Выбрать главу

La Unua Mondmilito estingis preskaŭ ĉiun agadon. Post la milito la gazeto Kristana Espero, eldono de la finnlanda pastoro H. Patiala, fariĝis la centro por la aktivecoj de KELI. Dia Regno aperis kiel aldono al tiu gazeto.

Pro la ekonomia katastrofo en Germanio Paul Hŭbner devis ĉesigi ĉiun agadon por Esperanto kaj por KELI en 1924, kaj daŭris ĝis 1926 (UK en Edinburgo), antaŭ ol KELI estis restarigita de la Brito H. Luyken. La subita kaj granda ekflorado de la Esperanto- Movado en Nederlando (ĉ. 1930) definitive savis KELI. La neder- landa branĉo garantiis la aperadon de Dia Regno kaj forte stimulis la fondon de KELI-sekcioj en aliaj landoj. Post la Dua Mondmilito la sveda fariĝis la plej forta. De 1947 KELI organizas siajn ĉiujarajn kongresojn, kaj multaj anoj praktikas tiun „efikan kontakton", pri kiu revis la fondintoj.

KELI eldonas broŝurojn, himnarojn, flugfoliojn, kaj, okaze de gravaj interkristanaj eventoj, varbilojn por Esperanto. Tre grava fariĝis ankaŭ la materia interhelpo por „fratoj en bezono" kaj la vasta korespondado. Prezidantoj post la milito estis E. Carlen (1948-55), H. A. de Hoog (1955-61), kiu verkis Historion de KELI, kaj A. Burkhardt (1961- ). La sekretariejo troviĝas en Nederlando.

Lastatempe la protestantoj de KELI pli ofte kunlaboris kun la katolikoj de IKUE: Okazis du komunaj kongresoj, en Limburg (1968) kaj Klagenfurt (1970), kaj aperis ĝis nun du komunaj eldo- noj de Dia Regno kaj Espero Katolika sub la titolo Kristana Espe- ranto-Revuo. En 1971 aperis la internacia kristana himnaro Adoru Kantante (kun gramofona disko), por kiu internacia komitato labo- ris ok jarojn.

Kvakera Esperantista Societo (KES). — La Religia Societo de Amikoj aŭ Kvakeroj ne havas konsekritajn pastrojn, ĉar ĉiu membro rajtas tiel servi. Ili kredas ke ĉiu homo sen ia distingo havas ion el Dio. La diservoj baziĝas sur silento por meditado kaj komunikiĝo kun Dio. Kvakeroj volas kunlabori kun ĉiuj homoj de bona volo, senkonsidere al ties konceptoj, filozofioj kaj religioj.

KES fondiĝis en 1921. Dum la 20'aj jaroj Montagu C. Butler kaĵ aliaj aktivuloj de KES vizitis multajn kvakerajn lernejojn en Britio kaj prelegis pri la celoj de Esperanto. Kunvenoj de KES okazas regule dum Universalaj Kongresoj. Pluraj kvakeraj libroj estas tradukitaj en Esperanton, taŭgaj por infanoj kiel ankaŭ por plen- kreskuloj.

Nuntempe la societo havas ĉ. 200 membrojn en trideko da landoj, al kiuj ĉiun trian monaton estas sendata la gazeto Kvakera Espe- rantisto.

16.3.2.4 Frateca Esperantista Movado (FEM). — Tiu ĉi movado funkciis jam en 1936, sed ĉesis ekzisti pro la internacia situacio. Ĝi estis refondita en somero 1970, agante en la kadro de la movado JEAN. La celo de FEM estas i.a. ,,konsciigi ĉiujn homajn estulojn pri la profunda solidareco kiu unuigas ilin kaj pri la neceso de ĝusta pensmaniero por efektivigo de pli bona vivo por ĉiuj en ĉiuj partoj de la mondo".

16.4 ALIAJ SPECIALIGITAJ ORGANIZAĴOJ 16.4.1 Internacia Unuiĝo de la Esperantistoj-Filologoj (IUEF)

La Unuiĝo estis fondita en 1963 dum la 48-a Universala Kongreso en Sofio, kiel sekcio de ISAE. Ĝia prezidanto estas la Bulgaro Atanas D. Atanasov, kiu verkis la fundamentan artikolon ,,Utiligo de Espe- ranto por filologiaj studoj" (Monda Kulturo, 1963, n-ro 5, p. 133- 136).

