Выбрать главу

Ofte tiaj absurde unuflankaj sintenoj kaŭzas temporabjn dis- kutojn kaj malutilajn tensiojn. En ekstremaj kazoj ili kondukas al subfosado de unueco. Se temus nur pri apartiĝo de iu grupeto disde UEA kaj pri ĝiaj klopodoj antaŭenigi la lingvon laŭ siaj indi- viduecaj ideoj, la afero ja estus bedaŭrinda, sed ne tro malbona. Finfine, iusence estas eĉ utile, ke personoj, kiuj neniel povas adaptiĝi al la elementaj postulatoj de demokrateco, esencaj por kia ajn kolektiva laboro, apartiĝu kaj agu memstare, kondiĉe ke tiu agado estu fruktodona. Ankaŭ tia laboro, kvankam farata ekster la kadro de UEA, kontribuas al Ia disvastigo de la lingvo kaj tiel apogas la celojn de la Asocio.

La veran malbonon kaŭzas konsciaj sinapartigoj kun tute alia karaktero. La ĉeno de la eventoj kutime sekvas jenan iom longan skemon: unue, propono al la Komitato aŭ alia kompetenta organo de UEA, kiu, diskutinte ĉiuflanke la aferon, trovas ĝin nerealigebla en la proponita formo kaj tial malakceptas, sed samtempe sugestas al la proponinto pli realecan projekton, kiun li, konvinkita pri la absoluta praveco de sia vidpunkto kontraŭ la opinio de la grandega plimulto aŭ eĉ de ĉiuj, siavice rifuzas; sekvas malobservo de la demokrate farita decido per iniciato de memstara agado, kiu en sia originala ambicia formo kun adekvata pompa titolo, estas anticipe kondamnita je kompleta fiasko pro amatoreco, ignorado de faktoj kaj eblecoj, manko de fakaj scioj kaj malhavo de materiaj rimedoj; paralele disvolviĝas senprincipaj atakoj kontraŭ UEA kaj dissemado de malkonfido je la prudento de ĝiaj organoj, kiuj, jen, ne komprenas la epokfaran novan kampanjon, kondukantan la lingvon al la „fina venko" en spektakle mallonga tempo de kelkaj jaroj; la lastan sta- dion markas plena malsukceso, klare antaŭvidita de ĉiuj konantoj de la tuta komplekseco kaj komplikeco de la lingva problemo, sen- iluziiĝoj de la iniciatintoj kaj, eĉ pli grave, de la allogitoj per im- presaj promesoj pri la venko sur la sojlo, precipe se ili finance kontribuis.

Kompreneble, tiaj devojiĝoj certe vundas la unuecon. Krome, ilin necese akompanas aro da aliaj negativaj sekvoj interne de la Movado: fortreno de fortoj, eĉ se etaj kaj modestaj, desur kampoj, kie ili povas esti utilaj; limigo de la financa potencialo de la Movado; malŝparo de tempo kaj tial, fakte, bremsado de la progreso; perdo de adeptoj, eĉ se nur de kelkaj, pro absolute superfluaj seniluziiĝoj. Fine, kaj certe plej malbone, tiaj misagadoj kompromitas la lingvon kaj la seriozecon de la Esperanto-Movado en la publika imago, precipe en sciencaj medioj, pro la okulfrapa malproporcio inter la pretendaj titoloj kaj deklaritaj celoj, unuflanke, kaj la personaj kvalifikoj, disponeblaj rimedoj kaj aplikataj metodoj, aliflanke. Espereble iam oni lernos el la faritaj eraroj.

La supraj koncizaj komentoj helpos kompreni la malfacilaĵojn kaj obstaklojn renkontitajn dum la lastaj 25 jaroj en la konstruado de unueca UEA.

La formulo estis kaj restas simpla: unueco en diverseco kaj diverseco en unueco. Tio signifas, unuflanke, unuigi ĉion, kio estas komuna al ĉiuj konsistaj partoj de UEA kaj, aliflanke, maksimume helpi la laboron sur landa, loka, faka aŭ alispeca niveloj, tiel ke ĉiu sentu Ia avantaĝojn de unueco kaj ĉio kontribuu al atingo de la celoj. Same tiel ĝi signifas centrigi tiujn agadojn, kiujn povas efike plenumi nur la centraj organoj de la Asocio; malcentrigi la taskojn, kiujn plej sukcese povas realigi la respektivaj teritoriaj kaj fakaj organizaĵoj; kaj harmoniigi la tutan laboron.

