Выбрать главу

Surbaze de interkonsento en 1966 inter ISAE, TEJO kaj STELO, konstanta komisiono elektita de la Komitatoj de tiuj tri asocioj zorgas pri la kunordigo de studenta agado; STELO iĝis definitive faka sekcio de TEJO, same en nacia kadro studentoj formas Studen- tan Fakon de Landa Sekcio de TEJO. Post tri propraj Kongresoj inter 1966 kaj 1968, en Ruse (Bulgario), en Torun (Pollando) kaj en Aix-en-Provence (Francio), STELO decidis en 1970 konsideri la Internaciajn Junularajn Kongresojn de TEJO ankaŭ kongresoj de studentoj, krome koncentriĝi al subteno de la Seminarioj en Torun kaj utiligi la periodaĵojn de TEJO por informado al siaj membroj.

16.3.1.18 Esperanta Ŝak-Ligo lnternacia (EŜLI). — Societo de Esperantistaj Ŝakludantoj ekzistis jam en 1907, kaj du jarojn poste aperis en Barcelona la unua faka libro, Sesdek ŝakproblemoj, de J. L. Paluzie, kun bona faka vortaro kvinlingva. Esperanto, la revuo de UEA, havis dum la 20'aj jaroj regule ŝakangulon.

La nuna EŜLI, fondita en 1958, celas grupigi ĉiujn ŝakistojn, kiuj scias Esperanton, kaj varbi por la Internacia Lingvo inter ŝakistoj en la tuta mondo. En la adresaro troviĝas jam preskaŭ 700 adresoj el 42 landoj. Ŝakaj rubrikoj aperis i.a. en Esperanto, Nuntempa Bul- gario kaj El Popola ĉinio.

16.3.1.19 Monda Turismo. — Se ekzistas unu kampo, al kiu direkti- ĝas la atento de multaj 'homoj el ĉiuj tavoloj kaj en kiu vaste senti- ĝas bezono de pli facila interkomunikado, tiam ĝi estas sendube la turismo. Gravan rolon okupis turismo en la agado de UEA jam en la unuaj jaroj; ĝia Turisma Servo iniciatis la eldonon de multaj pros- pektoj kaj broŝuroj en la intermilitaj jaroj, kaj jam frue Landaj Asocioj organizis karavanojn al Universalaj Kongresoj.

Post la lasta milito konsiderinde plimultiĝas la nombro de esper- antlingvaj turismaj prospektoj, de filmoj, de specialaj Esperanto- aranĝoj kun pure turisma karaktero, kaj dank' al karavanoj el ekster Eŭropo pliinternaciiĝis la partoprenantaro de la kongresoj de UEA. Oni taksas, ke ĉ. 700 turismaj organizaĵoj tra la mondo pli- malpli regule uzas la Internacian Lingvon. La fervojaj administra- cioj de pluraj eŭropaj ŝtatoj enmetis esperantlingvajn klarigojn en siajn horarojn aŭ aliajn informilojn.

Sed longe mankis la necesa kunordigo, unuflanke por informi 1 esperantistojn pri la disponeblaj prospektoj, aliflanke por atentigi la turismajn instancojn pri ekspluatebla rezervujo, la Esperanto- Movado. Tamen, jam antaŭ kelkaj jaroj Internacia Federacio de Ĵurnalistoj, kaj Verkistoj de la Turismo akceptis Esperanton kaj kelkfoje uzis ĝin, kaj en 1966 la Internacia Akademio de Turismo decidis enketi pri la situacio de Esperanto en internacia turismo.

Intertempe — en la Internacia Jaro de Turismo (1967) — naskiĝis la revuo Esperanto-Turismo, kies abonantoj samjare decidis starigi Internacian Turisman Esperanto-Asocion (ITEA), sed tiu ne sukcesis efike ekagi. Aliflanke kreskis en 1967 la nombro de turismaj fak- delegitoj de UEA, kiuj estas nun pli ol 200. TEJO starigis Turisman Servon, unuavice por informi gejunulojn pri ,,iliaj" aranĝoj.

En oktobro 1968, studinte la rezulton de sia enketo, Internacia Akademio de Turismo unuanime akceptis Esperanton por sia Vortaro de Turismo kaj konfidis al sia koresponda membro D-ro Hj. Unger la taskon prepari la Esperanto-parton. Por pliseriozigi la prezentiĝon de la Esperanto-Movado antaŭ la turisma industrio kaj por substreki, ke Esperanto estas vaste konata kaj bone funkcianta lingvo, kiu penetris en la praktikan vivon, Unger lanĉis en julio 1969 grandformatan, ilustritan gazeton, Turista Mondo (,,Esperanto- Revuo de la 4 Sezonoj").

