Выбрать главу

Konsiderante la ekstreme mizeran staton de la blinduloj ĉe la sojlo al la dudeka jarcento — kompare kun la nuna —, oni ne povas ne havi plej grandan admiron je la blindaj pioniroj kaj iliaj vidantaj helpantoj, kiuj siatempe disĵetis la unuajn Zamenhofajn semojn en la vicoj de la nevidantoj. Du nomoj speciale meritas ĉi tie omaĝan aprezon, tiu de vidanta franca profesoro Theophile Cart kaj tiu de sveda blinda kaj surda brajlopresisto Harald Thilander (1877-1958). En 1904, Prof. Cart fondis kaj Thilander ekpresis la brajlan revuon Esperanta Ligilo, kiu ankoraŭ hodiaŭ ekzistas, havante milon da abonantoj en trideko da landoj; en 1912, ankaŭ la redaktado transiris al Thilander kaj nun jam dum jardeko tiun taskon plenumadas franca blinda instruisto Raymond Gonin. Post la morto de Harald Thilander la brajla presejo laŭgrade ĉesis funkcii kaj nun la revuo estas presata en Svislando.

La revuo meritas tiel larĝan mencion, ĉar ĝi ne nur laŭnome sed ankaŭ laŭfakte estis kaj restis ligilo, kruele interrompita nur de la militoj kaj submetita al la ĉiam postmilitaj malbonaj cir- konstancoj. Nun ekzistas ankaŭ landaj asocioj de blindaj esperan- tistoj, kaj kelkaj el ili havas sian propran revueton. Plej granda el ili estas La Kontakto (Nederlando); krome ni menciu Italan Ligi- lon, Informilon (okcidenta Germanio) kaj Ĉe Ni (Anglio). En Ĉe- hoslovakio aperas kiel aldono al tiea oficiala blindulrevuo: Aŭroro, kaj same en Pollando Pola Stelo; similaj kajeroj nun, ekde 1968, venadas el orienta Germanio.

Ĉiuj landaj asocioj de blindaj esperantistoj denove estis kuni- gitaj, en 1951, en Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj (LIBE). Simila organizaĵo jam ekzistis inter la mondmilitoj, kaj oni en 1932 eĉ provis transformi ĝin en Universalan Asocion de Blindul-Orga- nizaĵoj (UABO), kies rolon hodiaŭ efektive plenumadas Tutmonda Konsilantaro por Bono de la Blinduloj (TKBB) sub aŭspicioj de Unesko; Esperanto do bedaŭrinde ne sukcesis gravigi sin inter la blinduloj per praktikaj servoj, kaj kvankam ĝi estas inter blinduloj relative multe pli disvastigita ol inter vidantoj (en kelkaj landoj 50-oble), eĉ tiu proporcio ne estas tre impona.

Malgraŭ pluraj oficialaj rekomendoj (TKBB, 1959, Romo; Blind- ulinstruista Konferenco, 1962, Hannover; Eŭropa Regiona Komitato de TKBB, 1966, Ĝenevo, kaj 1968, Londono), LIBE fakte ne gajnis terenon — sed ankaŭ ne malprogresis.

A1 blindaj. interesiĝantoj Esperanto povas oferti la nomitajn revuojn, milojn da libroj brajlaj el dudeko da bibliotekoj, kelkajn dekojn da libroj sur magnetofona bendo, sonbendajn periodajojn de kelkaj landaj asocioj (ĉefe reproduktoj el vidulpresaj revuoj), inter- naciajn kontaktojn per brajlo kaj sonbendo kaj integrigan aktivejon en rondoj de vidantaj kuncivitanoj-samlingvanoj. A1 tio servas ankaŭ la internaciaj kongresoj de LIBE, kutime Okazantaj en la kadro de la Universalaj Kongresoj.

Esperanto-Ligo Filatelista (ELF). —■ Unuavice, ELF ak- celas la kolektadon de filatelaĵoj, kiuj koncernas Esperanton. Dua- range ĝi sŭbtenas siajn membrojn en ĝeneralaj filatelaj aferoj. Ĝi estis fondita en 1964 kaj havas 80 membrojn.

ELF aperigas listojn pri poŝtmarkoj, poŝtstampoj kaj aliaj poŝt- oficialaj presaĵoj, kies teksto aŭ bildoj rilatas al Esperanto. Laŭ speciala sistemo, la membroj ricevas kaj interŝanĝas novajn Espe- rantajn filatelaĵojn.

Per konsiloj kaj materialo ELF subtenas esperantistojn, kiuj disvastigas Esperanton per filatelaj rimedoj. Medaloj kaj aliaj pre- mioj pruvas, ke en filatelaj rondoj oni alte taksas la valoron de la filatela temo ,,Esperanto" dum ekspozicioj. Naŭ landoj eldonis entute 36 poŝtmarkojn kun rilato al Zamenhof aŭ Esperanto. Okaze de kongresoj k.s. estis eldonitaj kelkcent specialaj stampoj.

Internacia Ligo de Foto-Kino-Magnetofono-Amatoroj (ILEF). — Tiu ĉi Ligo estis fondita en 1957 kaj havas 250 mem- brojn. Ekzistas apartaj sekcioj pri foto, kino kaj magnetofono. La centro troviĝas en Skovde, Svedio.

