Выбрать главу

Kvankam en la pacienca kaj laŭgrada konstruado de unueco kun respekto por la diferencoj estas farita grandega paŝo antaŭen kom- pare kun 1948, tamen la rezultoj povus esti eĉ pli kontentigaj, se ĉiuj komprenus la decidan signifon de tiu principo por la estonteco de la Internacia Lingvo. Bedaŭrinde, ankoraŭ tre multaj plu staras flanke. Eble tial, ĉar ili, aŭ almenaŭ parto de ili, perdis iom la fidon ne pri Esperanto, sed pri la ŝancoj de ĝia rapida ĝeneraliĝo en mal- facilaj kondiĉoj kaj kompleksa internacia situacio. Se tiel, ili ne komprenas, ke almenaŭ unu el la kaŭzoj, pro kiuj la disvastiĝo de Esperanto ne progresas pli rapide, estas precize ilia komforta pasiveco. Se ili ĉiuj estus membroj de UEA, ĝia tasko estus pli facila kaj la progresado certe pli rapida. La minimumo, kiun ĉiu praktikanto de la Internacia Lingvo povas doni, estas apogi almenaŭ per sia mem- breco la organizitan, laŭplanan laboron de UEA.

La du devizoj — „Unueco estas forto" kaj ,,Per UEA al la fina celo" — plu restas validaj.

18.2.3 Kunligiteco kaj Interdependeco

En alia senco unueco en diverseco egalas al kunligiteco kaj inter- dependeco de unuopaj agadoj. Unuavice tio rilatas al la tri ĉefaj branĉoj: informado, instruado kaj praktikaj aplikoj. Vane oni faras eĉ la plej bonan informadon pri la Internacia Lingvo, se oni paralele ne prezentas taŭgajn eblecojn por lerni ĝin. Klopodoj instrui la lingvon en medio neinformita kaj sen antaŭpreparoj tre verŝajne ne donos rezulton. Lernado de Esperanto kiel celo al si mem, sen eblecoj de praktikaj aplikoj, apenaŭ havas sencon. Alifianke, prak- tikaj aplikoj de la lingvo estas maleblaj, se ne ekzistas personoj, kiuj scias ĝin. Nur kunligiteco de la tri garantias realan kaj daŭran progreson. La samo koncernas ĉiun unuopan eron da aktivado in- terne de la tri grandaj branĉoj. Oni ne povas evoluigi kaj kreskigi la Esperanto-literaturon, se samtempe ne kreskas la nombro de personoj, kiuj scias la lingvon. Ne estas eble ampleksigi la sciencan kaj fakan verkaron, se ne troviĝas kompetentaj legantoj en la respektivaj sciencaj branĉoj kaj fakoj. Se oni ne volas ridindigi sin mem kaj la aferon, por kiu oni pledas, oni ne povas alparoli homojn surstrate en la Internacia Lingvo antaŭ ol ĝi estos tiel disvastiĝinta, ke la alparolitoj konas ĝin, aŭ almenaŭ ke ekzistas minimume ver- ŝajno pri tio. Unu el la kaŭzoj, pro kiuj estas utile porti ĉiam la Esperanto-insignon (ne multajn, sed unusolan), estas indiki sian lingvoscion kaj tiel helpi al tiaspeca plej ordinara praktika uzo. Oni povus ankoraŭ longe daŭrigi la vicigon de ekzemploj por montri la kunligitecon kaj interdependecon de ĉiuj aspektoj, aplikoj kaj agadoj. Tamen, ankaŭ tiu simpla vero ne ĉiam estas same simple kom- prenigebla.

Eĉ pli klare ol la Statuto, ambaŭ Bazaj Laborprogramoj de la Asocio indikas la interdependecon kaj kunligitecon de la agadoj.

La Unua Baza Laborprogramo de UEA (1955) menciis en la Enkon- duko la unuarangan signifon de la rekono de Unesko (1954) kaj em- fazis:

Por vaste utiligi tiun rkiritan pozicion estas necese plani ĉiujn ak- tivecojn de la Asocio por la sekvantaj jaroj ekstere kaj interne. Ĉiu limigo al nur unu aŭ kelkaj branĉoj povus, eble, doni rezultojn en la elektitaj aferoj, sed ne havus grandan valoron por la tuto, nome por la ĝenerala, tre vasta progresigo de la Internacia Lingvo.

En la konkluda parto de la Programo estis ankoraŭfoje akcentite, ke „nur la paralela agado en ĉiuj supre menciitaj direktoj certigas la sukceson".

