, kaj en ĉiuj civilizitaj landoj la ŝtato kaj aliaj publikaj in- stancoj zorgas, ke ankaŭ blindaj civitanoj havu laŭeble plenan aliron al ĉiuj kulturaj atingaĵoj de la homaro. Ĉar la ŝtato apenaŭ ie zorgas pri Esperanto kaj ĉar la Esperanto-Movado apenaŭ havas la necesajn rimedojn por zorgi pri siaj blindaj anoj, ili laŭeble devas tion fari aŭ farigi por si mem.