Выбрать главу

A1 tiuj eksteraj malfacilaĵoj aldoniĝis la internaj: parte jam tradiciaj, ĉar ili bedaŭrinde akompanas la Esperanto-Movadon ekde ĝia naskiĝo; parte novaj kaj antaŭe ne spertitaj. Ne temas, certe, pri sanaj diskutoj kaj utilaj konfrontiĝoj de malsamaj opinioj pri ĝravaj demandoj kun la celo trovi adekvatajn solvojn. Tio ĉiam donis kaj plu donos bonajn rezultojn. Ankaŭ ne temas pri misagoj. bazitaj sur eraraj juĝoj pro manko de scioj, aŭ pro ignorado de faktoj, aŭ pro la malkapablo korekte taksi ilin, aŭ pro la kombino de la tri. Tio, kvankam malutila kaj tial evitinda, estas almenaŭ komprenebla. La vere gravajn internajn malfacilaĵojn kaŭzis konsciaj misprezentoj pri faktoj, agadoj aŭ personoj; deformado de la realo per sistemaj prisilentoj de objektivaj atingoj kun paralela laŭdado de sensignifaj okazaĵoj aŭ de rektaj fuŝaĵoj; en la lasta tempo eĉ aperta dissemado de defetismo. Kontraŭ tiaj negativaj fenomenoj necesis reagi de tempo al tempo ne tiom pro la vero kiel valoro per si mem — kvankam, kompreneble, la vero ĉiam indas lukton kaj oferojn — kiom por forigi danĝerajn kaj senkuraĝigajn falsajn imagojn, malebligi pli grandan malbonon kaj reestabli la ekvilibron. Sed tio, siavice, necese deturnis la atenton for de la aktualaj taskoj, kaŭzis preterpason de unikaj ŝancoj4, kaj perdigis multe da plia tempo kaj energioj, kiuj povis esti utiligitaj por pozitiva laboro. La situacion difinis la aŭtoro de tiuj ĉi linioj per unusola frazo en unu el la diskutoj dum la Londona Universala Kongreso (1971): „Mal- facile estas lukti per sia nuda brusto kontraŭ potenca malamiko, kaj samtempe daŭre eligadi tranĉilojn el sia dorso kaj vindadi la vun- dojn". Kvankam aplikeblaj al personoj, en tiu ĉi kunteksto la vortoj ĉefe rilatas al la Esperanto-Movado kiel tia.

Nu, tiaj malsanoj atakas en pli aŭ malpli alta grado ĉiujn batalan- tajn sociajn-kulturajn movadojn, precipe en ilia infanaĝo. Feliĉe, la vastaj tavoloj de la Esperanto-Movado jam montriĝis sufiĉe maturaj por distingi objektivajn valorojn disde blufoj, pozitivismon disde defetismo, kvankam kutime la ĝusta orientiĝo postulis iom tro da tempo. Ju pli la Esperanto-Movado evoluas, des pli rapide ĝi reagos, kaj des pli efike ĝi aŭtomate eliminos el sia organismo la kaŭzantojn de infanaĝaj malsanoj aŭ eĉ infektoj. Dume, ili tamen ekzistis ankaŭ en la postmilita periodo kaj prezentis la ĉefan internan malhelpon.

