Выбрать главу

16.4.4 Mondpaca Esperantista Movado (MEM)

Sub influo de Tutmonda Kongreso de la Popoloj por Paco, oka- zinta en Vieno fine de decembro 1952, MEM estis fondita la 6-an de septembro 1953 en la aŭstra urbo Sankt Polten. Ĝia ĉefa inicia- tinto estis Anton Balague (1912-1970), laŭdevene Kataluno, eksin- struisto ioĝanta en Aŭstrio. Liaj plej proksimaj kunlaborantoj estis la ĉeĥo Rudolf Burda (1902-1968), la unua prezidanto de MEM, la Svedoj Gosta Holmkvist kaj Karl Kvist, la Franco William Gilbert, nun centra redaktoro de Paco, la Hungaro Pal Balkanyi (1894- ), la Aŭstro Adolf Halbedl (1893- ) kaj aliaj. En siaj unuaj jaroj, kiam Esperanto estis nefavorata en la popoldemokratioj, MEM plenumis utilan funkcion kiel forumo de esperantistoj en la socialismaj landoj.

Laŭ sia propra difino, MEM ne formiĝis kiel aparta nova inter- nacia esperantista organizaĵo, por eviti splitiĝon en la tutmonda Esperanto-Movado; sekve, MEM-anoj aktivas en la kad.ro de jam ekzistantaj naciaj kaj internaciaj Esperanto-organizaĵoj.

La bazaj principoj de MEM estas, laŭ art. 2 de la Statuto: „a) Militoj estas eviteblaj kaj evitendaj; b) La imperiismo, koloniismo kaj rasismo estas gravaj minacoj kontraŭ la mondpaco; c) MEM ne akceptas neŭtralecon pri ĉio koncernanta pacon aŭ militon. Ĝi apo- gas ĉiun agadon, kiu objektive celas la pacon; ĉ) MEM estas amasa senpartia movado." ĉefaj celoj, laŭ art. 3, estas: „a) Unuigi ĉiujn esperantistojn, kiuj agadas por la mondpaco, sendepende de iliaj naciecoj, raso, religio, politika koncepto kaj membreco en iu ajn esperantista organizaĵo.

,,b) Konforme ai la principo 'Per Esperanto al Mondpaco', praktike utiligi Esperanton por la celoj de internacia kompreniĝo, reciproka fido, amikeco kaj paco.

,,c) Serĉi kontaktojn kaj kunlaboron kun internaciaj kaj naciaj pac- movadoj."

Plej supera gvidinstanco estas la Konferenco, kiu okazas ĉiun trian jaron. Ĝi elektas Internacian Komitaton de MEM, rajtas aprobi lanĝojn en la Statuto kaj elektas Sekretariaron, kiu gvidas la afe- rojn inter la Konferencoj.

MEM havas landajn sekciojn (komitatojn) kaj perantojn en ĉ. 40 landoj. Ĝi eldonas monatan organon, la revuon Paco, kiu laŭ unika sistemo aperigas ĉiun numeron en iu aparta lando. Por infor- mi pri la praktika agado de MEM aperas ankaŭ, en Bulgario, la periodaĵo Pacaktivulo. La plej aktivaj sekcioj estas la bulgara, ĉeĥo- slovaka, hungara, soveta, vjetnama, belga, franca kaj japana.

MEM kunlaboras kun diversaj pacmovadoj kaj organizaĵoj, esperantistaj kaj neesperantistaj, ekz. Tutmonda Pac-Konsilantaro (Helsinki), Konferenco pri Vjetnamo (Stockholm), ,,Kontraŭ A- kaj H-Bomboj" (Tokio), Nova Mobiliza Komitato (Vaŝingtono), In- ternacio de Militrezistantoj, Kristana Esperantista Ligo Internacia. Per okmembra delegacio MEM estis reprezentita en la Tutmonda Pac-Asembleo en Berlino (GDR) en 1969. Kunvenoj de MEM okazas tradicie en la kadro de la Universalaj Kongresoj.

La starpunkton de MEM resumis ĝia prezidanto, Nikola Aleksiev, jene: „Post la Dua Mondmilito la homaro vivas en cirkonstancoj de tre grava internacia streĉiĝo. La aktiveco de multmilionaj popol- amasoj fariĝas ĉiam pli decida faktoro de la paco. La esperantistaro nature strebas al paco. MEM transformas tiun strebon en aktivan partoprenon en la landaj kaj internaciaj pacmovadoj."