Por helpi al parolantoj de la Internacia Lingvo dum vojaĝoj kaj fari Esperanton konata en turismaj rondoj, dum la Viena Kongreso (1970) estis fondita, kun helpo de la Komitato de UEA, nova orga- nizaĵo „Monda Turismo". Laŭ la vortoj de sia prezidanto Erik Carlen, ĝi celas ,,fariĝi ia tre utila sindikato por turistoj egale ĉu espsrant- istoj aŭ ne". Por la membroj ĝi eldonas i.a. kofrajn etikedojn, kaj al rekomendindaj entreprenoj oni disponigos afiŝetojn kun la teksto ,,Rekomendata de Monda Turismo. Esperanto".

Ekde 1971 la Jarlibro de UEA listigas la adresojn de ĉiuj turismaj oficejoj, kiuj aperigis Esperantajn eldonaĵojn. En 1964 ekaperis en Bulgario lukse ekipita revuo Ripozoj. Menciinda estas ankaŭ Esperanta-Hungara Turista Vortaro de Alfonz Pechan, aperinta en 1968.

16.3.1.20 Veterana Esperantista Kiubo (VEK). — „Honorigo de viv- antaj frujaraj batalintoj, kiuj restas fidelaj al nia. idealo", estas la ĉefa celo de VEK, kiu fakte funkcias nur per sia jarkunveno dum Universala Kongreso. En tiu de Vieno estis proponite, ke ĉiu veter- ano testamentu heredaĵon al la Movado. Inter la 714 membroj de VEK estas 13 pioniroj el la pasinta jarcento.

16.3.2 Neneŭtralaj Organizaĵoj

16.3.2.1 Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista (IKUE). — IKUE estis fondita de pastro Richardson en 1910 surbaze de preparlaboroj de pastro Emile Peltier (1870-1909), kiu en decembro 1902 fondis societon Espero Katolika (EK) kaj eldonis en oktobro 1903 la unuan numeron de monata revuo kun sama nomo. En 1906 revuo kaj agado ricevis benon de Papo Pio X (kiel poste de ĉiuj Papoj ĝis Paŭlo VI), en la sama jaro estis permesitaj unuaj prediko kaj diservo (1-an de septembro 1906 en Ĝenevo) en Esperanto. En septembro 1924 EK fariĝis organo de IKUE. La unua IKUE-kongreso okazis en 1910 en Parizo, la 32-a estis komuna kongreso kun KELI (1968 en Limburg/ Germanio). Nun IKUE regule aranĝas kongresojn ĉiun duan jaron. Ĝi havas nun ĉ. 1.300 membrojn, inter ili multajn en socialistaj lan- doj. Por ili funkcias „Fonduso Nepagipovaj Landoj". En 1966 J. A. Tuinder fariĝis prezidanto. Li iniciatis „Agadon E 3" (Esperantistoj esperigas esperantojn), kiu dum 3 jaroj kolektis 25.000 nederlandajn guldenojn por aĉeti okulkuracan aŭtomobil-klinikon por nenecese blindaj afrikanoj. Alia aktiveco estas ,,Biblia Fonduso" (de 1961) por ebligi katolikan eldonon de la Nova Testamento. IKUE havas plurajn landajn sekciojn kaj reton de „konsuloj", sacerdotan rondon ,,Pio X" (kun kelkaj episkopoj), eldonas okaze broŝurojn kaj librojn, pli-malpli regule ankaŭ propran jarlibron. En 1934 fondiĝis Inter- nacia Katolika Informejo (IKI), kiu eldonas trimonatan revuon Vojo - Vero - Vivo por informi nekatolikojn kaj eldoni ekleziajn dokumentojn. IKI ne estas organize ligita kun IKUE. •— Dum la 31-a IKUE-kongreso en St. Gallen (1966) IKUE akceptis novan statuton. Esperanto post la Dua Vatikana Koncilio estis oficiale agnoskita kiel liturgia lingvo de la Vatikano.

Kristana Esperantista Ligo Internacia (KELI). — En februaro 1908 germana inĝeniero Paul Hŭbner (1881-1970) komen- cis eldoni ,,Monatajn Raportojn pri la disvastiĝo de Esperanto inter la Kristanaj Unuiĝoj de Junaj Viroj" (YMCA). Ekde januaro 1909 tiu tre modesta revueto portas la nomon Dia Regno kaj ĉirkaŭ ĝi kolektiĝas iom post iom kelkcent esperantistoj, kiuj deziras uzi Esperanton por faciligi la ekumenajn rilatojn en internacisj krista- naj movadoj kaj kiel ligilon inter protestantaj kristanoj por krei efikan kontakton inter diverslandaj samkredanoj. Laŭ instigo de William Page (Brito) kaj Wiebe Cnossen (Nederlandano) KELI estis fondita en 1911 dum la UK en Antverpeno.