La ĉesigo de la dueco, esprimita en la aktoj de 1947-48, kvankam sendube tre pozitiva fakto, neniel per si mem signifis kreon de unueco, ankoraŭ malpli aŭtomatan solvon de multnombraj problemoj, kiujn kaŭzis la skizitaj eksteraj kondiĉoj kaj interna situacio. Dum ĉiuj kontentis kaj multaj jubilis pro la ĉesigo de la dueco, klarvidaj personoj bone komprenis jam tiam, ke necesos multflankaj sciencaj esploroj kaj teoriaj studoj, abundaj spertoj akireblaj nur per intensa praktika laboro, kaj grade vastiĝantaj diversdirektaj agadoj — ĉio ĉi taŭge kombinita en unu granda tuto — por fortikigi la Asocion interne surbaze de unueca platformo; por transformi iom post iom la Esperanto-Movadon en atentindan kulturan kaj socian faktoron de la nuntempo; por doni al la Internacia Lingvo la meritatan prestiĝon kaj tiel faciligi ĝian pluan disvastiĝon. Konkrete, sukcesa laboro postulis: (i) teorian prilaboron kaj praktikan aplikon de kelkaj esence gravaj bazaj konceptoj; (ii) solvadon de organizaj demandoj konforrtie al la bezonoj de unuopaj evoluperiodoj; (iii) adaptadon de la organiza strukturo de UEA al la celoj, taskoj kaj konsisto de la Asocio; (iv) paralelajn agadojn en la tri ĉefaj branĉoj — informado, instruado, praktikaj aplikoj — post realecaj taksoj de la faktaj eblecoj; (v) samtempajn klopodojn finance fortikigi ia Asocion.

Grandiozaj estis la taskoj, kiujn en 1948 kaj poste frontis UEA kaj ĝiaj organoj aŭ unuopaj funkciuloj, al kiuj la membraro kon- fidis la gvidadon de la Asocio [33].

18.2 BAZAJ KONCEPTOJ

18.2.1 Universaleco kaj Neŭtraleco

La du konceptoj, interdependaj en tiu ĉi kunteksto, havas du mal- samajn sencojn, kiuj siavice estas firme reciproke kunligitaj.

Ambaŭ estas aplikataj kaj al la Internacia Lingvo mem kaj al la organizita agado por ĝia progresigo. Pro la unuaranga graveco de tiu fundamenta demando pri universaleco kaj neŭtraleco, pri iliaj interdependeco kaj kunligiteco, la Estraro de la nova UEA dediĉis al ĝi ekde la komenco la plej grandan atenton. Jam la unua inaŭgura kongresa parolado post la kunfandiĝo, kaj entute en la postmilita periodo (Parizo, 1950), pritraktis la aferon el ambaŭ vidpunktoj kaj formulis la ĉefajn ideojn rilate la situacion de la Internacia Lingvo en la aktualaj kondiĉoj kaj la pozicion de UEA, determinitan de tiuj kondiĉoj. De tempo al tempo necesis denove prilumi la aferon en artikoloj kaj diskutoj, el kiuj la debato dum la UK en Londono (1971) estas aparte menciinda.

18.2.1.1 Apliko al la Lingvo. — La esprimo ,,universala", se aplikita al la lingvo mem, havas almenaŭ du signifojn.

La unua kaj plej profunda fontas el la fakto, ke la Internacia Lingvo — internacia en la vera senco de la vorto pro siaj interna strukturo, socia portanto kaj celo — formiĝis en ĝusta historia mo- mento kaj nun ruliĝas sur tiu vasta kaj longa evoluvojo, kiu elbestigis la homon kaj ekde tiam kondukas la homaron de la iama dis- rompiteco en formo de hordoj, gentoj, triboj — tra ĉiam pli vastaj sociaj grupiĝoj, tra la nunaj nacioj-ŝtatoj kaj diversspecaj inter- naciaj kaj interŝtataj kuniĝoj — al estonta tuthoma, universala socio. La vojo, kompreneble, ne estas glata, nek rekta, sed plena de obstakloj kaj zigzagoj. Tial ankaŭ la progresado, tutcerte, ne ĉiam estas egale rapida: nek senhalta, nek sensalta, eĉ ne sen provizoraj regresoj. Du paŝojn antaŭen ofte sekvas retropaŝo aŭ, kelkfoje, eĉ pli da ili. Malatenta observanto kun mallarĝaj perspektivoj, limigitaj sole al malfeliĉe elektita tempofrakcio de stagno aŭ devojiĝo, eĉ povas facile konkludi, ke tiurilate ekzistas pli da regreso ol da pro- greso. Tamen, en grandaj linioj, tra la longa historio ekde la homiĝo, la evoluo de la materiaj fortoj kaj de iliaj ideologiaj manifestiĝoj ja altrudis la kreon de ĉiam pli vastaj sociaj komunaĵoj kun propraj komunaj lingvoj, kaj tiu integriĝa procezo renkonte al universaleco ne povas esti haltigita.

