Выбрать главу

Efektive, tia konceptado de universaleco, ankaŭ en tiu ĉi rilato konforma al la universaleco de la lingvo, ebligis transformiĝon de UEA en multe pli universalan organizaĵon ne nur laŭnome, sed ankaŭ laŭ la teritoria etendiĝo kaj konsisto. Interalie, tio vidiĝas el jenaj faktoj:

En 1948 UEA konsistis el 19 landaj asocioj (LA), neniu aliĝinta faka asocio (FA), 7 FA en kontraktaj rilatoj, 17.707 membroj en 70 landoj kaj 2.224 delegitoj en 58 landoj. En 1971 UEA konsistis el 34 LA, 3 aliĝintaj FA, 23 kunlaborantaj FA kaj neneŭtralaj Esperanto- organizaĵoj, 32.070 membroj en 88 landoj, 3.501 delegitoj en 66 landoj. Interalie, tiu nombra kresko kaj teritoria vastiĝo pligrandigis kaj pliprofundigis la valoron de la principoj rilatantaj al la praktikaj servoj por la membraro, internaciaj servoj uzeblaj de ĉiuj homoj kaj solidariga rolo de la lingvo interne de la Asocio kaj ekster ĝi.

Mallonge, la universaleco de la nuna UEA el ĉiuj vidpunktoj — celoj, agadoj kaj konsisto -— maksimume respondas al la universaleco de la lingvo en ambaŭ ĝiaj ĉefaj signifoj, kiel prezentite en la antaŭa sekcio.

La neŭtraleco de UEA estis jene formulita okaze de ĝia fondiĝo en 1908: „UEA estas neŭtrala rilate al religio, politiko kaj nacieco." Post la interkonsento de Kolonjo de la 4-a de aŭgusto 1933 [34], la principo estis reformulita en nova Art. 4 de la Statuto: „UEA estas neŭtrala rilate al religio, nacieco, politiko kaj sociaj demandoj; en ĝi viroj kaj virinoj estas egalrajtaj kaj elekteblaj al ĉiuj oficoj". Identan formulon enhavis Art. 4 de la Statuto de Internacia Espe- ranto-Ligo (IEL) de 1936, reviziita en julio 1940. Gi restis senŝanĝa ĝis 1947, resp. ĝis 1948 en la Statuto de la Asocio.

La aldono pri egalrajteco de viroj kaj virinoj fakte havis nenian signifon, ĉar ankaŭ pli frue tiu principo estis rekonita kaj ĉiam respektata. Eble ĝi estis intence metita en la Statuton por iel kaŝi aŭ ekvilibrigi la multe pli signifan aldonon pri neŭtraleco rilate sociajn demandojn. Tio okazis en Kolonjo, en la tempo de jubilanta ekstreme reakcia naciismo, kiam multaj el la tiamaj gvidantoj de la neŭtrala Esperanto-Movado abomenis eĉ la vortradikon soci- pro timo, ke en la publika imago kaj ankoraŭ pli en la sekretaj policaj dosieroj ĝi iel povus esti ligita al socialismo kaj similaj „subversaj"8 movadoj. Necesis, do, klare kaj eksplicite distanciĝi por ,,savi la aferon", kvankam — tute kompreneble por ĉiuj, kiuj komprenas la idean rolon de la lingvo — tio neniel influis la naziajn kaj similajn tiranecajn reĝimojn[35]. Nur la senespera deziro eviti malagrablaĵojn por la Movado kaj por si mem povas ekspliki tiun absolute mal- taŭgan aldonon. Ciu lingvo inkluzive Esperanton ja estas socia feno- meno, kaj la tuta Esperanto-Movado sendube estas socia-kultura laŭ sia objektiva karaktero, kiun neniaj humiligaj kaj pseŭdosciencaj asertoj povas ŝanĝi. Nur pretervido kaŭzis, ke en 1947, kiam en Bern la Komitato reformulis la principon en atmosfero de sufiĉe granda streĉiteco, tiu ereto restis en la Statuto. En ĉiu okazo la vortoj ,,rilate al politiko" ja abunde kovras la neŭtralecon koncerne kian ajn apartan partipolitikon, ĉu socialisman, ĉu nesocialisman.

Dum la UK en Bern la principo de neŭtraleco estis precizigita. A1 Art. 4 estis aldonita nova alineo, kiu tekstas:

UEA deklaras, ke la respekto de la homrajtoj estas por ĝia laboro esenca kondiĉo. Gia sinteno estas diktata de la ideaj celoj de la Espe- ranto-Movado. Gi ri'latas simpatie al ĉiuj movadoj, kiuj sur nepolitika bazo klopodas efektivigi ideojn identajn tute aŭ parte kun la celoj de la Asocio.