16.4.5 Internacio de Militrezistantoj (IMR)

Kvankam pacifismo sendube estis grava elemento en la pensaro de Zamenihof kaj de la unuaj esperantistoj, la provoj aparte organizi esperantoparolantajn pacifistojn ne estis tre sukcesaj: En 1905 Gaston Moch fondis Internacian Societon Esperantistan por la Paco, kiu eldonis revuon Espero Pacifista, jarlibrojn kaj la serion Libraro Pacifisma, sed jam tri jarojn poste li rezignis eĉ la ideon de interna- cia lingvo. Mallongviva estis ankaŭ Universala Pacifista Esperantis- ta Ligo, fondita en 1923. Tamen, estas notinde, ke la fondinto de pacmovado, la nobel-premiito Alfred Hermann Fried (1864-1921), verkis unu el la unuaj Esperanto-lernolibroj por germanoj (1903); en 19C7 li telegrafis el la Haga Konferenco al la 3-a Universala Kongreso en Cambridge: ,,E1 la falsa Pac-Konferenco mi salutas la veran Pac-Konferencon." La epokfara romano For la Batalilojn! de alia nobel-premiito, Bertha von Suttner, aperis en Esperanta tradu- ko en 1914. Rezolucion por ĝenerala enkonduko de Esperanto adop- tis la 16-a Internacia Pac-Kongreso en Munkeno (1907). Sed dum kaj post la Unua Mondmilito, se estis parolo pri mondaj problemoj, en multaj naciaj Esperantogazetoj dominis ne pacifismaj, sed ofte preskaŭ ŝovinismaj artikoloj.

Pli solida uzo de Esperanto por la celoj de pacifismo okazis ekster la Esperanto-Movado: Internacio de Militrezistantoj, fondita en 1921 sub la Esperanta nomo „Paco", dekomence aplikis la Inter- nacian Lingvon, eldonante ekde 1929 informbultenon La Militrezis- tanto kaj plurajn broŝurojn. Depost la Dua Mondmilito IMR orga- nizas kunvenojn dnm Universalaj Kongresoj; ĝia multjara prezi- danto Harold F. Bmg mem verkis Esperante, kaj en 1965 ekaperis kvaronjara IMR-bulteno Militrezisto.

Budhana Ligo Espwrantista (BLE)

Budhanaj pastroj kaj studentoj en Japanio interesiĝis pri Espe- ranto en 1921, fondis universitatajn grupojn kaj eldonis revuetojn. Korespondado kun angla budhano kondukis en 1925 al fondo de ,,Budhana Rondo", kiu nomis sin en 1926 Budhana Ligo Esperantista kaj eldonis presitan revuon La Budhismo (1931-36). En Japanio fon- diĝis en 1931 Japana Budhana Ligo Esperantista, sub kies aŭspicioj aperis pluraj revuoj kaj tradukoj de budhismaj verkoj.

De 1951 ĝis 1962 aperis La Budha Lumo, poste (ĝis nun) dumo- nata Budhana Kuriero. La japanaj membroj daŭre eldonas sian informilon La Japana Budhano. Budhana Esperanto-Instituto, en Cejlono, fondita en 1954 de Njanasatta Thero, prizorgis en 1956 per Esperanto informojn pri pribudhismaj verkoj el orienta Eŭropo por Enciklopedio de Budhismo, kun subteno de la- cejlona registaro. Dalai Lama kaj Panĉen Lama akceptis en 1956 resp. 1957 esti patro- noj de BLE.

Oomoto / Universala Homama Asocio (UHA)

„Oomoto estas la religio disvastiganta la Vorton de Dio, rivelitan al S-ino Nao Deguĉi (1836-1918) kaj S-ro Onisaburo Deguĉi (1871- 1948), bofilo de Nao, Oomoto estas origine japana, sed karakterize universala. Ĝi alvokas al ĉiuj religioj manpremon kaj kunlaboron sub la standardo de la Unueco de Religioj."

En 1923, 31 jarojn post ĝia fondiĝo, Onisaburo adoptis Esperanton kiel oficialan lingvon por Oomoto por internacia agado, kaj baldaŭ fondiĝis Esperanto-Propaganda Asocio (EPA) por disvastigi la ling- von en Japanio. En 1925 li fondis Universalan Homaman Asocion (UHA) por atingi, „ke ĉiuj homoj unuiĝu laŭ la universala kredo je Dio kaj frateco de la homoj".

Ekde la sama jaro la esperantlingva revuo Oomoto (de 1926 ĝis 1932 krome Oomoto Internacia) aperadis kiel oficiala organo de

Oomoto kaj UHA. Por japanaj legantoj eldoniĝis la revuo Verda Mondo de EPA. La vigla aktiveco estis rompita pro la subpremo de la japana registaro kun la polico kontraŭ Oomoto en 1935. La tuta organizo de Oomoto estis persekutata kaj la tuta agado estis malpermesita. Inter 1935 kaj 1945, tiu jardeko estis la periodo de la martireco de oomotanoj, kaj nepublika agado de oomotanaj esperantistoj.

En 1945, kiam la Dua Mondmilito finiĝis kaj la Oomoto-afero solviĝis post la vandalisma detruo al ĉiuj Oomoto-domoj, la religia aktiveco de Oomoto, kune kun la Esperanto-agado kaj la socia agado ekĝermis por nova florado.