Выбрать главу

Tiom, tute principe, pri la demokrataj eblecoj, kiujn prezentas la uzo de la Internacia Lingvo en UEA. Ili ekzistis same tiel en 1908 kaj poste, kiel en 1973. Pro la nombra grandiĝo kaj geografia etendiĝo de UEA, nuntempe ilia valoro estas eĉ pli rimarkinda, ol antaŭe.

Alia afero estas konscie konstrui tian internan demokratan ma- ŝinaron, kiu, bazita sur la skizitaj eblecoj de lingva komunikado, maksimume favoros interŝanĝon de ideoj, diskutojn kaj debatojn, decidadon sur ĉiuj niveloj, inkluzive la tutan membraron. Tiurilate UEA estas hodiaŭ certe pli demokrata ol iam antaŭe. Plue, prenante en konsideron ĉiujn decidajn komponantojn de demokrateco, oni certe ne troigas, se oni asertas, ke UEA estas la plej demokrata el ĉiuj internaciaj organizaĵoj en la mondo.

La interna demokratigo de la Asocio, konceptita jam en 1947-48 kiel unu el la bazaj taskoj, povis esti realigita nur etapon post etapo, paralele kun la tuta modernigado de UEA, ofte ne sen grandaj rezistoj.

Kompreneble, ĉiu demokratio enhavas danĝerojn de misuzo. Ju pli alta la grado de demokrateco, des pli grandaj la riskoj kaj des pli oftaj la faktaj misuzoj de la demokrataj institucioj fare de ne- demokrataj elementoj. Sed demokratio devas fronti la riskojn kaj permesi eĉ misuzojn ĝuste tial, ĉar ĝi estas demokratio. Nur la plej danĝeraj misuzoj, atencantaj la esencon mem de demokratio, ne estas allaseblaj, kaj ĉiu sana demokratio antaŭvidas ankaŭ la ne- cesajn rimedojn por protekti sin kontraŭ detruiĝo.

En UEA la plia demokratigo estis necesa ne nur pro la principa kaj senkondiĉa valoro de demokrateco kiel tia, sed ankaŭ tial, ĉar, sen maksimume demokrataj institucioj, la aliaj bazaj konceptoj, pri- traktitaj supre, komplete perdus sian sencon. En la konstruado de la moderna UEA la plia demokratigo estis kaj devos resti la kunliga cemento de ĉio cetera. Ankaŭ en UEA la risko de misuzoj estis granda, kaj pluraj misuzoj, eĉ gravaj, ja okazis, sed en la fina bilanco la pozitiva flanko abunde superis la negativan: ĝi helpis la kreon de forta, moderna UEA kun prestiĝa pozicio en internaciaj rilatoj.

En kio konsistas la demokratiĝo?

Necesas komenci de la bazo mem: la tuta membraro. Laŭ la Statuto de 1908 UEA konsistis nur el individuaj membroj, kaj ĝiaj celoj estis grandparte limigitaj al praktika utiligo de la lingvo, ĉefe por la membraro. Tio determinis la rajtojn. Kvankam la koncernaj reguloj de la Statuto estis poste iom modifitaj, tamen ankoraŭ en 1933, do senpere antaŭ la Interkonsento de Kolonjo, nur parto de la membraro povis en kiu ajn senco partopreni en la elektoj kaj en deci- dado. La tiamajn komitatanojn elektadis nur la delegitoj, vicdelegitoj kaj ĉefdelegitoj de la Asocio, sed ne la ceteraj membroj. En 1920 la sorton de UEA decidis precize 630 personoj; en 1931 tiu nombro altiĝis al 2.484, t.e. malpli ol triono de la membraro; nuntempe, kiel montriĝos poste, la fina sorto de la Asocio troviĝas en la manoj de la tuta membraro. Post la interkonsento de Kolonjo (1933) UEA fariĝis iaspeca federacio de landaj asocioj (LA) kaj individuaj mem- broj. Laŭ la Statuto ellaborita post la Kolonja Interkonsento, la gvidado de la Asocio troviĝis en la manoj de la Centra Komitato, kiun elektadis la landaj asocioj, unuflanke, kaj la ĉefdelegitoj kaj delegitoj, aliflanke. Tio estis pli demokrata. Tamen, en la ĝenerala voĉdonado rajtis partopreni nur la „aktivaj", t.e. individuaj membroj, kaj ne la asociaj membroj (AM) aligitaj kolektive pere de la landaj asocioj (Art. 57). Tia voĉdono devis okazi, se ĝin postulis kvinono de la „aktivaj" membroj, aŭ se la Komitato tiel decidis. Eĉ pli, ŝanĝojn en la Statuto povis decidi, laŭ komplika proceduro, eĉ ne ĉiuj „aktivaj" membroj, sed nur la ĉefdelegitoj kaj delegitoj en voĉ- dono iniciatita de la Komitato, aŭ de la Estraro, aŭ de kvinono de ĉiuj ,,aktivaj" membroj (Art. 58)

