Выбрать главу

Tiu ĉi ekzemplo de la sekcioj en suda kaj sudorienta Eŭropo in- stigis la ILEI-sekciojn en nordokcidentaj kaj skandinaviaj landoj fondi similajn regionajn kunordigajn konferencojn.

Pli frue, okazis du gravaj Konferencoj de Lernejoj en kiuj Esper- anto estas instruata: la unua en Beograd (1963) kaj la dua en Graz (1965). Dum tiu lasta estis akceptita Konstanta Programo de ILEI. Por detaloj pri la problemoj ligitaj kun la klopodoj enkonduki Esperanton en lernejojn kaj pri la ĝisnunaj atingoj oni konsultu Ĉapitron 4.

ILEI kunlaboris aŭ kunlaboras kun pluraj aliaj Esperanto-orga- nizaĵoj, precipe kun UEA (en la kadro de Konsulta Komisiono pri Lernejoj), kun TEJO, ,,Grajnoj en Vento" kaj ,,Geonkloj Esperant- istaj". Komenciĝis ankaŭ preparoj por esperantlingva revuo kun facilaj tekstoj por lernejanoj.

Periodaĵoj de ILEI estis la oficiala organo Instruista Letero (ekde 1955), kiu titoliĝis en 1959 Edukado Internacia (ĝis decembro 1968). Sub aŭspicioj de ILEI aperis de 1963 ĝis 1968 dek ses numeroj de la pedagogiaj Kajeroj de Jugoslavia Esperanto-Instituto. Sed la plej grava nuntempa eldonaĵo de ILEI estas nun denove Internacia Pedagogia Revuo, kiu reaperis en 1970, la unuan fojon depost sia reviviĝo en 1956-58.

Universala Invalida Esperanto-Asocio (UIEA). — UIEA nur deziras helpi kaj servi, celante disvastigi konon pri Esperanto inter invalidoj kaj kripluloj, aranĝi kursojn por ili, starigi mond- skalan korespond-servon, organizi invalido-vojaĝojn, disvastigi scion pri sociaj kaj aliaj problemoj komunaj al invalidoj kaj kripluloj kaj kunlabori kun ĉiaj landaj organizaĵoj por invalidoj kaj kripl- uloj. UIEA estis fondita en 1968 kaj havas 300 membrojn.

Tutmonda Esperantista Ĵurnalista Asocio (TEĴA). — Tiu ĉi faka asocio estis fondita la 29-an de novembro 1946, laŭ la iniciato de tri skandinaviaj ĉefredaktoroj, la Svedo Einar Adamson, la Finno Niilo Kavenius kaj la Dano R. G. Nielsen. La sidejo fariĝis Svedio, kaj tute nordlandan konsiston havis ankaŭ la unua estraro de TEĴA.

Laŭ sia statuto, celo de TEĴA estas kunigi ĉiujn ĵurnalistojn, kiuj scipovas Esperanton, por komuna kunlaboro kaj kunhelpo rilate al korespondado, interŝanĝo de artikoloj, enketoj kaj informoj pri diversaj demandoj. Per uzado de Esperanto inter ĵurnalistoj ĝi volas pruvi, ke la lingvo devas servi al praktikaj celoj. La membraro (nun pli ol 300) konsistas el du kategorioj: A-membroj, t.e. profesiaj ĵurnalistoj, kaj B-membroj, t.e. laŭokazaj kunlaborantoj de gazetaro kaj radio kaj redaktoroj de Esperantaj gazetoj.

Post la morto de sia vera motoro, Adamson, en 1953, TEĴA spertis periodon de stagnado. Reorganiziĝo okazis en 1956, kaj en 1957 la bulgara sekcio transprenis la redaktadon kaj eldonadon de la organo de TEĴA, la nun kvarfoje jare aperanta Internacia Ĵur- nalisto. En Bulgario nun troviĝas ankaŭ la provizora sekretariejo de TEĴA, prizorgata de Ivan Keremidĉiev-Esperov; prezidanto estas la Norvego Olav Thormodsen. La plej multaj anoj de TEĴA estas en orienta Eŭropo. Membrokunvenoj okazas dum Universalaj Kon- gresoj.

