Выбрать главу

La Esperanto-Movado prezentiĝas ne kiel ebena surfaco, sed kiel konstruaĵo de buntaj diversecoj kaj malsamecoj, inter si dividitaj kaj kunligitaj per sontralasaj platoj de naciaj-teritoriaj apartaĵoj horizontale, kaj de sociaj, politikaj aŭ alispecaj apartenoj vertikale aŭ diagonale, sed ĉio-ĉi kuntenata de unueca lingvo, kun ĉiuj ĝiaj kromefikoj, kaj de unueca strebado al ĝia ĝeneraliĝo.

La skizita realaĵo, daŭre ŝanĝiĝanta kaj moviĝanta, speguliĝas en la konsisto de UEA. Gi estas universala ne nur laŭ teritoria etendiĝo, sed ankaŭ laŭ socia-kultura konsisto, el vidpunkto de pro- fesioj, fakoj, okupoj kaj specialaj interesoj, reprezentitaj en ĝi, eĉ laŭ la aĝo de la membraro.

La vasteco de UEA precipe reliefiĝas, se oni komparas ĝin kun la aliaj internaciaj privataj unuiĝoj, la t.n. neregistaraj organizaĵoj. E1 ĉ. 2.700 da ili, nur kelkaj estas pli grandaj nombre, tre malmultaj atingas la geografian etendiĝon de UEA, sed neniu estas tiel tutece universala kaj horizontale kaj vertikale, kiel UEA. Ilia membraro kutime konsistas el personoj apartenantaj al samaj fakoj kun egalaj profesiaj kvalifikoj, aŭ al samaj religioj kun similaj efikaj konceptoj, aŭ al politikaj partioj kun identaj celoj, k.s. UEA kovras sub sia tegmento ĉiujn. En aliaj organizaĵoj, precipe en la pli grandaj, la reciprokaj kontaktoj de la membroj, aŭ la rilatoj inter ili kaj la internaciaj organoj de tiuj asocioj, estas minimumaj aŭ eĉ nulaj, ĉefe pro la lingva obstaklo; tial ĉio, aŭ preskaŭ ĉio, fakte troviĝas plene en la manoj de iliaj gvidaj komitatoj. En UEA, male, la uzo de komuna lingvo ebligas ampleksan skriban kaj parolan komuni- kadon de la membroj inter si kaj kun la centraj organoj de la Asocio. Pri tio oni prave povas fieri. Gi estas unu el la realigoj de la funda- menta funkcio de la lingvo. Se regas korekta kompreno pri la objek- tive ekzistantaj malsamecoj, tial ankaŭ toleremo por la vidpunktoj de aliaj, kaj se tiuj vidpunktoj ne transiras la limojn de la senco mem, pro kiu UEA ekzistas, la ĉiuflankaj opiniinterŝanĝoj estas ne nur utilaj, sed absolute necesaj por formiĝo de vere komuna plat- formo kiel sintezo de malsamecoj: por konstruado de la organiza unueco en diverseco.

Tamen, neeviteble, la uzo de unusola lingvo ebligas ankaŭ en UEA esprimiĝon de ekstremismaj starpunktoj kun fortaj centrifugaj ten- dencoj. Du specoj estas klare distingendaj:

Kelkfoje temas pri konscia misuzo de diferencoj kun la celo intence inciti malkonkordon kaj kaŭzi disrompon por kontentigi siajn proprajn troajn ambiciojn, aŭ pro diversaj aliaj personaj motivoj kaj privataj interesoj. Tiaj negativaj fenomenoj, kiom ajn bedaŭrin- daj, estas almenaŭ kompreneblaj, ĉar, tutsimple la universaleco de la lingvo inkluzivas la eblecon utiligi ĝin por kiu ajn celo. Sed en la kadro de UEA mem la universaleco tiurilate ne povas identi kun la universaleco de la lingvo. La universalecon de la Asocio limigas la koncepto pri unueeo en diverseco, la celoj kaj rimedoj por atingi ilin, la reguloj pri la membreco, ĉio-ĉi formulita en la demokrate akceptita nuna Statuto kiel deviga por ĉiuj. Tial necesis aŭ ignori tiun ĉi kategorion de negativaĵoj, aŭ, se ili serioze minacis la unuecon, firme kontraŭbatali ilin.

