Выбрать главу

Tio estas la senco de universaleco. Kaj tia plena universaleco ne estas atingebla sen komuna, tuthoma lingvo kiel unu el ĝiaj ĉefaj elementoj, fakte integra parto.

Esence, Zamenhof pravis ankaŭ rilate la solidarigan rolon de la Internacia Lingvo en la procezo de integriĝo survoje al universaleco, kvankam, eble, la termino „interna ideo" ne estis tre feliĉe elektita, ĉar iom tro mistika kaj tial science neadekvata. Verŝajne tio kaŭzis, ke la koncepto, kiun la termino celis indiki, estis ofte nekomprenata, miskomprenata aŭ eĉ misuzata, sed tio neniel senigas nek povas senigi la koncepton mem de ĝia scienca valoro.

A1 tiu ĉi unua signifo de „universala-universaleco" respondas la samranga „neŭtrala-neŭtraleco".

La lingvo mem, ĝuste pro sia karaktero, prezentiĝas kiel tut- homara supernacia komunikilo, do neŭtrala en rilato al kiu ajn lingvo nacia, etna aŭ alispeca. Tamen, tio neniel implicas reci- prokecon, nome same neŭtralan sintenon al Esperanto fare de ĉiuj nacioj kiel spiritaj proprietuloj de la naciaj lingvoj, resp. de iliaj politikaj gvidantoj. Ciuj ekstremaj naciismoj, kiuj regule generas despotecajn kaj tiranecajn reĝimojn kun imperialismaj tendencoj, levis sin kontraŭ Esperanton, malpermesis la lingvon, persekutis la lingvouzantojn. Ofte tio okazadis sub preteksto de „misuzo" de la lingvo por revoluciaj, kontraŭrevoluciaj aŭ ĝenerale subversaj 6 celoj — depende de la karaktero de la reĝimo. Certe, la Internacia Lingvo estis kaj verŝajne plu estos uzata ankaŭ por tiaj celoj. La naciaj lingvoj, inkluzive la propran, estas same tiel utiligataj por identaj celoj, eĉ multe pli ol Esperanto, sed tamen oni neniam aŭdis, nek iam povos aŭdi, ke pro tia „misuzo" kiu ajn nacia lingvo kiel tia estus kiam ajn malpermesita. La vera kaŭzo de persekutoj ne estas „misuzo'' aŭ „neneŭtraleco", sed ĝuste tiu ĉi aspekto de lingva neŭtraleco kiel korelativo de universaleco.

Ne temas, do, pri iaj revoluciaj aŭ subversaj politikaj agadoj de unuopuloj aŭ grupoj per Esperanto, sed pri tute alispeca revolucio: la revoluciaj ŝanĝiĝoj en la pensmaniero kaj sentado, nome la trans- formiĝado de mallarĝe naciisma konceptado al universale homa, kiun kreas aŭ stimulas kaj flegas la Internacia Lingvo. Kaj tio estas negacio de ekstrema naciismo, kiun ĝi tial necese, pro la naturo mem de la afero, devas reziste kontraŭbatali eĉ per la plej drastaj metodoj ĝis, fine, ĝi mem estos neniigita. Cetere, la sufokado de Esperanto estas nur unu el la multaj reagoj de reakciaj fortoj kon- traŭ ĉiujn fortojn de la nehaltigebla progreso, kaj tiu ago-reago estas entenata en la leĝeco mem de la evoluo. Samtempe ĝi estas plia konfirmo en la praktiko de la teoria ekspliko pri la idea signifo de la lingvo.

La nuntempaj kulturaj kaj lingvaj imperialismoj, ligitaj al ekono- mia ekspansiemo de la grandaj potencoj kaj de kelkaj mezgrandaj ŝtatoj, eĉ de tiuj kun demokrataj politikaj institucioj, ofte prenas similan negativan pozicion al Esperanto pro esence samaj kaŭzoj, kies radikoj troviĝas en la neŭtrale homa karaktero de la lingvo, kvankam ili ne aplikas ekstremajn metodojn de perforto por mal- ebligi ĝian disvastigon. Aliflanke, la Internacia Lingvo pro sia tuta karaktero fortikigas la universalecajn tendencojn kaj certe akiros ĉiam pli firmajn poziciojn kiel lingvo de humanisma internaciismo.

En la dua senco, logike derivita de la unua, la universaleco de la Internacia Lingvo signifas ĝian ĝeneralecon. Esperanto ne estas limigita al iu aparta klaso aŭ alia socia tavolo, nek ĝi servas por komunikado nur en unu sfero de la internacia vivo — ekzemple ekskluzive en la scienco aŭ komerco aŭ belartoj aŭ turismo — sed ĝi estas proprieto de la tuta homaro kaj de ĉiuj personoj kiuj el- lernas ĝin kaj utiligas por ĉiuj siaj bezonoj. Siavice, la neŭtraleco de la lingvo egalas al ĝia apliko por kiu ajn celo: de ĉiutaga kon- versacio ĝis la uzo por sciencaj, kulturaj, politikaj celoj aŭ kiu ajn alia praktika bezono. En tiu ĉi senco ĝi prezentiĝas kiel nura instru- mento, kaj instrumento evidente restas ,,neŭtrala" tute egale en kies manoj ĝi troviĝas kaj por kiuj celoj ĝi estas uzata. Tio estas tiel simpla kaj klara, ke efektive ne necesus ĝin eĉ mencii, se ne troviĝus personoj, kiuj obseditaj de siaj antaŭjuĝoj, faras eĉ tiajn groteskajn riproĉojn, ke Esperanto „ne estas neŭtrala", ĉar en ĝi estis publiki- gita tiu aŭ alia verko nekonforma al la gusto de la riproĉinto.