16.3.1.11 Universala Medicina Esperanto-Asocio (UMEA). — Ĉirkaŭ tiu tempo, kiam — en 1908 — fondiĝis Tutmonda Esperantista Kuracista Asocio (TEKA), komencis jam aperi medicinaj artikoloj en Internacia Scienca Revuo. En 1909 la nova faka organizaĵo aperigis sian unuan jarlibron, kaj unu jaron poste ĝi kalkulis jam 700 membrojn. La unua libro eldonita de TEKA estis Pri Estetiko en Medicino de H. Ŝwigcicki (1913). Sekvis tre vigla agado inter la du mondmilitoj, sed de 1939 ĝis 1959 TEKA ekzistis preskaŭ nur laŭ- nome.

Internacia Medicina Revuo, ekaperinta en 1923, fariĝis en 1925 la organo de TEKA. Sekve de deklaro de Japana Imperia Akademio, kiu cn 1924 pledis por Esperanto kiel oficiala lingvo en medicino, multaj japanaj medicinistoj komencis verki siajn studojn en la Internacia Lingvo; la unua tezo originale verkita en Esperanto estis La plej Shnpla Metodo por Seriodiagnozo de Sifiliso de M. Murata (1922). Samjare aperis Latino-Esperanta-Japana Anatomia Ter- minaro. sekvata de granda nombro de artikoloj en fakrevuoj, kiujn listigas bibliografio aperinta en 1956. Japana Esperantista Medicin- ista Asocio (JEMA) fondiĝis en 1925.

En Eŭropo aperis i.a. ampleksa Esperanta Teknika Medicina Vortaro de M. Briquet, eldonita de TEKA en 1932.

En 1960 TEKA reorganiziĝis kiel Universala Medicina Esperanto- Asocio, kun Medicina Revuo, aperanta de 1951 en Japanio, kiel organo. Al ĝi plue tamen kontribuis ĉefe Japanoj.

Artikolo de D-ro A. Albault en La Presse Medicale (,,Esperanto en medicino", 1960) estis krompresita en ĉ. 1.200 ekzempleroj kaj vaste dissendita. La nederlanda eldonejo Elsevier enmetis en sian Quaestionarium Medicum (1961) ankaŭ Esperanton, apud 15 naciaj lingvoj, kaj en 1962 la firmo Philips eldonis esperantlingvan katalo- gon de siaj X-radiaj kaj elektromedicinaj aparatoj. Bone vendiĝis du originalaj verkoj de japanaj medicinistoj: Lernohbro de oftal- rnologio de S. Kato (1959, 1963) kaj Nia Korpo de S. Nishi (1961, 1965). Esperantajn resumojn aperigas nuntempe i.a. Journal de Me- decine de Lyon kaj Medicamundi (de Philips, pri radiologio kaj medicina elektroniko).

UMEA, kiu kunlaboras kun ISAE ekde 1962, celas ĉefe eldonadi aktualan bibliografion de fakaj artikoloj kaj verkoj ĉiulandaj, organizadi vizitojn al medicinaj institutoj kaj ebligi partoprenon de esperantoparolantaj medicinistoj en internaciaj fakaj kongresoj. Krom Sekcio Sociale Sanitara, funkcias Medicina Terminologia Centro (sub gvido de A. Albault), kiu kontribuis medicinajn ter- minojn al Plena Ilustrita Vortaro. La membraro de UMEA estas 350 en ĉ. 40 landoj, el kiuj preskaŭ duono en Japanio.

Medicina Internacia Revuo, nova organo de UMEA (de 1964), aperas duonjare ĉe Ĉiba-Universitato, Japanio. Prezidanto estas la japano D-ro H. ŝinoda; la sekretariejo estas en Krakovo, Pollando.

Espermenso. — La internacia organizaĵo Mensa estas, same kiel UEA, neŭtrala rilate al nacieco, raso, religio ktp. Ĝi formiĝis en 1945 kaj rapide kreskis en multaj landoj; la usona membrsro jam ampleksas pli ol 10.000. La celoj de Mensa inkluzivas sciencan esploradon en la kampoj de psikologio kaj socia scienco kaj la pli- faciligon de sociaj kaj intelektaj kontaktoj inter membroj kun similaj interesoj. La kvalifiko por aliĝo estas, ke membroj devas havi inteligenton pli altan ol 98 procentoj de la homoj, alivorte en la plej altaj du centonoj.