A1 la unua grupo apartenas, ekzemple, reprezentiĝo antaŭ inter- naciaj instancoj, universalaj kongresoj kaj aliaj gravaj internaciaj konferencoj, sciencaj esploroj kaj dokumentado rilatantaj al la lingva problemo kaj uzeblaj de la tuta Movado, bazaj principoj de infor- mado aplikeblaj ĉie kaj rekta monda aktivado en tiu sfero, inter- naciaj lernolibroj kaj ekzamenoj, ĉefaj internaciaj periodaĵoj, inter- naciaj praktikaj servoj, mondaj kampanjoj kun komunaj konkretaj celoj, kaj multaj aliaj agadoj, prezentotaj sube en Cap. 18.5 La dua grupo konsistas el taskoj kun landa, loka aŭ faka karaktero, kies realigon la centraj instancoj de la Asocio kuraĝigas kaj helpas, sed kiujn sole la respektivaj organizaĵoj povas sukcese plenumi sur siaj teritorioj aŭ en siaj fakaj rondoj. Tiaj, ekzemple, estas la reprezentiĝo ĉe landaj kaj lokaj aŭtoritatoj aŭ fakaj instancoj, informado pri Esperanto kaj disvastigo de la lingvo en la respektivaj medioj, landaj kaj fakaj kongresoj, regionaj kaj lokaj kunvenoj, nacilingvaj lerno- libroj kaj diversgradaj kursoj, fakaj vortaroj kaj literaturo, landaj aŭ fakaj periodaĵoj, ktp.

La Statuto kaj ambaŭ Bazaj Laborprogramoj de UEA — tiu de 1955 kaj la alia de 1962 — estas ellaboritaj precize laŭ tia konceptado de unueco en diverseco. La Statuto larĝe malfermas la pordon por aliĝo de ĉiuj landaj asocioj kaj fakaj organizaĵoj al UEA. Eĉ tute malgrandaj landaj asocioj kun minimume 25 membroj povas aliĝi laŭ la nun valida Statuto. La kotizo por ĉiu asocia membro (AM) de nur 0,50 ned.gld. estas tiel malalta, ke ne ekzistas organizaĵo, kiu ne povus alfronti tiun minimuman elspezon por ĉiu sia membro. Ĉiuj aliĝintaj LA kaj FA estas reprezentitaj en la Komitato kiel supera organo de la Asocio kaj tiel partoprenas en la formulado de la politiko de UEA kaj decidado pri ĉiuj gravaj demandoj. UEA kuraĝi- gas kontraktajn rilatojn pri kunlaboro kaj reciproka helpo kun la fakaj organizaĵoj, kiuj pro kiu ajn kaŭzo ne deziras aliĝi al la Asocio. UEA etendas siajn manojn ankaŭ al neneŭtralaj internaciaj organiza- ĵoj kaj proponas al ili kunlaboron en ĉiuj rilatoj, sed sub kondiĉo, ke tia kunlaboro estu konforma al la neŭtraleco de la Asocio. Fine, ĉiu ajn honorinda unuopulo povas fariĝi individua membro de UEA en diversaj kategorioj: UEA neniam interesiĝis pri la politikaj aŭ aliaj opinioj de sia membraro. Ankaŭ la individuaj membroj partoprenas en la laboro de la Komitato tra la komitatanoj B, kiujn elektas la delegitoj. Pli vastaj eblecoj por aliĝi kaj kunlabori en la sino de UEA ne estas imageblaj. La fundamenta senco de tiu vasteco estas kunligi ĉiujn pozitivajn fortojn en potencan fronton por faciligi la pro- gresigon de la Internacia Lingvo en la intereso de ĉiuj.

Eble oni demandas sin kial estas necesa forta kaj unueca UEA. Gi certe ne estas celo al si mem. Forta UEA, unueca en diverseco, kun multnombra membraro estas necesa kaj el la vidpunkto de la prestiĝo, kaj el tiu de la praktika utiligo de la lingvo. Ankaŭ en tiu ĉi kazo kvantaj kreskoj en difinita momento transformiĝas en novajn, pli altgradajn kvalitojn. Ju pli da membroj havas UEA, des pli forte kaj prestiĝe ĝi povas aŭdigi sian voĉon kaj des pli efike kaj sukcese ĝi povas labori por Esperanto. Plue, ju pli da membroj, des pli granda la verŝajno, ke inter ili troviĝos pli da talentaj kaj kompetentaj aktivuloj, pli da personoj kun elstaraj pozicioj en la socio, kio per si mem altigas la prestiĝon de UEA. Fine, sed ne malplej grave, la nombro de la membroj estas multrilate decida ankaŭ el financa vidpunkto. Neniu postlasis al UEA — almenaŭ ne en la lastaj jaroj — grandajn heredaĵojn, nek ĝi ricevas subvenciojn de iuj fondaĵoj. Finance UEA vivas ĉefe el la kotizoj de la individuaj membroj. Ju pli da membroj ĝi havas, des pli grandaj estas la enspezoj kaj des pli vasta povas esti la agado. Siavice, la vastigo de la agadoj altiras novajn membrojn. Tiele, ankaŭ tiurilate regas kunligiteco kaj inter- dependeco.

Apenaŭ necesas diri, ke la principo de neŭtraleco, kiel formulita en la nuna Statuto, kaj ĝia racia apliko en la ĉiutaga praktiko de la Asocio, estis kaj plu estas unu el la plej esencaj kondiĉoj de unueco en diverseco. Mortigo de neŭtraleco egalas al mortigo de unueco.