Tute alian specon de problemoj kaŭzas ne la misuzo, sed la ne- kono aŭ nekompreno de malsamecoj, kun la akompana foresto de mondaj perspektivoj kaj rilate la signifon de la lingvo kaj koncerne la rolon de UEA. Rezulte, unuopuloj aŭ apartaj grupoj inklinas sin- cere rigardi siajn proprajn ideojn aŭ konceptojn, ofte objektive ekstremajn, kiel ĝenerale validajn. Sekve, ili klopodas altrudi siajn ekskluzivajn vidpunktojn al la tuta UEA kiel tia, ne komprenante, ke per tio ili fremdigas ĉiujn aliajn sekciojn de la Asocio kaj tial malfortikigas ĝian unuecon, necesan por la realigado de ĝiaj celoj kaj utilan por ĉiuj, inkluzive eĉ la politike ekstremajn aŭ alimaniere ekskluzivajn grupojn. Se, ekzemple, UEA kliniĝus antaŭ la premoj de kiu ajn el la politikaj ideoj kaj ligiĝus nur al unu ideologio kun internaciisma karaktero, tio aŭtomate forigus el ĝiaj vicoj la adep- tojn de ĉiuj aliaj ideologioj kaj movadoj kun simila internaciisma elemento. La unueco estus definitive rompita kaj la bato grandega, ĉar ne plu ekzistus forta reprezenta organizaĵo por progresigo de la Internacia Lingvo. Tial, tutcerte grave suferus la plua disvastiĝado de Esperanto. Signifas, ke ankaŭ la komunika potencialo de la lingvo estus kripligita, kaj tio estus malutila eĉ por la aktivuloj en politikaj movadoj, kies intereso ja estas havi kiel eble plej grandan internacian publikon kun scio de Esperanto por povi informadi ĝin pri siaj ideoj kaj eventuale altiri ĝin al sia flanko. La malkapablo fari tiun simplan logikan dedukton el klaraj premisoj kaŭzas ne- komprenon, ke la unueco de UEA kun lojala konsidero de la dife- rencoj estas plia antaŭkondiĉo de ĝia ekzisto mem kaj tial utila por ĉiuj. Tiu nekompreno prezentiĝas kiel faktoro de disrompo, kvankam la koncernatoj verŝajne ne konscias pri la danĝero, nek deziras detruon de la Asocio. Konforme al la principo, ke estas pli bone ĝustatempe preventi, ol tro malfrue penti, fortostreĉoj ne estis ŝparataj por haltigi aŭ almenaŭ maksimume limigi tiujn tendencojn, kaj por ekspliki la implicitajn minacojn por la unueco de UEA. La saman sencon havas ankaŭ tiuj ĉi linioj, des pli aktualaj, ĉar en la lastaj jaroj denove manifestiĝis tiaspecaj tendencoj. Espereble iam venos la tempo, kiam la tuta membraro senescepte komprenos, ke ne la malsameco de politikaj kaj aliaj ideoj obstaklas unuecon, sed unuflanka altrudado de siaj propraj tiaspecaj konceptoj kiel eks- kluzive validaj por la tuta UEA.

La samo koncernas religiajn aŭ similajn konceptojn, aŭ ideojn bazitajn nur sur specifaj naciaj aŭ pii vastaj regionaj konceptoj, se ili tendencas altrudiĝi kiei ĝeneralaj kaj tial, fakte, ekskluzivaj el vidpunkto de aliaj. Guste tial necesis kaj ĉiam necesos atenti, ke en la centraj organoj de la Asocio estu maksimume reprezentitaj la grandaj kulturoj kaj civilizacioj de la mondo, por ke estu daŭre korektataj la eblaj unuflankaj vidpunktoj, fremdaj por la aliaj kaĵ malutilaj por la unueco. En la Komitato de UEA, pro ĝia strukturo prezentota poste, tio aŭtomate okazas. En la Estraro kaj en la Centra Oficejo tiu principo ne ĉiam povis esti realigita, kio kelkfoje elvokis malfacilaĵojn en la formulado de ĝenerale akceptindaj pozicioj kaj en la laboro konforme al la agadprogramoj.

En la sama kategorio de centrifugaj tendencoj, kaŭzitaj unuavice de nesufiĉaj kono kaj kompreno, troviĝas la troigitaj emfazoj de apartaj agadsferoj kun samtempa neglektado aŭ eĉ subtaksado de ĉiuj aliaj.

Kvankam respondecosentaj membroj kaj funkciuloj devas ofte okupiĝi pri iuj pienumendaj taskoj eĉ kontraŭ siaj personaj gustoj, tamen estas tute nature, ke ankaŭ en la kadro de UEA la granda plimulto emas dediĉi siajn fortojn antaŭ ĉio al tiuj aspektoj, kiujn ili pleje ŝatas kaj por kiuj ili sentas sin kompetentaj. Bona laboro sur kiu ajn speciala sektoro, eĉ la plej eta, estas pozitiva per si mem, apogas la agadojn sur aliaj sektoroj kaj kontribuas al la progreso de la tuto. Se la personoj kun intereso centrigita al unusola agado, aŭ al ĝia nura frakcio, konscience plenumas sian taskon kun konscio pri ĝiaj kunligiteco kun la aliaj kaj valoro por la tuto, des pli bone. Tio kuraĝigas la koncernajn aktivulojn kaj fortikigas la unuecon. Se, male, unuopuloj komencas rigardi siajn agadojn sur apartaj kampoj kiel sole decidajn kaj ekskluzivajn, tuj komenciĝas la danĝero de diserigo.

Ekzemple, se iuj opinias, ke trafa informado, aŭ instruado de ia lingvo ĝenerale kaj speciale en lernejoj, aŭ la Esperanto-literaturo, aŭ pragmatismaj praktikaj servoj, aŭ la uzo de Esperanto por sciencaj kaj fakaj celoj, aŭ kiu ajn alia aspekto estas grava, ili tutcerte pravas, ĉar ĉiu el la sektoroj de la longa kaj profunda fronto gravas kaj per si mem kaj por la tuto. Sed se ili, ĉefe pro manko de tutecaj perspektivoj, insistas pri nur unu el la multnombraj facetoj, postu- lante por ĝi ne sole prioritaton, sed eĉ ekskluzivecon, tiam ili pekas kontraŭ la universaleco de la lingvo kaj eraras rilate la rolon de UEA. Gia tasko ne estas favori nur unu flankon, sed flegi paralele, egale kaj adekvate ĉiujn aspektojn kondukantajn al la progresigo de la tuto. Tion koncize esprimas ĝia dua devizo: ,,Per UEA al la fina celo".