En tiu ĉi lasta stadio de la integriĝa procezo la Internacia Lingvo okupas sian ĝustan pozicion kaj plenumas ĉiam pli sian fekundan funkcion.

La ideo mem pri internacia lingvo estas esprimo de universalecaj tendencoj. La realigo de la ideo en la formo de Esperanto estas unu el la plej videblaj konkretaj manifestiĝoj de la celado al tuthomeco. Sed samtempe ĝi estas ankaŭ potenca antaŭeniganto de tiu sama universalismo, kiu ĝin kreis.

Ciu ajn lingvo troviĝas en funkcia rilato kun la bazo, el kiu ĝi elkreskis. La lingvo ebligas ne nur la pensadon kaj la reciprokan komunikadon, sed ĝi ankaŭ kreas kaj flegas difinitan senton de komuneco inter la personoj, kiuj ĝin uzas. Naskita de difinita socio, ĝi mem cementas la socion kaj ŝirmas ĝin kontraŭ disfalo. Tial ankaŭ la Internacia Lingvo ne estas, nek povas esti, sole teknika rimedo de pensado, nek nura instrumento de komunikado en inter- naciaj kadroj. Ĝi havas ankaŭ profundan idean signifon. Same kiel la naciaj normaj lingvoj — kaj adekvate kiu ajn lingvo en rilato al sia respektiva socia portanto — ludis kaj ludas unu el la ĉefaj roloj en la formiĝo kaj konserviĝo de la nacioj, tiel same la Internacia Lingvo estas decida faktoro en la kreado kaj stimulado de tuthoma, universala solidareco.

Per tio finiĝas la identeco kaj komenciĝas la granda diferenco ĝuste pro la malsameco de la socia portanto. Dum la naciaj lingvoj, en pozitiva senco, ebligas komunikadon interne de la koncerna lingva komunaĵo, samtempe ili, en negativa senco, izolas ĝin disde la aliaj. La socia-komunika funkcio de la Internacia Lingvo estas tuthoma, sekve senigita de la negativa aspekto. Plue, dum la naciaj lingvoj pozitive kontribuas al la interna kohereco de la koncernaj komunaĵoj en diversaj gradoj (ekde milda patriotismo ĝis ekstremaj ŝovinismo aŭ eĉ naziismo), pro tiu fakto mem ili samtempe manifestas negativan efikon, nome fremdigas la naciojn unujn de la aliaj, kio siavice faciligas reciprokajn suspektadojn, tensiojn, konfliktojn kaj militojn. Ankaŭ sur tiu grava kampo de la ideologia sfero la Internacia Lingvo, pro sia tuthomara solidariga rolo, manifestas nur la pozitivan flankon. Tio, kompreneble, neniel signifas, ke la Internacia Lingvo povus per si mem, kvazaŭ mirakle, solvi ĉiujn sociajn kaj personajn proble- mojn, kontraŭdirojn, antagonismojn kaj streĉitecojn, kiel kelkaj naivuloj emas kredi, bonintencaj ignorantoj riproĉi kaj malicaĵ kontraŭuloj imputi. Gi signifas precize kaj sole tion, kio estas kon- cize analizita kaj kio povas esti resumita en ununura frazo: foje unuiĝinta, la estonta tuthoma socio evidente ne povos starigi sin kontraŭ samkarakteran socion, ĉar tia tutsimple ne ekzistos; sed ĝi ja povos kaj devos mobilizi ĉiujn fortojn por kontraŭbatali mizeron kaj seriozajn danĝerojn minacantajn eĉ la vivon mem sur nia ter- globo, utiligi la akumulitajn sciojn por plia subigo de la naturo kaj por ekspluatado de ĝiaj senfinaj riĉaĵoj en la intereso de ĉiuj.