Выбрать главу

La 19-a Internacia Ĝenerala Kunveno de Mensa en Novjorko en marto 1970 aprobis la starigon de Esperanto-sekcio sub la nomo ,,Espermenso".

Muzika Esperanta Ligo (MEL). — MEL estis fondita en 1963 dum la 34-a Itala Kongreso de Esperanto en Saint Vincent. Ĝi celas doni unuecon en internacia muzik-kampo kaj iniciati soli- darecon inter muzikistoj de la tuta mondo por atingi plej altan per- fektecon en la muzika arto. Membroj povas esti personoj, kiuj profesie aŭ amatore okupiĝas pri muziko. Ĝenerala sekretario estas la itala komponisto G. B. Briano, el kies plumo aperis en 1972 Es- peranto-lingva Muzika Leksikono. Ekzistas Fakterminara Sekcio kaj Sekcio ,,Muzilo".

Ornitologia Rondo Esperantlingva (ORE). — P. Stojan aperigis en 1911 en Peterburgo verkon kun la nomoj de eŭropaj birdoj (Ornitologia Vortaro Oklingva); aliaj listoj de birdonomoj aperis en 1948 kaj 1953. En 1961 la belga zoologo Wim de Smet komencis tuteŭropan enketon pri la printempa migrado de la kuko- lo; la rezulto, atingita helpe de multaj esperantistoj, estis publikigita en faka revuo, kun resumoj en Esperanto. Lige kun tiu enketo, naskiĝis fine de 1961 Ornitologia Rondo Esperantlingva, kiu nun havas 200 membrojn kaj eldonas dufoje en la jaro (ekde 1964) la revuon La Mevo. Nova terminaro, Komunlingva Nomaro de Eŭropaj Birdoj, ellaborita de la nomenklatura komisiono de ORE, aperis en 1971; ĝi entenas la nomojn de 579 specioj.

Internacia Esperanto-Ligo de Pupludistoj (IELP). — La Pupteatra Internacia Festivalo (PIF) estas unu el tiuj kulturaj festivaloj, kies oficiala lingvo estas Esperanto. Dum la 2-a kaj 3-a PIF en Zagreb (1969 kaj 1970) la spektakloj de diverslandaj trupoj okazis senescepte en Esperanto. Por pliampleksigi tiujn atingojn, en 1970 estis fondita IELP. PIF celas esti bazo por starigo de turnea servo; jam nun, sekvante la ekzemplon de PIF, aro da teatroj havas esperantlingvajn prezentadojn, kun kiuj ili planas fari turneojn. Refoje grandsukcesa estis Pupteatra Festivalo en Zagreb en oktobro 1971.

16.3.1.15 Skolta Esperanto-Ligo (SEL). — En sia libro Scouting for boys (1908), la fondinto de skoltismo, Robert Baden-Powell, instigis la skoltojn, ke ili lernu Esperanton. Dek jarojn poste britaj skoltestroj, i.a. A. W. Thomson, fondis Skoltan Esperantistan Ligon. Sian unuan internacian tendaron ĝi organizis en 1922 en Nederlando, kiun sekvis 13 pliaj ĝis 1938; en la 9-a tendaro (1930) ĉeestis i.a. la juna skolto Harold Wilson, poste ĉefministro de Britio.

Dum multaj jaroj SEL klopodis akiri la subtenon de Skolta Monda Oficejo (SMO), kiu tamen restis ĝis 1957 ,,vera bastiono" kontraŭ Esperanto. Kiam dum la 4-a Ĵamboreo en Godollo (Hunga- rio) en 1933 estis decidite akcepti Esperanton kiel trian oficialan lingvon, SMO intervenis per malpermeso, kaj en 1934 la Komitato de SMO decidis ne stimuli la skoltojn lerni Esperanton, „ĉar sen granda valoro". Nur en 1964 tiu decido estis nuligita, „ ĉar Esperan- to pruvis sian utilecon nun sur diversaj kampoj". La rilatoj inter SEL kaj SMO konsiderinde pliboniĝis post la sukceso de dulingva ĵamboreo en Britio somere 1968: 60 skoltoj el 6 landoj frekventis tie ĉiumatenajn Esperanto-klasojn, kaj ĉiuj afiŝoj kaj komunikoj en la tendaro estis en la angla kaj Esperanto. Pliaj sukcesoj estis atin- gitaj per nova rekta-metoda lernolibro de SEL, ĵamborea Lingvo, eldonita en 1968 kun financa helpo de UEA, kiu donas la ideon, ke Esperanto estas la lingvo por internaciaj skoltaj renkontiĝoj; la dua eldono aperis en 5.000 ekzempleroj kun akompana disko. Kursoj por skoltoj okazas en pluraj landoj, i.a. en Japanio, Suda Koreo kaj Zairo. SEL faris multajn laborojn por la 13-a Ĵamboreo en 1971 en Japanio. Kvankam la Ligo ne sukcesis akiri por Esperanto oficialan lokon en la organizo, la intensaj preparoj tamen donis multan utilon. SEL montris grandan aktivecon esperantigi la skoltojn, kiuj vizitis la Ĵamboreon, kies rezulto estis, ke pluraj skoltoj, kelkfoje eĉ tutaj grupoj, interesiĝis pri Esperanto kaj eklernis.