18.2.1.2 Apliko al Universala Esperanto-Asocio. — Kiel indikas ĝia nomo, UEA estas ,,universala". Nuntempe eĉ pli, ol ĝi estis en 1908 kaj en la unua periodo post la fondiĝo.

Laŭ la unua Statuto de 1908 la celo de la Asocio estis plifaciligi ĉiaspecajn rilatojn inter diverslingvanoj kaj krei „fortikan ligilon de solidareco inter la membroj". La membroj estis nur individuaj personoj, ne organizaĵoj.

Reflektante la evoluintan koncepton pri la universaleco de la lingvo, la universaleco de la nuntempa UEA estas multe pli vasta. Laŭ la nun valida Statuto, laste reviziita en decembro 1956, unu el la celoj de UEA estas ,,plifaciligi ĉiaspecajn spiritajn kaj materiajn rilatojn inter la homoj, sen diferenco pri nacieco, raso, religio, poli- tiko aŭ lingvo" (Art. 3). La nuna Statuto ja enhavas preskaŭ la saman regulon rilate la solidarecon inter la membroj, kiel tiu de 1908, sed ĝi ankaŭ aldonas: kaj disvolvi ĉe ili la komprenon kaj estimon

por fremdaj popoloj". Tio transpasas la limojn de nur interna soli- dareco inter la membroj kaj transiras en la sferon de konscia uti- ligado de la lingvo por internacia kompreniĝo konforme al la solidariga rolo de la lingvo. Tuta aro da agadoj de UEA en la lastaj 25 jaroj celis, interalie, realigi ĝuste tiun taskon. Ci tie estu menciitaj nur kelkaj: internaciaj prelegvojaĝoj kun temoj rilatantaj al diversaj landoj kaj popoloj, specialaj seminarioj dediĉitaj al tiu temo, multaj el la prelegoj en Internacia Somera Universitato (ISU), belartaj konkursoj kaj artaj festivaloj, kulturaj aranĝoj dediĉitaj al la kongresaj landoj, publikigo de valoraj tradukaj verkoj, la tuta serio Oriento-Okcidento, multnombraj artikoloj en la periodaĵoj de la Asocio rekte celantaj disvastigon de konoj pri diversaj popoloj kaj evoluigon de respekto por iliaj kulturo kaj formoj de civilizo, ktp.

Plue, dum la malnova UEA organizis „diversajn praktikajn servojn por la membroj" pere de la delegita reto, la moderna UEA ja daŭrigis la plenumadon de la sama funkcio, sed prenis sur sin ankaŭ la taskon „krei internaciajn servojn uzeblajn de ĉiuj homoj", kies in- telektaj aŭ materiaj interesoj transpasas la limojn de ilia nacia, etna aŭ lingva teritorio (Art. 3). Ankaŭ tiun funkcion UEA plenumas diversmaniere ĉu rekte, ĉu pere de la grandiĝanta delegita reto.

Fine, la nuna UEA estas pli universala ol la originala ankaŭ el vidpunkto de la membraro. Diference de la antaŭa, kiu havis nur individuajn membrojn, la moderna UEA konsistas el landaj Esperanto- asocioj, fakaj organizaĵoj kaj individuaj membroj. A1 UEA povas aliĝi ĉiu „honorinda persono" laŭ diversaj kategorioj (Art. 10-12). Krome, al UEA povas aliĝi ĉiu ajn landa Esperanto-organizaĵo, se ĝi estas laŭorde organizita kaj se vidiĝas klare el ĝia statuto, ke temas pri asocio neŭtrala en la senco de Art. 4. Al UEA povas aliĝi ankaŭ internaciaj neŭtralaj fakaj Esperanto-organizaĵoj, aŭ, se ili tion preferas, tiaj organizaĵoj povas fari kontrakton kun UEA pri komuna agado, interŝanĝo de servoj, ktp. Aliflanke, la Asocio rajtas fari kontrakton pri kunlaboro kaj interŝanĝo de servoj kun internaciaj neneŭtralaj Esperanto-asocioj, kondiĉe ke tiuj rilatoj ne kontraŭu la principon entenatan en Art. 4. Ekzistas eblecoj por kontraktaj rilatoj eĉ kun landaj fakaj asocioj kaj por aliĝo de unuopuloj aŭ organizaĵoj, kiuj simpatias kun la celoj de la Esperanto-Movado eĉ se ili ne uzas Esperanton, en la kategorio de apogantoj kaj apogantaj asocioj.