Выбрать главу

Pliaj atingoj de la Junulara Jaro estis la aliĝo de sekcioj en Hungario, Suda Koreo kaj Aŭstralio, tiel ke TEJO komence de 1964 havis Landajn Sekciojn en 18 landoj, kaj oficialaj interparoloj de TEJO-reprezentantoj kun Monda Junulara Asembleo (Bruselo), Monda Federacio de Demokrata Junularo (Budapeŝto) kaj Internacia Stu- denta Unio (Prago), en vintro 1963/64. Dum tiu tempo plialtiĝis, laŭ- nombre kaj laŭkvalite, ankaŭ oratoraj konkursoj kaj kulturaj aranĝoj en landa skalo, ekz. la Internaciaj Seminarioj de Germana Esperanto- Junularo, regule okazantaj dum la jarfinaj tagoj.

17.3.4 Kvin Jaroj de Sukcesoj kaj Deficito

La jaro 1964 estas signifoplena pro la komenciĝo de sistema kaj preskaŭ profesi-nivela NEJO-agado. Pluraj internaciaj junularaj or- ganizaĵoj estis reprezentitaj dum la 20-a IJK en Amsterdam, pri kiu poste aperis franclingva dokumentaro. TEJO ekeldonis informservon en la angla kaj franca lingvoj, kaj personaj kontaktoj inter repre- zentantoj de TEJO kaj de aliaj organizaĵoj okazis en Eŭropo, Usono kaj Japanio. De tiam, ĉiujare delegitoj aŭ observantoj de TEJO aperis ĉe internaciaj kongresoj de NEJOj en diversaj lokoj de la mondo.

Gŭnther Becker, elektita kiel Ĝenerala Sekretario de UEA, cedis en 1964 sian lokon al Ivo Osibov; pro siaj grandaj meritoj li estis nomita Honora Prezidanto de TEJO. Nove eniris la Estraron unua- foje Japano, Umeda joŝimi. La Komitato de UEA kreis la funkcion de Reprezentanto de TEJO ĉe la Estraro de UEA, kun ĉiuj rajtoj de Estrarano krom la voĉdona. Sur nacia nivelo, pluraj LS interŝanĝis delegitojn aŭ aranĝis komunajn renkontiĝojn, ekz. de Germanoj kaj Jugoslavoj, de Aŭstroj, Italoj kaj Jugoslavoj.

En 1965, por la unua fojo TEJO-Kongreso okazis en ekster- eŭropa lando: en Oocu (Japanio), kun 261 partoprenantoj el 15 landoj. Hans Bakker, kiel nova estrarano, nun sola transprenis la prizorga- don de eksteraj rilatoj (kun ĉ. 80 NEJOj), kies aktualan staton li kronikis per daŭre ĝisdatigata NEJO-Dosiero. En septembro 1965

TEJO organizis Seminarion pri Lingva Problemo en Internaciaj Junularaj Rilatoj en Podvin ĉe Ljubljana, sub la aŭspicioj de Jugo- slavia Unesko-Komisiono. Kiel eksperimento, tiu seminario estis tre sukcesa, ne nur ĉar dek internaciaj organizaĵoj partoprenis en ĝi, sed ankaŭ ĉar la raporto pri ia seminariaj debatoj pligrandigis la prestiĝon de TEJO ĉe la kolegaj asocioj.

Alia nova iniciato estis seminario por eduko de gvidantoj, kiu unuafoje okazis fine de 1965 en Hamburgo. La origina ideo de tiuj seminarioj estis: transdoni spertojn de nunaj al estontaj funkciuloj de TEJO aŭ de LS, sed jam en 1966 la NEJO-Komisiono komencis organizi apartajn „gvidseminariojn" por funkciuloj de neesperantistaj junularaj organizaĵoj. Tia interŝanĝo de spertoj kaj administra tek- niko plenigis mankon forte sentatan inter junularaj organizaĵoj, kaj TEJO per tio reliefiĝis kiel asocio, kiu parolas ne nur pri Esperanto aŭ la lingva problemo, sed ankaŭ kapablas doni konsilojn kaj kon- kretan helpon pri la organiza praktiko. Kvankam skuata per kon- stantaj financaj malfacilaĵoj, TEJO demonstris okulfrape al espe- rantistoj kaj neesperantistoj, kian efikon povas atingi relative mal- granda taĉmento de amatoroj. Aldone al tio, la kunagado de Estrar- anoj kaj Komitatanoj de TEJO distingiĝis per unika solidareco kaj per manko de tiaj energirabaj personaj konfliktoj, kiajn tiel ofte spertadis la plenkreskula Movado.

La jaron 1966 karakterizis du superlativoj: la rekorda partopreno en la 22-a IJK en Pecs (Hungario), kiun ĉeestis pli ol 900 gejunuloj el 22 landoj kaj al kiu la aŭtoritatoj grandskale donis atenton, kaj — la senprecedence granda deficito de TEJO!