La organoj de SEL estis Skolta Heroldo (1926-31), Sholta Bulteno (ĝis 1939) kaj Skoita Mondo, aperanta de 1948 ĝis nun.

16.3.1.17 Studenta Tutmonda Esperantista Ligo (STELO). — En 1903 fondiĝis, en Gent (Belgio), la unua Esperanto-grupo de studen- toj; pliaj sekvis en 1906, i.a. en Helsinki, Praha, Harvard kaj Porto Alegre. Efemeran vivon havis la unuaj studentaj gazetoj en Esper- anto: la toulgara Unua Paŝo (1904-06) kaj la brita La Esperanta Studento (1906). En 1908 ekzistis en Peterburgo Internacia Societo de Esperantistaj Studentoj, kiun patronis la fama lingvisto Jan Bau- douin de Courtenay (1845-1929), kaj en 1909 estis fondita en Praha Universala Studenta Unio, kiu tamen rapide elĉerpis siajn fortojn.

Post la Unua Mondmilito, sur la fono de pli vasta enpenetro de Esperanto en sciencajn rondojn, komenciĝis denove kreski ankaŭ la nombro de esperantistaj studentoj, kiuj ekde 1921 havis sian fakkunsidon en la kadro de la Universalaj Kongresoj, sed la du provoj de internacia organizaĵo, Internacia Studenta Esperanta Aso- cio (1924-27) kaj Universitata Esperanto-Federacio (1926-30), ne sukcesis kunligi la ofte fortajn, sed disajn studentajn klubojn. Kiam ankaŭ la fondita en 1930 Studenta Tutmonda Esperantista Ligo nur pene funkciis, ĝia iniciatinto, la prezidanto de la Studenta Klubo en Zagreb, Ivo Lapenna, submetis dum la studenta fakkunsido en Krakovo (1931) projekton, laŭ kiu oni elektu ĉiujare unu el la kluboj kiel internacian studentan esperantistan ekzekutivon. Tiu propono estis akceptita, sed la sistemo montriĝis sukcesa nur tiel longe, kiel la modela klubo de Zagreb rolis kiel ekzekutivo, t.e. ĝis aprilo 1941, kiam ĝi estis neniigita tuj post la invado de la naziaj- faŝistaj armeoj en Jugoslavion.

De 1951 ĝis 1953 danaj studentoj eldonis la revuon La Studento, kiel organon de Internacia Federacio de Esperantistaj Studentoj kaj Altlernejanoj. Rezulte de la reorganiziĝo de TEJO kaj de la aktiveco de studentaj kluboj en Cambridge, Kopenhago, Hamburgo, Parizo k.a., en aŭgusto 1958 estis fondita la nuna STELO, kiu aliĝis al ISAE kaj eldonis ekde 1959 la kvalitan periodaĵon Studento; inter la tiu- tempaj agantoj troviĝis Victor Sadler, John C. Wells kaj Carlo Min- naja. En 1960 STELO eldonis, kune kun UEA, seslingvan faldfolion, en kiu kvindek universitataj profesoroj rekomendis Esperanton kiel solvon de la lingva problemo. Organizan krizon, unu el multaj, la Ligo suferis en 1962, pro la subita morto de du ĉefaj funkciuloj, Paul Ciliga kaj Kerrin Masterman. Sed en la posta jaro okazis tre sukcesa STELO-Semajno en Primoŝten, organizita de la Zagreba Klubo. Studenta Scienca Rondo de Esperantistoj en Torun (Pol- lando), unu el la plej agemaj, iniciatis en 1964 Internacian Studen- tan Sciencan Kampanjon, kiu celas pli vaste uzigi Esperanton en diplomaj disertacioj kaj en la scienco entute; la sama komencis en 1965 ciklon de altnivelaj Internaciaj Esperanto-Seminarioj en la kadro kaj kun la apogo de la Universitato de Torun.

La ĉefaj mankoj de STELO estas: ke ĝi ĉiam restis en la ombro de TEJO, kiu mem rekrutis siajn ĉefajn aktivulojn el studentaj vicoj; ke STELO tro ofte ŝanĝis ne nur unuopajn funkciulojn, sed bloke la tutan estraron; ke, pro la malforteco de studentaj kluboj en okcidenta Eŭropo kaj la nekunlaboro de la forta Japana Esperanto-Ligo Studenta, ĝia agado fine preskaŭ tute koncentriĝis al orienta Eŭropo; ke pro sia interna nestabileco ĝi ne sukcesis plene sin dediĉi al siaj ĉefaj celoj, helpi la starigon de novaj universitataj kluboj, disvastigi Esperanton en la scienco kaj finkompili universi- tatan terminaron.