La Dua Baza Laborplano de UEA (1962) estas multe pli ampleksa ol tiu de 1955. Gi konsistas el kvin partoj, 28 sekcioj kaj 136 eroj, ĉiu el ili rilatanta al aparta tasko. Tamen ĝi prezentas unuecan tuton. La ampleksecon de la programo, la kunligitecon kaj interdependeccn de la unuopaj eroj, la taskojn de ĉiuj organizaĵoj kaj unuopuloj koncize resumas jenaj vortoj el la konkluda parto:

Ne nur la centraj organoj de UEA, sed ankaŭ ĉiuj organizaĵoj apar- tenantaj al ĝi kaj ĉiu unuopa membro devas scii kien oni iras kaj kiujn celojn oni deziras atingi. Sciante tion, ĉiu organo de la Asocio kaj de la unuopaj organizaĵoj, kiel ankaŭ ĉiu individua membro, po- vos doni efikan helpon en plena konscio, ke agante sur unu el la niv- eloj — internacia, landa, loka aŭ faka — li kontribuas al la ĝenerala progresigo de la Internacia Lingvo. Ciuj eroj de la programo estas same gravaj kaj dependaj unu de la alia. Ankaŭ la laboro sur kiu ajn nivelo, en kiu ajn el la organoj aŭ organizaĵoj, estas egale grava. Nur sukcesa plenumo de ĉiuj eroj garantias la sukcesan realigon de la Laborplano kiel tia kaj, rezulte, la proksimiĝon al la fina celo aŭ eĉ ĝian atingon en la proksima estonteco.

En la komenta artikolo, publikigita en Esperanto de oktobro, 1962, post la akcepto de la Laborplano fare de la Komitato, estis, interalie, dirite:

Ne nur ĉiuj partoj, punktoj kaj eroj de la Laborplano estas reciproke tiel kunligitaj, ke malatento al unu malutilas al la tuto kaj povas eĉ endanĝerigi ĝin, sed, ĝuste tial, ankaŭ la personoj respondecaj por la plenumo dependas unu de la alia kiel ĉeneroj en longa, ŝtala ĉeno.

La realigado de la du programoj kaj de la specialaj agadplanoj okaze de pluraj grandaj kampanjoj 10 aktivigis ĉiujn branĉojn, sek- ciojn, organojn kaj multajn membrojn de la Asocio. Tiu fakto mem, eĉ senkonsidere al la plenumo de esence gravaj taskoj antaŭviditaj en la du bazaj programoj kaj specialaj agadplanoj, efikis kohere rilate la agadojn, kun la plia rezulto, ke ĝi trae fortikigis la unuecon.

18.2.4 Demokrateco kaj Memdisciplino

Ciuj statutoj de UEA, ekde tiu de 1908 ĝis la nuna kiel reviziita en 1956, estis bazitaj sur la principo de demokrateco. Ne povas esti alimaniere en kazo de kiu ajn libervola socia-kultura organizajo. Malpli ol en kiu ajn alia, en monda asocio celanta disvastigi uni- versale homan lingvon, kiu apartenas al neniu aparta persono, eĉ ne al ĝia iniciatoro, sed estas intelekta proprieto de ĉiuj uzantoj kaj, potenciale, de la tuta homaro.

En la koncepto de demokrateco estas implicitaj almenaŭ du fun- damentaj ideoj, el kiuj fontas ĝiaj ceteraj konsistaj elementoj: libereco en esprimado de opinioj kaj regulo de plimulto en farado de decidoj. Ili estas aplikataj en ĉiuj demokrate organizitaj socioj kaj ĉiaspecaj kolektivoj, sed tio neniel signifas, ke la konkretaj aplikoj estas identaj. Ekzistas grandegaj diferencoj kaj koncerne la formojn, en kiuj demokratioj funkcias (ekzemple senpera aŭ reprezenta demokratio), kaj en rilato al la grado de demokrateco (ekzemple la vasteco de fakta partopreno en la decidado).

Kompare kun kiu ajn alia internacia organizaĵo sen neŭtrala komuna lingvo, UEA estas sendube la plej demokrata el vidpunkto de la eblecoj esprimi pensojn kaj interŝanĝi opiniojn en monda amplekso. En la aliaj organizaĵoj, nome en tiuj kun naciaj lingvoj kiel oficialaj aŭ laboraj, la diskutoj estas necese limigitaj pro la lin- gvaj baroj, tiel ke vastaj sekcioj de la membraro estas aŭtomate sen- igitaj de sia demokrata rajto esprimi sin libere kaj senĝene, ĉu skribe ĉu parole, pri kiu ajn demando. Ju pli granda la organizaĵo teritorie kaj nombre, des pli malgranda tiu rajto por la tuta membraro. Aldone al aliaj nedemokrataj konsekvencoj, la malebleco komunikadi kaŭzas, ke la decidofara povo restas en la piramida supro kaj neniel kapablas descendi al la pli larĝaj tavoloj de la membraro, eĉ se oni sincere dezirus tion. Male, en UEA, pro la foresto de la lingva obstaklo, la membraro ĉiam posedis la necesan instrumenton por esprimiĝi kaj por interŝanĝi opiniojn kun la aliaj ĉu parole dum renkontiĝoj, ĉu skribe kun personoj eĉ en la plej malproksimaj regionoj de la mondo. La sola eventuala limigo por unuopulo povas esti lia propra ne- kontentiga lingva nivelo, malhelpanta lin esprimi sin adekvate. Sed pri tio, evidente, ne respondecas demokrateco, nek kulpas la instru- mento, egale akirebla de ĉiuj en relative mallonga tempo, depende iom de la talento kaj multe pli de la dediĉita fortostreĉo. Dum en la menciitaj organizaĵoj la lingva obstaklo kaŭzas kontraŭdemokratan malegalecon, en UEA la uzo de neŭtrala lingvo prezentiĝas kiel plia elemento de demokrateco: la plena egaleco de la membroj el lingva vidpunkto, kun ĉiuj pozitivaj sekvoj de tiu egaleco por la demo- krateco.