Выбрать главу

Interne de la Asocio la principo estis aplikata prudente elaste. Tiun elastecon diktis la fakto, ke la aliĝintaj asocioj de UEA troviĝas en landoj kun tre malsamaj politikaj reĝimoj kaj tial ankaŭ kun malsamaj konceptoj pri politika neŭtraleco. Io, kio estas rigardata kiel tute normale neŭtrala en unu politika medio, povas esti kon- siderata kiel politike neneŭtrala en alia medio. Rigore observante la reformulitan, vastan principon de neŭtraleco por UEA kiel tia, oni devis kompreneme rilati al kelkfojaj devojiĝoj en unuopaj landoj, se tiuj devojiĝoj ne afekciis iel serioze la neŭtralecon de UEA kiel reprezentanto de la neŭtrala Esperanto-Movado en la mondo.

Tiel komprenata kaj praktikata neŭtraleco ebligis al UEA havi membrojn en ĉiuj partoj de la mondo eĉ en periodoj de grandaj internaciaj streĉitecoj. Gi ankaŭ ebligis, ke ĉe la sama tablo povis kaj povas egalece kaj amike sidi kaj diskuti apartenantoj de mal- samaj rasoj, nacioj, religioj, politikaj konceptoj kaj lingvoj. Kiel montrite, rilate la socian kaj politikan aspektojn de la lingva pro- blemo en la mondo, la Asocio ne estas nek povas esti neŭtrala, ĉar ĝi ja pledas por solvo pere de la Internacia Lingvo. Tial, tiu grupo de ĝiaj agadoj, bazitaj ĉefe sur la sciencaj esploroj de CED pri la lingva problemo en ĉiuj ĝiaj aspektoj, inkluzive la ekonomikan, socian kaj politikan, neniam elvokis kiun ajn seriozan riproĉon pro kvazaŭa malobservo de neŭtraleco.

Pro la fakto, ke la principo de neŭtraleco estis unue akceptita jam en 1908 kaj amendita en 1947-48, montriĝis utile rekonsideri la demandon por konstati, ĉu la nuna koncepto de neŭtraleco de UEA estas adekvata. La debato pri tiu demando okazis dum la UK en Londono (1971) kaj elvokis grandegan interesiĝon. La antaŭvidita salono kun ĉ. 300 sidlokoj estis tiel plenŝtopita, ke en la lasta mo- mento necesis havigi plian ejon por tiuj, kiuj ne povis eniri. En la debato en ambaŭ salonoj partoprenis multaj personoj, inter ili ankaŭ reprezentantoj de asocioj kaj funkciuloj de lokaj societoj en landoj kun malsamaj politikaj sistemoj. En la fino de la longa diskuto estis voĉdono. Gi montris, ke la grandega plimulto de ĉeestantoj (verŝajne ĉ. 500 personoj kontraŭ nur 7) trovis, ke la nuna koncepto de neŭ- traleco, kiel formulita en la Statuto kaj aplikata en la praktiko, estas adekvata kaj konforma al la bezonoj de la Asocio en la nun- tempaj kondiĉoj.

Evidente, la du principoj — universalecc) kaj neŭtraleco de UEA — estas tiel taŭge kombinitaj, ke ili apogas unu la alian konforme al la reciprokeco, kiu regas la universalecon kaj neŭtralecon de la Internacia Lingvo.

18.2.2 Unueco en Diverseco

La kunfandiĝo de 1947 certe estis pozitiva faro, pli ol necesa. Gi signifis formalan reunuigon de la neŭtrala Esperanto-Movado. UEA ekmarŝis sub la trafa devizo ,,Unueco estas Forto", sed devizo, eĉ la plej sencohava kiel tiu ĉi, per si mem ne sufiĉas. Por fakte kunigi la fortojn kaj efike direkti ilin maksimume unuece al plenumado de difinitaj taskoj kaj atingo de konkretaj celoj, necesis kaj plu necesos multe da pacienca konvinkado, ligita al paralelaj praktikaj aktivadoj. Pri tio konsciis ĉiuj klarvidaj membroj kaj funkciuloj de la unuiĝinta UEA ekde la momento de la kunfandiĝo.

En la Antaŭparolo al la Jarlibro de UEA por 1948, la nova prezi- danto de la Asocio, E. Malmgren, emfazis la gravecon de la kun- fandiĝo, sed samtempe atentigis:

Estas tamen evidente — li skribis — ke per tia kunfandiĝo kolektiĝas personoj kun la plej diversaj opinioj kaj mondperceptoj, kaj tiel facile povos ekesti konfliktoj. Ni provu eviti tiujn konfliktojn por serĉi tiujn vojojn en nia komuna laboro por Esperanto, kiuj trovos la aprobon de ĉiuj aŭ de la granda plimulto.... Nin atendas centoj kaj miloj da tas- koj, ĉirkaŭ kiuj ĉiuj esperantistoj povas kolektiĝi.

La diversecoj kaj malsamecoj en la Esperanto-Movado estas grandaj, el multaj vidpunktoj preskaŭ tiel senfinaj kiel la varieco en la mondo, kies parto ĝi estas.