Tiu grava aldono korektas kaj limigas la absolutan neŭtralecon, eĉ politikan, formulitan en la unua alineo. La nova formulo estis akceptita meze de 1947, do proksimume unu jaron kaj duonon antaŭ la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj, proklamita de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj la 10-an de decembro 1948. La Uni- versala Deklaracio proklamas nombron da rajtoj kaj fundamentaj liberecoj, egale validaj „por ĉiuj homoj sen kia ajn diferencigo, laŭ raso, haŭtkoloro, sekso, lingvo, religio, politika aŭ alia opinio, riacia aŭ socia deveno, posedajoj, naskiĝo aŭ alia stato". La Universala Deklaracio aparte rekonas nombron da kulturaj kaj lingvaj rajtoj, kaj la fundamentajn politikajn liberecojn. Evidente, post la proklamo de la Universala Deklaracio, la formulo en la dua alineo de Art. 4 de la Statuto de UEA ricevis eĉ pli konkretan enhavon kaj pli grandan valoron. Principe, la neŭtraleco de UEA ĉesas tie, kie komen- ciĝas la malobservo de la homaj rajtoj kaj fundamentaj liberecoj, kiel formulitaj en la Universala Deklaracio. Tio per si mem senigas de kia ajn senco la hazarde postrestintan neŭtralecon rilate „sociajn demandojn".

Aliflanke, la neŭtraleco de UEA necese ĉesas tie, kie komenciĝas atakoj kontraŭ Esperanto en kiu ajn formo, eĉ ekster la malobservado de la Universala Deklaracio.

Du jarojn post la amendo de Art. 4 de la Statuto, en la menciita inaŭgura parolado dum la Universala Kongreso de Esperanto en Parizo (1950), estis, interalie, dirite:

UEA estas neŭtrala. Gi troviĝas ekster kaj super la politikaj luktoj, sed en ĝiaj fundamentoj troviĝas la principo de la respekto al homaj rajtoj kaj liberecoj. Tio signifas, ke ĝi — celante disvastigi la Inter- nacian Lingvon kune kun ĝia nedisigebla apartenaĵo: la spirita prok- simiĝo de la homoj — ebligas al ĉiuj siaj membroj konservi siajn pro- prajn mondrigardojn kaj konvinkojn, libere esprimi siajn opiniojn.

La neŭtraleco ne signifas, do, senideecon aŭ uniformigon de la penso. Male, ĝi estas konvena grundo por kresko kaj florado interne de la Movado de ĉiaspecaj pensoj kaj ideoj — krom tiuj, kiuj evidente kontraŭas al la esenco mem de la Internacia Lingvo kaj de ĝia sig- nifo.... La neŭtraleco, plue, signifas, ke en eksteraj rilatoj ni ligas nin al neniu politika koncepto, al neniu alia movado, al neniu fremda ideologio. Kiel esperantistoj ni estas memstaraj kaj sendependaj, kaj ni iras nian propran vojon. Tio, kompreneble, ne signifas, ke ni estas indiferentaj rilate al la okazaĵoj en la mondo

Tia koncepto de neŭtraleco, oni povus ĝin nomi aktiva neŭtraleco, estas io tute alia ol la senkuraĝa, pasiva neŭtraleco, praktikata tiel ofte en la pasinteco.

En sia multflanka laboro por Esperanto UEA aplikis en la prak- tiko la principon de aktiva neŭtraleco dum la lastaj 25 jaroj. Interne de la Asocio necesis plurfoje kontraŭbatali ekstreme dekstrajn aŭ ekstreme maldekstrajn premojn. En sia agado en la ekstera mondo la Asocio insiste kaj sisteme apogis ĉiujn tendencojn kaj fluojn, kiuj fortikigas la observadon de la homaj rajtoj kaj fundamentaj liberecoj, la plibonigon de la rilatoj inter la popoloj kaj nacioj. A1 tiuj agadoj apartenas, ekzemple, la grandaj kampanjoj de UEA okaze de la Jaro de Homaj Rajtoj aŭ la Jaro de Internacia Kunlaboro. Samtempe UEA reagis energie en kazoj de atakoj kontraŭ Esperanto tute egale de kiu flanko ili venis. Gi aligis siajn fortojn al la klopodoj de UN, Unesko kaj aliaj organizaĵoj en la lukto kontraŭ rasismon kaj rasan diskrimi- nacion. Sed UEA aldonis tute apartan kontribuon per sia batalo kontraŭ la lingvan kaj ĝenerale kulturan diskriminacion, kontraŭ kulturan genocidon aŭ memmortigon. Gi estis la unua, kiu atentigis pri tiu formo de diskriminacio jam en 1965 okaze de la malkovro de la Zamenhof-monumento en Linz, Aŭstrio. Dum la tuta Jaro de Internacia Kunlaboro (1965) kaj poste la demando estis esplorata kaj prilumata el ĉiuj flankoj, tiel ke baldaŭ progresemaj fortoj ankaŭ ekster la Esperanto-Movado komencis studi ĝin kaj uzi la terminon kultura kaj lingva diskriminacio.