Tonkin ellaboris laborplanon por lerneja agado, kiu celis fermi la breĉon inter enlerneja agado kaj eksterlerneja meminiciata aktivado de TEJO, sed ne havis tujan praktikan sekvon. Aliflanke, ISAE, STELO kaj TEJO formis konstantan komisionon por kunordigi la agadon inter studentoj. Krome, TEJO iĝis koresponda membro de Kunordiga Komisiono pri Internacia Volontula Servado ĉe Unesko. AI la jam tradicia instruado de Esperanto al junularaj laborbrigadoj (i.a. en Jugoslavio kaj Bulgario) aldoniĝis nun ankaŭ kursoj por volontuloj en Francio, en la t.n. Muelejoj de Metilernantoj. Aliĝis sekcioj en Argentino kaj Novzelando, „gvidseminarioj" okazis ankaŭ en Japanio kaj Usono, kreiĝis Turisma Servo de TEJO, kaj en Argen- tino estis fondita ,,Programo Pasporto" por ebligi la ĉefamilian inter- ŝanĝon de gejunuloj.

Kiel nova ĝenerala sekretario, Tonkin revivigis en oktobro 1966 la Inĵormfolion (InFo) de TEJO, kiu estis iniciatita de Pietrzak en 1962 kiel ligilo inter la Estraro, Komitato kaj LS de TEJO. Gi aperas ĉiun duan monaton kaj, de 1968, estas multobligata kaj ekspedata de la Centra Oficejo de UEA. De februaro 1968 aperas, ŝame dumonata, bulteno Novaĵoj por liveri al la Esperanta gazetaro aktualajn in- formojn pri junulara aktiveco tutmonde. Giaj angla- kaj franclingva ekvivalentoj — ekde 1971 ankaŭ eldonoj en la germana, itala kaj hispana lingvoj — estas regule distribuataj al neesperantistaj orga- nizaĵoj.

Laŭ nekompleta statistiko de la Turisma Servo de TEJO, en 1967 proks. 2.700 gejunuloj partoprenis 22 junularajn aranĝojn. Pri la planataj la Servo publikigas superrigardon komence de ĉiu jaro. La plej gravajn renkontiĝojn TEJO decidis aŭspicii; kiel unuajn, en 1967, Renkontiĝon de Eŭropa Esperantista Junularo en Montecatini (Italio), Internacian Kunvenon en Natanja (Israelo) kaj Seminarion por Eduko de Gvidantoj en ĉeĥoslovakio. La Turisma Servo okazigis seminarion pri „Esperanto kaj turismo" en Pollando, dum la tiu- jara TEJO-Kongreso devis, pro la milito en Mezoriento, okazi en la kadro de la 52-a UK en Rotterdam. En somero 1967 la NEJO-Komi- siono prizorgis kvin kursojn ĉe volontulaj tendaroj en Francio kaj unu en Nederlando; unu grava flanka rezulto estas la esplorado pri testado kaj edukaj metodoj en Esperanto. E1 la laboro de la NEJO- Komisiono formiĝis krome Konsulta Centro pri la Lingva Problemo en Internaciaj Junularaj Rilatoj, kiu havas juran personecon en Ne- derlando. A1 Skolta Esperantista Ligo TEJO donis helpon per infor- mado pri la Internacia Ĵamboreo.

La rajton pri senobstakla vojaĝado, kiun ja aparte deziras profiti TEJO-anoj, akcentis la Kongresa Rezolucio de la 24-a IJK en Tar- ragona (Hispanio) en 1968. Tiujare TEJO denove organizis sukcesan seminarion por eduko de gvidantoj kaj kursojn en internaciaj labor- tendaroj. Speciala trilingva numero de Kontahto pri tiaj kursoj vekis tre favorajn reagojn. Per vigla varbado la deficito povis esti iom reduktita, sed la kriza financa situacio plue bremsis la laboron de la organizaĵo. Aliflanke, la Centra Oficejo de UEA transprenis pli da rutinaj administraj laboroj por TEJO.

17.3.5 Deklaracio de Tyreso

La profundaj sociaj ŝanĝoj kaj la vekiĝo de la tutmonda junularo dum la pasintaj jaroj ne preteriris ankaŭ la internon de TEJO. Gi komprenis, ke en la nuna monda situacio, kiam la junularo fariĝas politika kaj ekonomia forto ĉiam pli potenca kaj kiam la interesoj kaj moralaj sentoj de la junularo plivastiĝas, necesas ankaŭ vastigi la fundamentajn principojn, sur kiuj la junulara Esperanto-Movado konstruas siajn organizajn formojn. TEJO, sekve, fariĝis pli aktiva kaj agema, kaj precipe pli socie respondeca, en ĉiuj flankoj de la agado. Organizo, kiu laborus por lingvo, sed ignorus la premojn kaj