La praktikantoj de la Internacia Lingvo apartenas al ĉiuj eblaj rasoj, nacioj kaj malpli grandaj etnaj grupoj, ĉiuj-ĉi kun propraj kulturoj kaj civilizacioj. Kvankam en la procezo de integriĝo ri- markeble malaperadas la iama ekskluziveco ankaŭ tiurilate, tamen la lingva obstaklo grave malhelpas pli rapidan proksimiĝon, kaj tial la influo de la pasinteco ankoraŭ sentiĝas tre forte. Siavice, la apartaj moroj kaj kutimoj, konsistaj partoj de unuopaj civilizacioj rezulte de longaj tradicioj, ofte kaŭzas ne nur malsamajn, sed kelkrilate eĉ kontraŭajn etikajn kaj estetikajn konceptojn.

Pro la universaleco de la Internacia Lingvo tiu stato necese reflektiĝas en la Esperanto-Movado. Estas senduba fakto, ke en la Internacia Lingvo iom post iom estas kreata kulturo tuthoma kaj enhave kaj forme; estas nekontesteble, ke la vastiĝanta internacia uzado de Esperanto konsiderinde helpas kaj helpos ĉiam pli la reci- prokan komprenon de la ekzistantaj malsamecoj, parte eĉ ilian forigon; sed estas same certe, ke la apartaj kulturaj kaj civilizaciaj fonoj ja manifestiĝas ankaŭ en la Esperanto-kolektivo, kvankam multe malpli ol ekster ĝi. Tio okazas ĉefe en formo de malsameco de konceptoj kaj diferencoj rilate aprezadon de valoroj.

Plue, en la Esperanto-Movado estas reprezentitaj en pli aŭ mal- pli alta grado ĉiuj klasoj, sociaj tavoloj, profesioj kaj okupoj kun propraj specialaj interesoj. La personoj, kiuj ellernis kaj uzas la lingvon, estas anoj de diversaj religioj, aŭ nekredantoj kaj sen- religiuloj. Laŭ siaj konvinkoj ili apartenas al multaj filozofiaj skoloj kaj politikaj partioj, aŭ havas sian propran vivfilozofion kaj aprobas neniun partion. Pro la esenca naturo mem de la Internacia Lingvo, adeptoj de ekstreme reakciaj partioj ne povas enesti. Se hazarde, pro stranga kaŭzo, iu el tiaj individuoj ellernas la lingvon, li povas dum kelka tempo vegeti kaj ĝeni per siaj konvulsiaj movoj, sed baldaŭ li formortas kiel fiŝo en freŝa aero. Tio estas avantaĝo.

E1 vidpunkto de edukiteco la diferencoj ne estas malpli grandaj. En la Esperanta lingvokolektivo la gamo etendiĝas de element- lerneja edukiteco ĝis la suproj de akademia klereco en diversaj branĉoj de naturaj kaj sociaj sciencoj. Feliĉe, tamen, forestas analfa- betoj. Nur la infanoj, kiuj parolas Esperanton, sed ankoraŭ ne atingis la lernejan aĝon, ne scias legi kaj skribi. Tiurilate Esperanto estas unika en la familio de vivantaj lingvoj: ĝi estas la sola sen analfa- betoj. Tio estas pozitiva. Sed restas la fakto de la grandaj diferencoj koncerne la gradon de edukiteco kiel plia obstaklo al unueco, se temas pri organizita agado por plua disvastigo de la lingvo.

Vid-al-vide de tiuj malsamecoj troviĝas la potenca faktoro de unueco. Malgraŭ la multflanka diverseco, malgraŭ ĉiuj diferencoj kaj naciaj kaj sociaj kaj ideaj, la Esperanto-kolektivon kunligas ne nur la lingvo kiel tia, sed samtempe, eĉ pli signife, ĝia supernacia karak- tero kaj la fekunda funkcio kiun ĝi estas vokita plenumi en la fluado direktita al universaleco. Guste tiu funkcio eksplikas kial la Inter- nacia Lingvo altiris unuavice internaciismajn elementojn, kies inte- lektaj aŭ materiaj interesoj transiras la limojn de ilia nacia, etna aŭ lingva teritorio, kiel indikas la Statuto de UEA. Kaj tiaj elementoj troveblas en daŭre kreskanta nombro en ĉiuj sociaj tavoloj, sur mal- samaj niveloj de edukiteco, en diversaj religioj kaj politikaj partioj aŭ aliaj sociaj kungrupiĝoj. Diference de la opinioj esprimitaj de nombro da soci-politikaj gvidantoj kaj scienculoj, montriĝis, ke inter- naciismo ne estas karakteriza trajto nur de unu socia tavolo, ankoraŭ malpli ekskluziva monopolo de ununura politika partio. Humanisma internaciismo estas ĝenerala socia fenomeno, disvastiĝanta en mult- nombraj sociaj medioj de progresemaj fortoj, kvankam en iuj el ili pli ol en aliaj.