Internacia Geografia Asocio (IGA). — IGA estis fondita en 1955 kun la celo kunigi esperantistojn, kies fako aŭ interesiĝo estas geografio, antropologio, etnologio, folkloro, arkeologio aŭ simila, kaj stimuli ilin al komuna agado. Samtempe ĝi celas enkon- duki la Internacian Lingvon en tiujn fakajn mediojn, organizi geografiajn semajnojn, seminariojn kaj ekspediciojn kaj kontribui al la solvo de la problemo de geografiaj nomoj en Esperanto kaj al la preparo kaj eldonado de fakaj terminaroj kaj mapoj.

E1 kvin Geografiaj Semajnoj, du okazis en Jugoslavio kaj po unu en Britio, Pollando kaj Hispanio, kun meza partopreno de 50 mem- broj.

Laŭ propono de IGA, fondiĝis Internacia Komisiono por Ordigo de Geografiaj Nomoj, en kiu partoprenas egala nombro de IGA- anoj kaj de Akademianoj; unua rezulto de ĝia laboro estas la Mondmapo, eldonita de IOE en 1968. De la organo de IGA, Geo- graĵia Revuo, aperis inter 1956 kaj 1964 ses kajeroj.

IGA havas ĉ. 300 membrojn. Gia prezidanto estas Lic. Tibor Sekelj.

16.3.1.8 Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoĵ (ILEI). —Jam en 1910 pli ol 300 instruistoj parolantaj Esperanton organizis sin en Internacia Asocio de Instruistoj, kies organo fariĝis Internacia Pedagogia Revuo (IPR) fondita en novembro 1908 de la Ĉeho T. Ĉejka. La Revuo aperis dum multaj jaroj, sed ĉiam kun inter- valoj. Post la Unua Mondmilito multaj eksiĝis el IAI kaj fondis en 1924 Tutmondan Asocion de Geinstruistoj Esperantistaj (TAGE), kiu tenis sin sendependa ne nur de UEA, sed ankaŭ de SAT. Fine de la 1920'aj jaroj IPR elstaris per valoraj sciencaj artikoloj pri lingvistiko kaj pedagogio. TAGE kontaktis kun diversaj internaciaj pedagogiaj institucioj, ekz. Internacia Eduka Oficejo en Ĝenevo, kaj atingis en 1931, ke la sindikato „Internacia Profesia Sekretariejo de Instruistoj" dum sia kongreso en Hamburgo publike elpaŝis por Esperanto. La plej fortaj sekcioj de TAGE estis la germana kaj sveda, sed notindaj estas ankaŭ la Esperanta resumfolio La Vojo de Klerigo. ekde 1926 aldonita al ukrajna pedagogia revuo, kaj la por- infana periodaĵo Inĵanoj sur Tutmondo de la franca pedagogo H. Bourguignon.

En 1949 estis fondita Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj, kun la celo kunligi instruistojn kaj edukistojn, kiuj scias Esperan- ton, tra la mondo por progresigi la instruadon de Esperanto en lernejoj, pritrakti pedagogiajn temojn, favore influi edukajn instan- cojn, kaj eduki instruistojn kaj lernantojn je sento de internacia solidareco kaj reciproka estimo, interfratiĝo kaj interhelpado. La ĉefaj laborantoj dum multaj jaroj estis i.a. f-inoj Violet C. Nixon kaj Jeanne Dedieu. En 1968 la gvidadon transprenis Raif H. M. Markarian, prezidanto, Helmut Sonnabend, vicprezidanto, D-ro Mario Dazzini, sekretario, k.a. Landaj sekcioj de ILEI ekzistas en Aŭstralio, Aŭstrio, Britio, Bulgario, Danlando, Finnlando, Francio, FR Germanio, Hungario, Italio, Japanio, Jugoslavio, Nederlando, Pollando, Svedio, Svislando kaj Usono.

Surbaze de ampleksaj preparlaboroj, faritaj de CED resp. de Konsulta Komisiono pri Lernejoj, koncerne la eblecojn de inter- ŝtata konvencio pri enkonduko de Esperanto en lernejojn, la ideo komencis konkretiĝi tra la Kunordigaj Konferencoj en Maribor. Inter 1967 kaj 1972 okazis kvin tiaj konferencoj en Maribor, dum la sesa estis aranĝita en Budapeŝto en julio 1972. La ĉefa rezulto estas, ke, interkonsente kun la kompetentaj lernejaj instancoj, oni komencu la instruadon de Esperanto laŭ unuecaj bazaj didaktikaj dokumentoj kaj unueca lernolibro en formo de Pedagogia Didaktika Eksperi- mento PDE ekde la lerneja jaro 1971/72. La centran gvidadon trans- prenis D-ro Istvan Szerdahelyi, kies internacia lernolibro Esperanto 1 aperis en 1972 en eldonkvanto de 10.000 ekzempleroj. En la kadro de PDE, Esperanto estas regule kaj oficiale instruata en Aŭstrio (5 lernejoj), Bulgario (2 lernejoj), Hungario (9 lernejoj), Italio (6 lernejoj), Jugoslavio (8 lernejoj); do entute en 30 lernejoj al prok- simume 800 gelernantoj.