Laŭ sia statuto, IUEF havas jenajn celojn: a) Unuigi la esperant- istojn-filologojn por kunordigita laboro pri filologiaj temoj kaj por reciproka interhelpo en iliaj sciencaj okupoj. b) Entrepreni studojn kaj esplorojn pri esperantologiaj temoj. c) Organizi kolektadon de folkloraj kaj lingvistikaj materialoj el diversaj nacioj. ĉ) Manifesti antaŭ filologiaj eksteresperantaj medioj la rezultojn de sia agado kaj la avantaĝojn de Esperanto por internacia scienca kunlaborado. Fine de 1970 IUEF havis 86 regulajn, 51 kunlaborajn kaj 1 helpan membrojn cn cntute 23 landoj. Sep membroj konsistigas la Gvidan Komitaton.

Fakajn problemojn traktas regula Cirkuiero al la membroj kaj la kunvenoj dum UK. En septembro 1970 aperis speciala, filologia numero de Scienca Revuo, redaktita de Atanasov.

Internacia Poŝtista kaj Telekomunikista Esperanto-Asocio (IPTEA)

Jam frue la Internacia Lingvo penetris ankaŭ en la medion de poŝto, telegrafio kaj telefono: En 1892/93 oni sendadis en Ruslando telegramojn en Esperanto, kaj iom post iom naciaj poŝt-administra- cioj akceptis Esperanton kiel klaran lingvon en telegrafo. La akcep- tiĝo de Esperanto kiel klara lingvo fare de Ligo de Nacioj en 1924 kaj de Universala Telegrafa Unio en 1925 estis la unuaj interŝtataj rekonoj de Esperanto kiel funkcianta lingvo. Multaj ŝtatoj aplikis ĝin en poŝto, eldonante ĉu poŝtmarkojn pri aŭ en Esperanto aŭ poŝt- kartojn kun esperantlingva teksto. En 1911 fondiĝis Internacia Ligo de Esperantistaj Poŝtistoj, Telegrafistoj kaj Telefonistoj, kies daŭrig- anto estas la nuna IPTEA, fondita en 1966. Gi havas ĉ. 700 membrojn en ĉ. 30 landoj, el ili pli ol 300 en Bulgario. En la organo Interligilo, aperanta en 850 ekzempleroj, troviĝas telekomunikada terminaro (Esperanta-angla-germana-rusa) de A. Jauŝkin.

En 1969 la Ministroj de Komunikado de Bulgario kaj de Latvio interŝanĝis esperantlingvajn leterojn.

Universala Ligo (UL)

Por disvastigi ia ideon de mondfederacio inter esperantistoj, UL estis fondita en sekreta kunveno la 14-an de aprilo 1942 dum la germana okupo de Nederlando. Iniciatintoj kaj multjaraj gvidantoj estis Julia Isbrucker kaj Andreo Cseh; ĝia unua prezidanto estis Edmond Privat. UL konsideras kiel sian ĉefan taskon la konstruon de bazo por iu formo de mondfederacio, nome la pacan interriiata- don de ĉiuj popoloj; politikajn flankojn de la formota federacio ĝi lasas al kompetentaj politikistoj. UL aliĝis al UEA kaj al la Tut- monda Asocio de Mondfederalistoj, havis sian Centran Oficejon en Hago (en domo, kie samtempe funkciis Internacia Esperanto-Insti- tuto) kaj eldonis la revuon La Praktiko, fonditan jam en 1932. Por faciligi pagojn UL uzis t.n. stelokuponojn kaj poste farigis ankaŭ monerojn en valoro de 1, 5 kaj 10 steloj.

En 1962 UL havis 2.000 aktivajn membrojn kaj 11.000 ordinarajn membrojn (apogantojn, kiuj unufoje pagis la sumon de 4 steloj). En la 50'aj kaj komence de la 60'aj jaroj UL estis sufiĉe aktiva, ĝiaj gvidantoj regule partoprenis en mondfederalistaj kongresoj, kaj La Praktiko ĝuis pro sia facila kaj alloga enhavo konsiderindan ŝaton inter la esperantistoj.

En 1964, laŭ la peto de Internacia Esperanto-Instituto kaj UL, UEA transprenis la revuon La Praktiko. Konforme al la kontrakto, la CO de UEA transprenis ankaŭ la administradon de la kotizoj kaj abonoj de UL-membroj. Sian rajton disponi pri unu paĝo en ĉiu numero de La Praktiko por oficialaj informoj al la membraro, UL tamen delonge ne plu uzis. Poste, s-ro A. Cseh deziris nuligi la kon- trakton kaj rehavi la gazeton por UL, kvankam UL praktike ĉesis aktivi. Okazis sufiĉe longaj intertraktadoj, ĉar UEA havis kreditojn ĉe UL, kaŭzitajn pro la plenumado de la kontrakto fare de UEA. Kiam, fine, tiuj kreditoj estis pagitaj en la alteco de interkonsentita sumo, UEA plenumis la deziron de s-ro Cseh kaj ĉesigis la aperi- gadon de la gazeto fine de 1970. Tamen, UL ne daŭrigis la publikig- adon, kaj La Praktiko ne plu aperas.