La Statuto de Internacia Esperanto-Ligo (IEL) de 1936 estis parte pli demokrata, sed aliparte iom malpli, ol la antaŭa. Gi konservis la bazan principon por la elekto de la Komitato fare de la LA kaj in- dividuaj membroj pere de la delegitoj, sed ĝi konsiderinde vastigis la rajtojn de la landaj asocioj, precipe en la t.n. ĝenerala voĉdonado. Aliflanke, la individuaj membroj, kiuj troviĝis en landoj sen aliĝintaj LA, ne havis voĉdonan rajton en la ĝenerala voĉdono. Generala voĉ- dono devis okazi, se la Komitato aŭ, en okazo de urŝeco, la Estraro ĝin decidis, aŭ se la aliĝintaj asocioj reprezentantaj kvaronon de la tuta membraro ĝin skribe postulis. En la voĉdono ĉiu aliĝinta LA havis nombron de voĉoj egalan al la nombro de siaj membroj, por kiuj estis pagita la kotizo por la antaŭa jaro. En la voĉdono validis la plimulto de la esprimitaj voĉoj. Por ŝanĝi la Statuton aŭ dissolvi la Ligon necesis tri kvaronoj de la esprimitaj voĉoj, kondiĉe ke tiuj lastaj voĉoj reprezentu almenaŭ duonon de la tuta membraro (Art. 41 de la Statuto de IEL).

La Statuto de 1948, nun same valida tiurilate, korektis tiun situa- cion favore al individuaj membroj en landoj sen aliĝinta LA. Aldone al la regulo ĵus priskribita, en landoj, kie ne ekzistas aliĝinta LA, la membroj voĉdonas individue (Art. 43). Tiamaniere, laŭ la nuna Statuto de UEA, la tuta membraro partoprenas en ĝenerala voĉdono ĉu rekte, ĉu pere de la aliĝintaj landaj asocioj. Oni atendas, ke la LA, antaŭ ol voĉdoni en ĝenerala voĉdonado, konsultos la propran mem- braron, kiu estas samtempe membraro de UEA, por ke la esprimita voĉdono maksimume reflektu la vidpunkton de la membroj. Dependas nur de la landaj asocioj ĉu fakte ili agas tiel, aŭ ili voĉdonas sen antaŭa prezento de la demando al la propra membraro por diskuto kaj decido. Multaj landaj asocioj efektive konsultis la membraron laŭ la reguloj de siaj resp. statutoj; aliaj kelkfoje neglektis tiun gravan aspekton de demokrateco. Se tiel, tiam ne kulpas tiu ĉi demokrata institucio de UEA, sed la cirkonstancoj en unuopaj landaj asocioj.

Ekde 1936 entute okazis kvin ĝeneralaj voĉdonoj: en 1936 por ŝanĝi la sidejon de UEA [36]; en 1948 por aprobi la kunfandiĝon for- mulitan en la Statuto de 1948; en 1954-55 du fojojn por ŝanĝi la Statuton (vidu sube en 18.3); en 1956 por adapti la Statuton al neder- landa juro kaj samtempe por fari en ĝi kelkajn malgrandajn ŝanĝojn. Kompreneble, ĉiufoje estis aplikataj la reguloj validaj en la momento de voĉdono.

La vastigo de la demokrataj rajtoj de la landaj asocioj kaj de ĉiuj membroj vidiĝas ankaŭ el la reguloj rilatantaj al ĉefdelegitoj (CD), delegitoj (D), fakdelegitoj (FD), vicdelegitoj (VD), komitatanoj kaj aliaj funkciuloj de la Asocio.

En landoj, kies asocioj aliĝis, la LA nomas aŭ nomigas la dele- gitojn de ĉiuj kategorioj, interkonsente kun la ĉefdelegito. En aliaj landoj ĉiuj delegitoj estas nomataj de la CD aŭ peranto (kutime en lando kun malpli ol 15 D) aŭ direktoro de la CO; sed, se en iu loko aŭ regiono loĝas minimume 10 individuaj membroj, ili rajtas okazigi kunvenon kaj mem elekti siajn delegiton, ev. vicdelegiton kaj fakdelegitojn. La nomoj de la novaj delegitoj devas esti publi- kigitaj en la oficiala organo de la Asocio, kaj ĉiu membro rajtas protesti (Art. 10-11 de la Generala Regularo). La nomigo aŭ elekto fariĝas valida nur se, en tempolimo de 60 tagoj post la apero de la informo, neniu membro protestas pro grava kaŭzo. Se tia protesto alvenas, pri la valideco de la nomigo aŭ elekto decidas la prezidanto de la Asocio, sed, kompreneble, lia decido povas esti rekonsiderita de la Komitato laŭ la ĝenerala principo pri respondeco. Plue, en lando, kies LA aliĝis al UEA, la CD estas nomata de la koncerna LA inter- konsente kun la ĝenerala sekretario de UEA; en lando sen aliĝinta LA la direktoro de la Centra Oficejo nomas la ĉefdelegiton aŭ, se necese, peranton.

Konforme al la pozicio de la landaj asocioj en la sino de UEA, en la fono de la reguloj pri la nomigo aŭ elekto de la funkciuloj en la delegita reto troviĝas ankaŭ la ideo de kunlaboro kaj kon- sento inter la centraj organoj de UEA kaj la respondecaj instancoj de la aliĝintaj LA. La reguloj taŭge kombinas du principojn: tiun pri la memstareco de la LA, inkluzive ilian agadon por Esperanto sur la respektivaj teritorioj, kaj la universalecan principon de UEA kun adekvataj devoj de la LA kiel kolektivaj membroj en la kadro de la Asocio. De la interna strukturo de ĉiu unuopa LA dependas ĉu kaj ĝis kiu grado ĝiaj lokaj societoj kaj membroj fakte parto- prenas, rekte aŭ nerekte, en la decidado ankaŭ tiurilate.